Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Historiaj kostumoj en la Tatry-montara Muzeo

En la Tatry-montara Muzeo en Zakopane trovigas ĉirkaŭ du kaj duona mil objektoj, kiujn konsisitigas diversaj elementoj de popolaj kostumoj. En plimulto temas pri vestoj de montaranoj el Podhale-regiono, sed estas ankaŭ inter ili kostumoj en la regionoj Orawa kaj Spisz.
Antaŭnelonge finiĝis la konservistaj laboroj pri 42 elementoj de tiuj historiaj kostumoj, el inter kiuj la plej malnovaj devenas el la fino de la 18-a jarcento. Temas pri ŝafpeltoj, korsaĵoj, jupoj, ĉapoj, manteloj. La popolaj montaranaj vestoj estas kolektataj en la Tatry-montara Muzeo ekde 1889-a jaroj. La plej malnovan kolekton konsisitigas 50 elementoj de la virinaj festaj vestoj el la loko Czortsztyn, kiun donacis al la muzeo grafo Stanisław Drohojewski.
La muzeo planas prezenti kolekton de la montaranaj kostumoj al la vasta publiko en 2023, en restaurota ĉefa sidejo de la muzeo.

El la elsendo 22.01.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 09″

Nova eldonaĵo de polaj tataroj

Muzulmana Religia Asocio en Pollando eldonis albumon „Muhiry. Tataraj religiaj bildoj”. Ĝi enhavas fotojn de 50 ornamaj afiŝoj aŭ teksaĵoj – plej ofte kun citaĵoj el Korano – devenantaj el moskeoj kaj preĝodomoj de polaj islamanoj, el la muzeaj kaj privataj kolektoj.
Polaj tataroj pendigas tiujn objektojn interne de moskeoj, preĝodomoj kaj siaj hejmoj kredante pri ilia protekta efiko kontraŭ malbonaĵoj. Samtempe ĉi tiuj objektoj atestas pri pieco de ĝiaj posedantoj kaj aŭtoroj. En ili aperas, kutime broditaj aŭ skribitaj, citaĵoj el Korano kaj ankaŭ religiaj konstruaĵoj kun aparta signifo. Ĉion ĉi akompanas kaligrafiaĵoj, ornamoj geometriaj, plantaj, arkitekturaj, muzulmanaj. Plej ofte temas pri „szahada”, la kredokonfeso.
La kutimo pretigi ĉi-specajn religiajn bildojn aperis en la tatara socio loĝanta en la pola-litova limregiono lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj daŭras ĝis hodiaŭ. Por krei ilin plej ofte oni uzis paperon aŭ dikpaperon aplikante guaŝon aŭ inkon, en la 20-a jarcento afiŝkolorigilojn, akvarelojn, kolorkrajonojn. Ofte renkontataj estis la brodaĵoj. La albumo koncernanta ĉirkaŭ 5 milmembran tataran socion en Pollando enhavas informojn pri la genezo de ĉi tiuj religiaj teksaĵoj, pri iliaj tipoj kaj kreoteknikoj kun la indiko de lokoj el kiuj ili devenas.

El la elsendo 22.01.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 46″

Montrezoro el la Jagelona epoko retrovita en Hungario

Pli ol 7 mil arĝentajn kaj 4 orajn monerojn retrovis arkeologoj en la vilaĝo Újlengyel, ĉirkaŭ 50 kilometrojn for de Budapeŝto. Ĝi devenas el la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento, do el la periodo kiam la reganto estis Ludoviko la 2-a Jagelonido. La ujo estis retrovita en kultivebla grundo proksime al la loko, en kiu en 2019 estis retrovitaj 150 moneroj. La aĉetopovo de la nun retrovita trezoro ebligis en 1520, kiam plej verŝajne la moneroj estis kaŝitaj, aĉeton de sep ĉevaloj, aŭ aktuale de luksa aŭtomobilo.
La plej malnova monero estas la romia arĝenta denaro kun la vizaĝo de la cezaro Lucius Verus reginta en la jaroj 161-169. La plej novaj ligiĝas kun la regado de Ludoviko la 2-a Jagelonido, kiu regis en Hungario en la periodo 1508-1956 kaj ekde 1509 estis ankaŭ la reĝo de Ĉeĥio. La oraj moneroj troviĝintaj sub la dua fundo devenas el la tempo, kiam regis Matiaso la 1-a. Estis trovita ankaŭ monero emisiita de papo Pio la 2-a.
Laŭ la hipotezo de la laborantoj de Ferenczy-muzeo la kaŝo de moneroj ligiĝis kun la tiuperioda turka invado, kaŭzinta i.a. faligon de la Jagelona dinastio.

El la elsendo 22.01.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 37″

Ĉiuj murteksaĵoj de la reĝo

Printempe de 2021 en la Reĝa Wawel-Kastelo en Krakovo estos prezentita la ekspozicio „Ĉiuj arasoj (murteksaĵoj) de la reĝo. Revenoj 2021-1961-1921”. Ĝi estas pretigita lige kun la 100-jariĝo de ilia revenigo el Sovetunio kaj lige kun la 60-jariĝo de ilia reveno el Kanado. La unuan fojon estos prezentita plena kolekto de la arasoj, inkluzive de la damaĝitaj kaj fragmente konservitaj.
La reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis ilin en la plej elstaraj teksistaj metiejoj de Bruselo en la jaroj 1550-60. Ili prezentas bibliajn scenojn, riĉan flaŭran kaj faŭnan mondon kaj blazonojn de Pollando kaj Litovio memorigantajn pri la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Komence la kolekto konsistis el 160 objektoj, ĝis nun konserviĝis 138. Preskaŭ ĉiuj troviĝas en Krakovo krom unu en Varsovio kaj la alia en Amsterdamo. La reĝaj murteksaĵoj estis teksitaj el lano, silko kun grandakvanta uzo de arĝentaj kaj oraj fadenoj. Origine ili servis kiel ornamo dum la plej pompaj solenaĵoj de la reĝa kortego. La kolekto de la murteksaĵoj el Wawel-kastelo estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej gravaj en Eŭropo.
La reĝajn murteksaĵojn heredis la fratinoj de la reĝo kaj post ilia morto ili fariĝis la proporaĵo de la Pola Reĝolando. En 1795 rusoj forveturigis ilin al Peterburgo, de kie ili revenis baze de la Riga Traktato en 1921. Kelkaj damaĝitaj. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la teksaĵoj estis evakuitaj tra Rumanio, Francio kaj Britio al Kanado, de kie ili revenis postmilite al Wawel-kastelo en 1961.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 21″

Atlaso de antaŭ 400 jaroj virtuale

La Mazovia Bita Biblioteko, MBB disponigis rete la unikan ekzempleron de la atlaso „Speculum orbis terrae” aŭtorita de Gerard de Jode el la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio. En la publikaj kolektoj en la mondo troviĝas ĉirkaŭ 50 ekzempleoj de ĉi tiu artverko eldonita en Antverpeno en 1593. En Pollando la dua ekzemplero de la atlaso troviĝas en la Muzeo de Włocławek. La atlaso „Speculum orbis terrae” distingiĝanta per fajna eldona kaj grafika vesto referencanta al la plej bonaj renesancaj imitmodeloj fariĝis la posedaĵo de la biblioteko post la 2-a mondmilito. Kaj kompare al tiu ĉi en Włocławk troviĝas en pli bona stato, kun 80 el inter 86 mapoj kaj 16 tekstopaĝoj. Ĝi prezentas ankaŭ mapojn de Pollando i.a. unu kun portreto de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. La konservistaj laboroj pri la unika atlaso komenciĝis en 2019. La ĉefa celo de la bitigo estis certigi al ĉiuj virtualan, senpagan foliumadon de la verko de la 17-jarcenta kartografio. La alia pola ekzemplero de la atlaso bitigita en 2009 estas konsultebla nur surloke, en la muzeo de Włocławek. La skanaĵoj de „Speculum orbis terrae” ne ofte aperas rete. Ili estis disponigitaj en la Mazovita Bita Biblioteko kaj dank’ al ĝi troviĝas en Federacio de Bitaj Bibliotekoj, Europeana, Karlsruher VirtuellerKatalog kaj multaj aliaj.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Maciek – 1′ 43″

Pliaj perdiĝintaj aŭ ŝtelitaj tolaĵoj revenas al Pollando

La Muzeo en Pontevedra en la hispana Galicio redonos al Pollando du 16-jarcentajn tolaĵojn ŝtelitajn de germanoj dum la 2-a mondmilito, kiuj poste trafis al Hispanio. Temas pri „Dolorosa” kaj „Ecce Homo” konsisitigantaj origine religian diptikon de la flamanda pentristo Dirk Bouts.
La retrovitaj en Pontevedra artverkoj troviĝis origine en la artkolektoj de Czartoryski-princoj en la loko Gołuchów. La heredanto de la familia kolekto kaj lia edzino princino Maria de los Dolores de Borbon Dos Sicilias y Orleans post la germana invado kontraŭ Pollandon klopodis savi la artkolekton kaŝante ĝin ekster sia rezidejo. Tamen germanoj malkovris la kaŝlokon prirabante la plej valorajn objektojn. La tolaĵoj estis forveturigitaj eksterlanden en 1944 kaj aperis sur la merkato de artverkoj en Madrido en 1973. Tiam aĉetis ilin mecenato de la muzeo Fernando Lopez. Ĝi estis sekve aĉetita de la Muzeo de Pontevedra, kiu ne havis sciojn pri la deveno de la pentraĵoj. Post la marta plenda interveno de la pola flanko la direktoro de la muzeo Juan Manuel Rey konfirmis, ke sendube temas pri tolaĵoj, kies redonon postulas Pollando. Antaŭ la redono al Pollando ili estos la lastan fojon prezentitaj al la hispana publiko en januaro 2021. La temo de la ekspozicio estos la prirabado de la artverkoj, kiu okazas dum militoj.

El la elsendo 08.01.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 46″

La 16-jarcenta tolaĵo de Lucas Cranach en konservista laborejo

En la konservista laborejo de la krakova Wawel-kastela Muzeo al la restaŭraj labroj estas subigota pentraĵo probable de Lucas Cranach Aĝa. Specializaj analizoj klarigos, ĉu efektive la bildon aŭtoras la germana pentristo aŭ ĝi estis sole kreita en lia pentrista ateliero.
La prezentita neniam ĝis nun pentraĵo devenas el la kolektoj de la franciskana klostro en Krakovo kaj prezentas Madonon kun Jesu-Infaneto en la akompano de dancantaj, muzikantaj anĝeloj. Post la konservistaj labroj ĝi estos ekspoziciita publike. Antaŭ kelkaj jaroj la artkonservistoj sur la krakova Wawel-altaĵo restaŭris alian tolaĵon de Lucas Cranach Aĝa „Kristo benanta infanojn”, kiu en Wawel-kolektoj troviĝas ekde 1928. Dum la pasintjara decembro Wawel-konservistoj prezentis al la publiko post la restaŭraj laboron la pentraĵon „Madono en protektomatelo” el 1448, kiu estas unu la unuaj datumitaj verkoj de Giovanni da Gaeta.

El la elsendo 08.01.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 11″

Unika tolaĵo de Frans Post en Pollando

„Brazila pejzaĝo” datumita je la jaroj 1650-1680 estas la unusola tolaĵo de nederlanda pejzaĝisto Frans Post troviĝanta en la polaj muzeoj. Ĝi estis ŝtelita postmilite el la Lublina Muzeo (la orienta Pollando). Nun ĝi denove fariĝis posedaĵo de la Nacia Muzeo en Lublino dume lasita depone por kelkaj jaroj en la Nacia Muzeo de Varsovio, kiu aĉetis ĝin en 1949.
Muzeaj specialistoj el Lublino identigis ĝin baze de la registro de militperdoj. Evidentiĝis tamen post tiu malkovro, ke la tolaĵo en Varsovio kompare kun la originalo estis post la ŝtelo pritondita, malaperis la aŭtografo de la pentristo kaj ĝia surfaco malgrandiĝis je ĉirkaŭ 45 procentoj. Frans Janszoon Post (1612 – 1680) estas agnoskita kiel la unua eŭropano, kiu pentris pejzaĝojn de la Suda Ameriko. En la jaroj 1637-1644 li partoprenis ekspedicion al Brazilo organizitan de la Okicdent-hinda Kompanio. En ĝia daŭro Post pentris kelkajn tolaĵojn kaj faris multajn detalajn desegnaĵojn kaj skizojn, servantajn por pli postaj bildoj. Li pentris unuavice brazilajn pejzaĝojn, la tiean faŭnon kaj flaŭron kaj scenojn kun la partopreno de indiĝenoj. Kolektoj de liaj verkoj troviĝas i.a. en Luvro, Irlanda Nacia Galerio kaj Ham House en Londono.

El la elsendo 08.01.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 47″

Kiraso de reĝido Sigismundo Augusto en Pollando

La 24-an de decembro la hunagara registaro decidis, ke unika objekto el la Nacia Muzeo en Budapeŝto, kiel parto de la pola historia heredaĵo, revenu al Pollando. Temas pr renesanca kiraso de reĝido Sigismundo Aŭgusto, estonta reĝo de Pollando. Ĝi estis farita en la 16-a jarcento kiel donaco de imperiestro Ferdinando okaze de la geedziĝo de la pola reĝido kun la imperiestra filino, Elizabata. Temos plej verŝajne pri la unusola, plene konservita kiraso de pola reĝo en la nunaj kolektoj de Pollando. En ĝia fronta parto estas gravurita la mongramo „E S” por difini la nomojn Elizabeta kaj Sigismundo.
Post la 1-a mondmilito kadre de interkonsento pri divido de vienaj imperiestraj kolektoj la kiraso trafis al Budapeŝto pro erara aserto, ke ĝi estis farita okaze de la gefianĉiĝo de la nepino de imperiestro Maksimiliano, Maria kun Ludoviko, la filo de la hungara reĝo Vladislao la 2-a. Jam en 1939 ekspertoj difinis ĝian apartenon al Sigismundo Aŭgusto. Baldaŭ ĝi revenos al Pollando.

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 21″

Pola poŝtmarko la plej bela en Eŭropo

La Pola Poŝto akiris la unuan premion en la filatela konkurso EUROPA Stamp 2020. Ĝia temo estis la iamaj poŝtaj itineroj. La poŝtmarko aŭtorita de Maciej Jędrysiak prezentas skeme la mapon de Pollando kun la plej gravaj poŝtaj itineroj en la 16-a jarcento kune kun desegnaĵoj de marŝantaj kaj ĉevalrajdantaj kurieroj. En la centra parto de la poŝtmarko bilidigita estas la riverfluo de Vistulo kun la siluetoj de situantaj ĉe ĝiaj bordoj reĝaj urboj – Kraków, Sandomierz, Warszawa, Toruń, Elbląg, Gdańsk.
La premion atribuis ĵurio de internaciaj ekspertoj de PostEurop el diversaj medioj inkluzive de artistoj, kolektantoj kaj blogistoj. Ĝi konfirmas la brilajn talentojn de polaj artistoj kaj estas rekonesprimo por la filatelista medio de la Pola Poŝto. La duan premion egalvalore gajnis Postverk Foroya (Ferooj), Swiss Post (Svislando) kaj SC Ukrposhta (Ukrainio). La trian lokon okupis Deutsche Post DHL Group. Aldonendas, ke la Pola Poscto enlaborigas pli ol 80 mil personojn. Siajn klientojn ĝi priservas en 7600 poŝtoficejoj, filioj kaj poŝtistaj agentejoj.

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 32″