Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Japanaj kimonoj en Krakovo

Ĝis la 4-a de aprilo la loĝantoj de Krakovo kaj ĝiaj vizitantoj povas admiri en la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha pli ol 100 kimonojn. La tradiciaj japanaj vestoj devenas el la kolekto, kiu riĉigis la muzeon pasintjare. Kiel klarigas la ekspozicikuratoroj la varieco de la tradicia japana vesto estas atingata dank’ al la uzo de multspecaj teksaĵoj kaj ornammodeloj, kiuj faritaj mane aŭ maŝine estas teksataj, pentrataj aŭ brodataj. La mana pretigado de teksaĵoj por kimono okazas en specializaj metiejoj, kvankam nun pli ofte oni uzas helpon de maŝinoj kaj komputiloj. Simpla formo de kimono ebligas koncentriĝi pri ĝia ornamado. Apliko de multaj teknikoj kaj vastgamaj ornamideoj kaŭzis, ke kimono fariĝis unu el la plej belaj formoj de la japana arto kaj dum la pasantaj epokoj ili fariĝis diversstilaj. En 2017 ĉirkaŭ 200 kimonojn kun akcesoraĵoj, t.e. la zonoj „obi” donacis al la Muzeo Manggha Reiko Nakagura kaj Małgorzata Olejniczak. La nuna ekspozicio en Krakovo prezentas la plej belajn el inter ili.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Tomek – 1’13”

La 6-a Festivalo de Frankofonio

En marto en multaj polaj urboj i.a. Varsovio, Krakovo kaj Vroclavo okazos eventoj ligitaj kun la 6-a eldono de la Festivalo de Frankofonio. La festivalo populariganta la francan lingvon, kiun parolas preskaŭ 280 milionoj da personoj havos la formon de  koncertoj, spektakloj, literaturaj edukiniciatoj kaj kuirartaj renkontiĝoj. La eventon kunorganizas ambasadoj de Belgio, Demokratia Respubliko Kongo, Francio, Kanado, Luksemburgo, Maroko, Svislando, Senegalo, Urugvajo, reprezentantejo de Valonio-Bruselo, krome Franca Instituto en Pollando kaj Rumana Kulturinstituto. La nunjara eldono de la festivalo tradicie malfermita al ĉiuj aĝogrupoj aparte celas studentojn, tial ĝi estos traktita en la polaj universitatoj kiel evento speciala. La festivalo daŭros ekde la 1-a ĝis la 31-a de marto.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Barbara – 1’o6″

La pentroarto el la polaj muzeoj

Preskaŭ 10 mil polaj tolaĵoj el la intermilita periodo ĝis la fino de 2018 estos konsulteblaj sur la senpaga interreta platformo muzeana.com. Temas pri la nova projekto de la fondaĵo populariganta arton „Nemalbona arto” konsistanta el la virtuala katalogo de la pentroarto el 20 muzeoj el la tuta Pollando. Ĝi enhavos ankaŭ tiujn verkojn, kiuj ĉiutage troviĝas en muzeaj stalpejoj kaj ne eblas ilin rigardi en la muzeoj. La virtuala pentroarta katalogo celas ne sole personojn intersiĝantajn pri la arto dezirantajn sekvi kiel en la daŭro de la jaroj estis prezentataj elektitaj motivoj, kiel estis ŝanĝiĝanta modo, kiel speguliĝis en la arto kutimoj aŭ historiaj scenoj. La serĉilo koncernanta temaron aŭ aŭtoron ebligos rapide konatiĝi kun koncerna verko.  Alia serĉkategorio funkcios baze de ŝlosilaj vortoj pri naciaj motivoj – popolaj vestoj, panoramoj, historiaj, militistaj aŭ literaturaj motivoj. La katalogon kompletigos edukmaterialoj pri elektitaj pentraĵoj aŭ iliaj aŭtoroj, kaj akiritajn konojn eblos kontroli pere de minikvizoj.  Kun la fluo de la tempo la katalogo estos kompletigata.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Barbara – 1’34”

Chopin-konkurso kun la uzo de historiaj instrumentoj

La 1-a Internacia Chopin-konkurso kun la uzo de historiaj instrumentoj okazos en Varsovio inter la 2-a kaj la 14-a de septembro 2018. Ĝis la 1-a de majo profesiaj pianistoj en la aĝo de 18 ĝis 35 vivojaroj povas anonci sian kandidatiĝon. La nomoj de 30 pianistoj kvalifikitaj al la konkurso estos anoncitaj ĝis la 30-a de junio. Laŭ informoj de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin la konkurso antaŭvidas tri etapojn. En la unua kaj la dua la partoprenantoj plenumos  solistajn recitalojn konsistantajn el komponaĵoj de Chopin-repertuaro, elektitajn komponaĵojn de Johann Sebastian Bach kaj polonezojn de polaj komponistoj verkantaj en la unua duono de la 19-a jarcento. En la tria, finala etapo ses solistoj plenumos elektitajn de si komponaĵojn de Chopin kun la Orkestro de la 18-a jarcento. Pianistoj disponos pri historiaj fortepianoj el la kolekto de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin (Erard el 1838, 1849 kaj 1858, Pleyel el 1846 kaj 1854 kaj Broadwood el 1843), krome originalajn instrumentojn el la epoko kaj samepokajn instrumentajn kopiojn. La venkinto ricevos premion en la alteco de 15 mil eŭroj, la sekvaj premioj egalos al 10 kaj 5 mil eŭroj. La laŭreatoj ricevos krome koncertoproponojn kun la Orkestro de la 18-a jarcento kaj partoprenon en fonografiaj projektoj.

El la elsendo 16.02.2018. Legas   Barbara kaj Milada – 2’08”

Kastelo-muzeo en Łańcut inaŭguras turisman sezonon

En la Kastelo-muzeo de Łańcut (la suda Pollando) estis inaŭgurita turisma sezono. Al la vizitantoj estis disponigita la dua kasteletaĝo kun hejmecaj ĉambroj, staloj kaj koĉerejo. Dum la dusemajna vintra paŭzo la kastelo estis ordigata, ĝiaj plankoj polurataj, lustroj lavataj same kiel la arĝentaĵoj. Estis ankaŭ lavataj kaj aranĝataj la fenestrokurtenoj. Pasintjare la kastelon en Łańcut vizitis pli ol 440 mil personoj. Gastoj de la nuna sezono havos la eblecon i.a. admiri plurajn artverkojn devenantajn el la malnovaj kastelkolektoj, artverkojn aĉetitajn postmilite aŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj eksponaĵoj apartenas al. la kolekto kolekton kreata de la princino Izabela Lubomirska, kiuj al Łańcut trafis en la dua duono de la 18-a jarcento. Apartan atrakciaĵon konsistigas la 2-a kasteletaĝo, la unuan fojon disponigita al la turistoj en la pasinta jaro. Troviĝas tie ĉambroj kun hejmeca karaktero,  kiel Pompeja Saloneto el la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento kun oleopentraĵoj de Vincenzo Brenna ne sur la muro, sed sur tolaĵoj kovrantaj murojn.  La rokokostila saloneto kun ligna murfinpretigo parte el la 18-a kaj parte el la 19-a jarcentoj, kavalira salono kun originala Moire-stila murteksaĵo, laborejo por la vestado de dommastrino, kies roboj estis transportataj laŭŝtupare al la vestejo sur la 1-a etaĝo. Łańcut-kastelo estis nun  subigita al la ĝisfunda, la plej granda post la 2-a mondmilito,  restaŭro. Estis renovigitaj ĉiuj ejoj de la 2-a etaĝo kaj kelkiuj ĉambroj de la 1-a etaĝo, kiel reduta salonego, skulptarta galerio, parada ŝtuparo, kolumna salonego, ĉina apartemento. La konservistaj laboroj rilatis entute al 84 kastelinternoj. Por la vizitantoj estis disponigita krome la kastela orkidea salonego, oranĝerio,  vintra ĝardeno kun diversaj ekzotikaj, en niaj kondiĉoj,  plantoj. La kastelo en Łańcut ekde 13 jaroj troviĝas en la prestiĝa listo de la polaj Historimonumentoj.

El la elsendo 16.02.2018. Legas  Tomek kaj Barbara – 2’29”

Arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko

Preskaŭ kompleta arkivo de unu el la plej elstaraj polaj komponistoj de la lasta jarcento, la mortinta antaŭ 8 jaroj Henryk Mikołaj Górecki ektroviĝis en la kolektoj de la Nacia Biblioteko. Temas i.a. pri la komponistaj manuskriptoj, i.a de lia 3-a Simfonio, personaj leteroj, inkluzive leteron de Johano Paŭlo la 2-a, korespondaĵoj kun multaj kreantoj kaj ankaŭ kvin kajeroj vastigantaj konojn pri kelkiuj komponaĵoj de Górecki, kiuj klarigas la kreoprocezon kaj la kreajn planojn de la komponisto.  En la arkivo troviĝas ankaŭ la komponaĵo Susan (por la miksita koruso a capella), kiu estis ĝis nun ne konata kaj nepublikigita. La aĉeton de la manuskriptoj ebligis helpo de la pola kulturministerio. La arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko estos konsultebla de esploristoj kaj kreantoj.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Maciek – 1’02”

Stalowa Wola prezentas la ĉinan terakotan armeon

La loĝantoj de la loko Stalowa Wola en la apudkarpatia vojevodio (la suda Pollando) havos la eblecon ĝis la fino de marto admiri duplikatojn de la mondfamaj figuroj de la  Terakota Armeo de la 1-a Imperiestro de Ĉinio.  Kalkulata al la mondaj mirindaĵoj ekde 1987 ĝi troviĝas en la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko.  En la loka regiona muzeo de Stalowa Wola troviĝas 40 terakotaj soldatoj, inkluzive la imperiestron Qin, infanterianoj, arkopafistoj, oficiroj, ĉevaloj kaj ĉevaltiraj veturiloj. Ili estis faritaj sammaniere kiel la originaloj, rigardeblaj sole en la ĉina Xi’an. La armeo estis farita el terakoto, kiu antaŭ du mil jaroj estis transportata el la tuta Ĉinio al la konstruloko de la imperiestra maŭzoleo. La karakteriza trajto de la figuroj estas tio, ke ili ne identas. Ĉiu havas la malsamajn vizaĵtrajtojn, mimikon, hararanĝon, ĉiu estas prezentita en malsama pozo kaj estas malsame armilekipita. Kuriozaĵo estas,  ke la terakotaj soldatoj estis ekipitaj per veraj armiloj, i.a. glavoj, halebardoj, arbalestoj. Iliaj forĝitaj elementoj estas funkcipovaj ĝis nun.  La surpriza malkovro de la maŭzoleo dum la putfosado en 1974 fariĝis arkeologia sensacio de la 20-a jarcento. Ĝis nun estis elterigitaj  pli ol 8 mil figuroj. Shi Huang el Qin-dinastio, kiu transprenis la povon havante 13 jarojn komencis la konstruadon de la Granda Ĉina Muro. Li unuigis la malnovan ĉinan ŝtaton inaŭgurante ĝian  modernan staton. Li envivigis unuecigitan sistemon de mezuroj, pezoj, komunan valuton kaj alfabeton. La ekspozicio en Stalowa Wola estas vizitebla ĝis la 27-a de marto.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Tomek – 1’52”

Zalipie inter 30 plej belaj lokoj en Eŭropo

La vilaĝo Zalipie en la krakova vojevodio ektroviĝis inter 30 plej belaj, vizitendaj lokoj en Eŭropo laŭ la Japana Asocio de Vojaĝoficejoj JATA (Japanese Association of Travel Agents). Zalipie famas pro la kutimo de la lokaj virinoj ornami per flormotivoj i.a. la domfrontonojn kaj frontonojn de la hejmaj mastrumejoj. De jaroj en junio estas organizata konkurso „La pentrita ĥato”, kiu logas ne sole rivalantinojn, sed ankaŭ ĉiam pli multajn turistojn. La  konkurso „La pentrita ĥato” estas konsiderata la plej malnova, se temas pri popola arto. Ĝi ne havas fiksan daton kaj ĉiujare okazas dum la unua semajno post la religia festo de Dia Korpo. Dum tri konkursaj tagoj Zalipie svarmas de vizitantoj, inter kiuj troviĝas kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj. Entute la krakova vojevodio fariĝas turisme pli alloga. En la pasinta jaro temis pri 16 milionoj da turistoj.

El la elsendo 02.02.2018. Legas  Maciek – 1’06”

Laŭvica albumo pri polaj tataroj

Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonas laŭvican albumon kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de polaj tataroj. Ĝi estas dediĉita al la ritoj ligitaj kun la akcepto de la infano en la tataran komunumon. Ĝis nun aperis albumoj pri iliaj nuptaj kaj sepultaj tradicioj. La albumo „Kaj memoru nomon vian. Ritoj de transiroj de polaj tataroj – azan” fermas la serion. Azan estas la unua rito de transiro ligita kun la naskiĝo de infano enkondukanta ĝin en la konfesian vivon. Dum ĝi la gepatroj elektas por la infano plej ofte du nomojn. La unua estas oficiala, la alia uzata ĉiutage. La azan-solenaĵo en la ĉeesto de imamo havas familian karakteron okazante hejme aŭ en luita salono. Por ĝi estas necesa tablo kovrita per blanka tablotuko, sur kiun oni metas Koranon, akvoglason, panon kun salo kaj ŝafan felon, kio estas tipa por la tatra tradicio. Troviĝas sur ĝi ankaŭ dolĉa regalmanĝo „sadoga” el mielo, faruno kaj butero servata al la gastoj en la fino de la solenaĵo. En Pollando vivas ĉirkaŭ kvin mil tatardevenaj muzulmanoj. Plej multnombre en la nordorienta Pollando en la lokoj Bialistoko, Sokółka, Suchowola kaj Dąbrowa Białostocka.

El la elsendo 02.02.2018. Legas  Maciek – 1’31”

La 16- kaj 17-jarcentaj moneroj retrovitaj en Bydgoszcz

Al la Regiona Muzeo en Bydgoszcz trafis jarkomence aparta trezoro. Temas pri 480 oraj moneroj kaj 200 aliaj objektoj, i.a. juveloj, bidoj, objektoj de religia kulto el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, retrovitaj dum la arkeologiaj laboroj en la loka katedralo. Neniu supozis dum la rutinaj arkeologiaj laboroj ligitaj kun la renovigo de la sanktejo la ekziston de tiuj objektoj. Plimulto de la troviĝantaj sub la planko de presbiterio moneroj devenas el la 40-aj jaroj de la 17-a jarcento. La plej malnova datiĝas al 1570, la plej nova al 1652. Plimulton konsistigas moneroj el la Unuiĝintaj Nederlandaj Provincoj, sed krome temas ankaŭ pri dukatoj el Toruno kaj Poznano, el Aŭstrio kaj eĉ Turkio. La historia juvelaro origine troviĝanta en ligna kesto kun metalaj fermiloj konsistis el ringoj, ornampendaĵoj, surkudraĵoj ĉefe oraj aŭ inkrustitaj de noblaj ŝtonoj. La ligna kesto ne konserviĝis. La valoro de la bidgoŝĉa trezoro estas enorme granda, ĝian devenon esploras arthistoriistoj.

El la elsendo 26.01.2018. Legas  Tomek – 1’13”