La Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo por Eksterlandanoj de la Varsovia Universitato „Polonicum”  jam la 12-an fojon honoris popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo, kiuj laboras eksterlande.  En novembro la premion Polonicum 2017 ricevis la Pola Biblioteko en Parizo, establita en 1838 fare de la membroj de la Granda Elmigrintaro por kolekti librojn, arkivaĵojn kaj nacimemoraĵojn. Ĝia kolekto enhavas nun pli ol 200 mil volumojn, inkluzive de manuskriptoj, mapoj, atlasoj, krokizoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj. La Pola Biblioteko en Parizo estas la plej malnova pola institucio eksterlande. Distingita estis ankaŭ d-ro David Kolbaia el la Studumo pri la Orienta Kulturo de la Varsovia Universitato, estro de la Kaŭkazia Stacio de la universitato en Tbilisi, populariganto de la pola lingvo kaj kulturo en ĉi tiu urbo. Li retrovis perdiĝintan tradukon de „S-ro Tadeo” en la kartvelan lingvon el 1955, kompletigis ĝin, provizis per kritika komentario kaj pretigis por la preso. Alia distingito estas la funkcianta de 40 jaroj Polish Studies Center Indiana University Bloomington liganta sciencan agadon kun la popularigado de la pola kulturo.

El la elsendo 08.12.2017. Legas  Tomek – 1’30”