La tolaĵo de Caravaggio „Narciso ĉe la fonto” el la Palaco Barberini en Romo riĉigas la ekspozicion „Caravaggio kaj aliaj majstroj. Artverkoj el la kolekto de Robert Longhie” en la varsovia Reĝa Kastelo. Eblos ĝin admiri ĝis la 20-a de februaro 2022. La ekspoziciaranĝo de ĉi tiu bildo ebligas al la vizitantoj kontempli ĝin en apartigita spaco, en kiu ne konkurencas la aliaj artverkoj. Tiamaniere la varsovia Reĝa Kastelo inaŭguris serion da eventoj, kiu en ĉirkaŭ unumonata intervalo ebligos al spektantoj intimi kun unuopaj verkoj de elstaraj artistoj.
La prezentata tolaĵo de Caravaggio kreiĝis ĉirkaŭ la 1600-a jaro kaj estas unu el la pentraĵoj pri kies prunto plej ofte klopodas la muzeoj de la mondo. Sed la figuro mem de la pentristo vekas ankaŭ ĝeneralan interesiĝon ne sole pro la artverkoj. Tial la Reĝa Kastelo komence de decembro proponis al la vizitantojn tri famajn filmojn pri la artisto – „Caravaggio” el 1986, „La Potenco de la arto” de BBC kaj „Caravaggio – la animo kaj sango” el 2018.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Barbara kaj Gabi – 1′ 32″