Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Manuskripto de Mikołaj Kopernik „De revolutionibus orbium coelestium”

La nuntempa eldono de la manuskripto de Mikołaj Kopernik „De revolutionibus orbium coelestium” aperis en la kolekta eldonkvanto de nur 99 ekzempleroj dank’ al apliko de modernaj skaniloj, 24-karata oro kaj meteorito de antaŭ kvar kaj duona miliardoj da jaroj. La epokfara por la mondo sciencovivoverko de Mikołaj Kopernik dum jaroj troviĝanta en la listo de malpermesitaj libroj kreiĝis sur paperrulaĵoj dum pli ol tri jardekoj. La originalo estas nun protektata en speciala fajroimuna biblioteka sekurŝranko en la Jagelona Universitato. Ĝi estas strikte protektata kontraŭ lumo, humideco, temperaturoj kaj aerpremo kiuj povus damaĝi la enorme valoran manuskripton. Nenio do miriga, ke publike ĝi estas prezentata tre malofte sed ankaŭ la akiro de permeso bitigi la verkon postulis longajn intertraktojn, zorgeman esploron de la manuskripto kaj aplikon de la plej modernaj skaniloj. Dank’ al ĉio ĉi post multmonata komuna laboro de sciencisto kaj ekspertoj el diversaj sciencobranĉoj kreiĝis la unua en la historio fidela kopio de Kopernik-manuskripto kiun ekde nun povas esplori ne sole malvasta sciencista rondo. Krom mezepokaj motivoj kaj mane pentrita portreto de la sciencisto la faksimilaĵo estas ornamita per juvelistaj ŝtonoj, 33 malakitoj, 79 koraloj, 15 Swarovski-kristaloj, 75 turkisoj kaj po unu sunŝtono, lapis lazuli kaj metorito de Muonionalusta. „De revolutionibus” estas la plej valora manuskripto de la polaj kolektoj. Ekde 1999 ĝi troviĝas en la Unesko-listo de Memoro de la Mondo.

El la elsendo 29,09,2017. Legas  Maciek – 02′ 03″

Nova muzeo en Varsovio pri farmacio kaj ĝia historio

En la Varsovia malnovurba kvartalo ekde la komenco de septembro funkcias Muzeo de farmacio prezentante sian ĉefeskpozicion Res pharmaceuticae. Eblas en ĝi konatiĝi kun la historio de kuraciloj, venenoj kaj narkotaĵoj. Kun rekonstruitaj internoj de malnovaj apotekoj, antikvecaj mebloj, farmaciistaj instrumentoj kaj ujoj. La ĉefa celo de la ekspozicio estas popularigi la konojn pri la farmacihistorio. En kvin salonegoj troviĝas laŭtemaj ekspozicioj. Officina Sanitatis prezentas la historion de apotekoj kaj apotekistan aktivadon ekde la antikva epoko. Referencante al la figuroj de famaj farmaciistoj, ekzemple la vivanta en la 2-a jarcento de nia erao romia kuracisto Galen. Materia medica proksimigas konojn pri naturaj produktoj, plantaj, bestaj, rokaj, kaj mineralaj por la elfarado de kuraciloj, pri la kreado de kuracilkonsisteroj, pri la kuracilformoj kaj pri kuraciloj iam pretigataj en apotekoj kaj nun forgestitaj. La plej belan eron de la ekspozicio konsistigas la salono Koloro kaj faco en kiu estas prezentata vitro kiu estis la baza materialo por la produktado de apotekaj ujoj. La atenton kaptas la boteloj de turkiskolora vitro, flava vitro, urania vitro, vitro senkolora, kristalaj flakonoj distingiĝantaj ne nur per koloro sed ankaŭ formo. La Forumo de magistrino Antonina Leśniewska proksimigas la silueton de la pola farmaciistino, la patronino de la Varsovia Muzeo kiu establis en Peterburgo la unuan en la mondo apotekon kun ekskluvive ina personalo. Ŝi estis unu el la unuaj virinoj en la mondo kiu diplomitiĝis pri farmacio kaj kiu malfermis al virinoj vojon al la farmaciista profesio. La lasta parto de la ekspozicio estas titolita la Medikamentoj Kampo en la japana tradicio. Medikamentoj Kampo, tio estas laŭ la ĉina metodo, estas la integra parto de la nuntempa farmacia industrio kiu venis al la japanaj insuloj en la 6-a jarcento. Tiu japana parto de la Varsovia Muzeo kreiiĝis interalie dank’ al donaco de la familio Kashimoto el Osako kaj kunlaboro kun prof. Shoji Asada el la universitato en Kobe.

El la elsendo 22.09.2017. Legas Maciek – 2′ 39″

Ekspozicioj en Muzeo de Paperhistorio en Duszniki-Zdrój

En la Muzeo de Paperhistorio en Duszniki-Zdrój, la sudokcidenta Pollando, estis funkciigitaj du novaj ekspozicioj kiujn nur dum du unuaj tagoj vizitis sep mil personoj. La unua estas dediĉita al la temo polaj paperaj monbiletoj kaj la alia al la paperarto. La unua koncernas konojn pri la polaj bankbiletoj cirkuligataj ekde 1794 kaj prezentas ilian historion kaj signifon por la pola ŝtateco ekde la fino de la dekoka jarcento ĝis hodiaŭ. Inter la eksponaĵoj troviĝas veraj raraĵoj kiel dikpapera plurtavolpapermasa monero el la jaro 1574 cirkuligita en la Nederlanda protestanta Lejdeno aŭ polaj bankbiletoj el la periodo la Kościuszko-insurekcio la 18-a jarcento. El la intermilita periodo la atenton kaptas la 100-zlota monero el la jaro 1932 kiu prezentas kverkon kiel simbolon de la forto kaj firmeco de la pola ŝtato. La ekspozicio prezentas ankaŭ monerojn el la periodo de la popola Pollando inkluzive monbileton kun ministo el 1948 kiu pro sia 500-zlota valoro en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj estis sopirataj de ĉiuj poloj. La ekspozicion kompletigas laboratorio kun aranĝaĵoj por ekzameni modernajn sekursistemojn de la nuntempaj bankbiletoj interalie kun apliko de la ultraviola lumo kaj infraruĝa radiado kaj mikroskopo por rigardi mikropresaĵojn. Tiujn aranĝaĵojn povas uzi ĉiu vizitanto por kontroli la aŭtentecon de propraj bankbiletoj. La ekspozicio kreiĝis kunlabore kun la nacia pola banko kaj pola produktejo de valorpaperoj. Parto de realigita projekto ĉirkaŭprenas ankaŭ speciale projektitan eduksalonon kaj novuman sistemon estingi fajron helpe de la akvonebulo. Dank’ al tio estis sekurigita la konstruaĵo de la loka akvomuelejo en Duszniki-Zdrój. Kreiĝis ankaŭ moderna laborejo por bitigi kolektojn kaj por subigi al konservistaj laboroj pli ol kvarcent muzeajn objektojn kreiĝintajn baze de papero.

El la elsendo 15.09.2017 – 02′ 56″

Festivalo de la Davidaj Psalmoj

Ĝis la 3-a de septembro nunjare en Rzeszów, Markowa apud Łańcut kaj en Kolbuszowa en la suda Pollando daŭris Festivalo de la Davidaj Psalmoj omaĝante la justulojn. La ĉefcelo de la festivalo en kiu prezentiĝis Piotr Rubik, Dariusz Malejonek kaj Yaakov Lemmer estis omaĝi polojn savantajn judojn dum la dua mondmilito. La gvidideo estis memorigi Ulm-familion kies ĉiujn membrojn inkluzive infanojn oferis sian vivon por savi judojn. La festivalo reliefigis la gravecon de la funkciigo de la muzeo de poloj savantaj judojn en Markowa kiu portas la nomon de Ulm-familio. Ĝi kontribuas al vastigo de dialogo kaj intimigo de kunlaboro inter la pola kaj juda nacioj. La unuan festivalan koncerton en aŭgusto antaŭis renkontiĝo kun Sigmund Rolat en la muzeo en Markowa artmecenato, aktivulo por la pola-juda dialogo. La naskiĝinta en la 1900-a jaro Józef Ulma (aŭ Ulm) estis konata en la regiono hortikulturisto, abelbredisto, social aganto, bibliotekisto, kaj katolika aganto. Lia pasio estis la fotografado. La pli juna je dek du jaroj edzino Wiktoria okupiĝis pri la infanoj kaj hejmlaboroj. Frumatene la 24-an de marto 1944 en Markowa germanaj ĝendarmoj murdis ok judojn kaj kaŝantan ilin tutan familion. Krom Józef kaj Wiktoria estanta en la lasta monato de gravedeco estis murditaj iliaj ses infanoj inter kiuj la plej aĝa havis ok jarojn.

El la elsendo 09.09.2017. Legas Maciek – 01′ 44″