Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Arĝenta monero kun Gabriela Zapolska

La Nacia Pola Banko encirkuligis novan arĝentan moneron en la serio „Grandaj aktorinoj”. Ĝi prezentas sur la reverso stilizitan porterton de Gabriela Zapolska. La averso bildigas la konturon de la spektakla salonego en la Teatro de Juliusz Słowacki en Krakovo. La monero kun la valoro de 20 zlotoj estos emisiita en la eldonkvanto de 10 mil ekzempleroj kaj kostas popece 270 zlotojn. Ĝi estas aĉetebla ekde la 14-a de oktobro 2021 kaj povas esti interesa objekto por esperantistoj, kiuj konatiĝis kun ŝia teatraĵo „Moralo de sinjorino Dulska” okaze de la Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Maciek – 0′ 46″

Cisterciana Historimuzeo en Krakovo

En 2022 oni solenos la 800-jariĝon de la cisterciana ĉeesto en la apudkrakova vilaĝo Mogiła, nun kvartalo de la urbo. Kadre de la preparoj al la jubileo dum sep jaroj kreiĝis Muzeo pri la Historio kaj Spirita Heredaĵo de Cistercianoj. Eblas rigardi en ĝi la plej valorajn artverkojn el la kolekto de la abatejo kaj la plej malnovajn libregojn el la klostra biblioteko. Inter apartaj vidindaĵoj troviĝas bonege konserviĝintaj fragmentoj de romanikaj muroj el la 13-a jarcento, restaĵoj de >hypocaustum<, la mezepoka hejtsistemo retrovita en la subterejoj kaj mezepoka sekurŝranko, alivorte fortigita per fero ligna kestego fermata per kelkaj seruroj. Ĉe la muzea itinero troviĝas kanalo, laŭ kiu ankoraŭ en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento fluis rivereto movanta la aranĝaĵojn de la klostra muelejo kaj forĝejo. Cistercianoj venis al Mogiła en la 13-a jarcento. Ilian abatejon en 1222 fondis episkopo Iwo Odrowąż. La unuopaj muzeaj salonoj prezentas i.a. la ĉiutagan vivon de la monakoj, arkitekturajn detaloj el la preĝejo, liturgiajn instrumentojn kaj vestojn. Por la vizitantoj estis pretigitaj multmediaj prezentoj, filmo pri cistercianoj kaj Mogiła-abatejo. Gastoj ĝuante favorajn veterkondiĉojn povas ripozi en rekonstruita abata ĝardeno.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Maciek – 1′ 36″

100-jariĝo de Czesław Słania

En la stokholma Muzeo de Poŝto la 21-an de oktobro nunjare estis inaŭgurita ekspozicio dediĉita al la pola kreinto de poŝtmarkoj, Czesław Słania lige kun lia 100-a naskiĝdatreveno. La pola gravuristo, kiu en 1956 elmigris al Svedio kreis pli ol mil miniaturajn artverkojn por kelkdek landoj de la mondo. Słania estas difinata kiel „la plej fama gravuristo de la 20-a jarcento”, reĝo de gravurilo/burilo, „la dua Albrecht Dürer” aŭ la plej fekunda projektanto de la poŝtmarkoj en la mondo”. Słania en sia laboro aplikis la 500-jaran teknikon, kiu konsistis en la kreo de gravuraĵo sur metala plato en la spegula maniero laŭ la skalo 1:1. Dum la jubilea ekspozicio „Dek bonaj el unu mil. Słania taksas siajn gravuraĵojn” estis elstarigitaj 10 poŝtmarkoj, kiujn la aŭtoro taksis plej alte. Inter ili estas la plej granda poŝtmarko en la mondo prezentanta fragmenton de la fresko „Grandaj bravagoj de svedaj reĝoj” el la Palaco Drottningholm. La troviĝanta inter Guinnes-rekordoj poŝmarko kreiĝis en la 2000-a jaro kiel lia unumila poŝtmarko, kiam Słania havis 79 jarojn. Alia fama miniatura artverko aŭtorita de Słania estas „Baleto”, en 1979 agnoskita kiel la plej bela poŝtmarko de la mondo. Lia poŝtmarko prezentanta violoniston Hins Anders el la tolaĵo de Anders Zorn en 1984 ricevis la premion de Robert Stolz pro ĝia muzika motivo. La sveda PostNord okaze de la 100-jariĝo de Czesław Słania emisiis porokazan poŝtmarkon kun lia portreto je la valoro de 100 kronoj. Krom filatelaj projektoj i.a. por Danlando, Ŝafinsuloj, Germanio, Francio, Svislando, Ĉinio kaj Vatikano Czesław Słania projektis ankaŭ monbiletojn. Okaze de la jubileo la Pola Instituto en Stokholmo kune kun la sveda Societo de Czesław Słania eldonis sved- kaj pollingve jubilean antologion kun kolekto de artikoloj pri diversaj aspektoj de la arta kreado kaj vivo de la artisto.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Pamela – 2′ 29″

Piotr Barszczowski distingita en Florenco

La novvitralo „La lasta manĝo XXI” kaj tri aliaj laboraĵoj de Piotr Barszczowski prezentitaj dum la 13-a Artbienalo en Florenco estis distingitaj per ora medalo „Lorenzo il Magnifico” en la kategorio multmediaj artoj. Li ricevis krome la premion de la publiko. La internacia ĵurio konsistanta el renomaj sciencistoj, historiistoj kaj artkritikistoj atribuas la premion “Lorenzo il Magnifico” al plej bonaj aŭtoroj en dek kelkaj kategorio. Nunjare en Florenco estis distigitaj entute kvar artistoj el Pollando.
La nunjara gvidtemo de la evento estis „Virino en la arto tra jarcentoj. Virino en la nuntempa arto”. En sia premiita verko Piotr Barszczowski enmetis la biblian rakonton en la dudekunujarcentan kadron – kun renesancaj referencoj kaj motivo de 12 virinoj – prezentante la nuntempulan rigardon al la lastmanĝa evento. „La lasta manĝo XXI” konstante estas ekspoziciata en Benedikatana Abatejo en Tyniec.
La premio de la Bienalo referencas al la historio de Florenco en la brila epoko de la urbo dum la regado de Lorenzo de Medici, granda mecenato kaj apoganto de la renesanca arto. Lia reliefa portreto troviĝas sur la medalo per kiu estas distingitaj la premiitoj.

El la elsendo 05.11.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 37″

Liberaj novembraj vizitoj en la reĝaj rezidejoj

Jam la 10-an fojon dum la tuta novembro okazas liberaj vizitoj en la reĝaj rezidejoj. Oni pretigis senpagajn biletojn por ekspozicioj konstantaj kaj portempaj kaj por specialaj eventoj, kiel renkontiĝoj, prelegoj, konferencoj, laborrenkontiĝoj kaj organizata gvidado. Por infanoj, junularo kaj lernajanaj grupoj estis pretigitaj muzeaj lecjonoj kaj retaj prezentoj. Kadre de la novembra libera vizitado de la reĝaj kasteloj okazos muzeaj lecionoj, laborrenkontoj por senjoroj, kuirartaj laborrenkontoj por grupoj, okupoj planitaj por tutaj familioj, laŭtemaj promenoj por junularo kaj por plenkreskuloj. Nunjare la unuan fojon en la evento partoprenas ok reĝaj rezidejoj. Temas pri la Reĝa Kastelo en Varsovio, la Reĝa Kastelo Wawel en Krakovo, la varsovia Reĝa Łazienki-Parko kun ĝiaj historiaj objektoj, la varsovia Palaco de reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów, la kastelo en Malbork, la Reĝa kastelo en Sandomierz, Kastelo Zupiny en Wieliczka, La Reĝa kastelo en Poznań.

El la elsendo 05.11.2021. Legas Maciek – 1′ 09″

La usona filmfestivalo en Vroclavo

Inter la 9-a kaj la 14-a de novembro 2021 en Vroclavo okazos la 12-a Festivalo de usonaj filmoj. En la repertuaro de 110 kinobildoj 54 estos prezentitaj en Pollando la unuan fojon kaj 12 havos sian internacian premieron. La nunjara festivala eldono havos hibridan formon, t.e. post la novembra ĉeesta formulo la reta okazos inter la 1-a kaj la 14-a de decembro. Grava elemento de la usona filmfestivalo estas konkursaj sekcioj: Spectrum. Kadre de la trarigardo de novaj talentoj kaj junaj talentuloj de la usona filmarto estos prezentitaj 16 titoloj kaj American Docs, kiu konsistos el 9 dokumentaj filmoj proksimigantaj diversajn bildojn de Usono. En la festivala progamo troviĝos krome du sekcioj dediĉitaj al la nuntempa usona dokumenta filmo – Special Docs kaj Portretoj. La kompleta programo de la ĉeesta filmfestivalo estas konsultebla interrete (americanfilmfestival.pl). La listo de filmoj prezentotaj en la virtuala parto de la festivalo estos publikigita meze de novembro.

El la elsendo 30.10.2021. Legas Maciek – 1′ 12″

Prof. John Rink kun la distingo Bene Merito

La 17-an de oktobro nunjare profesoro John Rink ricevis la Distingon de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Bene Merito (al bone meritiĝinta) pro la plurjara disvastigado de Chopin-muziko kaj heredaĵo en Britio kaj en la mondo. Prof. John Rink estas eksperto pri Chopin-manuskriptoj, publikaĵoj kaj plenumpraktiko de Chopin-komponaĵoj kaj aŭtoras krome du retajn projektojn Chopin’s First Editions Online kaj Online Chopin Variorum Edition. Prof. John Rink studis en Princeton-universitato, King’s College en Londono kaj en Kembriĝa Universitato. Kiel usona pianisto kaj eksperto pri Frederiko Chopin li partoprenis plurajn konkursojn por junaj pianistoj. En 2003 li fariĝs membro de la Programa Konsilio de la varsovia Nacia Instituto de Frederiko Chopin. Ekde 2009 prof. John Rink lekcias en Kembriĝa Universitato kadre de Musical Performance Studies. Li gastlekcias en Konservatorio en Ŝanghajo kaj en Konservatorio Yong Siew Toh en Singapuro. Li estis la ĵuriano de Internaciaj Piankonkursoj de Frederiko Chopin en Varsovio en 2015 kaj 2021.

El la elsendo 30.10.2021. Legas Maciek – 1′ 26″

Librokolekta deponaĵo por la Padova Universitato

La Universitato de Opole (la sudokcienta Pollando) trandonos kiel konstatantan deponaĵon al la Padova Univeristtao en Italio kolekton de 15 mil volumoj post la mortinta en 2006 profesoro Andrzej Litwornia, ligita kun la universitato de Udine. Kiel informis pri la decido profesoro Mirosław Lenart el la ministeria kolektivo pri iniciatoj ligitaj kun la 800-jariĝo de la Padova Universitato la ĉi-rilatan interkompreniĝon subskribis jam la rektoroj de ambaŭ altlernejoj. Andrzej Litwornia okupiĝis i.a. pri esploroj rilate al la historio de la malnovpola literaturo kaj la italaj influoj je la pola kulturo. Lia riĉa biblioteka heredaĵo kolektata dum 40 jaroj estos disponigita por esploroj en unu el la plej malnovaj kaj plej renomaj altlernejoj de la mondo. Tio ebligos ne sole intimigi la sciencan kunlaboron inter ambaŭ universitatoj, sed ankaŭ fariĝos impulso por profundigitaj studoj pri la polaj-italaj rilatoj.

El la elsendo 30.10.2021. Legas Milada – 1′ 31″

La 18-a Internacia Chopin-kokurso finita

La lastan ĵaŭdon vespere en la varsovia Teatro la Grando okazis solenaĵo finanta la nunjaran 18-an Chopin-konkurson, dum kiu okazis enmanigo de la premioj kaj la unua koncerto de la laŭreatoj. Pliaj koncertoj estas planitaj por vendredo kaj sabato en la varsovia Nacia Filharmonio. La venkinto de la konkurso fariĝis Bruce (Xiaoyo) Liu el Kanado, kiu el la manoj de la pola prezidento, Andrzej Duda transprenis Oran Medalon. Bruce Liu naskiĝis en 1997 en Parizo, finlernis en la Muzika Konservatorio en Montrealo en la klaso de Richard Raymond kaj nun daŭrigas studojn sub la gvido de Dang Thai Son, la venkinto de Chopin-konkurso el 1980. Bruce Liu kunlaboris jam kun multaj simfoniaj orkestroj. Li estas laŭreato de multaj internaciaj pianistaj konkursoj i.a. en Sendai, Montrealo, Viseu kaj Telavivo. Dum la ĵauda solenaĵo en la varsovia Teatro la Granda li ludis la Fortepianan Konĉerton Mi-minoran de Chopin en la akompano de la Orkestro de la Nacia Filharmonio. Samvespere la aliaj laŭreatoj donis mallongajn recitalojn. La egalrangan duan lokon en la 18-a Internacia Chopin-konkuro okupis Alexander Gadjiev reprezentanta Italion kaj Slovenion kaj Kyohei Sorita el Japanio. La laŭreato de la tria premio fariĝis Martin Garcia Garcia el Hispanio. La kvara premio egalrange estis atribuita al japanino Aimi Kobayashi kaj al polo Jakub Kuszlik. La kvinan lokon okupis Leonora Armellini el Italio kaj la 6-an JJ Jun Li Bui reprezentanta Kanadon. Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin iniciatita en 1927, okazanta ĉiun kvinan jaron, estas unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj fortepianaj konkursoj en la mondo. Ĝi estas unu el la multaj monografaj konkursoj, en kiuj oni plenumas ekskluzive muzikon de unusola komponisto, ĉi-kaze Frederio Chopin. La konkurshistorio jam pruve elmontris, ke ĝiaj laŭreatoj akiras praktike la garantion prezentiĝi sur la mondrenomajaj pianistaj scenejoj, en la plej grandaj koncertaj salonegoj kaj estas invitataj por aŭtoraj surbengioj en la plej renomaj diskoproduktejoj.

El la elsendo 22.10.2021. Legas Barbara – 2′ 57″

La 8-a Festivalo de la Nuntempa Muziko

Jam la 8-an fojon en Gorzów (la okcidenta Pollando) okazas Festivalo de la Nuntempa Muziko, kies patrono estas komponisto Wojciech Kilar, fama i.a. pro sia filma muziko. La entreprenita en 2013 muzika iniciato de Gorzów-filharmonio celas popularigadon de la 20- kaj 21-jarcenta muziko en vastaj publikaj rondoj kun konsidero de junularo kaj infanoj, por kiuj oni kreas dieversajn formojn de artaj agadoj. En la nunjara eldono la muzikŝatantoj krom ses koncertoj ĝuas i.a. teatran spektaklon, fotoekspozicion, filmprezenton. La nunjara festivalo estas dediĉita aparte al ĝia patrono Wojciech Kilar. En la programo de unu el la koncertoj estis planita la praplenumo de komponaĵo dediĉita al la elstara pola komponisto verkita de Adam Sztaba. La finalan koncerton gvidos unu el la plej renomaj polaj direktistoj Jerzy Maksymiuk, kiu prezentos dum ĝi siajn elektitajn komponaĵojn.

El la elsendo 22.10.2021. Legas Maciek – 0′ 58″