Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Opus Klassik por Jakub Józef Orliński

Opus Klassik, la premio de la germana muzika industrio estas unu el la plej prestiĝaj distingoj en la mondo de la klasika muziko. Ĝi estas atribuata en 27 kategorioj. Nunjare la premion en la kategorio Kantisto de la Jaro ricevis la pola kontrtenorulo, Jakub Józef Orliński. Tion decidis ĵurio konsistanta el reprezentantoj de la fonografia industrio, de muzikeldonejoj kaj ĵurnalistoj. Li akiris rekonon pro la disko „Farewells”, kiun li surbendigis kun la pianisto Michał Biel. Orliński superis tiajn kantistojn, kiel Benjamin Bernheim, Freddie De Tommaso, Matthias Goerne, Philippe Jaroussky, Jonas Kaufmann, Tomasz Konieczny, Michael Spyres kaj Jonathan Tetelman. Jakub Józef Orliński esis nomumita nunjare por Opus Klassik ankaŭ en la kategorio Solkantisto. Antaŭ unu jaro li venkis en la kategorio „Audiovisual music production” pro la surbendigo plenumita en la akompano de instrumentistoj el Capella Cracoviensis direktitaj de Tomasza Adamusa. En 2020 la registro de „Rodelinda” de Händl kun lia partopreno estis agnoskita la plej bona plenumo de opero el la limo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La premioj OPUS KLASSIK estos enmanigitaj la 8-an de oktorbro dum oficiala solenaĵo en Konzerthaus Berlin.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Maciek – 01′ 41″

Tri komunikkanaloj pri Konservado de Antikvaĵoj

Ĵus estis prezentitaj tri novaj kanaloj de la Nacia Instituto pri la Konservado de Antikvaĵoj. Temas pri la portalo spotkaniazzabytkami.pl (renkontiĝoj kun antikavĵoj.pl), la nova enhava karaktero de la magazino „Renontiĝoj kun Antikvaĵoj” kaj la apo MonumentApp. Ĉi lasta kreiĝas kunlabore kun 50 institutoj, kiel La Reĝa Łazienki Parko-Rezidejo en Varsovio, la Reĝa Kastelo ĉe la krakova Wawel-altaĵo kaj lokaj institucioj kiel Muzeo de Jan Kochanowski en la loko Czarnolas. Ĝi estas senpaga, daŭre evoluigata kaj ne enhavas reklamanoncojn. La portalo Renkontiĝoj kun antikvaĵoj estas ampleksa informcentro, en kiu ĉiutage aperas interesaj artikoloj pri projektoj, problemoj, proponoj, recenzoj, konsiloj, gvidiloj. La tria informkanalo kun baza signifo estas la dediĉta al la popularigado de antikvaĵoj kaj historiaj objektoj periodaĵo aperanta ekde 1977 „Renkontiĝoj kun antikvaĵoj”. Ĝi kompletigas la apon, kiu pro sia karaktero devas esti sinteza. La magazino ŝanĝis sian enhavan karakteron de vivstila periodaĵo proponante nun materialojn ligitajn kun la pola kulturo kaj historio.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Tobiasz – 01′ 23″

Festivalo de cirka arto en Lublin

La stratartistoj el la tuta mondo – akrobatoj, klaŭnoj, cirkartistoj prezentiĝos en Lublino, en la orienta Pollando dum la kvartaga karnavalo de Prestidigitoj, komenciĝonta la 27-an de julio. Tio estas la plej granda eveto de la cirka arto en Pollando organizata ekde 2008 kaj loganta amase turistojn, kiuj admiras artistojn el la tuta mondo. Kiel atentigas la urboaŭotitaroj de Lublino tio estas unu el la plej gravaj someraj atrakciaĵoj, kaj ĉi jare aparte ebligos al multaj personoj reveni al normala aktivado post la pandemia periodo. Nunjare por la festivalo estis invitita i.a. ensemblo kreiĝinta en Norvegio en 2014 Acting for Climate, kies artistoj akivas favore al ekvilibra evoluo de la planedo. Dum la cirka karnavalo okazos ankaŭ urba festivalo pri moviĝado en alto sur la cirka bendo kaj apud la urbo kreiĝos speciala urbeto por la urboloĝantoj kaj turistoj, kiuj mem povos ekpraktiki ĉi tiun cirkan specialaĵon. Dum kvar festivalaj tagoj la publiko rigardos 20 spektaklojn de la cirka arto, kelkfoje ripetotajn.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Milada – 01′ 41″

Parko de Wisława Szymborska en Krakovo

Krakovo riĉiĝis je nova parko, kiu omaĝe al la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska ricevis ŝian nomon. Ĝi kreiĝis laŭ la socia iniciato kaj estis financita el la civitana buĝeto de la urbo. La verda spaco kreiĝis en la loko de betona aŭtoparkejo. Oni plantis tie 125 arbojn, interalie acerojn, karpenojn, poplojn, kaŝtanarbojn kaj akaŭ kelkajn fruktoarbojn, kio referencas al la pli frue ekzistinta tie fruktoĝardeno de karmelanoj. Krome la spaco riĉiĝis je 1 600 diversaj arbustoj, kiel nigraj sambukoj, lilakoj, viburnoj, rozoj. La urba entrepreno zorganta pri krakovaj verdaĵoj plantis krome 18 mil staŭdojn kaj pli ol 70 mil florbulbojn.
En la parko estis dislokitaj tekstotabuletojn kun citaĵoj el la poeziaĵo de Szymborska „Eblecoj”. La muron de apuda al la parko konstruaĵo ornamis pentraĵo, kies centra elemento estas ŝia poeziaĵo „Nenio dufoje okazas”. Akompanas ĝin kolaĝoj referencantaj al ĉi tiu artbranĉo praktikata de la poetino.

El le elsendo 05.07.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 33″

Pentrista artveko de Mattia Preti en Varsovio

La Reĝa Kastelo en Varsovio aĉetis al siaj kolektoj agordoplenan kaj emfazoriĉan pentraĵon de Mattia Preti „Partio de triktrako”, unu el la plej gravaj daŭrigantoj de la stilo ellaborita de Caravaggio. Ĝuste de li kaj liaj disĉiploj komenciĝis la revolucio en la pentroarto konsistanta en malsimila traktado de lumo, koloro, herooj, kio signifis ŝanĝojn de la tiuepoka pentrista mondo.
La aĉetitan tolaĵon de Mattia Preti „Partio de triktrako” oni opinias perleto de la baroka pentroarto, kiu kreiĝis en momento kiam la pentristo de preskaŭ du jaroj lernis en la fama Akademio de s-ta Luko en Romo. Lia pentrista stilo baziĝanta sur reliefigado de lumintenseco kaj lumkontrastoj, realismo kaj bildokomponado formiĝis sub la influo de Michelangelo Merisi, nomata Caravaggio.
Laŭ la intenco de la Reĝa Kastelo en Varsovio la tolaĵo de Mattia Preti „Partio de triktrako” inaŭguras kolekton de tolaĵoj ligitaj kun artistoj kreantaj sub la influo de Caravaggio.

El le elsendo 05.07.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 16″

Kolaĝoj de Szymborska en Ĝenovo

Lige kun la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska, pola Nobel-premiitino ĝis la 3-a de septembro en Ĝenovo, Italio funkcias ekspozicio kun kolekto de 85 kolaĝoj de la poetino. Organizis ĝin Adam Mickiewicz-instituto kun la italaj kulturinstitucioj kaj Fondaĵo de Wisława Szymborska. La ekspozicio „Wisława Szymborska. La Gioia di scrivere” – Wisława Szymborska. La ĝojo skribi” invitas la italan publikon mergiĝi en la mondon de la poetino. Iuj el ŝiaj kolaĝoj estas reproduktitaj sur la muroj de la artgalerio. La tuta prezento estis riĉigita per 100 maksimoj el la poeziaĵoj de Szymborska. La poetino estas ne sole la aŭtoro de 13 poezivolumentoj tradukitaj en pli ol 40 lingvojn. La premiita per lietarura Nobel-premio en 1996 Szymborska lasis ankaŭ kolaĝojn devenantajn el la limo de la 60-aj kaj 70-aj jaroj, per kiuj ŝi kutimis pridonaci siaj amikojn kaj konatojn.

El la elsendo 05.07.2023. Legas Maciek – 1′ 21″

Historiaj freskoj en Poznano plene malkovritaj

En la 2018-a jaro en la Secesia Salonego de la Urbodomo en Poznano estis malkovritaj la 18-jarcentaj freskoj. La okazigitaj tiam konservistaj laboroj malkovris, prezentis dudek procentojn de la murpentraĵoj faritaj per akvokolorigiloj. Nun oni prezentis ilian ceteran parton, kiu troviĝis sub la surpentrita tavolo. La freskoj prezentas bibliajn scenojn, sanktulojn de la jezuita orideno kaj reĝon Jan Kazimierz Waza en la kardinalaj vestoj. Nome antaŭ ol li fariĝis la reĝo de Pollando li dum du jaroj estis novico de la jezuita ordeno, kaj en 1646 papo Inocento la 10 altigis lin al la kardinala rango. La sekvan jaroj Jan Kazimierz Waza rezignis pri ĝi kaj en 1648 li estis elektita la reĝo de Pollando. La freskoj devenas plej verŝajne el 1732, kiam la jezuita kolegio estis finkonstruita kaj la Secesia Salonego servis kiel refektorio, do maĝoĉambro por la monakoj. Ne estas sciate, kiam la freskoj estis surpentritaj. Tamen laŭ la supozo tio okazis baldaŭ post kiam la jezuita ordeno estis kasaciita en 1773 kaj ĝia konstruaĵo estis destinita por laikaj celoj. Nun konservistoj okupiĝas pri pliaj partoj de la surpentritaj muroj de la iama refektorio.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Maciek – 01′ 39″

Eŭropa Nostra pro la restaŭro de Wit Stwosz-altaro

La ĉefaltaro de Wit Stwosz, la gotika artverko en la Maria-baziliko en Krakovo, estis distingita per Europa Nostra 2023, la Eŭropa Premio de la Heredaĵo en la kategorio Konservado kaj adaptado. Ĝi troviĝas inter naŭ aliaj historiaj objektoj distinigitaj per Europa Nostra i.a. el Venecio, Parizo, Vilno, Kopenhago kaj Madera. Per Europa Nostra estas distingataj la plej bonaj inspirpraktikoj rilatantaj al la Eŭropa Kultura Heredaĵo. La konservado de la altaro de Wit Stwosz daŭris ses jarojn kaj estis gvidita de specialistoj el la Belarta Akademio de Krakovo. Ili traktis pli ol 200 figurojn kaj kelkajn milojn da apartaj lignaj elementoj. Dank’ al tiuj labroj estis revenigita la originala, gotika aspekto de la figuroj kaj kadroj, kio ebligas al la vizitantoj kompreni la originajn ideojn de la skulptista laborejo de Stwosz. La restaŭraj laboroj estis konsultitaj kun internaciaj ekspertoj pri la konservado de gotikstilaj skulptaĵoj. La premio Europa Nostra estas atribuata de la Eŭropa Komisiono ekde 2002 kaj la Eŭropa Federacio okupiĝata pri la kultura heredaĵo. Ĝi estas atribuata en la kategorioj – Konservado kaj adaptado, Esploroj, Edukado, Instrukciado kaj kapabloj, Engaĝiteco de civitanoj kaj kreskigo de la konscio, Majstroj de la heredaĵo.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Maciek – 0′ 40″

La Nacia Legado 2023

La romano „Apud Niemen-rivero”, la plej bone konata verko de Eliza Orzeszkowa estis elektita kiel la legaĵo por la 12-a eldono de la Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazos sabate la 9-an de septembro. Antaŭ kelkaj tagoj okaze de la nunjara eldono de la Nacia Legotago la pola prezidento Andrzej Duda direktis porokazan mesaĝon alvokante al la komuna legado. Li i.a. esprimis la deziron, ke la nunjara legado profundigu enpensiĝon pri tio, kiamaniere ni perceptas nian historion kaj kiamaniere pri ĝi ni memoras. Apud „Niemen-rivero”, la plej konata verko de Eliza Orzeszkowa pro buntaj priskriboj, klare skizitaj herooj kaj pluraj historiaj referencoj estis ofte komparata al „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Ĝi guis grandan popularecon en la intermilita periodo (1918-1939). En 1939 finiĝis la surekranigo de la romano, tamen la filmo perdiĝis dum la 2-a mondmlito. Laŭvica kinobildo baze de la sama romano kreiĝis meze de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. „Apud Niemen-rivero” estas unu el la plej gravaj verkoj traktantaj la kontraŭcaran Januaran Insurekcion 1863, kies 160-a datreveno estas solanta en la nuna jaro.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Tobiasz – 01′ 28″

Historiaj mebloj revenas al la kastelo Książ

Dank’ al la kunlaboro inter la Nacia Muzeo en Poznano kaj Muzeo de Porcelano en Wałbrzych al la kastelo Książ en ĉi lasta urbo revenos originalaj, pli ol 300-jaraj riĉe ornamitaj barokstilaj vitroŝrankoj. Ili kreiĝis post 1722 laŭ la mendo de grafo von Hochberg. Dum 160 komencaj jaroj ili troviĝis en la teretaĝa baraka alo de la kastelo, kie estis aranĝita fama artkabineto. En la vitrumitaj, ruĝe kaj ore lakitaj, ŝrankoj troviĝis kolektoj de moneroj, konkoj, kristaloj kaj mineraloj inkluzive de la ŝtono de Poppea, la edzino de Nerono kaj granda hispana topazo. La kolekto poste kelkfoje ene de la kastelo ŝanĝis sian lokon. La aspekton de la vitrinoj pridokumentas fotoj el 1909.
La mebloj forveturigitaj post la 2-a monmilito al la palaco en Rogalin, apartenanta al la Nacia Muzeo en Poznano, de jardekoj troviĝis en la palacaj kelkoj. Nun ok vitroŝrankoj estos subigitaj al restaŭro, kio okazos laŭetape. La du unuaj revenos al la Kastelo Książ en novembro, la ceteraj en aprilo 2024. Tiel efektviĝos la ideopremiso de la muzeaj kolektistoj, ke laŭeble necesas revenigi la historiajn objektojn al la lokoj de ilia origina deveno, el kiuj ili estis forveturigitaj sekve de la milittempesto.

El la elsendo 15.06.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 01′ 44″