European Festivals Association, Asocio de la Eŭropaj Festivaloj membrigas la plej grandajn festivalojn, distingiĝantajn ne nur per la plej alta arta nivelo, sed ĝi ankaŭ lobias por la kunlaboro sur la loka kaj internacia ŝtupo, unuavice prezentante la kulturan riĉecon de Eŭropo. La Asocio funkcias ĉe la Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Parlamento. Dum la antaŭnelonga evento Arts Festivals Summit en Galway (Irlando) al la asocio estis akceptita la Ŝekspira Festivalo en Gdansko. La gdanska Festivalo estas organizata ekde 1997, kvankam ĝia historio estas je 4 jaroj pli longa, kiam la fondaĵo Theatrum Gedanense organizis la Unuajn Ŝekspirajn Tagojn de Gdansko. Okaze de la 1000-jariĝo de Gdansko la Tagoj transformiĝis en Festivalon. Ekde tiam Ŝekspirfestivaloj estas organizataj komunume de la fondaĵo kaj la festivalo. En ilia daŭro okazis jam pli ol 800 eventoj, prezetitaj de 225 diversaj teatraj trupoj el pli ol 40 landoj. Asocio de la Eŭropaj Festivaloj kreiĝis en 1952 kaj reprezentas pli ol 100 diversspecajn festivalojn – muzikajn, ĥoreografiajn, teatrajn kaj interbranĉajn. Ekde 2015 ĝi atribuas EFFE Award Europe for Festivals, Festivals for Europe. Tiun distingon krom la Gdanska Ŝekspirfestivalo ricevis ankaŭ alia pola festivalo, Festivalo Malta el Poznano. EFFE Award estas atribuata pro eksterodinara engaĝiĝo de la festivaloj por la evoluo de kulturo kaj socio, pro artaj serĉadoj kaj indikado de artaj tendencoj.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Maciek – 1′ 55″