Pollando estas la honora gasto de la nunjara eldono de la festivalo „Ni renkontiĝu dum Kristnasko”. Organizis ĝin la aŭtoritatoj de Madrido kunlabore kun la ambasado de la Pola Respubliko. En la riĉa kultur-distra programo troviĝas i.a. spektakloj, aŭdovidaj prezentaĵoj, filmoj, dancprezentoj, cirkspektakloj, laborrenkontiĝoj, muziko kaj stratteatro. Ili estas realigataj ĝis la 30-a de decembro en la madrida centro de kulturo kaj arta kreado. La inaŭguro de la speklaklo estis specifa dialogo inter la pola kaj hispana kulturoj en kiu rolis polaj popolaj ensemloj kaj la hispana flamenko, du polaj korusoj plenumis kristnaskajn kantojn kaj la pola ambasadoro en Marido proksimigis nian tradicion de la sanktvespera kundividado de blanka oblato, en kiu momento oni reciproke interŝanĝas bondezirojn. Apartan lokon en la festivala programo havas la aŭdovida spektaklo omaĝe al Frederiko Chopin, kaj ankaŭ la originala „Tablao Chopin” liganta la muzikon de Chopin kun flamenko. Alia atrakciaĵo estas la pola-hispana mikso en kiu polaj mazurkoj, nokturnoj kaj preludoj kaj valsoj alternos kun la tradicia flamenko-kanto la tiel nomata “cante jondo” kaj hispana gitaro. Alia tmbloko estas dediĉita al la pola literaturo, inkluzive la majstrojn de la fantasto Stanisław Lem kaj Andrzej Sapkowski. Ĉiuj planitaj eventoj – rakontoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, pupteatro, filmoj, literaturaj laborrenkontoj celas proksimigi la madridan publikon al la pola kulturo. La festivalo pro la pandemio okazas kun observado de la principoj de la sanitara sekureco.

El la elsendo 25.12.2020. Legas Maciek – 1′ 45″