Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Pola Muzika Biblioteko interrete

La funkcianta de 75 jaroj Pola Muzikeldonejo malfermas siajn unikajn kolektojn interrete. Ĝi estas la plej granda eldonanto de muziknotoj kaj muziktemaj libroj en Pollando. Inter pli ol 10 mil konsulteblaj bitaj objektoj troviĝas notmuzikaj materialoj de solistaj, ĉambraj kaj orkestraj komponaĵoj, verkoj ekde la mezepoko ĝis nuntempo, kiuj reprezentas diversajn stilojn kaj ĝenrojn destinitajn same por la plej junaj muzikadeptoj kiel ankaŭ por profesiuloj.
Inter komponistoj, kies komponaĵoj troviĝas en la reta Pola Muzika Bilbioteko plej multnombre estas reprezentitaj Grażyna Bacewicz, Tadeusz Baird, Fryderyk Chopin, Wojciech Kilar, Janina Garścia, Marta Ptaszyńska, Witold Szalonek kaj Romuald Twardowski. La ikonografiaj kolektoj ampleksas fotografaĵojn kaj grafikaĵojn pri i.a. ĉiutaga vivo de tiaj komponistoj kiel Ignacy Jan Paderewski, Fryderyk Chopin, Stanisław Moniuszko, Karol Szymanowski, iliaj kuzoj kaj proksimuloj. La uzantoj de la Pola Muzika Biblioteko povos utiligi fragmentojn de la komponaĵoj por sia scienca kaj didakta laboro. (www.polskabibliotekamuzyczna.pl)

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 21″

Pollando kiel honora gasto de hispana festivalo

Pollando estas la honora gasto de la nunjara eldono de la festivalo „Ni renkontiĝu dum Kristnasko”. Organizis ĝin la aŭtoritatoj de Madrido kunlabore kun la ambasado de la Pola Respubliko. En la riĉa kultur-distra programo troviĝas i.a. spektakloj, aŭdovidaj prezentaĵoj, filmoj, dancprezentoj, cirkspektakloj, laborrenkontiĝoj, muziko kaj stratteatro. Ili estas realigataj ĝis la 30-a de decembro en la madrida centro de kulturo kaj arta kreado. La inaŭguro de la speklaklo estis specifa dialogo inter la pola kaj hispana kulturoj en kiu rolis polaj popolaj ensemloj kaj la hispana flamenko, du polaj korusoj plenumis kristnaskajn kantojn kaj la pola ambasadoro en Marido proksimigis nian tradicion de la sanktvespera kundividado de blanka oblato, en kiu momento oni reciproke interŝanĝas bondezirojn. Apartan lokon en la festivala programo havas la aŭdovida spektaklo omaĝe al Frederiko Chopin, kaj ankaŭ la originala „Tablao Chopin” liganta la muzikon de Chopin kun flamenko. Alia atrakciaĵo estas la pola-hispana mikso en kiu polaj mazurkoj, nokturnoj kaj preludoj kaj valsoj alternos kun la tradicia flamenko-kanto la tiel nomata “cante jondo” kaj hispana gitaro. Alia tmbloko estas dediĉita al la pola literaturo, inkluzive la majstrojn de la fantasto Stanisław Lem kaj Andrzej Sapkowski. Ĉiuj planitaj eventoj – rakontoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, pupteatro, filmoj, literaturaj laborrenkontoj celas proksimigi la madridan publikon al la pola kulturo. La festivalo pro la pandemio okazas kun observado de la principoj de la sanitara sekureco.

El la elsendo 25.12.2020. Legas Maciek – 1′ 45″

Portreto de la reĝido Vlasislao Sigismundo en Wawel-kastelo

Metropolitan Museum of Art En Novjorko transdonis donace al la Reĝa Wawel-kastelo la portreton de la reĝido Vladislao Sigismundo, kiel signon de amikeco kaj kunlaboro ne nur inter ambaŭ muzeoj, sed ankaŭ inter ambaŭ ŝtatoj. La tolaĵo kreiĝinta en la laborejo de Peter Paul Rubens ekde 1977 estis tie prunte ekspoziciata. Ekde nun provizos ĝin informo kiel pri la tolaĵo donacita de la novjorka muzeo. La portereto de la reĝido Vladislao Sigismundo, pli posta reĝo de Pollando kreiĝis en la artlaborejo de Rubens. Plej verŝajne temas pri la ripetetita portreto pentrita en 1624-a jaro, kiam dum sia vojaĝo tra Eŭropo la pola reĝido pozis al Rubens en lia antverpena ateliero. La originala tolaĵo forbrulis dum incendio en la palaco Coudenberg (kjudenberg – sprawdź wymowę w gogle-translater) en Bruselo en 1731. Dum la reta ĉi-jare kampanjo „Senpaga novembro en la reĝaj rezidejoj” la Reĝan Kastelon en la krakova Wawel, kie troviĝas la tolaĵo vizitis preskaŭ 190 mil personoj.

El la elsendo 25.12.2020. Legas Gabi – 1′ 10″

Filmo pri la balotrajtoj de polinoj

La filmo „Batalo por la laborrajto” de la Pola Nacia Fondaĵo memorigas la vojon de polaj virinoj por akiro de la balotrajtoj, kion ili atingis tuj post la regajnita sendependeco de Pollando en 1918. La dokumenta filmo referencanta al la vivovojo de multaj polinoj, i.a. Emilia Plater, Helena Modrzejewska, Maria Rodziewiczówna, Anna Henryka Pustowojtówna, Eugenia Kierbedź ligas ne tiom al ilia sendependiga agado kiom al iliaj pioniraj agadoj sociaj, edukaj kaj leĝdonaj. La atuton de la filmo konsistigas unikaj arkivaj materialoj kaj fotoj realigitaj i.a. en Usono, Francio kaj Italio, moderna grafiko kaj originala animado. Jam la 28-an de novembro 1918 Józef Piłsudzki subskibis dekreton pri la la balotregularo al la Leĝdona Sejmo, laŭ kiu la balotonto povis esti ĉiu pola civitano sendepene de sia seksa diferenco. Sekve de la balotoj al la Sejmo el la 26-a de januaro 1919 por la 4-jara periodo estis elektitaj ok deputitinoj.

El la elsendo 25.12.2020. Legas Milada – 1′ 30″

Preskaŭ 1,5 mil vizitantoj en novembro en la Reĝaj Rezidejoj

Preskaŭ unu miliono 500 mil vizitantoj partoprenis en la retaj seminarioj, historia debato kaj virtualaj promenoj en kvin polaj reĝaj rezidejoj kadre de la kampanjo „Senpage viziteblaj en novembro”. Pro la pandemio la tradicia evento populariganta la rezidejojn de la polaj reĝoj, historiajn objektojn kaj muzeajn kolektojn kiuj logas infanojn, junularon kaj senjorojn okazis rete. Samperiode pli ol 15 mil lernantoj de la bazaj kaj mezgradaj lernejoj partoprenis virtualajn lecionojn pri la pola historio kaj kulturo. La plej grandan interesiĝon vekis la retaj seminarioj „Ĉi tie okazas historio” kaj virtualaj promenoj sub la gvido de ekspertoj en la Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj la krakova Wawel, en la varsovia Muzeo la Reĝa Łazienki, en la Kastela Muzeo en Malbork kaj en la Regiona Muzeo ĉe la Reĝa Kastelo en Sandomierz. Ĉiuj ĉi eventoj ĝis la fino de decembro estas respekteblaj en la interretaj paĝoj kaj fejsbukaj profiloj de la unuopaj rezidejoj.

El la elsendo 19.12.2020. Legas Gabi – 1′ 32″

Reta ekspozicio de la Scienca Societo de Płock

La Mazovia Muzeo en Płock, en la centra Pollando, disponigis en la reto parton de la porokaza ekspozicio kun la bibliografiaj arkivaĵoj de la muzeo ekde la 9-a ĝis la 18-a jarcentoj. Troviĝas inter ili manuskriptoj kaj malnovpresaĵoj de la Scienca Societo de Płock, solenanta nunjare sian 200-jariĝon. Inter ili temas pri pergamena paĝo el la biblia Libro de la Saĝo, „Expositio super toto Psalterio” de Joannes de Turrecremata, la plej malnova pola reliefa presaĵo el 1471, „La Dia Komedio” de Dante Alighieri el 1478 kaj ankaŭ la unua eldono de „De revolutionibus orbium coelestium” de Mikołaj Kopernik el 1543. La interreta ekspozicio enhavas krome la unuan presitan en la mondo libron pri raketoj „Artis magnae artilleriae pars prima” de Kazimierz Siemienowicz el 1650 kaj la unuan eldonon de grafikaĵoj „Los Caprichos” de Francisco Goia el 1799. La ekspozicio „200 arkivaĵoj por 200-jariĝo de la Scienca Societo de Płock” inaŭgurita en oktobro estis planita ĝis decembro, sed pro la fermo de la muzeoj ĝi estas plidaŭrigota ĝis la 17-a de januaro 2021. La elektronika versio prezentas 50 el 200 eksponaĵoj en speciala interreta paĝo (dwiescienadwiescie.pl.).

El la elsendo 19.12.2020. Legas Maciek – 1′ 34″

La 78-a Kokurso pri Kristnaskaj Kripetoj solvita

La ĵurio de la 78-a Konkurso pri la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo pritaksis entute 80 artverkojn de la jam spertaj kreantoj kiel ankaŭ de infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. La nomoj de la laŭretoj rivalantaj en diversaj kategorioj estis anoncitaj lastdimanĉe en la interreto. La tuta aranĝo pro la pademio okazis en virtuala kadro. Ĉiu konkursaĵo estis konsiderita laŭ la vidpunkto etnografia, historia, arta, kulturhereda.
La krakovaj kripetaj prezentas la Sanktan Familion enkomponitan en la karakterizajn arkitekturajn elementojn de la malnova pola ĉefurbo, ĝia nuntempa historio kaj kultura bunto. Plej ofte kiel modelon ili konsideras krakovajn preĝejojn, la frontonon de Maria-baziliko, turojn kaj kupolojn de la katedralo sur Wawel-altaĵo. Krom la Sankta Familio la tradiciaj herooj de la krakovaj kripetoj estas Lajkonik – tataro sur ĉevaleto, drako, hejnalludisto de Maria-Bazilio kaj urboloĝantoj.
La krakova kripetfara tradicio de du jaroj troviĝas en Unesko-listo de nemateria kulturheredaĵo de la mondo. Kiel la unua subjekto el Pollando en ĉi tiu listo ĝi apudas i.a. la portugalan faduon, la meditereanean kuirarton, ĉinan kaligrafion kaj rumbon el Kubo.

El la elsendo 11.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 36″

Madono sub abioj de Cranach en la Nacia Muzeo de Vroclavo

Ĝis la 31-a de marto 2021 en la Nacia Muzeo de Vroclavo estis planita publika prezento de la tolaĵo „Madono sub abioj” de Lucas Cranach Aĝa. Ĝi estis pruntita el la loka Arkidioceza Muzeo por tempo de la rekonstruo de tiu ĉi lasta. La verko perdiĝinta en cirkonstancoj ligitaj kun la 2-a mondmilito revenis al Pollando en 2012. La tolaĵo „Madono sub abioj” el 1510 estas agnoskita unu el la plej bonaj pentraĵoj de la germana pentristo kaj unu el apartaj prezentoj de la Dipatrino kun Jesu-infaneto. Ĝi apartenas al la plej valoraj pentraĵoj en Pollando.
Dum la konservistaj laboroj fine de la 2-a mondmilito ĝi estis ruze interŝanĝita kun bildokopio kaj forveturigta en 1948 al Germanio, kie ĝi estis vendita. En 1961 estis konstatita la fakto, ke germanaj konservistoj transdonits al Pollando bildofalsaĵon. Post la morto de la lasta posedanto de la tolaĵo ĝi estis transdonita al la svisa Eklezio. En 2012 ĝi revenis al Pollando, al la kolektoj de la vroclava Arkidioceza Muzeo.

El la elsendo 11.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 22″

Reta Platformo de la Pola Muziko

Kadre de la programo Heredaĵo de Pola Muziko, kiu celas forigi plurgeneraciajn neglektojn, kies sekvo estas foresto de pola muziko en la konscio de plenumantoj kaj publiko en la mondo kreiĝis reta platformo pri la pola muziko. Ĝi estis la unua elektronika centro de kompletaj kaj sistemigitaj konoj pri elektitaj kreantoj, daŭre kompletigata. Por la komenco estis pretigitaj informdosieroj pri tiaj komponistoj kiel i.a. Ignacy Feliks Dobrzyński, Franciszek Lessel, Józef Krogulski, Franciszek Mirecki, Maria Szymanowska. Krome temas pri komponistoj pli bone konataj al la publiko, sed pri kiuj ne estas troveblaj kompletaj informprilaboroj: Mieczysław Karłowicz, Stanisław Moniuszko kaj Juliusz Zarębski.
La reta platformo enhavas i.a. biogramojn de ĉiu el la komponistoj prilaboritajn en maniero ampleksa kaj mallongigita, kompletajn katalogojn de iliaj verkoj, ikonografion. (www.portalmuzykipolskiej.pl)

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek – 01’06”

Dokumenta Filmo pri Kalwaria Zebrzydowska

La 53-minuta dokumenta filmo pri la fama pola sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska, titolita „Pola Jerusalemo” baldaŭ estos rigardebla en televido kaj en la Interreto. Sur DVD-disko ĝi estas krome senpage akirebla en la urbooficejo de Kalwaria Zebrzydowska.
Tiu ĉi loko, loganta ĉiujare du milionojn da pilgrimantoj estas la plej grava vivoverko de la vivinta lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj Mikołaj Zebrzydowski, vojevodo de Krakovo, granda reĝa marŝalo kaj marŝalo de la Ĉefa Reĝa Tribunalo. En 1602 li subskribis la fondoakton de klostro en ĉi tiu loko, al kiu li venigis bernardenojn. Tio estis la unua ĝermo de la pola pilgrimejo, kiu ekde la komenco ĝuis grandegan popularecon. 15 jarojn poste Zebrzydowski lokalizis ĉi tie urbon, Kalwaria Zebrzydowska (Kalvario de Zebrzydowski).
La filmo koncentriĝas pri la vivo de la sanktej- kaj urbofondinto, al la spektanto liverante samtempe fascinan vojaĝon tra la 17-jarcenta historio de Pollando ĝis nuntempo. La filmo prezentas do ankaŭ la plej gravajn eventojn, kiuj okazas nun en la „Pola Jerusalemo”. I.a. temas pri la Paskokaza rekreado de Pasiono, por kiu venas centoj da miloj da pilgrimantoj. Per la nuntempaj filmkadroj de Jerusalemo, arkivaĵoj kaj pentraĵoj la filmo reliefigas similecojn inter ambaŭ urboj ne nur se temas pri topografio, sed ankaŭ la spirita dimensio de la du lokoj.
La filmo kreiĝis kadre de la projekto „Zebrzydowski 2020”. Krom la filmo estis verkita monografio de Mikołaj Zebrzydowski kaj estis eldonita kopio de medalo kun lia bildo emisiita en 1601.

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek – 01’56”