Ĝis la 27-a de februaro 2022 la loĝantoj de la orienta pola urbo Lublin havas la unuan fojon unikan ŝancon en sia Nacia Muzeo rigardi la trezorojn de la krakova reĝa kortego el Wawel-kastelo. La Muzeo troviĝas en la kastelo de Lublin, kiu dum jarcentoj rolis kiel haltoloko kaj trapasa loĝloko de la polaj reĝoj moviĝantaj inter Wilno kaj Kraków. La ekspozicio „El Wawel-kastelo al Lublino. Trezoroj el la reĝa kortego” referencas al la brilo de la reĝa rezidejo en Lublino, ekde ĝia elkonstruo fare de reĝo Kazimierz la Granda ĝis la 17-jarcenta sveda invado. Inter la eksponaĵoj el Wawel-kastelo troviĝas juveloj, valoraj moneroj, paradaj pladoj, reĝaj memoraĵoj, objektoj privataj kaj donacoj, kiuj ĉiutage troviĝas en la kastelaj salonoj kaj en la Reĝa Trezorejo en Krakovo. La prunto de tioma amaso da reĝaj memoraĵoj el Wawel-kastelo estis ebla pro la renovigado de la krakovaj salonoj kaj trezoreja ekspozicio. Tial la ekspozicio en Lublino havas neripeteblan karakteron pro la amplekseco de la eksponaĵoj prezentataj ekster Wawel-kastelo. Krom unikaj objektoj el la krakova kastelo la ekspozicion riĉigis historiaj objektoj el la kolektoj de dudek aliaj institucioj, arkivejoj, bibliotekoj, muzeoj en Pollando. Ekzemple el la Nacia Muzeo en Gdansko estis pruntita gotika pupitro, ĉe kiu povis lerni la reĝaj filoj. En Pollando troviĝas krome nur unu plia simila ekzemplero; ĝi estas unu el la dek kvar en la mondo.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Maciek – 1′ 47″