Kelkdek verkojn de Tamara Łempicka kaj de artistoj el Ecole de Paris eblas ĝis la 9-a de januaro 2022 rigardi en la filio de la Artgalerio en Wałbrzych, t.e. „Kastelo Książ”. Ecole de Paris estas termino difinanta internacian grupon de plastkistoj venintaj al Parizo ankoraŭ antaŭ la 1-a mondimilto kaj setliĝantaj ĉe Montparnass. Inter ili estis reprezentantoj de diversaj dominantaj tiam stiloj. Ĉiuj prezentataj en Wałbrzych-artgalerio verkoj devenas el la kolektoj de la privata muzeo Villa la Fleur, kreiĝinta dank’ al la artverka kolektisto Mark Roefler. La ekspozicio prezentas tolaĵojn, desegnaĵojn, skulptaĵojn i.a. de Tamara Łempicka, Moïse Kisling, Mea Muter, Ludwik Markus, Eugeniusz Zak, Henri Hayden, Jean Lambert-Rucki kaj Nadia Leger. La oranizantoj de la ekspozicio „Parizo estis virino” atentigas pri Łempicka kiel la plej grava artistino de la stilo art deco, t.e. artdekora stilo. La ekspozicio estas prezentata en tri apartaj salonoj „Tamara – artistino triumfana” kun la desegnĵoj kaj tolaĵoj de Łempicka; la salono „Virino – portretoj kaj bildigado” enhavas virinajn portretojn; la tria salono „Majstrinoj – la arto de virinoj” prezentas verkojn de plej renomaj artistinoj. Vizitantoj de la Kastelo Książ povas rigardi la ekspozicion sen la neceso aĉeti kroman bileton.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Maciek – 1′ 29″