Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Internacia interesiĝo pri la pola Violonkonkurso

En oktobro 2022 en Poznano okazos la 16-a Internacia Violonkonkurso, kies patrono estas Henryk Wieniawski. En la nunjara konkurseldono la antaŭselektado ne okazis dum fizikaj priaŭskultoj de la kandidatoj. Estis por ili instalita speciala reta platformo, al kiu ili povis ĝis la 10-a de januaro transsendi siajn kandidatigajn videaĵojn. Oni postulis de ĉiu kandidato kvar altkvalitajn registrojn sen muntado aŭ korektoj el la disponigita selekta repertuaro. Entute kandatiĝis 224 violonistoj el 27 landoj. Plej multaj el Pollando, Germanio, Usono, Aŭstrio kaj Japanio. Multombre oni kandidatiĝis ankaŭ el Ĉinio, Koreio, Francio kaj Britio. Ĝis la 30-a de aprilo la selekta ĵurio en la konsisito Augustin Dumay, prezidanto kaj Daniel Stabrawa kaj Madeleine Carruzzo elektos violonistojn, kiuj en oktobro prezentiĝos en la Universitata Aŭlo en Poznano. La konkurso de Henryk Wieniwski estas la plej malnova violonista konkurso en la mondo. La unua okazis en 1935 en Varsovio. Restarigo de la konkurso okazis en 1952 en Poznano, kie ĝi kontinue okazas. Inter la laŭreatoj de la konkurso okazanta ĉiun kvinan jaron troviĝas i.a. Ginette Neveu, Dawid Ojstrach kaj Ida Haendel.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Maciek – 1′ 36″

„Cranach. Naturo kaj sankteco” en Varsovio

Ĝis la 27-a de februaro la Nacia Muzeo en Varsovio gastigas interesan portempan ekspozicion kun du pentraĵoj de Lucas Cranach Pli Aĝa (1472–1553). La artisto – pentristo, gravuristo, projektanto kaj eldonisto de lignogravuraĵoj estas taksata kiel unu el la avanaj artistoj de la germana renesanco. En la polaj kolektoj troviĝas liaj du pentraĵoj „Madono sub abioj” kaj „Adamo kaj Eva”. La unua konstante troviĝas en la Arkidioceza Muzeo en Vroclavo, la dua en la Nacia Muzeo de Varsovio. Ambaŭ kreiĝis ĉirkaŭ la 1510-a jaro kaj estas taksataj kiel tolaĵoj el la apogea periodo de la kreado de Cranach. La gvidmotivo de la ekspozicio estas prezento de nova rilato inter naturo kaj sankteco en la arto el la limperiodo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. En la popularigado de novaj artaj kaj ikonografiaj konceptoj gravan rolon ludis ankaŭ grafiko. Tial la ekzpozicion kompletigas krokizoj de la avanaj germanaj artistoj de ĉi tiu epoko kiel Albrechta Dürera, Albrecht Altdorfer, Augustina Hirschvogel kaj desegnaĵoj el la medio de la tiel nomata apuddanuba skolo.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Maciek – 1′ 26″

Pola filmmedio adiaŭas Jarmo Jaaskelainen.

La 2-an de decembro 2021 la Krakova Filma Fondaĵo decidis atribui sian plej prestiĝan premion >Drako de la Drakoj< al Jarmo Jaaskelainen pro lia kontribuo al la evoluo de la monda dokumenta filmarto. Kun bedaŭro oni do akceptis la informon pri lia morto la 2-an de januaro 2022. Lia revo reveni al Pollando ne plenumiĝos, sed por la solenaĵo de la transdono de la statueto venos liaj edzino kun filino. Tio okazos inter la 29-a de majo kaj 5-a de junio 2022 en la hibrida formo de la krakova filmfestivalo. Jarmo Jaaskelainen estis reĝisoro de dokumentaj kaj beletraj filmoj kaj filmproduktanto. Li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto ligita kun la finna BBC. Jaaskelainen pasigis en Pollando parton de sia vivo, li konis do la polajn lingvon kaj historion. Li estis diplomito i.a. de la Lodza Filma Lernejo, li kunlaboris kun polaj kameraiisroj kaj por la finna televido li realigis multajn filmojn pri Pollando de la 70-aj/80-aj jaroj pri la Solidareco. Jarmo Jaaskelainen estis plurfoje premiita pro sia kreado ankaŭ en Pollando. I.a. per la medalo Meritiĝinto por Kulturo, Gloria Artis.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Maciek – 1′ 28″

En la mondo de radio kaj televido

Raportistaj magnetofonoj, mikrofonoj kaj televidaj kameraoj troviĝas inter la objektoj de interesa ekspozicio en la Muzeo de Tekniko kaj Komunikado en Szczecin (la nordokcidenta Pollando). La kreiĝinta lige kun la pasinta en 2020 75-jariĝo de la Pola Radio en la Okcidenta Pomerio ĝi estis prokrastita je unu jaro pro la pandemio.
„En la mondo de sono kaj bildo” proksimigas al la spektantoj la ĵurnalistan laboron laŭ la historia vidpunkto kaj unuopajn reprezentantoj de la regiona ĵurnalista medio. Krom profesiaj eksponaĵoj kiel studiaj kaj raportistaj magnetofonoj kaj mikrofonoj la spektantoj povas rigardi videokameraojn kaj videkasedojn, ĉemikrofonajn markajn nomojn de la unuopaj ŝtacioj. La ekspozicio prezentas malnovajn radioricevilojn kaj televidilojn.
Junaj spektantoj povas i.a. ekscii kiel funkciis malnova televidilo, kial ĝia bildo estis nigra-blanka, kiel rilatas la pozicio anteno al la televida neĝefika bildo. La daŭronta ĝis la 27-a de februaro 2022 ekspozicio estis kunorganzita de la Asocio de Ĵurnalistoj de Pola Respubliko.

El la elsendo 07.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 30″

Flortapiŝoj el Spycimierz sur Unesko-listo

De jaroj la loko Spycimierz en la regiono de Lodzo, en la centra Pollando ĉiujare logas religiulojn kaj turistojn el la tuta Pollando kaj ankaŭ el eksterlando por rigardi kaj admiri la flortapiŝan vojon, laŭ kiu moviĝas la religia procesio dum la festo de la Dia Korpo. Antaŭ kelkaj tagoj tiu ĉi tradicio ektroviĝis sur la Monda Listo de la Kultura-heredaĵo de Unesko. Tio ĉi estas la tria registro ligita kun kulturaj tradicioj de Pollando post la tradicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj kaj arbara abelbredado.
La pli ol 300-persona loĝantaro de la vilaĝo Spycimierz de pli ol 200 jaroj aranĝas antaŭ la festo de la Dia Korpo flortapiŝon tra kiu paŝas la procesio. Ĉiu familio pretigas propran fragmenton de ĉirkaŭ unukliometra vojo troviĝanta antaŭ la propra domo. Oni uzas por tio petalojn de la ĝardenaj kaj kampaj floroj, foliojn de kaŝtanujoj, grenspikojn kaj herbojn, muskon kaj branĉetojn de arboj kaj arbustoj. Oni uzas ankaŭ sablon. Inter la grafikaj motivoj dominas floroj, koroj, religiaj kaj patriotaj simboloj.
La loĝantaro de Spycimierz solenis la registroeventon dum speciala ceremonio en la loka preĝejo. Krom komuna partopreno en la sankta meso oni aranĝis kun invititaj gastoj fragmenton de la kolora flortapiŝo. Inter la motivoj troviĝis la simbolo de Unesko, la pola blanka-ruĝa flago kaj la devizo „Nemateria kultura heredaĵo”.

El la elsendo 07.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 51″

La Nacia Muzeo en Varsovio riĉiĝis per 14 verkoj de Marc Chagall

La Nacia Muzeo de Varsovio aĉetis por siaj kolektoj 14 kolorajn grafikaĵojn de Marc Chagall el la lasta periodo de lia kreado. En ili la artisto referencas al la biblia temaro, prezentas pejzaĝojn kaj senvivan naturon. Marc Chagal naskiĝinta en la familio de rusaj ĥasidoj estis avana reprezentanto de kubismo kaj internaciismo en la pentroarto. En siaj postaj laboraĵoj li plurfoje referencis al rememoroj el la infanaĝo kaj juneco pasigitaj en la randregionoj de Pollando, kie li naskiĝis en la loko Łoźna. Krom grafikaĵoj li projektis scenografion kaj kostumojn, okupiĝis pri la pentroarto, ceramiko, litografio.

El la elsendo 31.12.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 0′ 53″

Komuna kalendaro de kristanoj, judoj kaj muzulmanoj

La kvinan fojon aperis kalendaro dediĉita al kristanoj, judoj kaj muzulmanoj financita de la urbo Poznań en la okcidenta Pollando. Prilaboris ĝin reprezentantoj de la tri religioj kaj ĝi celas reciprokan konatiĝon inter homoj de diversaj konfesioj kaj kulturoj. La kalendaro estas akirebla senpage en kelkaj lokoj de la urbo, kaj ankaŭ pere de la Interreto. La nunjara kalendaro estas titolita „Konstrui pacon. 5 jarojn kune”. La titolo referencas al la kvanto de la kalendaraj eldonoj kaj reliefigas ĝian gvidmotivon, la staton en kiu masamaj homoj povas vivi unuj apud la aliaj en la stato de interna harmonio. La paĝoj de la kalendaro estas dividitaj je tri partoj; ĉiu konsideras malsaman tempokalkuon. Sur ĉiuj paĝoj de la kalendaro riĉe ilustrita troviĝas fotoj ligitaj kun Poznano; oni klarigas tradiciojn, ritojn aŭ preĝojn de ĉiu el la religioj. Nunjare ĝi aperis la unuan fojon kun la angla lingva ekonduo en la eldonkanto de 5100 ekzempleroj.

El la elsendo 31.12.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 0′ 16″

Unika Biblio de Gutenberg en Pelplin

La Biblio de Gutenberg, Leicester-kodo de Leonardo da Vinci kaj Evangliaro de Henriko Leono estas la plej multekostaj libroj de la mondo. En Pollando, en la Dioceza Pelpilin-muzeo troviĝas unu el la historiaj ekzempleroj de la Biblio de Gutenberg en la originala 15-jarcenta kovrilo de la majstro Henriko Coster el Lubeko. Ĉiu el la presitaj antaŭ centoj da jaroj librego estas orvalora. En 1985 unu el tiuj ekzempleroj – entute 48 en la tuta mondo – akiris la prezon de 5 milionoj da dolaroj.
Laŭ historiistoj la pola ekzemplero estas unika, ĉar plej verŝajne ĝi estas la plej malnova el la ekzistsnataj Biblioj de Guteberg. Ĝi distiĝigas per riĉa kaligrafio, librotioloj skribitaj ruĝkolore kaj unu aparta detalo. La unua en la historio preseraro sur la unua paĝo.
En du volumoj troviĝas 641 paĝoj presitaj ambaŭflane dukolumne. Ĝi enhavas la latinan tekston de la Sankta Skribo en la traduko de sankta Hieronimo kun komentoj kaj prologoj. Mankas en ĝi la lasta, 217-a paĝo en la 2-a volumo kun la teksto de Apokalipso. Ĝi estis aĉetita en 1496 por franciskonoj de Lubawa. Post la likvido de la klostro la Biblio ektroviĝis en la seminaria biblioteko de Pelpin.

El la elsendo 31.12.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 38″

Narciso ĉe la fonto de Caravaggio en Varsovio

La tolaĵo de Caravaggio „Narciso ĉe la fonto” el la Palaco Barberini en Romo riĉigas la ekspozicion „Caravaggio kaj aliaj majstroj. Artverkoj el la kolekto de Robert Longhie” en la varsovia Reĝa Kastelo. Eblos ĝin admiri ĝis la 20-a de februaro 2022. La ekspoziciaranĝo de ĉi tiu bildo ebligas al la vizitantoj kontempli ĝin en apartigita spaco, en kiu ne konkurencas la aliaj artverkoj. Tiamaniere la varsovia Reĝa Kastelo inaŭguris serion da eventoj, kiu en ĉirkaŭ unumonata intervalo ebligos al spektantoj intimi kun unuopaj verkoj de elstaraj artistoj.
La prezentata tolaĵo de Caravaggio kreiĝis ĉirkaŭ la 1600-a jaro kaj estas unu el la pentraĵoj pri kies prunto plej ofte klopodas la muzeoj de la mondo. Sed la figuro mem de la pentristo vekas ankaŭ ĝeneralan interesiĝon ne sole pro la artverkoj. Tial la Reĝa Kastelo komence de decembro proponis al la vizitantojn tri famajn filmojn pri la artisto – „Caravaggio” el 1986, „La Potenco de la arto” de BBC kaj „Caravaggio – la animo kaj sango” el 2018.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Barbara kaj Gabi – 1′ 32″

Krakovaj kristnaskaj kripetoj en Varsovio

En la varsovia palaco Sub la Lada Tegmento daŭras ekspozicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj. La unuan fojon la pola ĉefurbo prezentas al sia publiko 50 enorme fantaziajn kaj fajne faritajn tradiciajn konstruaĵojn el Krakovo, el inter kiuj preskaŭ ĉiuj estis premiitaj aŭ distingitaj. La kripetoj devenas el la kolektoj de la Krakova Muzeo kaj el kolektoj de privataj personoj. La tradicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj kreiĝinta en la 13-a jarcento estas perata de generacio al generacio. La unua oficiala konkurso estis organizita en 1937. Ĉiuj ĉi artverkoj de krakovaj artistoj profesiaj kaj amatoroj emfazas valorojn de la pola kulturo kaj emanas per la infanj revoj. Ekde 2018 la tradicio de la Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo troviĝas en la Reprezenta Listo de la Nemateria Heredaĵo de Unesko. La ekspozio en la palaco Sub la Lada Tegmento daŭros ĝis la 2-a de februaro 2022.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Maciek – 1′ 13″