La Nacia Muzeo en Poznano havas unu el la plej grandaj kolektoj de la pola pentristo Jacek Malczewski, unu el la ĉefaj reprezentantoj de simbolismo el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Entute temas pri ĉirkaŭ 100 tolaĵoj, kelkdek oleoskizoj kaj granda kolekto de surpaperaj desegnajoj kaj akvarelaĵoj. Aktuale daŭras la rekonstruado en la muzea alo, en kiu troviĝas la artgalerio de la pola arto. Por ĝia reinaŭguro en la nuna jaro, plej verŝajne en julio reĝisoro Lech Majewski pretigas premieron de 12 video-etudoj, ligantaj al la pentroarto de Jacek Malczewski. En la projekto „Jacek Malczewski/Lech Majewski” moviĝantaj kaj vivigitaj komponaĵoj el la tolaĵoj de la pentristo funkcios kiel „vivaj bildoj” kun karakterizaj motivoj kaj figuroj el la pentrista artdeponejo de Malczewski. Ĉiujn eblos rigardi surekrane en Poznano, poste parton de ili, ankaŭ en la pariza Luvro.

El la elsendo 05.05.2024. Legas Maciek – 01′ 08″