La 31-an de oktobro en la Nacia Muzeo en Vroclavo (en la sudokcidenta Pollando) estis inaŭgurita ekspozicio titolita Modo je Cranach (pollingve Moda na Cranacha) prezentanta la pentroarton el la periodo de la protestanta reformo en Vroclavo kaj en Malsupra Silezio. La verkoj de Lucas Cranach kaj de artistoj el lia rondo rolas kiel la interpretoŝlosilo por prezenti lian influon en la artan vivon de la regiono. Inter la kelkdekaj pentraĵoj de Cranach ekspoziciataj en Vroclavo troviĝas interalie Salome kun la kapo de Holoferno aŭ Adamo kaj Eva. La direktoro de la Nacia Muzeo en Vroclavo, Piotr Oszczanowski, substrekas, ke oni ne povas forgesi pri la grandega influo de la Cranach-familio en la arton de granda parto de Eŭropo kaj pri la krea fekundeco. Aldonendas, ke temas pri artistoj, kiujn nuntempe oni povus difini kiel lertajn artokomercistojn, pro kio iliaj verkoj troviĝas en multnombraj muzeoj, interalie en Vroclavo, kun kiu la familio Cranach havas ja ligojn. Nome, ĝuste en Vroclavo la filino de Lucas Cranach la Juna, edziniĝis al fama tiutempe kuracisto Johann Herman kaj kiel doto ŝi alportis al Vroclavo pentraĵojn aŭtoritaj de siaj patro kaj avo. Temis pri verkoj tiom kvalitaj, ke la imperiestro Rudolfo la Dua petis unu el ili por ekspozicii ĝin en sia kolekto de la Hradĉany kastelo en Prago. La vroclavanoj, tamen, respondis al la regnestro, ke eble li elektu alian pentraĵon: temis ĝuste pri la menciita kadre de la ekspozicio Salome kun la kapo de Holoferno, venigita al Vroclavo el Budapeŝto.

El la elsendo 01.12.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’57”