En la varsovia palaco Sub la Lada Tegmento daŭras ekspozicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj. La unuan fojon la pola ĉefurbo prezentas al sia publiko 50 enorme fantaziajn kaj fajne faritajn tradiciajn konstruaĵojn el Krakovo, el inter kiuj preskaŭ ĉiuj estis premiitaj aŭ distingitaj. La kripetoj devenas el la kolektoj de la Krakova Muzeo kaj el kolektoj de privataj personoj. La tradicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj kreiĝinta en la 13-a jarcento estas perata de generacio al generacio. La unua oficiala konkurso estis organizita en 1937. Ĉiuj ĉi artverkoj de krakovaj artistoj profesiaj kaj amatoroj emfazas valorojn de la pola kulturo kaj emanas per la infanj revoj. Ekde 2018 la tradicio de la Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo troviĝas en la Reprezenta Listo de la Nemateria Heredaĵo de Unesko. La ekspozio en la palaco Sub la Lada Tegmento daŭros ĝis la 2-a de februaro 2022.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Maciek – 1′ 13″