Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Miraklo de s-ta Trifono

La loĝantoj de Krakovo kaj la gastoj de la urbo havas la okazon eĉ ĝis la 5-a de marto 2022 rigardi en la artgalerio Zderzak tolaĵon de unu el la plej renomaj veneciaj pentristoj Vittore Carpaccio „Miraklo de s-ta Trifono”. La bildo prezentas ne nur konkretan eventon, sed estas samtempe eksterordinara kolektiva portreto. Ĝi estis aĉetita pasintjare en Francio kaj post venigo al Krakovo ĝi estis subigita al konservistaj laboroj. Unuavice temis pri forigo de malheliĝinta verniso kaj pli postaj alipentraĵoj. Dank’ al tio la tolaĵo reaperis en realaj, vivaj koloroj karakterizaj por la venecia pentroarto. La bildo prezentas la miraklon de s-ta Trifono, kiu en Nico elpelas demonon el la filino de la romia imperiestro Gordiano la 3-a. Kvankam temas pri konkreta sceno kun kristana vefto, envere temas pri kolektitva porterto. Sur la bildo apud tiutempuloj aperas historiaj figuroj. La tolaĵo prezentas tiel la historian komunumon ligitan kun dalmata fratularo, kun Venecio kiel ŝtato kaj kun bataloj, kiujn tiu ĉi ŝtato gvidis kontraŭ la Otomana Imperio. Oni supozas, ke la bildo devenas el Scuola Dalmata di San Giorgio e Trifone, nomata Scuola degli Schiavoni, alivorte fratularo de slavoj. La bildo plej verŝajne estis forveturigita al Francio dum la napoleona okupacio kaj amasa prirabado de veneciaj artverkoj en la jaroj 1806-07.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Gabi – 1′ 54″

La premiitoj de Junulara Chopin-konkurso en Egiptio

Meze de novembro nunjare en Egiptio okazis la 7-a Chopin-konkurso por Junuloj. La organizata ĉiun duan jaron evento origine planita por 2020 estis prokrastita je unu jaro pro la kovimvirusa pandemio. La priaŭskultoj malfermaj por la publiko okazis inter la 13-a kaj la 15-a de novembro. Junaj pianistoj rivalis en tri aĝgrupoj – ĝis la 12-a vivojaro, inter la 13-a kaj la 15-a vivojaroj kaj inter la 15-a kaj la 19 vivojaroj. La junaj pianistoj de la unua kategorio devis prezenti du verkojn de Chopin kaj unu verkon de egipta komponisto, la aliaj devis elekti tri verkojn de Chopin, inkluzive mazurkon aŭ valson, kaj unu verkon de egipta komponisto. Ilian talenton taksis tripersona ĵurio en la konsisto – profesorino Mariola Cieniawa-Puchała el Pollando, muzikmajstro Ahmed el Sayedi el Egiptio kaj profesorino Helgeheide Schmidt el Germanio. Estis premitaj 4 junaj artistoj. En la plej juna aĝkategorio la ĵurio ne atribuis premion. En la dua aĝkategorio la duan premion ricevis Mostafa Hassan. En la tria aĝkategorio la tria premio venis al deksesjara Andrew Milad; la dua premio estis agnoskita al pianistino Shahd Magdy Said kaj la venkinto de la 7-a Chopin-Konkurso por Junuloj fariĝis la dekokjara Mahmoud Elbatran. Li gajnis la ŝancon partopreni en pianista majstraklaso, kiu okazos venontjare en julio en Żelazowa Wola, la naskiĝloko de Chopin. Dum la finala koncerto, la 16-an de novembro ĉiuj premiitaj prezentis sian majstrecon ludante mallogajn komponaĵojn de Chopin, kaj profesorino Cieniawa-Puchała kun la arĉa kvarteto de la Kaira Operejo plenumis la konĉerton fa-minora numero 21. La konkurso okazas dank’ al kunlaboro de la Pola Ambasado en Kairo, Eŭropa Fondaĵo por Edukado kaj Kulturo de la loko Zielona Góra kaj la Kaira Operejo.

El la elsendo 26.11.2021. Legas Barbara – 2′ 46″

Juna Pollando en William Morris Gallery

En la unuaj tagoj de oktobro en la londona William Morris Gallery estis inaŭgurita ekspozicio „Juna Pollando: La Rekonstrumovado de Artoj kaj Metioj (1890-1918)”. Ĝi kreiĝis kiel komuna projekto de la londona artgalerio, la Nacia Muzeo en Krakovo kaj la londona Instituto de la Pola Kulturo. La ekspozicio prezentas pli ol 150 verkojn el la periodo de Juna Pollando el la kolektoj de la plej gradaj polaj muzeoj kaj el kolektoj privataj. La ĉefa celo estas prezenti tion, kiamaniere la arta agado de kreintoj el la periodo Juna Pollando konformas al la internacia movado Arts & Crafts. Tiucele la organizantoj ne koncentriĝis sole pri pentroverkoj, sed donis la atenton ankaŭ al la artmetio kaj aplikata arto. Apud tolaĵoj de renomaj artistoj, kiel Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer, Zofia Stryjeńska la spektanto konatiĝas kun la tiuepokaj puntaĵoj, mebloj, vitraloj, arkitekturaj projektoj, lignogravurado, ceramiko. Laŭ la kreantoj de la londona artgalerio malgraŭ malsama historio kaj geopolitika situacio en Pollando kaj Britio lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la mondkoncepto de artistoj el malsamaj kulture partoj de Eŭropo havas multajn konektajn trajtojn. Tio rilatas same al la formo kiel ankaŭ artfilozofio. Tiukuntekste William Morris kaj Stanisław Wyspiański estas prezentitaj kiel avangardaj figuroj en la arto de ĉi tiu periodo. Ambaŭ estis ĉiuflankaj, ambaŭ ĉerpis el vasta gamo de artaj esprimmanieroj. La ekspozicio daŭros ĝis la 30-a de januaro 2022 kaj estas agnoskita kiel elemento de pli vasta projekto prezentanta la polan arton en Britio kiel nedisigeblan elementon de la arthistorio kaj eŭropa kulturo.

El la elsendo 26.11.2021. Legas Gabi – 1′ 56″

La hispana arto el la 21-a jarcento el Bassat-kolekto

En la krakova Cervantes-Instituto daŭras ĝis la 16-a de januaro 2022 ekspozicio dediĉita al la nuntempa hispana arto de la 21-a jarcento laŭ la ekzemplo de Bassat-kolekto. La inaŭgurita komence de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento kolekto de la geedza paro Carmen kaj Luisa Basat apartenas al la plej gravaj kolektoj de la nuntempa hispana arto. La ekspoziciataj 20 laboraĵoj de 19 artistoj kreitaj en la 21-a jarcento emfazas buntan variecon de la nuntempa kataluna arto. Ili bildigas tion, kio en maniero plej bona difinas la esencon de la arto. Temas pri mistero kaj pri tio, kio estas neemfazebla parole, sed kion la spektanto sentas fronte al la artverko. La vizitantoj de Cervantes-Instuituto en Krakovo rigardas artlaboraĵojn de reprezentantoj de tri generacioj – antaŭ- kaj postmilita kaj tiu el la 60-aj/70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Apud rekonitaj artistoj kiel Joan Hernandez Pijuan, Josep Guinovart, Albert Rafols-Casamada aŭ Jaume Plensa la pli junan generacion reprezentas Ramon Enrich, Marc Prat, Jordi Prat Pons, Joanpere Massana. Ĉiuj ĉi artistoj praktikas ne sole pentroarton, sed ankaŭ skulptarton, fotografion, poezion. La laboraĵoj el la Bassat-kolekto kutime troviĝas en la halego Nau Gaudi en la Muzeo de la Nuntempa Arto. Tio estas la unua konstruaĵo projektita de Antonio Gaudi en Mataró w Katalunio. La pli frue prezentitan en la varsovia Cenvantes-instituto ekspozicion preparis Cervantes-instituto, Muzeo de la Nuntempa Arto en Mataró kaj la ambasado de Hispanio en Pollando.

El la elsendo 26.11.2021. Legas Maciek – 1′ 54″

62 procentoj de poloj ŝatas legi

Laŭ la enketo de la opinisonda centro CBOS decida plimulto de poloj, eĉ 62 procentoj ŝatas legi librojn. Plej grandan legointeresiĝon manifestas virinoj t.e. 72 procentoj. Similan sintenon deklaras nur 50 procentoj de viroj. La ĉi-temaj enketadoj okazis jam pli frue en la jaroj 1998, 2001, 2007 kaj 2011 kaj ili nun estas ankaŭ bazo por komparoj. Kaj tiele kompare al la lasta ĉi rilata enketo je unu procento kreskis grupo de personoj deklarantaj sin kiel libroamantoj, je 3 procentoj malkresis nombro de personoj konfesantaj, ke ne ŝatas legi. La nunjaraj rezultoj estas similaj al tiuj el 1998. Eĉ 47 procentoj de viroj ne ŝatas pasigi tempon kun libro enmane, dum se temas pri virinoj tiu elcento egalas nur al 26 procentoj. Oni trovis ankaŭ ligon inter legoŝato kaj loĝloko de la enketitoj. Ju pli granda loĝloko des pli multnombraj enketitoj deklaras sin kiel legoamantoj. Ekzemple en la kamparo la legoŝatantoj laŭnombre similas al lego-neŝatantoj 50 je 49 procentoj. La legoŝato ligiĝas ankaŭ kun edukiteco. 61 procentoj de la respondintoj kun la baza edukiteco ne traktas legadon kiel plezuron, nur 37 procentoj opinias male. Tamen poloj kun la mezgrada edukiteco eĉ 70-procente deklaras la legadon plezuro, tiuj kun la supera edukiteco estas pli multnombraj. Ilia elcento egalas al 86 procentoj. Oni konstatis ankaŭ ŝanĝon en la elekto de literatura ĝenro preferata de librolegantoj. Nun oni preferas sensacian literaturon kaj krimlibrojn. Kompare kun la pasintaj jaroj malkreskis interesiĝo pri konsillibroj. La interesiĝo pri poezio, nuntempa beletro, bildstrioj okupas la lastajn lokojn. Poloj manifestas krome malsamajn manierojn intimi kun literaturo. Decida plimulto – 65 procentoj plej volonte elektas paperajn librojn. Nur 7 procentoj deklaris sin por elektronikaj libroj kaj ankoraŭ malpli multaj, ĉar tri procentoj elektas aŭdiolibrojn. Pri elektronikaj libroj plej multe interesiĝas legantoj 18-24 kaj 25-34-jaraĝaj. Inter plej aĝaj legantoj elektronikajn librojn elektas 1 procento de la enketitoj.

El la elsendo 24.11.2021. Legas Pamela – 3′ 10″

Medalionoj de Nałkowska en la germana

Ĵus aperis la germanlingva traduko de la rakontokoleko de Zofia Nałkowska „Medalionoj”. Faris ĝin Mara Kijowska subtenita de la Pola Libroinstituto. Orignie la ciklo da 8 rakontoj pri la sortoj de homoj, kiuj transvivis la germanajn perskutojn aperis en 1957. Samjare en Esperanton tradukis la libron Tedeusz Hodakowski. La enestantaj en ĝi ok rakontoj proksimigas la sortojn de tiuj, kiuj transvivis la 2-an mondmiliton. En maniero sindetena kaj trankvila ili priskribis la sortojn de tiuj, kiuj suferis la germanajn persekutojn. La germanlinga traduko de la libro de Zofia Nałkwska, 64 jarojn post ĝia E-lingvaversio, ebligas al la germanlingvanoj konatiĝi kun la fontmaterialoj de la Ĉefa Komisono por la Esplorado de la Hitleranaj Krimoj en Pollando. „Medialionoj” estis ankaŭ agnoskta kiel unu el la plej fidindaj atestoj pri tio, kiel homo povas senhonorigi la alian. „Medalionoj” reliefe montras, kiel homo povis al homo prepari ĉi tiun hororigan sorton.

El la elsendo 19.11.2021. Legas Maciek – 1′ 15″

Memoraĵoj ligitaj kun Szymborska en Nobel-Muzeo

Nunjare pasas 25 jaroj post kiam Wisława Szymborska ricevis la literaturan Nobel-premion. Pravigante sian verdikton la Sveda Akademio en 1996 eksplikis, ke tio okazis „pro poezio, kiu kun ironia precizeco malkaŝas la regulojn de biologio kaj historiinfluon en la fragmentoj de la homa realo”. Hodiaŭ, t.e. la 19-an de novembro en la Muzeo de Nobel-premio estis prezentitaj memoraĵoj ligitaj kun la pola Nobel-premiitino. La krakova Fondaĵo de Wisława Szymborska transdonis al la muzeo okulvitrojn, per kiuj la aŭtorino maskis sin kontraŭ siaj ŝatantoj, nigrakoloran globkrajonon per kiu la aŭtorino korektis siajn tajpaĵojn kaj poŝtkarton kun ŝia aŭtografo, kiun la poetino estis sendata kiel dankesprimon pro ricevataj gratuloj. La Muzeo de Nobel-premio ĉiam petas pri objektoj, kiuj iel povas rakonti pri la distingitoj, kvankam kelkfoje ili venas jam postmorte. Kaze de memoraĵoj pri Szymbrska apartan rolon plenumis Pola Instituto en Stokholmo, kiu kontaktis la krakovan Szymborska-fondaĵon. Inter la objektoj ligitaj kun Nobel-premiitoj en la stokholma Muzeo de Nobel-premio troviĝas i.a. manuskripto de Albert Einstein aŭ ŝalo, kiun surhavis la laŭreatino de la Paca Nobel-premio Malala Yousafzai (2014) dum sia parolado antaŭ la UN-oa forumo.

El la elsendo 19.11. 2021. Legas Maciek – 1′ 35″

Arĝenta monero kun Gabriela Zapolska

La Nacia Pola Banko encirkuligis novan arĝentan moneron en la serio „Grandaj aktorinoj”. Ĝi prezentas sur la reverso stilizitan porterton de Gabriela Zapolska. La averso bildigas la konturon de la spektakla salonego en la Teatro de Juliusz Słowacki en Krakovo. La monero kun la valoro de 20 zlotoj estos emisiita en la eldonkvanto de 10 mil ekzempleroj kaj kostas popece 270 zlotojn. Ĝi estas aĉetebla ekde la 14-a de oktobro 2021 kaj povas esti interesa objekto por esperantistoj, kiuj konatiĝis kun ŝia teatraĵo „Moralo de sinjorino Dulska” okaze de la Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Maciek – 0′ 46″

Cisterciana Historimuzeo en Krakovo

En 2022 oni solenos la 800-jariĝon de la cisterciana ĉeesto en la apudkrakova vilaĝo Mogiła, nun kvartalo de la urbo. Kadre de la preparoj al la jubileo dum sep jaroj kreiĝis Muzeo pri la Historio kaj Spirita Heredaĵo de Cistercianoj. Eblas rigardi en ĝi la plej valorajn artverkojn el la kolekto de la abatejo kaj la plej malnovajn libregojn el la klostra biblioteko. Inter apartaj vidindaĵoj troviĝas bonege konserviĝintaj fragmentoj de romanikaj muroj el la 13-a jarcento, restaĵoj de >hypocaustum<, la mezepoka hejtsistemo retrovita en la subterejoj kaj mezepoka sekurŝranko, alivorte fortigita per fero ligna kestego fermata per kelkaj seruroj. Ĉe la muzea itinero troviĝas kanalo, laŭ kiu ankoraŭ en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento fluis rivereto movanta la aranĝaĵojn de la klostra muelejo kaj forĝejo. Cistercianoj venis al Mogiła en la 13-a jarcento. Ilian abatejon en 1222 fondis episkopo Iwo Odrowąż. La unuopaj muzeaj salonoj prezentas i.a. la ĉiutagan vivon de la monakoj, arkitekturajn detaloj el la preĝejo, liturgiajn instrumentojn kaj vestojn. Por la vizitantoj estis pretigitaj multmediaj prezentoj, filmo pri cistercianoj kaj Mogiła-abatejo. Gastoj ĝuante favorajn veterkondiĉojn povas ripozi en rekonstruita abata ĝardeno.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Maciek – 1′ 36″

100-jariĝo de Czesław Słania

En la stokholma Muzeo de Poŝto la 21-an de oktobro nunjare estis inaŭgurita ekspozicio dediĉita al la pola kreinto de poŝtmarkoj, Czesław Słania lige kun lia 100-a naskiĝdatreveno. La pola gravuristo, kiu en 1956 elmigris al Svedio kreis pli ol mil miniaturajn artverkojn por kelkdek landoj de la mondo. Słania estas difinata kiel „la plej fama gravuristo de la 20-a jarcento”, reĝo de gravurilo/burilo, „la dua Albrecht Dürer” aŭ la plej fekunda projektanto de la poŝtmarkoj en la mondo”. Słania en sia laboro aplikis la 500-jaran teknikon, kiu konsistis en la kreo de gravuraĵo sur metala plato en la spegula maniero laŭ la skalo 1:1. Dum la jubilea ekspozicio „Dek bonaj el unu mil. Słania taksas siajn gravuraĵojn” estis elstarigitaj 10 poŝtmarkoj, kiujn la aŭtoro taksis plej alte. Inter ili estas la plej granda poŝtmarko en la mondo prezentanta fragmenton de la fresko „Grandaj bravagoj de svedaj reĝoj” el la Palaco Drottningholm. La troviĝanta inter Guinnes-rekordoj poŝmarko kreiĝis en la 2000-a jaro kiel lia unumila poŝtmarko, kiam Słania havis 79 jarojn. Alia fama miniatura artverko aŭtorita de Słania estas „Baleto”, en 1979 agnoskita kiel la plej bela poŝtmarko de la mondo. Lia poŝtmarko prezentanta violoniston Hins Anders el la tolaĵo de Anders Zorn en 1984 ricevis la premion de Robert Stolz pro ĝia muzika motivo. La sveda PostNord okaze de la 100-jariĝo de Czesław Słania emisiis porokazan poŝtmarkon kun lia portreto je la valoro de 100 kronoj. Krom filatelaj projektoj i.a. por Danlando, Ŝafinsuloj, Germanio, Francio, Svislando, Ĉinio kaj Vatikano Czesław Słania projektis ankaŭ monbiletojn. Okaze de la jubileo la Pola Instituto en Stokholmo kune kun la sveda Societo de Czesław Słania eldonis sved- kaj pollingve jubilean antologion kun kolekto de artikoloj pri diversaj aspektoj de la arta kreado kaj vivo de la artisto.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Pamela – 2′ 29″