Sciencaj informoj

Specializo de la cerbaj duonsferoj

Enretigita de: | Maj 23, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Pli bona rekono de mekanismoj ligitaj kun specializo de la cerbaj duonsferoj povas helpi la komprenon de multaj perturboj en la cerbofunkciado. Tiu specializo elformiĝis en la daŭro de evoluo de iuj animaloj, inkluzive de mamuloj. Ĝi aperas ankaŭ ĉe kelkaj bidoj kiel kaktuo, kolombo, krome ĉe iuj vertebruloj kaj nevertebruloj. Antaŭ kelka tempo sciencistoj en la periodaĵo „Neuron” konsideris kial la cerba duonsfera specializo estas avantaĝa laŭ la evolua vidpunkto. Laŭ Onur Gunturkun el la universitato en la germana Bochum ĝi plenumas tri taskojn. La unua koncernas la sensan percepton. Ju malpli facila tasko, des pli grandan specializon ĝi postulas. Tiel tia tasko estas pli bone solvata dank’ al specializa funkciado de cerbosferoj. Kaze de homoj kutime la dekstra duonsfero rekonas la vizaĝojn la maldekstra – literojn kaj vortojn. La sekva specializo liĝigas kun mobileco kaj povas koncerni maldekstrulemon. Dank’ al cerba specializo eblas akiri pli grandan lertecon. La cerba duonsfera specializo ebligas ankaŭ samtempan plenumadon de diversaj funkcioj. Ekzemple kokino uzas unu okulon por distingi grajnojn disde ŝtonetoj, per la alia ĝi atentas pri virtuala minaco. Do, kiel dirite pli bona rekono de mekanismoj ligitaj kun specializo de la cerbaj duonsferoj povas helpi la komprenon de multaj perturboj en la cerbofunkciado. Laŭ la germana sciencisto principe ne ekzistas la cerboperturbo, kiu ne estus ligita kun la demando de asimetria funkciado de la cerbosferoj.

El la elsendo 23.05.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’51”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521205

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj