Konforme al la plurjara tradcio ankaŭ nunjare okazis Konkurso por Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo. La 2-an de decembro la konkurspartoprenintoj alportis siajn verkojn al la Ĉefa Foirplaco kaj la 5-an de decembro oni anoncis la laŭreatojn 2021. En la nunjara rivalado partoprenis kaj spertoplenaj kaj tute novaj konkursantoj per pli ol 100 verkoj. Kvankam tiu nombro ne esta s rekorda tamen temis pri 19 kripetoj pli ol pasintjare. La Kristnaska Kripeto de Krakovo estas arkitektura miniatura artverko enhavanta la karakterizajn detalojn de la urbo. Plej ofte ili imitas la krakovajn preĝejojn. Plej volonte oni rekreas la frontonon de la Bazilio de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj kupolojn de Wawel-altaĵa katedralo. La tradiciaj ĉeffiguroj krom la S-ta Familio estas Lajkonik, la barbohava rajdanto kun tataraj vizaĝtrajtoj en pseŭdoorienta vesto moviĝanta per ligna ĉevaleto fiksita ĉe la talio, la Wawel-drako, la bazilika trumpetisto kaj loĝantoj de Krakovo. La tradicio de la Kristnskaj Kripetoj de Krakovo troviĝas en Unesko-listo de la nemateria heredaĵo de la homaro. La verkoj estas taksataj en diversaj kategorioj depende de la grandeco kaj aĝo de la kreintoj. Nunjare la ĵurio ne pritaksis tri kripetojn, ĉar ili ne plenumis la kriteriojn de la konkursregularo, sed ili troviĝis en la postkonkursa ekspozicio. Same ĝi, kiel la konkurso mem ricevis la honoran patronecon de la Pola Unesko-Komitato.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Gabi – 1′ 51″