Lige kun la pasinta komence de novembro Festo de la Mortintoj, komuna por kristana religia kulturo valoras memorigi la artbranĉon ne konatan ekster Pollando kaj ligitan kun ĉerkoportretoj. Nome en la baroka epoko la funebraj ceremonioj similis al kelktaga, teatra spektaklo latine difinata „pompa funebris”, al kiuj familioj estis longe sin preparantaj.  Por la bezonoj de la sepulto estis komponataj specialaj verkoj, paroladoj, homilioj kaj ankaŭ kreataj „castrum doloris”, specifaj „dolorkasteloj”. Temis pri ornamaj katafalkoj dekoritaj per nigraj funebraj rubandoj, kovrilaj teksaĵoj kaj kandelingoj. Ne ĉiuj kompreneble povis al si permesi ĉi-specan pompan sepulton, ĉar tio ligiĝis kun grandegaj kostoj. Por eviti ilin kelkfoje iuj jam en la testamento estis indikantaj, ke sepulto de la koncernato estu modesta. Antaŭ tiu epoko ĉerkoj antaŭ la entombigo estis malkovrataj kaj la funebrantoj povis adiaŭi la forpasinton vidante lin postmorte. Tio ne eblis en situacio kiam entombigopreparoj longiĝis. En tio originas la ĉerka portreto. Dank’ al ĝi la forpasinto estis kvazaŭ kunĉeestanto de la propra sepulto pere de sia portreto. La forpasinto estis prezentata en realisma maniero kun malfermitaj okuloj kaj bone videblaj realismaj vizaĝtrajtoj, kiujn eblis vidi eĉ de kelkmetra distanco. Malgraŭ tio, ke la polaj ĉerkoportretoj estas kuriozaĵo laŭ la monda skalo kiel artverko veran aprezon kaj agnoskon ili akiris nur en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La ĉerkoportertoj estis pentritaj per oleofarboj rekte sur la kupra, plumba-stana aŭ arĝenta lado kun la dimensio de 45 je 50 centimetroj. Ilia formo ses- aŭ oklatera ligiĝis kun la formo de la ĉerko. La portretoj estis lokataj ĉe la kapo, ĉe la plandumoj estis metata tabulo kun informoj pri la mortinto kaj ties meritoj. Flanke de la ĉerko troviĝis la gentoblazonoj. Post la entombigo la ĉerka porteto estis pendigata en preĝejo aŭ familia tombokapelo. Al la nuntempuloj la ĉerkoportetoj  liveras informojn pri la ŝanĝiĝanta dum jaroj modo. Ne nur la vizaĝtrajtoj estis prezentitaj realisme, sed oni ankaŭ zorgis pri realisme pentritaj vestodetaloj, juveloj. Viroj kutime estis prezentataj kun tradicia tiam hararanĝo kaj la lipharoj, en tradiciaj nobelaj vestoj. Virinoj en solenaj roboj el orfadenaj teksaĵoj kaj modaj barokepoke ŝaloj ĉirkaŭ la kapo kaj vizaĝo aŭ felaj kapkovriloj. En pli posta periodo ili estis pentrataj en dekoltitaj roboj kun pufitaj manikoj, kun perloj, puntaĵoj kaj ornamaj rubandoj. La plej riĉaj kolektoj de la pola funebra pentroarto troviĝas en la Nacia Muzeo en Poznano kaj en la Muzeo de Międzyrzec en la okcidenta Pollando.

El la elsendo 17.11.2017. Legas  Maciek – 3’42”