Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La plej malnova fortepiano de Gdansko denove uzata

La 23-an de oktobro en Artus-korto de Gdansko (la norda Pollando) okazis relajsita rete eksterordinara koncerto per la plej malnova en la urbo instrumento. La 190-jara fortepiano estas propraĵo de Gdanska Muzeo. La koncerto omaĝis ĝian 50-jariĝon kaj antaŭanoncis venontjaran koncertocilon. Kadre de ĝi ĉiumonate en Artus-korto okazos koncertoj, en kiuj partoprenos pianistoj el Pollando kaj el Eŭropo. La populara en la 19-a jarcento instrumento el ĉ. 1830 estis retrovita en Pomerio en kaduka stato. Dank’ al plurmonata restaŭrado la fortepiano, por kies produkto estis aplikitaj multaj lignospecioj kaj kiun ornamas ebura dekoraĵo, reakiris sian brilon. Aldonendas, ke Gdansko iam famis pro la produktado de fortepianoj. Plej grandan popularecon ĝuis instrumentoj de la reĝa koretega produktanto kaj liveranto de instrumentoj, Jacob Bernhardt Wiszniewski.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Maciek – 1′ 06″

Nova muralo en Bjalistoko

Pasintsemajne lernantoj de la 20-a Baza Lernejo en Bjalistoko kreis laŭvican historian surmuran bildon, „muralon” sur la muro de sia lernejo. Inter kvin figuroj gravaj por la historio de la urbo troviĝas ankaŭ la silueto de Ludoviko Zamenhof. La ceteraj estas pastro Stanisław Suchowolec (i.a. la organizanto de porpetaj sanktaj mesoj favore al la Patrolando), Zenek Borowski (13-jarulo murdita de germana soldato dum li savis librojn el biblioteko), Irena Białówna (pediatro, organizantino de Domo de Malgrandaj Infanoj kaj pediatriaj kaj suĉinfanaj fakoj en bjalistokaj hospitaloj) kaj Bronka Winnicka (kuriero en la bjalistoka getto). La lernantoj pentris la muralon sub la arta gvido de la Rafał Roskowiński la aŭtoro de la Gdanska Lernejo de la Murbilda Petrado kaj kreinto de multaj muraloj. Nun lernantoj pretigas fotoekspozicion, en kiu krom patro Stanisław Suchowolec, Zenek Borowski, Ludoviko Zamenhof, Irana Białówna kaj Bronka Winnicla troviĝos 15 aliaj personoj meritiĝintaj por la historio de Bjalistoo. La murpentrado okazis kadre de la projekto „Granda lecjono pri valoroj laŭ la ekzemplo de la bjalistoka panteono de naciaj herooj”.

El la elsendo 23.10.2020. Legas Milada – 1′ 44″

Polino estros la Nacian Artgalerion en Prago

Alicja Knast ekde la nova jaro estos la ĝenerala direktoro de la Nacia Artgalerio en Prago. Kiel komunikis la ĉeĥa kulturministro Lubomír Zaorálek, en la konkurso por ĉi tiu posteno, Knast venkis du konatajn ĉeĥajn kulturanimantojn per sia ambicia programo. Laŭ Alicja Knast la pandemitempo estas tre malfacila kaj necesos aparte okupiĝi pri alirebligo de la artkolektoj kaj pri tio kiel logi junajn homojn naskiĝintajn en la reta epoko vizitadi la artgaleriojn. Ili decidos ĉu tiu ĉi kultursegmento estonte evoluos. Informante pri la nova posteno de Alicja Knast la ĉeĥa ministro ĉeokaze reliefigis la fakton, ke sub ŝia gvido la Silezia Muzeo en Katowice dekoble grandigis la vizitfrekventecon kaj memorigis ŝiajn premiojn ricevitajn de la novjorka Museum of Art kaj de la nederlanda muzika societo. Alicja Knast kune kun la familio ekde januaro 2021 ekloĝos en Prago. Profesie ŝi estas muzikologo, diplomitino de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, nun doktoriĝanta en London Metropolitan University – School of Art, Architecture and Design. Ŝi administris aŭ kunlaboris kun pli ol cent ekspozicioj. Ŝi estas konsultanto de la Muzeo pri la Pola Historio kaj de la Muzeo de Poznań-provinca Insurekcio. Dum la lastaj ses jaroj ŝi estis direktorino de la Silezia Muzeo en Katowice (la suda Pollando).

El la elsendo 23.10.2020. Legas Maciek – 1′ 35″

La Nacia Muzeo en Krakovo kun Grand Prix Sybilla 2019

Antaŭ kelkaj tagoj estis anoncitaj la rezultoj de la Konkurso por la Muzea Evento de la Jaro, Sybilla 2019. La ĉiujara konkurso organizata ekde 1980 celas elekti kaj konigi la plej bonajn sukcesojn de la polaj muzeoj. Kutime la rilataj solenaĵoj okazas en majo kadre de la Internacia Tago de Muzeoj. Ĉi-jare – pro la pandemio – la unuan fojon la evento ne havis solenan kadron kaj la rezultoj estis anoncitaj rete. Entute al la konkurso oni anoncis 157 eventojn en ses kategorioj: „Konservado kaj protekto de la kulturheredaĵo”, „Edukado”, „Sciencesploraj projektoj”, „Novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj”, „Ekspozicioj portempaj” kaj „Administrado”. La premion Grand Prix Sybilla 2019 akiris la Nacia Muzeo en Krakovo pro la starigo de konstanta ekspozicio en la Palaco-Muzeo de Czartoryski-princoj. Estas en ĝi prezentataj eksponaĵoj el la kolektoj de Czartoryski-princoj, la plej valora muzea kolekto en Pollando kaj ankaŭ en Eŭropo. Pri tio ni jam informis en niaj elsendoj aparte. Inter premiitoj de la konkurso Sybilla 2019 troviĝas ankaŭ i.a. Muzeo de la Historio de Pollando, la Muzeo-La Reĝa Łazienki en Varsovio, la Stutthof-Muzeo en Sztutowo kaj Muzeo de la Popola Kulturo en Kolbuszowa.

El la elsendo 23.10.2020. Legas Maciek – 1′ 32″

Virtuala prezento de pola kaj hungara pentristoj

La Regiona Muzeo en Nowy Sącz (la suda Pollando) prilaboris la virtualan prezenton dediĉitan al la kreado de naivarta pentrofluo de Nikifor el Pollando kaj Viola Berka el Hungario. Origine iliaj laboraĵoj estis prezentotaj en Pollando kaj Hungario. De Nikifor en Kiskunhalas kaj de Berka en Krynica Zdrój. Ambaŭ estas partneraj urboj. Nikfor (Epifan Drowniak) estas agnoskita apud Henri Rousseau la plej elstara pentristo de la naiva arto en la mondo. La verkaro de Viola Berka estas agnoskebla kiel proksima al la naivaj artistoj, al kiuj kalkuliĝas Nikifor. Kadre de la projekto kreiĝis la interreta paĝo www.nikiforberki.pl dediĉita al la du artistoj, enhavanta iliajn biografiojn kaj verkojn. La paĝo enhavas ankaŭ informojn pri la regionoj kun kiuj ili estis ligitaj kaj kiuj formis ilian plastikistan impresiĝemon. En la paĝo de la projekto troviĝas ankaŭ katalogo kun po kvardek bildoj de la pola kaj hungara naivaj pentristoj el la kolektoj de ambaŭ muzeoj.

El la elsendo 16.10.2020. Legas Maciek – 1′ 13″

Ekspozicio de artporcelanaĵoj en Zielona Góra

Meze de oktobro en la Muzeo de la Lubuŝa Regiono en Zielona Góra (la okcidenta Pollando) estis inaŭgurita porokaza ekspozicio de porcelanaj figuretoj titolita „Vino, virino kaj kanto”. Ĝi estas dediĉita al vaste komprenata vinproduktado referencante al la plurjacenta vinprodukta tradicio de la lokaj vinproduktantoj. Eblas rigardi dum ĝi pli ol 114 figurojn el multe pli riĉa kolekto de tiu ĉi urba kolektanto Piotr Pudłowski. Ili devenas el la periodo ekde la 40-aj jaroj de la 18-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Plimulton konsistigas unikaj objektoj el la 18-a jarcento. Krom elfaraĵoj de la plej malnova saksa manufakturo en Meissen la ekspozicio prezentas objektojn el dek kelkaj renomaj eŭropaj produktejoj de porcelanaĵoj. Miniaturaj porcelanaj objektoj kaj figurgrupoj daŭre ravas kaj fascinas per sia rafinita formo, varia temaro kaj produktotekniko.

El la elsendo 16.10.2020. Legas Maciek – 1′ 09″

Ekspozicio de pola skulptistino en Francio

En la Muzeo Hospice Saint-Roch en Issoudun, la centra Francio daŭras la retrospekta ekspozicio de skulptisitno, Maria Papa Rostkowska elmigrinta al Francio, kaj plej longe kreanta en en Italio. Ŝiaj skulptaĵoj troviĝas en pluraj privataj kaj publikaj kolektoj, i.a. en la varsovia Prezidenta Palaco, en la franca Ĝenerala Asembleo, en muzeoj polaj, italaj kaj francaj. Kiel karakterizas ŝian kreadon Stefano Cortina, la kuratoro de ŝia ekspozicio en Milano „ŝia arto estas nek itala, franca aŭ pola. Temas pri eŭropa artistinino”. Lydia Harambourg, kiu estas la kuratoro de la nuna ekspozicio en Issoudun reliefigas la propran skulptistan lingvaĵon de Maria Papa Rostkowska, kiu evoluis de ekspresionimaj terakotaj reliefoj tra bronzaj verkoj ĝis la marmoraj

El la elsendo 09.10.2020. Legas Maciek – 0′ 59″

Laboraĵoj de Magdalena Abakanowicz en Dresdeno

Du laboraĵoj de konata pola plastikistino Magdalena Abakanowicz „Tłum” (homamaso) kaj „Klatka” (kaĝo) dum kelkaj monatoj estas prezentataj en la dresdena Albertinum. Samtempe en Vroclavo – de kie devenas ĉi tiuj verkoj, en la Pavilono de Kvar Kupoloj estos rigardebla instalaĵo de germana artisto Guenther Uecker „Muelejo sur sablo”. Ambaŭ artistoj naskiĝinte en 1930 estas samaĝuloj kaj ilia kreado levas esencajn kaj gravajn por la homa ekzisto temojn. La du ekspozicioj havas la saman titolon „Nia tempo”, originale – „Czas nasz – Unsere zeit – Our time”. Al ambaŭ akompanas ampleksa eduka programo. La dresdena ekspozicio kun la artaĵoj de Abakanowicz daŭras inter la 2-a de oktobro kaj la 10-a de januaro 2021. La verko de Uecker estos prezentata en Vroclavo inter la 25-a de oktobro ĝis la 24-a de januaro 2021.

El la elsendo 09.10.2020. Legas Maciek – 1′ 07″

Eksterordinara eksponaĵo por la Muzeo de Sukceno

Por la venonta jaro estas planita inaŭguro de Muzeo de Sukceno en Gdansko (la norda Pollando). La Muzeo de la urbo Gdansko elspezis pli ol 2 milionojn da zlotoj por la sukcenaj ŝakoj, unu el la plej valoraj eksponaĵoj por la kreata muzeo. Jam de kelkaj jaroj oni klopodis akiri ĉi tiun eksterordinaran objekton, sed baris tion ĝis nun ĝia prezo. Nun Gdansko sukcesis superi la oferton de la novjorka Metropolitan Museum of Art.
La sukcenaj ŝakoj kreiĝis en Gdansko ĉirkaŭ la 1690-a jaro kaj ilia aŭtoro estis unu el la plej famaj sukcenartistoj de la epoko, Michael Redlin. Temas pri la unusola sukcena ŝako el la 17-jarcenta Gdansko kaj unu el nur kvar en la mondo. Similklasaj, kompletaj kaj bone konserviĝintaj sukcenaj ŝakoj troviĝas en la kolektoj de la dana reĝa familio, en la muzeo Ermitraż-Ermitreĵo en Sankt Peterburgo, en la muzeo de juvelfarado kaj oraĵumado en Dresdeno. Ĉiuj devenas el la komenco de la 18-a jarcento. La dimensio de la gdanska ŝako egalas al 37 je 37 je 11 centimetroj. En la anguloj la ŝakplaton subtenas figuroj de leonoj kaj troviĝas korboj kun floroj. Flankoj estas dekoritaj per ovalaj ornamaĵoj. En la ŝaktabulo troviĝas du tirkestoj tegitaj per silko por la ŝakfiguroj.
Komence la gdanska ŝakkompleto trafis al Amsterdamo kaj en 1758 ĝi ektrovĝis en la kastelo Blair en Skotlando apartenanta al Murray-familio. Tiam ĝi estis riparita kaj troviĝis tie ĝis nun. En 2015 la sukcenaj ŝakoj aperis ĉe aŭkcio kaj estis aĉetitaj de privata persono. Antaŭnelonge la ŝakoj denove estis prezentitaj en aŭkcio. Ĉi-foje la Muzeo de Gdansko sukcesis ĝin aĉeti.

El la elsendo 09.10.2020. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 23″

Internacia Festivalo de Grzegorz Gerwazy Gorczycki

Ĝis la 11-a de oktobro nunjare en 10 diversaj urboj de la silezia regiono (la suda Pollando) daŭras la 15-a Internacia Festivalo, kies patrono estas Grzegorz Gerwazy Gorczycki. Ĝi popularigas la klasikan muzikon, artverkojn de la kantista-instrumenta arto kun aparta konsidero de la muzika heredaĵo de Grzegorz Gerwazy Gorczycki. La devenanta el Bytom Gorczycki estas opiniata la plej elstara komponisto de la pola baroko. Nunjare la festivalo omaĝas la 335-an naskiĝdatrevenon de la komponisto, la 100-an naskiĝdatrevenon de Johano Paŭlo la 2-a kaj la 250-an naskiĝdatrevenon de Ludwig van Beethoven. La festivala moto estas la vortoj de la papo „Homojn eblas rimarki fermante la okulojn”. En la festiala programo estis planitaj sep premieraj plenumoj de komponaĵoj de nuntempaj polaj muzikistoj. El inter 15 festivalaj koncertoj tri okazas en Bytom. La naskiĝinta en 1665-a jaro pastro Grzegorz Gerwazy Gorczycki aŭtoras i.a. multajn korusajn komponaĵojn, kiuj servis kiel liturgia ornamo de diservoj en la periodo 1698-1734, kiam li estis la gvidanto de la Wawel-katedrala koruso.

El la elsendo 02.10.2020. Legas Maciek – 1′ 27″