La 53-minuta dokumenta filmo pri la fama pola sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska, titolita „Pola Jerusalemo” baldaŭ estos rigardebla en televido kaj en la Interreto. Sur DVD-disko ĝi estas krome senpage akirebla en la urbooficejo de Kalwaria Zebrzydowska.
Tiu ĉi loko, loganta ĉiujare du milionojn da pilgrimantoj estas la plej grava vivoverko de la vivinta lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj Mikołaj Zebrzydowski, vojevodo de Krakovo, granda reĝa marŝalo kaj marŝalo de la Ĉefa Reĝa Tribunalo. En 1602 li subskribis la fondoakton de klostro en ĉi tiu loko, al kiu li venigis bernardenojn. Tio estis la unua ĝermo de la pola pilgrimejo, kiu ekde la komenco ĝuis grandegan popularecon. 15 jarojn poste Zebrzydowski lokalizis ĉi tie urbon, Kalwaria Zebrzydowska (Kalvario de Zebrzydowski).
La filmo koncentriĝas pri la vivo de la sanktej- kaj urbofondinto, al la spektanto liverante samtempe fascinan vojaĝon tra la 17-jarcenta historio de Pollando ĝis nuntempo. La filmo prezentas do ankaŭ la plej gravajn eventojn, kiuj okazas nun en la „Pola Jerusalemo”. I.a. temas pri la Paskokaza rekreado de Pasiono, por kiu venas centoj da miloj da pilgrimantoj. Per la nuntempaj filmkadroj de Jerusalemo, arkivaĵoj kaj pentraĵoj la filmo reliefigas similecojn inter ambaŭ urboj ne nur se temas pri topografio, sed ankaŭ la spirita dimensio de la du lokoj.
La filmo kreiĝis kadre de la projekto „Zebrzydowski 2020”. Krom la filmo estis verkita monografio de Mikołaj Zebrzydowski kaj estis eldonita kopio de medalo kun lia bildo emisiita en 1601.

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek – 01’56”