Sciencaj informoj

Pola kontraŭleŭkemia farmaciaĵo ekzamenata en Usono

Enretigita de: | Maj 23, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En marto en tri usonaj centroj komenciĝis klinikaj ekzamenadoj de la pola farmaciaĵo kontraŭ akuta medola leŭkemio. Tio estas laŭvica pola farmaciaĵo, kiu evidentiĝis tiom promesoplena, ke estis subigita al la klinikaj ekzamenadoj. Pli frue, en 2016 sukcese finiĝis la unua fazo de ekzamenadoj de farmaciaĵo kontraŭ melanomo, kiu estis prilaborita de specialistoj el la Varsovia Universitato. La farmaciaĵo kontraŭ akuta medola leŭkemio estis  prilaborita de la krakova firmao Selvita. En ĝi estis utiligita la kemiaĵo SEL24, kiu estis aĉetita de la Fondaĵo por Evoluigo de Diagnozado kaj Terapio en Varsovio, kie laboris pri ĝi la pola-itala scienca kolektivo. La preparaĵo estis patentumita en Usono, Eŭropo, Japanio kaj aliaj landoj. Ĝia efikeco estis konfirmita en esploroj kun bestoj en Instituto pri Imunologio kaj Esplora Terapio de la Pola Sciencakademio en Vroclavo, Jagelona Universitato en Krakovo, Instituto pri Hematologio kaj Transplantologio en Varsovio kaj la Medicina Universitato en Gdansko. Kun la pola preparaĵo estas ligitaj grandaj esperoj, ĉar ĝi povas esti aplikata je difinita mutacio de tumoraj ĉeloj, kiu ankoraŭ ne ekzistas en la kuracado de la malsano. Por ĝia kuracado estas urĝe serĉataj novaj medikamentoj, ĉar la kuracefikeco daŭre estas malgranda. La 5-jaran transvivon akiras apenaŭ 24 procentoj de pacientoj. En marto en tri usonaj centroj komenciĝis klinikaj ekzamenadoj de la pola farmaciaĵo kontraŭ akuta medola leŭkemio. Tio estas laŭvica pola farmaciaĵo, kiu evidentiĝis tiom promesoplena, ke estis subigita al la klinikaj ekzamenadoj. Pli frue, en 2016 sukcese finiĝis la unua fazo de ekzamenadoj de farmaciaĵo kontraŭ melanomo, kiu estis prilaborita de specialistoj el la Varsovia Universitato. La farmaciaĵo kontraŭ akuta medola leŭkemio estis  prilaborita de la krakova firmao Selvita. En ĝi estis utiligita la kemiaĵo SEL24, kiu estis aĉetita de la Fondaĵo por Evoluigo de Diagnozado kaj Terapio en Varsovio, kie laboris pri ĝi la pola-itala scienca kolektivo. La preparaĵo estis patentumita en Usono, Eŭropo, Japanio kaj aliaj landoj. Ĝia efikeco estis konfirmita en esploroj kun bestoj en Instituto pri Imunologio kaj Esplora Terapio de la Pola Sciencakademio en Vroclavo, Jagelona Universitato en Krakovo, Instituto pri Hematologio kaj Transplantologio en Varsovio kaj la Medicina Universitato en Gdansko. Kun la pola preparaĵo estas ligitaj grandaj esperoj, ĉar ĝi povas esti aplikata je difinita mutacio de tumoraj ĉeloj, kiu ankoraŭ ne ekzistas en la kuracado de la malsano. Por ĝia kuracado estas urĝe serĉataj novaj medikamentoj, ĉar la kuracefikeco daŭre estas malgranda. La 5-jaran transvivon akiras apenaŭ 24 procentoj de pacientoj.

El la elsendo 23.05.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’44”

sc_bp_tm_Pola farmaciajo kontrau akuta medola leukemio_01’44”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511168

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj