Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Unika Biblio de Gutenberg en Pelplin

La Biblio de Gutenberg, Leicester-kodo de Leonardo da Vinci kaj Evangliaro de Henriko Leono estas la plej multekostaj libroj de la mondo. En Pollando, en la Dioceza Pelpilin-muzeo troviĝas unu el la historiaj ekzempleroj de la Biblio de Gutenberg en la originala 15-jarcenta kovrilo de la majstro Henriko Coster el Lubeko. Ĉiu el la presitaj antaŭ centoj da jaroj librego estas orvalora. En 1985 unu el tiuj ekzempleroj – entute 48 en la tuta mondo – akiris la prezon de 5 milionoj da dolaroj.
Laŭ historiistoj la pola ekzemplero estas unika, ĉar plej verŝajne ĝi estas la plej malnova el la ekzistsnataj Biblioj de Guteberg. Ĝi distiĝigas per riĉa kaligrafio, librotioloj skribitaj ruĝkolore kaj unu aparta detalo. La unua en la historio preseraro sur la unua paĝo.
En du volumoj troviĝas 641 paĝoj presitaj ambaŭflane dukolumne. Ĝi enhavas la latinan tekston de la Sankta Skribo en la traduko de sankta Hieronimo kun komentoj kaj prologoj. Mankas en ĝi la lasta, 217-a paĝo en la 2-a volumo kun la teksto de Apokalipso. Ĝi estis aĉetita en 1496 por franciskonoj de Lubawa. Post la likvido de la klostro la Biblio ektroviĝis en la seminaria biblioteko de Pelpin.

El la elsendo 31.12.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 38″

Narciso ĉe la fonto de Caravaggio en Varsovio

La tolaĵo de Caravaggio „Narciso ĉe la fonto” el la Palaco Barberini en Romo riĉigas la ekspozicion „Caravaggio kaj aliaj majstroj. Artverkoj el la kolekto de Robert Longhie” en la varsovia Reĝa Kastelo. Eblos ĝin admiri ĝis la 20-a de februaro 2022. La ekspoziciaranĝo de ĉi tiu bildo ebligas al la vizitantoj kontempli ĝin en apartigita spaco, en kiu ne konkurencas la aliaj artverkoj. Tiamaniere la varsovia Reĝa Kastelo inaŭguris serion da eventoj, kiu en ĉirkaŭ unumonata intervalo ebligos al spektantoj intimi kun unuopaj verkoj de elstaraj artistoj.
La prezentata tolaĵo de Caravaggio kreiĝis ĉirkaŭ la 1600-a jaro kaj estas unu el la pentraĵoj pri kies prunto plej ofte klopodas la muzeoj de la mondo. Sed la figuro mem de la pentristo vekas ankaŭ ĝeneralan interesiĝon ne sole pro la artverkoj. Tial la Reĝa Kastelo komence de decembro proponis al la vizitantojn tri famajn filmojn pri la artisto – „Caravaggio” el 1986, „La Potenco de la arto” de BBC kaj „Caravaggio – la animo kaj sango” el 2018.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Barbara kaj Gabi – 1′ 32″

Krakovaj kristnaskaj kripetoj en Varsovio

En la varsovia palaco Sub la Lada Tegmento daŭras ekspozicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj. La unuan fojon la pola ĉefurbo prezentas al sia publiko 50 enorme fantaziajn kaj fajne faritajn tradiciajn konstruaĵojn el Krakovo, el inter kiuj preskaŭ ĉiuj estis premiitaj aŭ distingitaj. La kripetoj devenas el la kolektoj de la Krakova Muzeo kaj el kolektoj de privataj personoj. La tradicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj kreiĝinta en la 13-a jarcento estas perata de generacio al generacio. La unua oficiala konkurso estis organizita en 1937. Ĉiuj ĉi artverkoj de krakovaj artistoj profesiaj kaj amatoroj emfazas valorojn de la pola kulturo kaj emanas per la infanj revoj. Ekde 2018 la tradicio de la Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo troviĝas en la Reprezenta Listo de la Nemateria Heredaĵo de Unesko. La ekspozio en la palaco Sub la Lada Tegmento daŭros ĝis la 2-a de februaro 2022.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Maciek – 1′ 13″

La tradicio de la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo daŭras

Konforme al la plurjara tradcio ankaŭ nunjare okazis Konkurso por Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo. La 2-an de decembro la konkurspartoprenintoj alportis siajn verkojn al la Ĉefa Foirplaco kaj la 5-an de decembro oni anoncis la laŭreatojn 2021. En la nunjara rivalado partoprenis kaj spertoplenaj kaj tute novaj konkursantoj per pli ol 100 verkoj. Kvankam tiu nombro ne esta s rekorda tamen temis pri 19 kripetoj pli ol pasintjare. La Kristnaska Kripeto de Krakovo estas arkitektura miniatura artverko enhavanta la karakterizajn detalojn de la urbo. Plej ofte ili imitas la krakovajn preĝejojn. Plej volonte oni rekreas la frontonon de la Bazilio de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj kupolojn de Wawel-altaĵa katedralo. La tradiciaj ĉeffiguroj krom la S-ta Familio estas Lajkonik, la barbohava rajdanto kun tataraj vizaĝtrajtoj en pseŭdoorienta vesto moviĝanta per ligna ĉevaleto fiksita ĉe la talio, la Wawel-drako, la bazilika trumpetisto kaj loĝantoj de Krakovo. La tradicio de la Kristnskaj Kripetoj de Krakovo troviĝas en Unesko-listo de la nemateria heredaĵo de la homaro. La verkoj estas taksataj en diversaj kategorioj depende de la grandeco kaj aĝo de la kreintoj. Nunjare la ĵurio ne pritaksis tri kripetojn, ĉar ili ne plenumis la kriteriojn de la konkursregularo, sed ili troviĝis en la postkonkursa ekspozicio. Same ĝi, kiel la konkurso mem ricevis la honoran patronecon de la Pola Unesko-Komitato.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Gabi – 1′ 51″

Civitana Simfonia Orkestro en Siemianowice Śląskie

Antaŭnelonge en la urbo Siemianowice Śląskie en la suda Pollando kreiĝis Civitana Simfonia Orkestro, en kiu ludas 34 muzikistoj en la aĝo de 11 ĝis 71 vivojaroj. La iniciaton prezentis muzikdirektisto, manaĝero kaj pedagogo d-ro Bogusław Jan Bemben. Al la civitana muzika projekto estis inivitaj ĉiuj muzikistoj de la urbo sendepende de la aĝo kaj sceneja staĝo, tamen konantaj la muziknotojn kaj disponantaj pri propra instrumento; senkonsidere al la praktikata profesio pretaj partopreni la iniciaton kaj ekzerci kun la orkestro. La patronecon super la entepreno transprenis la urbprezidanto. Tiel ekzameniĝis la ideo de la demalsupra kunlabro de civitanoj kun la komunumaj aŭtoritatoj kaj kulturinstitucioj Por la 11-a de decembro 2021 estis planita la inaŭgura koncerto, en kies repertuaro aŭdiĝis komponaĵoj de Wolfgang Amadeus Mozart, Franz Schubert kaj la orkestrdirektisto.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Gabi – 1′ 12″

Trezoroj el Wawel-kastelo en Lublin

Ĝis la 27-a de februaro 2022 la loĝantoj de la orienta pola urbo Lublin havas la unuan fojon unikan ŝancon en sia Nacia Muzeo rigardi la trezorojn de la krakova reĝa kortego el Wawel-kastelo. La Muzeo troviĝas en la kastelo de Lublin, kiu dum jarcentoj rolis kiel haltoloko kaj trapasa loĝloko de la polaj reĝoj moviĝantaj inter Wilno kaj Kraków. La ekspozicio „El Wawel-kastelo al Lublino. Trezoroj el la reĝa kortego” referencas al la brilo de la reĝa rezidejo en Lublino, ekde ĝia elkonstruo fare de reĝo Kazimierz la Granda ĝis la 17-jarcenta sveda invado. Inter la eksponaĵoj el Wawel-kastelo troviĝas juveloj, valoraj moneroj, paradaj pladoj, reĝaj memoraĵoj, objektoj privataj kaj donacoj, kiuj ĉiutage troviĝas en la kastelaj salonoj kaj en la Reĝa Trezorejo en Krakovo. La prunto de tioma amaso da reĝaj memoraĵoj el Wawel-kastelo estis ebla pro la renovigado de la krakovaj salonoj kaj trezoreja ekspozicio. Tial la ekspozicio en Lublino havas neripeteblan karakteron pro la amplekseco de la eksponaĵoj prezentataj ekster Wawel-kastelo. Krom unikaj objektoj el la krakova kastelo la ekspozicion riĉigis historiaj objektoj el la kolektoj de dudek aliaj institucioj, arkivejoj, bibliotekoj, muzeoj en Pollando. Ekzemple el la Nacia Muzeo en Gdansko estis pruntita gotika pupitro, ĉe kiu povis lerni la reĝaj filoj. En Pollando troviĝas krome nur unu plia simila ekzemplero; ĝi estas unu el la dek kvar en la mondo.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Maciek – 1′ 47″

Jordi Savall, honorofica doktoro de la Silezia Universitato en Katowice

Meze de novembro nunjare en la Silezia Universitato en Katowice okazis solenaĵo, dum kiu fama kataluna muzikisto kaj komponisto, Jordi Savall transprenis la titolon de la honorofica doktoro de ĉi tiu altlernejo. Savall estas virtuozo de gambovjolo, unu el la plej elstaraj interpretantoj de la malnova muziko, aparte el la periodo de renesanco kaj baroko. Li jam estas honorofica doktoro de i.a. universitatoj en  Barcelono kaj Bazelo. En 2008 li estis nomumita la ambasadoro de la Eŭropa Unio por la interkultura dialogo kaj ricevis la titolon „Unesko-artisto favore al paco”. Kiel i.a. diris Jordi Savall en Katowice „muziko estas la maniero de ligiteco kun aliaj, estas la maniero kompreni aliajn kulturojn kaj kelkfoje unusola komunikmaniero”. La solenaĵo estis ligita kun la koncerto de Savall al kiu akompanis David Mayoral kaj Enrique Solinis. Jordi Savall vastigis liston de la jamaj honoroficaj doktoroj de la Silezia Universitato inter kiuj troviĝas i.a. Eugene Ionesco, Sławomir Mrożek, Ryszard Kapuściński, Josif Brodski, Wojciech Kilar, Jacques Derrida, Józef Szajna i John Maxwell Coetzee.

El la elsendo 10.12.2021. Legas Maciek – 1′ 29″

Polaj sciencaj kaj kulturaj institucioj en Italio

Reprezentantoj de la Pola Nacia Fondaĵo partoprenis internacian konferencon en la Universitato de la itala Padovo dediĉitan al la temo „Klasikaj inspiroj kaj kulturaj aspiroj de popularigantoj de la pola kulturo en Padovo”. La konferenco kiel la scienca iniciato premisas establon en Italio de la reto da polaj institucioj i.a. sciencaj kaj kulturaj. Dum la konferenco la reprezentanto de la Pola Nacia Fondaĵo memorigis la eksterordinaran signifon de la Padova Univeritato por la pola scienco. Li informis kaj parolis pri la polaj elitoj de la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcento, elstaraj kulturnivele kun altaj kompetentoj filologiaj aŭ medicinaj, kiuj peredukiĝis en Padovo. Dum la konferenco estis memorigitaj el la reta paĝo de la Padova Universitato donitaĵoj pri personoj, venintaj studi en Padovo dum la 800-jara historio de la universitato. La ideodonito de la konferenco estis profesoro Mirosław Lenart, la prezidanto de la pola ministeria kolektivo por iniciatoj lige kun la 800-jariĝo de la Padova Universitato. La scienc-kulturan eventon partoprenis sciencistoj el la roma kaj padova universitatoj, el la polaj universitatoj en Varsovio, Krakovo, Vroclavo, Lublin, Rzeszów kaj Bjalistoko.

El la elsendo 10.12.2021. Legas Maciek – 1′ 29″

Łempicka kaj artistoj el Ecole de Paris en Książ Kastelo

Kelkdek verkojn de Tamara Łempicka kaj de artistoj el Ecole de Paris eblas ĝis la 9-a de januaro 2022 rigardi en la filio de la Artgalerio en Wałbrzych, t.e. „Kastelo Książ”. Ecole de Paris estas termino difinanta internacian grupon de plastkistoj venintaj al Parizo ankoraŭ antaŭ la 1-a mondimilto kaj setliĝantaj ĉe Montparnass. Inter ili estis reprezentantoj de diversaj dominantaj tiam stiloj. Ĉiuj prezentataj en Wałbrzych-artgalerio verkoj devenas el la kolektoj de la privata muzeo Villa la Fleur, kreiĝinta dank’ al la artverka kolektisto Mark Roefler. La ekspozicio prezentas tolaĵojn, desegnaĵojn, skulptaĵojn i.a. de Tamara Łempicka, Moïse Kisling, Mea Muter, Ludwik Markus, Eugeniusz Zak, Henri Hayden, Jean Lambert-Rucki kaj Nadia Leger. La oranizantoj de la ekspozicio „Parizo estis virino” atentigas pri Łempicka kiel la plej grava artistino de la stilo art deco, t.e. artdekora stilo. La ekspozicio estas prezentata en tri apartaj salonoj „Tamara – artistino triumfana” kun la desegnĵoj kaj tolaĵoj de Łempicka; la salono „Virino – portretoj kaj bildigado” enhavas virinajn portretojn; la tria salono „Majstrinoj – la arto de virinoj” prezentas verkojn de plej renomaj artistinoj. Vizitantoj de la Kastelo Książ povas rigardi la ekspozicion sen la neceso aĉeti kroman bileton.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Maciek – 1′ 29″

Ŝekspir-festivalo en la Asocio de Eŭropaj Festivaloj

European Festivals Association, Asocio de la Eŭropaj Festivaloj membrigas la plej grandajn festivalojn, distingiĝantajn ne nur per la plej alta arta nivelo, sed ĝi ankaŭ lobias por la kunlaboro sur la loka kaj internacia ŝtupo, unuavice prezentante la kulturan riĉecon de Eŭropo. La Asocio funkcias ĉe la Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Parlamento. Dum la antaŭnelonga evento Arts Festivals Summit en Galway (Irlando) al la asocio estis akceptita la Ŝekspira Festivalo en Gdansko. La gdanska Festivalo estas organizata ekde 1997, kvankam ĝia historio estas je 4 jaroj pli longa, kiam la fondaĵo Theatrum Gedanense organizis la Unuajn Ŝekspirajn Tagojn de Gdansko. Okaze de la 1000-jariĝo de Gdansko la Tagoj transformiĝis en Festivalon. Ekde tiam Ŝekspirfestivaloj estas organizataj komunume de la fondaĵo kaj la festivalo. En ilia daŭro okazis jam pli ol 800 eventoj, prezetitaj de 225 diversaj teatraj trupoj el pli ol 40 landoj. Asocio de la Eŭropaj Festivaloj kreiĝis en 1952 kaj reprezentas pli ol 100 diversspecajn festivalojn – muzikajn, ĥoreografiajn, teatrajn kaj interbranĉajn. Ekde 2015 ĝi atribuas EFFE Award Europe for Festivals, Festivals for Europe. Tiun distingon krom la Gdanska Ŝekspirfestivalo ricevis ankaŭ alia pola festivalo, Festivalo Malta el Poznano. EFFE Award estas atribuata pro eksterodinara engaĝiĝo de la festivaloj por la evoluo de kulturo kaj socio, pro artaj serĉadoj kaj indikado de artaj tendencoj.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Maciek – 1′ 55″