Sciencaj informoj

La avantaĝoj de arĝenta manĝilaro

Enretigita de: | Maj 30, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La arĝenta manĝilaro servas kiel ornama elemento de la tablo kaj elmontras la socian statuson de la posedanto. Ĝi ankaŭ rolas pozitive en la kunteksto de nia sano, ĉar arĝento efikas antisepse, kontraŭbakterie kaj kontraŭviruse. Usonaj biologoj difinis arĝenton kiel antibotikon de riĉuloj, kiam en la 80-aj jaroj estis malkovrite, ke epidemiojn en la mezepoko estis supervivantaj nur riĉaj personoj. Tiu fenomeno estis longe neklarigita ĝis kiam estis malkovrite, ke tio okazis dank’ al la arĝenta manĝilaro, pri kiu tiuepoke disponis nur riĉuloj. Dum la manĝado per la arĝenta manĝilaro en la buŝo kreiĝas koloida arĝento, kiu estas bonega antibiotiko. Tial la uzado de arĝenta manĝilaro ĉiutage estas konsilinda aparte por infanoj, kiuj dank’ al tio estas protektitaj kontraŭ bakteriaj infekcioj kaj oftaj malvarmumiĝoj. Krome la uzo de arĝenta kulero por preprado de supoj, konfitaĵoj kaj aliaj produktoj garantias, ke ili ne putriĝos. Oni krome rekomendas servi vinon en arĝentaj kalikoj, dank’ al kio ĝia gusto fariĝas pli rafinita kaj ĝia temperaturo malkreskas. Ankaŭ simpla kranakvo servita en arĝenta kruĉo post mallonga tempo akiras salubrajn proprecojn. Oni malrekomendas tamen la arĝentan manĝilaron por la konsumado de ovoj aŭ majonezo, ĉar enestanta en ili sulfuro rezultigas kemian reagon, kiu ne nur lasas nigran sedimenton sur la manĝilaro, sed krome kaŭzas metalecan guston en la buŝo.

El la elsendo 30.05.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’47”

sc_bp_tm_Avantagoj de argenta mangilaro_01’47”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524959

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj