Ludu

En la 1317-a E_elsendo el la 05.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ en nia felietono pri koninda polo ni proksimigas la figuron de profesoro Marceli Nencki, kiu estis la pioniro de biokemio;
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prilaborataj videoetudoj inspiritaj de tolaĵoj Jacek Malczewski en la Nacia Muzeo en Poznano; pri kvin novaj registroj en la listo de la Pola Kultura Heredaĵo; pri muzikalo ĉe Brodvejo kies heroo estas Tamara Łempicka;
• En la E-komunuma segmento ni referencas al premio Verloren van Themaat por prof. Frederico Gobbo aldone informante pri lia artikolo en la maja „Esperanto”;
• Muzike akompanas nin la varsovia kanto pri ĝia Malnova Urbo, kantas Andrzej Tomecki. La akompana interreta foto prezentas lignajn ludilojn de Włodzimierz Ciszek el Łączna-Ostojów; tiu ludilfara metio ektroviĝis inter la lastaj registroj en la Pola Listo de Kultura Heredaĵo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.