La ĵurio de la 78-a Konkurso pri la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo pritaksis entute 80 artverkojn de la jam spertaj kreantoj kiel ankaŭ de infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. La nomoj de la laŭretoj rivalantaj en diversaj kategorioj estis anoncitaj lastdimanĉe en la interreto. La tuta aranĝo pro la pademio okazis en virtuala kadro. Ĉiu konkursaĵo estis konsiderita laŭ la vidpunkto etnografia, historia, arta, kulturhereda.
La krakovaj kripetaj prezentas la Sanktan Familion enkomponitan en la karakterizajn arkitekturajn elementojn de la malnova pola ĉefurbo, ĝia nuntempa historio kaj kultura bunto. Plej ofte kiel modelon ili konsideras krakovajn preĝejojn, la frontonon de Maria-baziliko, turojn kaj kupolojn de la katedralo sur Wawel-altaĵo. Krom la Sankta Familio la tradiciaj herooj de la krakovaj kripetoj estas Lajkonik – tataro sur ĉevaleto, drako, hejnalludisto de Maria-Bazilio kaj urboloĝantoj.
La krakova kripetfara tradicio de du jaroj troviĝas en Unesko-listo de nemateria kulturheredaĵo de la mondo. Kiel la unua subjekto el Pollando en ĉi tiu listo ĝi apudas i.a. la portugalan faduon, la meditereanean kuirarton, ĉinan kaligrafion kaj rumbon el Kubo.

El la elsendo 11.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 36″