Sciencaj informoj

La spirado influas la memoron kaj emociajn reagojn

Enretigita de: | Maj 30, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La spriritmo, tio ĉu la aero estas enspirata aŭ elspirata, influas la aktivecon de la cerbo kaj dank’ al tio rapidecon kun kiu ni identigas emociojn. Tiuj rezultoj videbliĝas ankaŭ dum  memorigado. Sciencistoj el la usona Northwestern-Universitato, pri kio skribis „Journal of Neuroscience” malkovris, ke la spiroritmo respondecas pro stimulado de la tiuj cerbosferoj, kiuj kontrolas la alifaradon de flarstimuloj, memorfunkciojn kaj emociajn reagojn.  Ili elmontris ankaŭ, ke homoj pli rapide rekonas vizaĝojn, kiuj esprimas timon kaj pli bone memoras objektojn, kun kiuj ili rilatis dum la enspirado de aero tra la nazo. Kiel informis la kunordiganta la esploron Christina Zelano la ĉefa malkovro konsistas en tio, ke dum enspirado de aero okazas grandaj ŝanĝoj en la cerbofunkciado, ĉar la esnprirado stimulas neŭronojn en la limba sistemo. Ĉi tiuj konkludoj estis tiritaj post la priekzameno de 60 volontuloj rigardantaj fotojn dum scienicistoj mezuris ilian spiroritmon.

El la elsendo 30.05.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’12”

sc_bp_tm_La influo de spirado_01’12”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526702

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj