Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey

Ĝis la fino de majo 2018 en la varsovia Etnografia Muzeo funkcias la unua en Pollando ekspozicio de antaŭinkaaj historiaj objektoj. Temas pri pli ol 150 originalaj eksponaĵoj, i.a. ora kaj arĝenta juvelaro, ceramikaĵoj kovritaj per polikromiaĵoj kaj aliaj. Ili venis por la prezento „Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey” el la Nacia Muzeo de Arkeologio, Antropologio kaj Historio de Peruo en Limo. Plimulto de ili estis malkovrita dum la esploroj de la pola arkeologia misio en Castillo de Huarmey. Poloj malkovris tie la unuan ne prirabitan tombon de la antaŭkolombia kulturo Wari de antaŭ ĉirkaŭ 1200 jaroj. Dank’ al apliko de la plej nova virtuala teknologio kaj la t.n. vastigita realo la vizitantoj povos surmetante specialajn okulvitrojn transporti sin al la loko de la polaj foslaboroj en Peruo. En la monumenteca tombo troviĝis skeletoj de 64 personoj, ĉefe virinoj kaj pli ol 1200 valoraj objektoj el arĝento, oro, bronzo, luksaj ceramikaĵoj kaj aliaj. Inter rigardeblaj objektoj troviĝas tre delikataj, zorgeme ornamitaj teksaĵoj, apartenantaj al reprezentantoj de la tiamaj elitoj. Aparta atrakciaĵo estas la prezentata la unuan fojon – arte kaj science rekreita – hiperrealisma rekonstruo de la busto kaj vizaĝo de reĝino el Castillo de Huarmey, virino sepultita en la plej alta loko de la malkovrita tombo.

El la elsendo 12.01.2018. Legas  Maciek – 1’40”

Podlaĥia Muzeo riciĝis je portretoj de Bjalistoko-fondintoj

La bjalistoka Podlaĥia Muzeo aĉetis fine de la pasinta jaro portretojn de la establinto de la urbo Jan Klemens Branicki kaj lia edzino Izabela, kiu estis mecenatino de la kultura vivo en la urbo. Temas pri valora akiraĵo, ĉar memoraĵoj ligitaj kun Branicki-familio en la polaj kolektoj ne abundas. Hetmano Jan Klemens Branicki (1689-1771) estis la plej granda magnata potenculo en la 18-a jarcento gvidante vastskale konceptitan politikon. Liaj havaĵoj troviĝis ne sole en Bjalistoko kaj la vojevodio, sed ankaŭ en la krakova regiono (la suda Pollando), sur la tereno de la nunaj Ukrainio kaj Belorusio.  La portretoj  de Jan Klemens kaj Izabela el la 18-a jarcento estis aĉetitaj komence de decembro dum aŭkcio en Munkeno. Post la necesaj analizoj kaj konservistaj laboroj ili estos ekspoziciataj en la Artgalerio de la Pola Pentroarto en Bjalistoko, kie estas prezentata i.a. la 19-jarcenta portreto de Jan Branicki el la muzeaj kolektoj. En ili troviĝas ankaŭ la dokumento el 1769 kun la aŭtografoj de Branicki kaj libroj el la kolekto de Izabela Branicka.

El la elsendo 12.01.2018. Legas  Barbara – 1’34”

Ne nur Oriento en la Palaco sub la Lada Tegmento

Orientaj tapiŝoj, murteksaĵoj, nobelaj teksaj vestozonoj, nederlandaj mebloj, itala majoliko, historiaj horloĝoj estas de kelkaj tagoj admireblaj en la ekspozicio „Ne nur Oriento. La aĉetoj de la Fondaĵo de Teresa Sahakian 2007-2017” en la varsovia Palaco sub la Lada Tegmento. La ekspozicio omaĝe al Teresa Sahakian en la 10-a datreveno de ŝia morto daŭros ĝis la fino de novembro 2018. Kvankam plimulton de sia vivo Teresa Sahakian pasigis ekster Pollando, sed dum la tuta vivo ŝi estis forte ligita kun la hejmlando kaj enamiĝinta al Varsovio. Teresa Sahakian apartenis al la grupo de la plej senavaraj sponsoroj de la varsovia Reĝa Kastelo, subtenante ĝin dum rekonstruo kaj aranĝado de la kastelaj internoj. En 1989 kaj 1991 ŝi trandonis al la Kastelo kolekton de la orientaj tapiŝoj kaj plurajn verkojn de la orienta kaj okcidenta ornamarto. Ŝi testamentis por la kastelo parton de siaj artaj kolektoj kaj la tutan heredaĵon. La eksterordinara kolekto de la Fondaĵo konata ĝis nun pro pli ol 600-objekta kolekto de la orientaj tapiŝoj kaj teksaĵoj estis kompletigita per pliaj orientaj teksaĵoj, tre interesaj objektoj de la eŭropa arto, inkluzive de artverkoj ligitaj  kun Pollando.

El la elsendo 05.01.2018. Legas  Tomek – 2’24”

La sukcena Stelo de Paco por Bet Leĥem

La 6-an de januaro 2018 en la Groto de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem estos instalita eksterordinara verko de la pola sukcenartisto Mariusz Drapikowski. Temas pri lia donaco, Stelo de Paco el la montara kristalo, orumita metalo kaj sukceno. Sur ĝiaj ok brakoj troviĝas la surskribo Stelo de Paco en 16 lingvoj i.a. aramea, pola, japana, ĉina, araba, hebrea, angla, franca kaj itala. Ĝi troviĝos sur la volbo de la groto en la parto apartenanta al katolikoj. La Stelo de Paco per delikata lumo traiĝados tra montara kristalo kaj sukceno lumigante varmkolore la lokon, kie laŭ la tradicio Jesuo estis metita en la stalon. Ĝi troviĝos ĉirkaŭ du metrojn for de la stelo troviĝanta en la planko en la ortodoksa parto de la groto. La ok brakoj de la Stelo  enhavas simbolan signifon. La cifero ok referencas al Kristo, kiel Nova Komenco, ĉar sep en la hebrea ikonografio signifas tempon plenumitan, fermitan. La stelo enhavas polajn akcentojn. Temas pri la uzita sukceno kaj vota signifo de la farita laboro omaĝe al la 100-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando kaj kun peto, ke Dio protektu Pollandon kaj la mondon kontraŭ milito pridonacante ĝin per firma paco.

El la elsendo 05.01.2018. Legas  Maciek – 1’28”

Solena parado de la Tri Reĝoj

Sabate, en la festo de Epifanio, la 6-an de januaro tra 644 loĝlokoj en Pollando kaj 16 ekster ĝiaj limoj ekmoviĝos Solenaj Paradoj de la Tri Reĝoj. La plej granda estos la varsovia, kiu startos de sur la Kastela Placo tuj post la Anĝeluso. Temas pri laŭvice jam 10-a publika evento,  por kiu estas invititaj ĉiuj,  konforme al la devizo „Dio estas por ĉiuj”. La nunjaraj figuroj de la Tri Reĝoj reprezentos tri kontinentojn kaj tri generaciojn. Junulo, simbolos homon, kiu sojle de sia plenkreska vivo serĉas kaj trovas la vivvokiĝon. Matura vivo – reprezentanta edzojn kaj familipatrojn – simbolas homon, kiu serĉas Jesuon kaj ĝustan vojon por si mem kaj sia familio. Oldulo, reprezentas grizaĝan generacion, kiu fine de sia vivo, riĉa je multaj spertoj, retrovas vojon al Jesuo. La akompana publiko ankaŭ en kronoj kaj kun reĝaj atributoj tradicie komune plenumos la kristnaskajn kantojn, ankaŭ teme ligitajn kun la Epifanio. Okaze de la pasanta nunjare 100-jariĝo de la renaskiĝo de Pollando la tradicia kantolibro por la publiko enhavas 14 polajn kristnaskjn kantojn kun ilia historia priskribo. Dum evento okazos kvestado „La Saĝuloj por la Oriento” cele al kulturaj kaj edukaj institucioj funkciantaj ekster la orienta limo de Pollando. Kun ĉiu jaro sur la mapo de la solena parado aldoniĝas novaj lokoj, lastatempe ĉirkaŭ 100. Ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la mondo. En 2018 ekster Europo la paradoj okazos en Afriko kaj la Norda Ameriko.

El la elsendo 05.01.2018. Legas  Milada – 2’12”

Kvin restaŭritaj reĝaj sarkofagoj denove en Wawel-kastelo

Kvin restaŭritaj nunjare reĝaj sarkofagoj revenis al la katedralo de Wawel-kastelo. Ili apartenas al la reĝinoj Anna Habsburg, Barbara Zapolyi, al reĝidino Anna Maria Waza kaj al reĝido Aleksander Karol Waza. Estis restaŭrita ankaŭ la minisarkofago kun la restaĵoj de reĝo Stanisław Leszczyński. La plej grandan defion por specialistoj konsistigis la konservistaj laboroj pri la sarkofago de reĝido Aleksander Karol Waza, dum kiuj estis aplikita lasera metodo purigi stanon. Ĉiuj sarkofagoj estis samtempe purigitaj de korodo, krome estis riparitaj iliaj mekanikaj difektoj kiel fendoj kaj faldoj. Feraj elementoj de sur la sarkofagoj el la 30-aj jaroj estis anstataŭigitaj per novaj el nekorodebla ŝtalo. La orumitaj fragmentoj de dekoraĵoj estis kovritaj per 24-karata oro. Ĉe la minisarkofago de reĝo Stanisław Leszczyński estis revenigitaj kaj rekonstruitaj ĉiuj pli frue perdiĝintaj dekoraj elementoj, kiel girlandoj, rozetoj kaj krono. Dum la renovigado okazinta en la tn. Sigismunda Kripto  estis necese forigi la murtegaĵon ĝis la alteco de pli ol unu metro. Tio fariĝis la okazo malkovri fragmenton de la muroj de la antaŭromanika sanktejo el la epoko de la pola reganto Chrobry (la komenco de la 11-a jarcento), kiu en la dua duono de la 11-a jarcento estis anstataŭigita per romanika konstruaĵo, kies fragmentoj estas nun ankaŭ videblaj.

El la elsendo 29.12.2017. Legas  Tomek – 1’32”

La Muzeo de Wadowice vizitebla ankaŭ virtuale

Posedantoj de plurfunkciaj poŝtelefonoj dank’ al senpaga aplikaĵo por la sistemoj Android kaj IOS povas virtuale viziti Muzeon de la Familia Domo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice. Ĝiaj kolektoj estas prezentataj kiel filmoj pri elektitaj ekspozicisalonoj, kiel komputilaj animaĵoj, skanitaj eksponaĵoj en 3D, sondokumentoj kaj tekstoj. La apo ebligas ne sole rigardi muzeajn eksponaĵojn, sed krome konatiĝi kaj refreŝigi la konojn pri la figuro de la pola papo, lia aktivado kaj heredaĵo. La Muzeo de la Familia Domo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice troviĝas en la brikdomo,  en kiu loĝis Wojtyła-familio,  kaj en kiu en 1920 naskiĝis Karol Wojtyła. Ĝi kreiĝis en 1984, sed en 2010 komenciĝis ĝia 4-jara alikonstruo. Temas pri la unua ĉi-speca ekspozicio pri Johano Paŭlo la 2-a en la mondo.

El la elsendo 29.12.2017. Legas  Tomek – 0’44”

Artverkoj ligitaj kun la Kristnasko en Krakovo

En la artgalerioj de la Nacia Muzeo en Krakovo estas rigardeblaj multaj artverkoj ligitaj kun Kristnasko. I.a. temas pri la 16-jarcenta ikono bildiganta la enmondiĝon de Jesuo en la Palaco de Episkopo Erazm Ciołk kaj pentraĵo de Jacek Malczewski „La sankta Vespero en Siberio” rigardebla en la Draphaloj. Inter pli ol 600 objektoj kaj artverkoj en la ekspozicio „Heredaĵo” troviĝas historia la 18-jarcenta kripeto el la klostro de Karmelaninoj prezentanta en la biblia sceno ankaŭ polajn nobelojn. En ekspozicio dediĉita al Stanisław Wyspiański la kristnaskaj motivoj estas  admireblaj en la projekto de vitralo por la krakova Maria-preĝejo, kiujn faris komune Stanisław Wyspiański kaj Józef Mehoffer. Temas pri scenoj el la vivo de la Dipatrino „Kristnasko” kaj „Adorkliniĝo de Tri Reĝoj”. La vitralo estis muntita en Maria preĝejo en decembro 1891. Elektitaj filioj de la krakova Nacia  Muzeo funkcias en la dua tago de Kristnasko, t.e. hodiaŭ, dum  ĉiuj,  en la Festo de Tri Reĝoj, Epifanio la 6-an de januaro 2018.

El la elsendo 26.12.2017. Legas  Milada – 1’30”

Eksterlandanoj ene de tradicioj de la Pola Kristnasko

En la Lernejo de la Pola Lingvo en la Silezia Universitato en Katowice studas personoj el 52 landoj alproprigante la polan lingvon kaj konatiĝante kun la polaj kulturo kaj tradicioj.  Plaĉas al ili la tradicioj ligitaj kun nialanda Kristnasko, festa menuo, bondezira kundividado de blanka oblato, la simbolo de interpaciĝo, pardono, amikeco kaj amo. Kundividado de ĝi dum la Sanktvespera Manĝo havas samtempe materian kaj spiritan emfazon reference al la Patronia pano, kiu signifas ritan panon, sed ankaŭ aludas ankaŭ al la deziro esti bona por la alia kiel pano. Eksterlandanoj volonte partoprenas la aranĝadon de Kristnaskaj Minispektakloj kaj tiuj, kiuj  dumfeste restas en Pollando ofte pasigas tiujn tagojn en la polaj domoj.

El la elsendo 26.12.2017. Legas  Milada – 1’04”

Sukcena altaro de la Patrujo

En la preĝejo de sankta Brigida en Gdansko estis inaŭgurita 13-metra Sukcena Altaro de la Patrujo kiel dankvoto pro la papado de Johano Paŭlo la 2-a kaj reakiro de sendependeco fare de Pollando en 1918. La konstruata ekde 2001 jaro altaro havas la surfacon de 120 kvadrataj metroj kaj ĝia plej grava elemento estas la bildo de Dipatrino-Protektantino de Laborhomoj en mantelo el tre rara  blanka sukceno. Kiel ĝia modelo servis bildo pentrita de pastro Franciszek Znaniecki baldaŭ post la masakro de laboristoj en decembro 1970. Ĝi estas la plej granda arkitektura verko el sukceno, pli malpli 50 procentojn pli granda ol la Sukcena Ĉambro kaj trioble pli alta ol ĝi. La sukcena altaro kreiĝis baze de metala kadro enkomponita en la antaŭaltaron, sur kiu estas instalitaj pluraj sukcenaj elementoj. Projektis ĝin eksa rektoro de la gdanska Belarta Akademio, profesoro Stanisław Radwański kaj gdanska sukcenartisto Mariusz Drapikowski, kiuj aŭtoras ankaŭ plimulton de la elementoj. La sukceno uzita por la altaro ne estis aĉetata, sed venis kiel oferdono de sukcenartistoj, loĝantoj de Gdansko kaj de la tuta Pollando.

El la elsendo 26.12.2017. Legas  Maciek – 1’20”