Preskaŭ unu miliono 500 mil vizitantoj partoprenis en la retaj seminarioj, historia debato kaj virtualaj promenoj en kvin polaj reĝaj rezidejoj kadre de la kampanjo „Senpage viziteblaj en novembro”. Pro la pandemio la tradicia evento populariganta la rezidejojn de la polaj reĝoj, historiajn objektojn kaj muzeajn kolektojn kiuj logas infanojn, junularon kaj senjorojn okazis rete. Samperiode pli ol 15 mil lernantoj de la bazaj kaj mezgradaj lernejoj partoprenis virtualajn lecionojn pri la pola historio kaj kulturo. La plej grandan interesiĝon vekis la retaj seminarioj „Ĉi tie okazas historio” kaj virtualaj promenoj sub la gvido de ekspertoj en la Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj la krakova Wawel, en la varsovia Muzeo la Reĝa Łazienki, en la Kastela Muzeo en Malbork kaj en la Regiona Muzeo ĉe la Reĝa Kastelo en Sandomierz. Ĉiuj ĉi eventoj ĝis la fino de decembro estas respekteblaj en la interretaj paĝoj kaj fejsbukaj profiloj de la unuopaj rezidejoj.

El la elsendo 19.12.2020. Legas Gabi – 1′ 32″