La funkcianta de 75 jaroj Pola Muzikeldonejo malfermas siajn unikajn kolektojn interrete. Ĝi estas la plej granda eldonanto de muziknotoj kaj muziktemaj libroj en Pollando. Inter pli ol 10 mil konsulteblaj bitaj objektoj troviĝas notmuzikaj materialoj de solistaj, ĉambraj kaj orkestraj komponaĵoj, verkoj ekde la mezepoko ĝis nuntempo, kiuj reprezentas diversajn stilojn kaj ĝenrojn destinitajn same por la plej junaj muzikadeptoj kiel ankaŭ por profesiuloj.
Inter komponistoj, kies komponaĵoj troviĝas en la reta Pola Muzika Bilbioteko plej multnombre estas reprezentitaj Grażyna Bacewicz, Tadeusz Baird, Fryderyk Chopin, Wojciech Kilar, Janina Garścia, Marta Ptaszyńska, Witold Szalonek kaj Romuald Twardowski. La ikonografiaj kolektoj ampleksas fotografaĵojn kaj grafikaĵojn pri i.a. ĉiutaga vivo de tiaj komponistoj kiel Ignacy Jan Paderewski, Fryderyk Chopin, Stanisław Moniuszko, Karol Szymanowski, iliaj kuzoj kaj proksimuloj. La uzantoj de la Pola Muzika Biblioteko povos utiligi fragmentojn de la komponaĵoj por sia scienca kaj didakta laboro. (www.polskabibliotekamuzyczna.pl)

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 21″