Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Sabla kristnaska kripeto en Oliwa

Vid-al-vide al la eniro al Oliwa-parko en Gdansko de kelkaj tagoj staras sabla kristnaska kripeto farita el 90 tunoj da sablo. Kreita de lokaj artistoj ĝi prezentas la Sanktan Familion kaj Tri Reĝojn en la akompano de ŝafidoj. Ĝi altas 3 metrojn, vastas 5 metrojn.  5-metra estas ankaŭ ĝia profundo. La sablo uzita por la publika artverko estis speciale selektita, tiel ke ĝi formas kompaktan bulon kaj ne similas al stranda sablo. La sablaj kristnaskaj kripetoj kreiĝas tiuloke ekde la 2013-a jaro. Oni esperas, ke la sabla konstruaĵo transdaŭros ĝis la 6-a de januaro, la tago de la Tri Reĝoj. Protektas ĝin kontraŭ pluvo kaj neĝo speciala tegmento. La 16-an de decembro la Fondaĵo Gdanska Komunumo planas organizi ĉe ĝi la Sanktan Vesperon, t.e. kristnaskan renkontiĝon de la loka socio. Estas invititaj ĉiuj loĝantoj kaj ŝatantoj de Oliwa. Multaj kunportos propramane pretigitajn festokazajn frandaĵojn.

El la elsendo 15.12.2017. Legas  Maciek – 1’06”

Polonicum premiis popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo

La Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo por Eksterlandanoj de la Varsovia Universitato „Polonicum”  jam la 12-an fojon honoris popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo, kiuj laboras eksterlande.  En novembro la premion Polonicum 2017 ricevis la Pola Biblioteko en Parizo, establita en 1838 fare de la membroj de la Granda Elmigrintaro por kolekti librojn, arkivaĵojn kaj nacimemoraĵojn. Ĝia kolekto enhavas nun pli ol 200 mil volumojn, inkluzive de manuskriptoj, mapoj, atlasoj, krokizoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj. La Pola Biblioteko en Parizo estas la plej malnova pola institucio eksterlande. Distingita estis ankaŭ d-ro David Kolbaia el la Studumo pri la Orienta Kulturo de la Varsovia Universitato, estro de la Kaŭkazia Stacio de la universitato en Tbilisi, populariganto de la pola lingvo kaj kulturo en ĉi tiu urbo. Li retrovis perdiĝintan tradukon de „S-ro Tadeo” en la kartvelan lingvon el 1955, kompletigis ĝin, provizis per kritika komentario kaj pretigis por la preso. Alia distingito estas la funkcianta de 40 jaroj Polish Studies Center Indiana University Bloomington liganta sciencan agadon kun la popularigado de la pola kulturo.

El la elsendo 08.12.2017. Legas  Tomek – 1’30”

Wilanów-palaco lume rekreita

Ĝis la 25-a de februaro 2018, varsovianoj povos ĝui unu el siaj plejŝatataj promenadolokoj en tute nova eldono. Temas pri la Wilanów-Palaco en Varsovio, kies lumiga sistemo estis tute nove aranĝita. Dank’al lumiga sistemo estos kreitaj historiaj ĝardenaj pavilonoj kaj pergoloj, fontanoj kaj rozarbustoj – ĉio ĉi pere de profesie instalitaj novaj lumaranĝaĵoj. La nova lumigosistemo rilatiĝas al la bela arkitekturo kaj historio de la palaco. La ekspozicidetaloj enhavos elementojn de la blazona ikonografio de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (la sama, kiu gvidis la venkan batalon kontraŭ la Otomana Imperio sub Vieno en la 1683-a jaro) kaj elementojn de la palaca arkitekturo. En la norda ĝardeno la vizitantoj vidos kreitan per la lumo ĝardenan padon kun 17-jarcenta altano. De ĝi eblos iri al teraso, sur kiu estos lumbildigitaj oranĝoarbetoj similaj al tiuj, kiuj iam kresiks en la reĝa oranĝejo. La organizantoj de la atrakciaĵo ne forgesis ankaŭ pri luma kadro por memorfotoj surfone de la palaco kaj pri tiel nomataj mapping, tio estas tridimensiaj bildoj utiligantaj kiel fonon la palacajn murojn.

El la elsendo 08.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’28”

Beksińscy. Videosona albumo

Ekde la 10-a de novembro en la polaj kinejoj eblis spekti la dokumentan filmon (pollingve Beksińscy. Album wideofoniczny), kies scenaro kreiĝis surbaze de sukcese venidĝanta en Pollando biografia libro Beksińscy. Duobla porteto (Beksińscy. Portret podwójny) de Magdalena Grzebałkowska. La premiero de la filmo okazis kade de la ĉi-jara, 57-a eldono de la Krakova Filmfestivalo, dum kiu ĝi ricevis apartan distingon de la ĵurio. La filmo estis prezentita ankaŭ dum aliaj polaj filmfestivaloj, interalie en Lodzo, Kazimierz Dolny kaj Sopot. Ĉie ĝi vekis grandan interesiĝon de la spektantaro kaj spronis al longdaŭraj, postprezentaj diskutoj kun la aktoroj. La emociajn reagojn de la publiko kaŭzas interalie la majstre prezentita ĉefa vefto de la filmo, nome la historio de la familio de Zdzisław Beksiński, fama pola pentristo. Liaj komplikaj rilatoj kun la filo Tomasz, suferanta pro depresio kaj plurfoje provinta ĉesigi sian vivon, en la filmo estis precize rekonstruitaj pere de privataj, ĝis nun nepublikigitaj sonaj, filmaj kaj fotografiaj arkivaĵoj de la familio Beksiński. Ĉio-ĉi eblis dank’al pli ol duonjarcenta pridokumentado de la vivo de sia familio fare de Zdzisław Beksiński. Nome, pere de leteroj, fotografioj, sonaj memoraĵoj kaj amatorecaj fimoj, la pentristo kreis siaspecan memorarkivejon de la familio; ĝiaj fragmentoj estis majstrece enplektitajn en la scenaron. Tiamaniere, la filmaj scenoj distingiĝas per altgrada realeco, per kiu la filmspektanto iĝas proksima atestanto de la suferoplena historio de Zdzisław Beksiński.

El la elsendo 01.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 2’07”

Modo je Cranach

La 31-an de oktobro en la Nacia Muzeo en Vroclavo (en la sudokcidenta Pollando) estis inaŭgurita ekspozicio titolita Modo je Cranach (pollingve Moda na Cranacha) prezentanta la pentroarton el la periodo de la protestanta reformo en Vroclavo kaj en Malsupra Silezio. La verkoj de Lucas Cranach kaj de artistoj el lia rondo rolas kiel la interpretoŝlosilo por prezenti lian influon en la artan vivon de la regiono. Inter la kelkdekaj pentraĵoj de Cranach ekspoziciataj en Vroclavo troviĝas interalie Salome kun la kapo de Holoferno aŭ Adamo kaj Eva. La direktoro de la Nacia Muzeo en Vroclavo, Piotr Oszczanowski, substrekas, ke oni ne povas forgesi pri la grandega influo de la Cranach-familio en la arton de granda parto de Eŭropo kaj pri la krea fekundeco. Aldonendas, ke temas pri artistoj, kiujn nuntempe oni povus difini kiel lertajn artokomercistojn, pro kio iliaj verkoj troviĝas en multnombraj muzeoj, interalie en Vroclavo, kun kiu la familio Cranach havas ja ligojn. Nome, ĝuste en Vroclavo la filino de Lucas Cranach la Juna, edziniĝis al fama tiutempe kuracisto Johann Herman kaj kiel doto ŝi alportis al Vroclavo pentraĵojn aŭtoritaj de siaj patro kaj avo. Temis pri verkoj tiom kvalitaj, ke la imperiestro Rudolfo la Dua petis unu el ili por ekspozicii ĝin en sia kolekto de la Hradĉany kastelo en Prago. La vroclavanoj, tamen, respondis al la regnestro, ke eble li elektu alian pentraĵon: temis ĝuste pri la menciita kadre de la ekspozicio Salome kun la kapo de Holoferno, venigita al Vroclavo el Budapeŝto.

El la elsendo 01.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’57”

La japana mozaiko en la krakova Manggha-muzeo

Ekde septembro en la krakova Manggha-muzeo funkcias ekspozicio „La japana mozaiko” proksimigante la bazajn informojn pri Japanio, ĝia geografio, kulturo, arto, ĉiutagaĵoj kaj kuirarto.  Tiu edukkaraktera ekspozicio celas ne sole infanojn. Dank’ al 9 ekspozicisegmentoj la vizitantoj konatiĝas kun pluraj faktoj  pri la japana geografio, demografio, religio kaj simboloj. Sekve oni prezentas japanajn festojn, kuirarton kaj teksaĵojn kaj laŭvice vizitanto eniras la mondon de japana kaligrafio kaj papero. Ne mankas popkultura segmento,  en kiu eblas konatiĝi same kun la tradiciaj, kiel ankaŭ nuntempaj ludoj kaj bildstrioj. La lasta parto, kiun oni eniras preterirante la miniaturajn arbojn bonsai kaj floraranĝojn ikebana, proksimigas la spacon de la tradicia japana domo kun tatamoj,  verando kun alrigardo al la ŝtonĝardeno zen. En la interno estas prezentitaj kirasoj kaj glavoj. Dum la ekspozicio daŭronta ĝis la 7-a de januaro 2018 estis planitaj multaj akompanaj aranĝoj dum kiuj eblas lerni kaligrafion, la preparadon de miniaturaj dolĉaĵoj wagashi (ŭagaŝi), la elfaradon de lignogravuraĵoj, de la tuketoj furoshiki (furoŝiki) aŭ kreado de paperpupoj washi ningo (ŭaŝi ningo).

El la elsendo 24.11.2017. Legas  Gabi – 1’50”

Konservistaj laboroj pri la plej malnova meslibro

Unu kaj duonan jaron prenis laboroj pri ĝisfundaj konservistaj laboroj de la plej malnova presita en Pollando meslibro. Temas pri la 16-jarcenta Vroclava Meslibro (Missale Vratislaviense), kiu pro la intensa uzado ne konserviĝis en bona stato. La kovriloj estis difektitaj,  kelkaj paĝoj lozaj kaj sub la fingroj detruiĝantaj. Dum la restaŭraj laboroj kelkiuj paĝoj estis subigitaj al kompleksa konservado ligita kaj kun la forigado de malpuraĵoj, kiel ankaŭ kun la kompletigado per papermaso en speciala maŝino. La meslibro enhavas tekstojn de sanktamesaj preĝoj kaj celebroordon. La unuaj meslibroj en Pollando aperis en la 10-a jarcento kiel manuskriptoj venigitaj el la okcidenta Eŭropo. Ekde la 12-a jarcento tiuj manuskriptoj estis jam kopiataj en la lando. La unuaj presitaj aperis fine de la 15-a jarcento. La ĵus restaŭrita Vroclava Meslibro troviĝas nun en la staplejo de la Libroeldonejo en Cieszyn, kie estas stabilaj klimataj kondiĉoj – adekvataj temperaturo, humideco kaj limigita lumefikado. Ĝi estis eldonita en Krakovo en 1505 fare de Jan Haller kaj Sebastian Hyber laŭ la komisio de la loka episkopo Jan Turzon.

El la elsendo 17.11.2017. Legas  Gabi – 1’38”

La ĉerkoportreto en la iama Pollando

Lige kun la pasinta komence de novembro Festo de la Mortintoj, komuna por kristana religia kulturo valoras memorigi la artbranĉon ne konatan ekster Pollando kaj ligitan kun ĉerkoportretoj. Nome en la baroka epoko la funebraj ceremonioj similis al kelktaga, teatra spektaklo latine difinata „pompa funebris”, al kiuj familioj estis longe sin preparantaj.  Por la bezonoj de la sepulto estis komponataj specialaj verkoj, paroladoj, homilioj kaj ankaŭ kreataj „castrum doloris”, specifaj „dolorkasteloj”. Temis pri ornamaj katafalkoj dekoritaj per nigraj funebraj rubandoj, kovrilaj teksaĵoj kaj kandelingoj. Ne ĉiuj kompreneble povis al si permesi ĉi-specan pompan sepulton, ĉar tio ligiĝis kun grandegaj kostoj. Por eviti ilin kelkfoje iuj jam en la testamento estis indikantaj, ke sepulto de la koncernato estu modesta. Antaŭ tiu epoko ĉerkoj antaŭ la entombigo estis malkovrataj kaj la funebrantoj povis adiaŭi la forpasinton vidante lin postmorte. Tio ne eblis en situacio kiam entombigopreparoj longiĝis. En tio originas la ĉerka portreto. Dank’ al ĝi la forpasinto estis kvazaŭ kunĉeestanto de la propra sepulto pere de sia portreto. La forpasinto estis prezentata en realisma maniero kun malfermitaj okuloj kaj bone videblaj realismaj vizaĝtrajtoj, kiujn eblis vidi eĉ de kelkmetra distanco. Malgraŭ tio, ke la polaj ĉerkoportretoj estas kuriozaĵo laŭ la monda skalo kiel artverko veran aprezon kaj agnoskon ili akiris nur en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La ĉerkoportertoj estis pentritaj per oleofarboj rekte sur la kupra, plumba-stana aŭ arĝenta lado kun la dimensio de 45 je 50 centimetroj. Ilia formo ses- aŭ oklatera ligiĝis kun la formo de la ĉerko. La portretoj estis lokataj ĉe la kapo, ĉe la plandumoj estis metata tabulo kun informoj pri la mortinto kaj ties meritoj. Flanke de la ĉerko troviĝis la gentoblazonoj. Post la entombigo la ĉerka porteto estis pendigata en preĝejo aŭ familia tombokapelo. Al la nuntempuloj la ĉerkoportetoj  liveras informojn pri la ŝanĝiĝanta dum jaroj modo. Ne nur la vizaĝtrajtoj estis prezentitaj realisme, sed oni ankaŭ zorgis pri realisme pentritaj vestodetaloj, juveloj. Viroj kutime estis prezentataj kun tradicia tiam hararanĝo kaj la lipharoj, en tradiciaj nobelaj vestoj. Virinoj en solenaj roboj el orfadenaj teksaĵoj kaj modaj barokepoke ŝaloj ĉirkaŭ la kapo kaj vizaĝo aŭ felaj kapkovriloj. En pli posta periodo ili estis pentrataj en dekoltitaj roboj kun pufitaj manikoj, kun perloj, puntaĵoj kaj ornamaj rubandoj. La plej riĉaj kolektoj de la pola funebra pentroarto troviĝas en la Nacia Muzeo en Poznano kaj en la Muzeo de Międzyrzec en la okcidenta Pollando.

El la elsendo 17.11.2017. Legas  Maciek – 3’42”

Koncerto lige kun la festo de sendependeco en Vieno

Hodiaŭ, tio estas vendrede la 10-an de novembro en la fama ora salonego Musikverein en Vieno estas planita koncerto de la Simfonia Orkestro de la Apudkarpatia Filharmonio el Rzeszów signalanta la venontjaran 100-an datrevenon de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando. En ĝia programo – antaŭtage de la 99-a datreveno –  troviĝas verkoj komponitaj de artistoj, kiuj ligis al la pola kulturo kaj tradicio. Inaŭguras ĝin  la Simfonia Preludo „Polonia” de la brita komponisto Edward Elgar, kiu verkis ĝin en 1915 omaĝe al Ignacy Jan Paderewski, ne nur komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ ŝtatviro. Aŭdiĝos sekve la 2-a Fortepiana Konĉerto Sol-minora de Camille Saint-Saëns. Fine de la 70-aj jaroj li estadis en Varsovio kaj en Parizo raviĝis per plenumo de siaj komponaĵoj fare de Ignacy Jan Paderewski epitetinte lin „genio, ludanta ankaŭ fortepianon”. En la 2-a parto de la koncerto aŭdiĝos la 3-a Simfonio Re-Maĵora opuso 29 „Pollando” de Piotr Czajkowski. Unu el ĝiaj partoj estis komponita laŭ la ritmo de pola nacia danco, polonezo. Al la viena publiko estas speciale dediĉita la uverturo „Fabelo” de Stanisław Moniuszko.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Milada – 1’44”

Kompleta katalogo de la reĝaj murtapiŝoj

Kreiĝis kompleta katalogo de la ornamaj murtapiŝoj (arasoj) de reĝo Sigismundo Aŭgusto (la 16-a jarcento) enhavanta analizon de la stato, historion kaj artan karakterizon de 138 ornamaj teksaĵoj el la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo, kiuj konserviĝis ĝis nun. Temas pri 628-paĝa eldonaĵo kun 390 ilustraĵoj. La reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis la murtapiŝojn ĉe la plej renomaj teksistaj metiejoj de Bruselo. La kreiĝintaj en la jaroj 1550-60 murtapiŝoj prezentas bibliajn scenon, riĉan flaŭromondon kaj ekzotikajn animalojn. Komence la kolekto konsisitis el 160 teksaĵoj, ĝis nun restis nur 138. 136 troviĝas en Krakovo kaj po unu en Varsovio kaj Amsterdamo. La arasoj estis tekstitaj el lano kaj silko kun la uzo de multaj arĝentaj kaj oraj fadenoj kaj origine estis uzataj dum la plej pompaj solenaĵoj de la reĝa korto. La reĝo testamentis ilin al la fratinoj kaj post ilia morto la arasoj fariĝis la posedaĵo de la Pola Reĝolando. En 1795 rusoj forveturigis ilin al Petersburgo kaj redonis nur en 1921 baze de Riga-traktato. Multaj estis damaĝitaj pro tranĉado kaj maltaŭga uzado kaj konservado. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la kolekto estis evakuita tra Rumanio, Francio kaj Britio al Kanado kaj revenis al la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo en 1961. La kolekto de la ornamaj murtapiŝoj en Wawel-kastelo estas la unusola parto de la reĝa rezidejo konserviĝinta ĝis hodiaŭ el la epoko de Jagelonoj. Ĝi estas la plej granda ĉi-speca kolekto en Pollando, unu el la plej grandaj en Eŭropo.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Gabi kaj Barbara – 2’22”