Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo en Rumanio

Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo komencis funkcii ĉe la rumana universitato en Krajowa.  Ĝi estas adresita al studentoj, merkatistoj kaj ĉiuj interesiĝantoj dezirantaj pli proksime konatiĝi kun Pollando. En la agadproramo de la centro, funkciigita la 22-an de januaro,  troviĝos ekspozicioj, film­prezentoj kaj koncertoj. Ĝi helpos al rumanaj merkatistoj ligi kunlaboron kun polaj firmaoj. Laŭ la donitaĵoj de la rumana klerig-ministerio jam 40 superaj instru­institutoj subskribis kun polaj partneroj duflankajn interkonsentojn pri kunlaboro.

El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna

La dua poezivolumo de Szymborska en la ĉina lingvo

Post la sukcesa prezento de la poezivolumo de Wisława Szymborska en la ĉina lingvo “La sorĉita trankvilo de la mondo” en 2012, fine de  la 2013-a en la ĉinaj librovendejoj aperis la dua volumeto de ŝiaj poeziaĵoj “Iam mi vivis tiom solece”. La lanĉo de la volumeto okazis lige kun la Pekina Eldonfoiro, dum kiu okazis renkontiĝo popularig­anta la figuron kaj la verkadon de la pola Nobel-premiitino. Pliaj renkontiĝoj kaj poezi­vesperoj dediĉitaj al Szymborska estis planitaj i.a. en Pekino, Ŝanghajo kaj Kantono. En la 2014-a jaro en Ĉinio okazos pliaj libroeldon­oj de polaj aŭtoroj. Interalie aperos poezi­volumeto de Adam Zagajewski, libro de Ryszard Kapuściński, biografio de Karol Szymanowski kaj porjunulara libro de Andrzej Maleszka.

El la elsendo 24.01.2014. Legas Krystyna

Bitigataj kolektoj de la Vatikana kaj Oksforda bibliotekoj

Du el la plej gravaj bibliotekoj de la mondo – la Vatikana kaj la Oksforda liveris en la Interreto la unuajn enorme valorajn volumojn. En la bita formo eblas foliumi kaj legi la ne­pritakseble valoran verkon la Biblion de Gutenberg, la unuan en la mondo presitan libregon.  Krome estis disponigita elektronike la 15-jarcenta germana Biblio mane kolorigita kaj ornamita per lignogravuraĵoj. Bitigon atendas pliaj verkoj. La Vatikana Apostola Biblioteko establita en 1451 de papo Nikolao la 5-a estas unu el la plej gravaj sciencaj bibliotekoj de la mondo. La Oksforda Biblioteko Bodleian el 1610 estas la plej granda universitata biblioteko de Britio. Ambaŭ havas en siaj kolektoj la unuajn presaĵojn, la antikvajn grekajn manuskiptojn. La bit­igoprojekto de la kolektoj el ambaŭ bibliotekoj daŭros 4 jarojn. Ĝia kosto egalas al 3 milionoj 300 mil dolaroj.

El la elsendo 24.01.2014. Legas Milada

Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj

Ĝis la 26-a de novembro eblis aliĝi al la 20-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj kaj Pastoraloj en Będzin en la sudo de Pollando. La finalo de ĉi tiu plej granda evento en Pollando okazos inter la 16-a kaj 19-a de januaro 2014. Antaŭas ĝin la eliminadoj daŭrantaj inter la 8-a kaj la 20-a de januaro en 38 lokoj de la tuta lando. En 2012 la eliminadojn frontis 20 mil personoj. La Festivalon rajtas partopreni amatoroj inkluzive de lernantoj kaj diplomitoj de la muzikaj lernejoj de la 1-a grado, solistoj, duetoj,  krome korusoj, preĝejaj kantgrupoj, voĉistaj kaj voĉ-instrumentaj ensembloj, ankaŭ popolaj kanttrupoj en diversaj aĝgrupoj. Będzin merite portas la nomon de la Ĉefurbo de la Pola Kristnaska Arto venigante tien la plej bonajn muzikajn ekspertojn. La jubilean eldonon de la Festivalo akompanos simpozio titolita „La kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj en la pola kulturo”. Ĝi celas reliefigi kiom gravaj por la pola identeco, kulturo kaj religiemo estas ĉi tiuj komponaĵoj. La festivalo elkreskis ĝis la rango de la plej prestiĝa ĉi-speca aranĝo en Pollando el la regiona muzika evento en Będzin.

El la elsendo 10.01.2014. Legas Barbara / Gabi

Plurvarianta “Knabino kun perlo” en Szczecin

Ĝis la 2-a de februaro 2014 en la Nacia Muzeo en Ŝĉecino, la nordokcidenta Pollando estas rigardebla la ekspozicio „Transformiĝoj de Knabino kun perlo”. Temas pri 33 petraĵoj-variaĵoj inspiritaj per la konata bildo de Jan Vermeer van Delft el 1664. La bildojn aŭtoras la armena pentristo Narek Avetisyan. Laŭ lia deklaro la bildoj spegulas la inspiritajn imagojn de la artisto, kaj ne la bildo­originalon mem. Laŭ Narek Avetisyan la pentrista ideo estas ekstertempa. Li serĉis inspirojn ankaŭ ĉe aliaj pentro­majstroj kiel Hieronim Bosch, Pablo Picasso kaj aramenaj pentristoj. Kreante la ciklon „Knabino kun perlo” li gvidis sin per idealismo de Platono kaj simulado, konsistanta en la kreado de bildo ŝajniganta realon aŭ kreanta la proporan realon.

El la elsendo 27.12.2013. Legas Zbyszek

La pentraĵoj de Guercino en Pollando

La Nacia Muzeo en Varsovio ĝis la 2-a de februaro 2014 prezentas la ekspozicion kun pentraĵoj de Guercino, unu el la plej elstaraj majstroj de la itala baroko. Inter la ekspozici­ataj tolaĵoj troviĝas la plej famaj kompanaĵoj deventantaj el la italaj kolektoj – la pinakoteko, preĝejoj kaj palacoj de lia familia urbo Cento kaj krome el la kolektoj de la roma Galleria Nazionale d’Arte Antica di Palazzo Barberini. La pola publiko havas krome la esceptan okazon adminiri unu el la plej enigmaj verkoj en la historio de la moderna pentroarto, la malofte prezentatan ekster Romo pentraĵon „La Arkadiaj Paŝtistoj”. La ekspozicion de la monument­ecaj tolaĵoj riĉigas desegnaj studaĵoj, skizoj kaj krokizoj. La retrospekta ekspozicio de Guercino en la Nacia Muzeo en Varsovio estas la unua tiom riĉa prezento de lia kreado ekster Italio. En la 17-a jarcento la figuro kaj la verkoj de  Guercino akiris popularecon kompareblan kun tiu de tiel grandaj majstroj de la epoko kiel Caravaggio, Velázquez kaj Rembrandt. Ekde septembro 2013 ĝis februaro 2014 la ekspozicion akompanas riĉenhavaj eventoj, kiuj proksimigas al la pola publiko diversajn aspektojn de la baroka arto.

El la elsendo 20.12.2013. Legas Gabi

Adam Zagajewski distingita en Ĉinio

Pola poeto, Adam Zagajewski fariĝis laŭreato de la ĉina literatura premio Zhongkun, difinata kiel ĉina poezia Nobel-premio. La enmanigo okazis lastĵaŭde en Pekino. Tiu ĉi internacia literatura premio estas atribuata ĉiun duan jaron de la Poezia Fondaĵo Zhongkun kunlabore kun Instituto pri Poeziesploroj de la Pekina Universitato. Temas pri unusola ĉi-speca premio en Ĉinio por eksterlandanoj. En ĉiu eldono ricevas ĝin du poetoj – ĉino kaj eksterlandano.  En la nomo de la pola premiita laŭreato, kiu ne povis partopreni la solenaĵon – la distingon transprenis la reprezentanto de la pola ambasado en Pekino. La Ĉina Poezia Nobel-Premio ne estas unusola distingo pro Zagajewski. En marto 2014 la funkcianta en Kantono neformala poezi­societo membriganta renomajn poetojn naskiĝintajn en la 70-aj jaroj enmanigos al  li premion pro la tuto de la kreado. Venontjare aperos kromede la unua ĉina traduko de poezikolekto de Zagajewski fare de profesorino Wu Lan, elstara traduk­istino de la pola literaturo, tradukinta jam i.a. verkojn de Miłosz kaj Kapuściński.

El la elsendo 29.11.2013. Legas Milada

4 reĝaj rezidejoj libere viziteblaj en novembro

Dum la tuta novembro 4 polaj reĝaj rezidejoj estas viziteblaj senpage kaj infanoj kaj gejunuloj kontraŭ simbola unu zloto rajtos krome viziti 23 muzeojn en la tuta lando. La kampanjon partoprenas la Varsoviaj la Reĝa Kastelo, Muzeo en la Reĝa Łazienki-Parko kaj aldone la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo. Pasintjare en novembro vizitis ilin ĉ. 260 mil personoj kaj 5 mil partoprenis la muzeajn prelegojn. Estis organizitaj ĉ. 800 klerigaj lekcioj. Tiel la 4 reĝaj rezidejoj notis kvaroble pli da vizitoj ol en la sama monato 2011. Rekorde, ĉar eĉ 12-oble kreskis la vizitoj en la Muzeo la Reĝa Łazienki-Parko. Ĉiam pli da muzeoj malaltigas la enirprezojn al muzeoj por la plej junaj vizitantoj.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Gabi

La filmo „Papusza” premiita en Hispanio

La trioblan sukceson dum la 58-a Internacia Semajno de Kinfoarto en Valladolid, Hispanio ĝuis la filmo de Joanna kaj Krzysztof Krauze „Papusza”. Ĝi estis premiita pro la reĝisorado kaj la ĉefa vira rolo. La filmo estis krome distingita de Junulara Ĵurio de la Festivalo. „Papusza” estas filmo pri la unua romaa, cigana poetino, kiu skribe notis siajn versaĵojn, pro kio en sia medio ŝi estas kondamnita je ostracismo. La filmo gajnis favorajn recenzojn. La pola premiero de „Papusza” okazas  hodiaŭ, t.e. la 15-an de novembro.

El la elsendo 15.11.2013. Legas Krystyna

Patriota edukado de polaj gejunuloj

Instituto pri la Nacia Memoro pretigis animitan filmon, dank’ al kiu la plej junaj poloj povos ekscii, kun kio ligiĝas la simboloj de Pollando, la koloroj de la nacia flago kaj himno. La filmo „Eta Polo” reference al konata patriota rimaĵo por infanoj popularigas la patriotajn valorojn sub la devizo „vere bonegas esti polo”. Preskaŭ 7-minuta filmo informas junulojn pri tio, kiel la blanka aglo sur la ruĝa fono fariĝis la blazono de Pollando. Ĝi klarigas ankaŭ la simbolan signifon de la koloroj de la pola flago. La filmo elkalkulas krome la plej gravajn naciajn festojn kaj rakontas pri la kreiĝo de Dabrowski-Mazurko, alivorte la pola himno eksplikante kiel ĝi estas tiom eksterordinara kanto por poloj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek