Meze de novembro nunjare en la Silezia Universitato en Katowice okazis solenaĵo, dum kiu fama kataluna muzikisto kaj komponisto, Jordi Savall transprenis la titolon de la honorofica doktoro de ĉi tiu altlernejo. Savall estas virtuozo de gambovjolo, unu el la plej elstaraj interpretantoj de la malnova muziko, aparte el la periodo de renesanco kaj baroko. Li jam estas honorofica doktoro de i.a. universitatoj en  Barcelono kaj Bazelo. En 2008 li estis nomumita la ambasadoro de la Eŭropa Unio por la interkultura dialogo kaj ricevis la titolon „Unesko-artisto favore al paco”. Kiel i.a. diris Jordi Savall en Katowice „muziko estas la maniero de ligiteco kun aliaj, estas la maniero kompreni aliajn kulturojn kaj kelkfoje unusola komunikmaniero”. La solenaĵo estis ligita kun la koncerto de Savall al kiu akompanis David Mayoral kaj Enrique Solinis. Jordi Savall vastigis liston de la jamaj honoroficaj doktoroj de la Silezia Universitato inter kiuj troviĝas i.a. Eugene Ionesco, Sławomir Mrożek, Ryszard Kapuściński, Josif Brodski, Wojciech Kilar, Jacques Derrida, Józef Szajna i John Maxwell Coetzee.

El la elsendo 10.12.2021. Legas Maciek – 1′ 29″