Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Verkoj de Kobro kaj Strzemiński en Parizo

“Une avant-garde polonaise: Katarzyna Kobro et Władysław Strzemiński” estas la titolo de ekspozicio, kiu ĝis la 14-a de januaro 2019 estas vizitebla en la pariza Pompidou-Centro. Ĝi estis organizita de la Centro kune kun la Artmuzeo en Lodzo (la centra Pollando) kaj Instituto de Adam Mickiewicz kadre de la internacia programo „Pollando 100”. La eksterlanda segmento de la solenadoj de la 100-a datreveno de la regajno de suvereneco fare de Pollando okazas sub la devizo „Inspiritaj de la pasinteco ni kreas nuntempon”. La ekspozicio enhavas 180 verkojn de Kobro kaj Strzemiński inkluzive de pentraĵoj, skulptaĵoj, spacaj komponaĵoj, projektoj de industria dezajno kaj projektoj arkitekturaj. Ambayh artistoj estas prezentitaj kiel artistoj kun granda signifo por la internacia avangardo. Laŭ ilia rezonado ĉiuj formalaj novumoj estis servontaj al transformado de realo aŭ de la maniero percepti la mondon, pensi pri la mondo.

El la elsendo 16.11.2018. Legas Maciek – 1’10”

La brilo de la Ordenoj

La polaj ordenoj kaj distingoj, i.a. diamanta kaj rubena kompleto de la Ordeno de la Blanka Agla ekde la 9-a de novembro estas en la varsovia Muzeo de la Reĝa Łazienki-parko. La ekspozicio enhavanta preskaŭ unu mil objektojn el la polaj kaj eksterlandaj kolektoj estis pretigita okaze de la 100-jariĝo de la regajno de suvereneco fare de Pollando. Inter la eksponaĵoj krom ordenoj kaj distingoj troviĝas dokumentoj kaj portretoj de elstaraj poloj honoritaj pro la meritoj por Pollando. Temas pri la unua ekspozicio, kiu laŭ la kronologia aspekto prezentas la historion de la polaj ordenoj kaj distingoj ekde la 18-a jarcento ĝis nuntempo. Ĝi funkcios ĝis la 3-a de februaro 2019, en novembro senpage. Akompanas ĝin riĉa edukprogramo adresita al. ĉiuj aĝgrupoj kaj kampanjo „Distingitoj – historioj forgesitaj.

El la elsendo 09.11.2018. Legas Barbara – 1’10”

La Ora Kapelo vizitebla la 11-an de novembro

Unikan ŝanĉon viziti la Oran Kapelon en la katedralo de Poznań (la okcidenta Pollando) kaj kliniĝi antaŭ la sarkofagoj de la unuaj regantoj de Pollando havos la fideluloj partoprenantaj tagmezan sanktan meson la 11-an de novembro. Kutime eblas enrigardi ĝian internon nur tra ornama krado. La tereno de Ostrów Tumski, sur kiu troviĝas la katedralo, estas la plej malnova kaj unu el la plej valoraj historie partoj de Poznano. Ĝi fariĝis la sidejo de la unuaj regantoj de Pollando en la 10-a jarcento. Princo Mieszko la 1-a establis tie sian palatinum, kastelon. Sur ĉi tiu tereno kreiĝis la unua katedralo, ĉe kiu en 968-a jaro estis establita la unua en Pollando episkopejo. La Ora Kapelo el la komenco de la 19-a jarcento estas la plej malnova kaj plej granda nekropolo de la polaj regantoj el la unua Piast-dinastio. Troviĝas tie la sarkofagoj de Mieszko la 1-a, Bolesław Chrobry, Przemysław la 2-a, Mieszko la 2-a, Kazimierz Odnowiciel, Władysław Odonic, Bolesław Pobożny kaj Przemysł la 1-a. La bizancostila kapelo laŭ la projekto de la pola, italdevena arkitekto Franciszek Lanci kreiĝis en la jaroj 1836-37. Vid-al-vide al la sarkofagoj de la princo Mieszko la 1-a kaj la reĝo Bolesław Chrobry staras la bronzaj statuoj de ambaŭ regantoj aŭtoritaj de Christian Rauch. En la kapelo troviĝas i.a. altaro kun bildo de la Ĉielpreno de Dipatrino kaj pentraĵo de Edward Brzostowski „Bolesław Chrobry kaj Oto la 3-a ĉe la tombo de sankta Wojciech”. La volbon ornamas la figuro de Dio-Patro kaj bildoj de polaj sanktuloj. La mozaikan plankon de la kapelo faris Liborio Salandri el Venecio. Kiel dirite, la Ora Kapelo estas malfermata nur lige kun la plej eksterordinaraj eventoj. La lasta okazis lige kun la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando en 2016.

El la elsendo 09.11.2018. Legas Maciek – 2’11”

La arta evento por la 100-jariĝo de la fino de la 1-a mondmilito

La koruso de la Silezia Operejo el Bytom (la suda Pollando) partoprenos la internaciajn solenaĵojn en Parizo ligitajn kun la 100-jariĝo de la fino de la 1-a mondmilito, kiuj okazos semajnfine.  Ĝi estis invitita de Cité de la musique – Philharmonie de Paris por partopreni ĉi tiun eksterordinaran artan projekton. La muzika estrecon super la Orkestro de la Pariza Filharmonio transprenos la arta direktoro de la Silezia Operejo, Bassem Akiki. Kadre de la projekto estis preparita la muzika spektaklo de Nicholas Lens „Shell shock, a requiem of war”. La temaro de la spektaklo oscilas ĉirkaŭ la posttraŭmata streso, kiun spertis la revenantaj el la milito soldatoj. Ĝia mesaĝo rilatas al la globskala alvoko por humanismo kaj zorgo pri paco. La parizajn solenaĵojn partoprenos reprezentantoj de la registaroj kaj ŝtatestroj.

El la elsendo 09.11.2018. Legas Milada – 1’12”

Hans von Kulmbach kaj liaj verkoj por Krakovo

Ĝis la fino de januaro 2019 en la Palaco de Episkopo Eram Ciołek en Krakovo eblas rigardi 6 bildojn ilustrantajn la vivon de sankta Katerina Aleksandria kaj aliajn verkojn de Hans Suess el Kulmbach por la reĝa Krakovo. Inter tiuj aliaj de la renesanca germana artisto troviĝas la restaĵoj de la Mari-tema triptiko. Temas pri la troviĝanta  konstante „Fuĝo al Egipto” el la Paŭlana Klostro, la bildo de s-ta Katarina Aleksandria en la Muzeo de Czartoryski-princoj kaj retablo ilustranta la historon de s-ta Johano Evangelisto, pli precize predelo bildiganta lian eniron en tombon el la krakova Maria-baziliko. La kernajn ekspoziciverkojn kompletigas elektitaj pentraĵoj de aliaj germanaj artistoj laborantaj por Krakovo en la komenco de la 16-a jarcento, kiel Michael Lancz kaj Georg Pencz, orumitaj artverkoj en Nurimbergo. Ĉio ĉi proksimigas la tiuepokajn ligojn inter Krakovo kaj Nurimbergo reliefigante la brilon de la ĉefa urbo de la Pola Reĝolando dum la regado de Sigismundo la 1-a Maljuna. 

El la elsendo 02.11.2018. Legas Maciek – 1’18”

Memortabulo honore al Bronisław Piłsudzki

Meze de oktobro Kazuyasu Kimura malkovris en Krakovo la memortabulon honore al sia avo, Bronisław Piłsudzki. Li estis pola Siberiekzilito, etnografo, elstara esploristo de la popoloj kaj kulturoj de la Fora Oriento, la frato de marŝalo Józef Piłsudzki. Nunjare pasas lia 100-a mortodatreveno. La tabulo troviĝas sur la muro de la domo, en kiu ambaŭ loĝis. Tiu ĉi solenaĵo estis unu el eventoj de la okazanta en Krakovo 4-a Internacia Scienca Konferenco dediĉita al la sciencaj atingaĵoj de Bronisław Piłsudzki, kiun partoprenis renomaj specialistoj pri sciencoj kaj kulturoj de la Fora Oriento, pri la atingaĵoj de Bronisław Piłsudzki. Ĝis la 20-a de januaro 2019 en la krakova Muzeo de la Japana Arto kaj Kulturo Manggha funkcias ekspozicio „Ajnoj, polaj Montaranoj kaj Bronisław Piłsudzki”.

El la elsendo 02.11.2018. Legas Maciek – 0’58”

Faksimilo de la 13-jarcenta psalmaro en la Urba Muzeo de Vroclavo

Faksimilo, alivorte originalfidela kopio  de la Vroclava Psalmaro el ĉ. la 1265-a jaro riĉigis la kolektojn de la Urba Muzeo en ĉi tiu suda urbo de Pollando. Ĝia originalo troviĝas en la kolekto de Fitzwilliam Museum de la brita Cambridge. La Psalmaro kreiĝis laŭ la mendo de Anna Primislida (1204-1268), la edzino de la silezia, Piast-dinastia – princo Henriko la 2-a Pia. Ĝi konsistas el 294 paĝoj kun riĉaj ilustraĵoj sur la ora fono, kreiĝintaj en la rondo de Giovanni di Gaibana el Padovo (Italio). La manuskripto memoriganta la porteblan galerion de pentraĵoj el la limo de diversaj artaj tradicioj estas esprimo de la mecenateco kaj politikaj ambicioj de la princa paro. Ĝi estas unu el la plej riĉe ilustritaj psalmaroj konserviĝintaj el la mezepoko. La faksimilon faris laŭ la originalo specialistoj el la eldonejo Quaternio en la svisa Lucerno. Ĝian kongruecon kun la originalo konfirmis kuratoroj el la kembriĝa muzeo atestante tiel pri ĝia muzea valoro.

El la elsendo 26.10.2018. Legas Tomek – 1’18”

La 12-aj Tagoj de Japanio ĉe la Varsovia Universitato

En la ĵusaj tagoj kadre de la 12-aj Tagoj de Japanio ĉe la Varsovia Univesitato en la Biblioteko de la varsovia Reĝa Kastelo funkciis ekspozicio de ikebano laŭ la tradicio de Ikenobō sub la titolo „Formo de libereco”. La unua en Pollando profesia ekspozicio de la ikebano Ikenobō sub la gvido de profesoro Katsuhito (kacuhito)Kurata referencis al la 100-a datrveno de la regajno de suvereneco fare de Pollando. Ĉiuj verkoj estis kreitaj en stiloj, kiuj permesis al la kreantoj plenan esprimliberecon (rikka – moderna, shōka – moderna, libera stilo). Inter aliaj eventoj akompanaj al la ekspozicio – sub la patroneco de la Japana Ambasado en Pollando – okazis laborrenkonto kun te-prepara  rito chanoyu kaj te-regalo kaj la spektaklo shimi kun dancoj de la teatro nō.

El la elsendo 26.10.2018. Legas Gabi – 1’08”

La 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de polaj komponistoj

En la Artinstituto de la Pola Sciencakademio de Varsovio ĝis sabato daŭras la 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de Polaj Komponistoj „Pasinteco en muziko, muziko fronte al la tradicio”. En la vendreda 6-a sesio gvidita de J. Katarzyna Dodak-Kozicka,  Arleta Nawrocka-Wysocka  proksimigis la repertuaron de polaj luteranaj kantlibroj laŭ kompara perspektivo; Michał Jaczyński prelegis pri la kolekto de  Salomon Sulzer „Schir Zion”,  kiel fundamento de nova tradicio de la juda muziko; Marek Nahajowski en la prelego riĉgita per sonfragmentoj proksimigis la signifon de la vortoj „Ni kunvenas kunkantante” reference al la muzikepokaj kantoj en la E-muzika kulturo.  Bożena Lewandowska prelegis pri la historiaj kaj milittemaj veftoj en la polaj urbfolkloraj kantoj. La altkvalita viedo-aŭda prelego de Marek Nahajowski en la prelego riĉgita per sonfragmentoj prolsimiginta la signifon de la vortoj „Ni kunvenas kunkantante” reference al la muzikepokaj kantoj en la E-muzika kulturo elvokis aparte viglan reagon de la publiko.

El la elsendo 26.10.2018. Legas Barbara – 1’36”

Ĉina Semajno en la Ŝekspira Teatro de Gdansko

Dum la tuta semajno en la Ŝekspira Teatro de Gdansko (la norda Pollando) daŭris Ĉina Semajno, kiun partoprenis 80 artistoj el Ĉinio. En la programo estis prezentitaj kvar spektakloj, inkluzive de Kunqu, unu el la plej malnovaj formoj de ĉina opero, ekspozicioj kaj filmprezentoj. La Ĉina Semajno, kreiĝinta dank’ al la kunlaboro de la gdanska teatro kun la aŭtoritatoj de  Ŝanhajo,  por la unua fojo proksimigis al la gdanskanoj ĉinajn tradiciajn kaj modernajn artojn same adresitajn al plenkreskuloj kiel ankaŭ infanoj. Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj estis la spektaklo de la opero Kunqu „Mi, Hamleto”,  en kiu artisto Zhang Jun – plenumis kvar rolojn de Hamleto, Ofelia, La Spirito de la Patro kaj Sepultanto. Zhang Jun estis en 2011 proklamita kiel Artisto por Paco de Unesko.  Se temas pri aliaj spektakloj de ŝanghajaj artistoj la tiea pupteatro prezentis la spektaklon „La magio de pupoj”. Centro de la Dramartoj enscenigis la spektaklon „Blanka serpento”, rakontantan en moderna maniero pri la tradicia legendo de la Dinastio Tang – dum Danclernejo pretigis la spektaklon „La Vespero de la Tri Reĝoj”.

El la elsendo 19.10.2018. Legas Maciek – 1’26”