Kreiĝis kompleta katalogo de la ornamaj murtapiŝoj (arasoj) de reĝo Sigismundo Aŭgusto (la 16-a jarcento) enhavanta analizon de la stato, historion kaj artan karakterizon de 138 ornamaj teksaĵoj el la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo, kiuj konserviĝis ĝis nun. Temas pri 628-paĝa eldonaĵo kun 390 ilustraĵoj. La reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis la murtapiŝojn ĉe la plej renomaj teksistaj metiejoj de Bruselo. La kreiĝintaj en la jaroj 1550-60 murtapiŝoj prezentas bibliajn scenon, riĉan flaŭromondon kaj ekzotikajn animalojn. Komence la kolekto konsisitis el 160 teksaĵoj, ĝis nun restis nur 138. 136 troviĝas en Krakovo kaj po unu en Varsovio kaj Amsterdamo. La arasoj estis tekstitaj el lano kaj silko kun la uzo de multaj arĝentaj kaj oraj fadenoj kaj origine estis uzataj dum la plej pompaj solenaĵoj de la reĝa korto. La reĝo testamentis ilin al la fratinoj kaj post ilia morto la arasoj fariĝis la posedaĵo de la Pola Reĝolando. En 1795 rusoj forveturigis ilin al Petersburgo kaj redonis nur en 1921 baze de Riga-traktato. Multaj estis damaĝitaj pro tranĉado kaj maltaŭga uzado kaj konservado. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la kolekto estis evakuita tra Rumanio, Francio kaj Britio al Kanado kaj revenis al la reĝa Wawel-kastelo en Krakovo en 1961. La kolekto de la ornamaj murtapiŝoj en Wawel-kastelo estas la unusola parto de la reĝa rezidejo konserviĝinta ĝis hodiaŭ el la epoko de Jagelonoj. Ĝi estas la plej granda ĉi-speca kolekto en Pollando, unu el la plej grandaj en Eŭropo.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Gabi kaj Barbara – 2’22”