Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda polo_Henryk Magnuski

Ĉu iu el niaj aŭskultantoj uzas la apon Walkie-Talkie Comunikation? Iom retorika demando. Sed aliflanke mi mem memoras, walkie-talkie komunikilon, kiu rolis kiel ludila radiotelefono, surogato de telefono, kiun mi siatempe uzis kun mia filino. Walkie-talkie en E-Vikipedio difinata kiel portofono aŭ promenradio estas la dissenda kaj riceva aparato por komunikado inter du aŭ pluraj personoj. La nomo porotfono estas plejparte uzata inter profesiaj uzantoj de krizaj servoj. Per portofono eblas aŭskulti aliajn uzantojn, kiuj aŭskultas per la sama frekvenco. Unu persono povas paroli premante butonon, sed tiu ne povas aŭskulti la aliajn uzantojn kaj tiuj ĉi ankaŭ ne povas sendi samtempe mesaĝojn per la aparato. Eĉ se neniu el vi gesinjoroj uzas la apon Walkie-Talkie, kaj eble nur ĉe fatraso troviĝas la malnova ne plu uzata infana elektronikaĵo, uzanta la mallongajn ondojn, ne senkaŭze ni parolas hodiaŭ pri Walkie-Talkie. Kun Walkie-Talkie – kiu ludis grandan rolon sur la batalkampoj de la 2-a mondmilito – ligiĝas la figuro de nia hodiaŭa felietono, kies silueton sugestis al ni proksimigi Bogusław Ubik-Perski. Henryk Magnuski, ĉar pri li temas, naskiĝis la 30- an de januaro en 1909 en Varsovio. Relative baldaŭ mortis liaj gepatroj kaj do ekde la junaĝo li devis entrepreni laboron por vivtenti sin kaj ankaŭ sian fratinon. Lia okupo estis la instalado kaj riparado de radioaparatoj por la polaj armeaj fortoj. Tiam sendube li ne povis antaŭvidi, kiom forte kun tio estos ligita lia estonta vivo. En la intermilita periodo (1918-1939) Henryk Magnuski finis studojn en la Varsovia Politekniko kaj sekve komencis laboron en la Ŝtata Tele- kaj Radioteknika Entrepreno. Somere 1939 Magnuski estis oficdirektita al Usono por konatiĝi kun usonaj atingaĵoj rilate la radioaparatojn.Tie surprizis lin la eksplodo de la 2-a mondmilito malebliganta la revenon. La sekvan jaron, en 1940 li komencis labori en la telekomunika konzerno Galvin, 7 jarojn poste ŝanĝinta sian nomon al Motorola. Magnuski tre rapide monstris tie siajn inĝenieriajn talentojn. Kiel lia unua grava inventaĵo estis konsiderata radiotelefono SCR 536 difinita kiel Handie-Talkie. Temis pri malpeza aranĝaĵo, ĉirkaŭ dukilograma, rezista kaj eltenema en diversaj atmosferaj kondiĉoj. Ĝia atingopovo egalis nur al 4-5 kilometroj. Ekde decembro de 1941 ĝis la militfino oni roduktis pli ol 100 mil ekzemplerojn. Samtempe la Militista Departemento de la Usona Armeo komisiis al Motorola prilaboron de la unua portebla radiostacio. Sub la gvido de Henryk Magnuski kaj lia kolektivo tio brile sukcesis kaj tiel kreiĝis la modelo SCR-300 difinata kiel walkie-talkie. Tiu radiotelefono ĝis hodiaŭ estas opiniata kiel la plej grava inventaĵo de Magnuski. Ĝi estis ankaŭ unu el la pioniraj aranĝaĵoj utiliganta la sendratan komunikadon. Magnuski ricevis tri pontentumojn ligitajn kun ĝia elkonstruo. La aparaton priservatan de du soldatoj, kiu pezis 17 kilogramojn, eblis transporti en speciala dorsosako kaj ĝia atingopovo egalis al 15 kilometroj. Ekde 1943 ĝis la militfino Motorola produktis ĝin en la kvanto de 43 mil ekzempleroj. Ili estis aplikataj sur la batalkampoj en Eŭropo kaj en la regiono de Pacifiko kaj ankaŭ en postmilitaj konfliktoj. Uzis ĝin artilerio, blendarmilaj trupoj kaj infanterio. En multaj usonaj milittemaj filmoj rilatantaj al la 2-a mondmilito videbliĝas praktika apliko de ĉi tiu aparato. Alia grava verko de Magnuski estis mallongonda radia lumturno por helpi al pilotoj retrovi aviadilŝipojn kaze de malbona videbleco aŭ en noktaj kondiĉoj. Per siaj 30 patentoj Magnuski alportis grandegan influon je evoluo de telekomunikado. Sufiĉas diri, ke por evoluigi la nuntempajn sistemojn de ĉela telefonio oni uzis sep aliajn patentojn de la polo. Magnuski aŭtoris multajn publikaĵojn en fakaj revuoj kaj ĉapitrojn en la libro „Elektitaj problemoj de elektroniko kaj telekomunikado” en honorlibro por profesoro Janusz Groszkowski kaj en la Lernolibro pri la inĝenierio de komputilaj sistemoj”. Manguski emeritiĝante estis esplorfaka direktoro en Motorola. Li mortis en 1978. Lia nomo en la 2006-a estis registrita sur la honora listo de inĝenieroj de Ilinojso. Lian nomon portas ankaŭ katedro en la fakultato pri Elektraj kaj Komputilaj Sciencoj de la loka universitato. Multaj inĝnieroj en la mondo cerbumis pri taŭga aranĝajo por rekta distanca komunikado. Tamen nur la kolektivo establita en Galvin (Motorola), laboranta sub la gvido de Henryk Magnuski konstruis la unuajn mallongondajn radiostaciojn, kiuj servis same kiel riceviloj kiel ankaŭ emisiiloj. Do kvankam laboroj de aliaj specialistoj ankaŭ rilatis al mallongondaj komunikiloj tamen aranĝajoj, en kiuj oni uzis la patentumitajn inventaĵojn de la pola radioinĝeniero estis la plej popularaj kaj plej alte taksataj kaj pro tio oni nomas lin la inventinto de „walkie-talkie”.

El la elsendo 05.03.2023. Legas Barbara – 07′ 42″

El la E-Gazetaro_10.02.2022

Post plurmonataj spertoj ne eblas nei, ke la E-vivo bone instaliĝis en la reta, virtuala mondo. Tio estas vero, sed ŝajne ne kompleta. Sufiĉas enrigardi kelkajn el la E-periodaĵoj, kiuj en fizika formo atingis laste nian redakcion. La entuziasmaj konstatoj pri finfine rektaj personaj renkontiĝoj spiniĝas tra raportoj aŭ anoncoj pri venontaj eventoj en la lasta pasintjara numero de dulingva informbulteno „La Informilo” de francaj esperantistoj en la orientaj landoregionoj kaj en la lasta numero de la finna „Esperantolehti”. Aparte la franca „La Informo” riĉas – cetere kiel ĉiam – pri riĉe dokumentitaj per koloraj fotoj raportoj/etoj kaj informoj rilate al la esperantistaj aktivadoj dum la lasta jarkvarono 2022. Komencante de diverslokaj esperantistaj informbudoj ankoraŭ el septembto, tra i.a. e-ista partopreno en 70-jariĝo de FISAIC en Strasburgo kaj aliaj lokaj eventoj, inkluzive de tiuj ligitaj kun Zamenhof-tago 2022 kaj jarfinaj. Baldaŭ finfine denove – kiel oni substrekas – post la trijara pandemia paŭzo, t.e. la 88-a Regiona Staĝo de Esperanto. Ĉio ĉi atestas pri la ne estingiĝanta agadvigleco de francaj esperantistoj, kiun dokumentas ĉiu numero de „La Informilo”. Ĉi-foje temas pri la 200-a numero. Retrorigardas al ĝia historio la prezidanto de la asocio Jean-Luc Thibias – atentigante pri la rolo de ĝiaj redaktoroj Pol Denis kaj nun André Grossman, dank’ al kiuj La informilo jam de 50 jaroj liveras informojn ne sole pri la lokaj eventoj sed la Esperanto-vivo en la tuta mondo. Inter tiuj infomoj ĉiam multan lokon okupas informoj pri libroj – ĉi-foje pri nove alvenintaj titoloj. Pri kvar el ili aperintaj en 2018 en la eldonejo Durdevac pli amplekse informas ĉe la apuda paĝo Edmond Ludwig. Temas i.a. pri la esperantigita pola romano – lige kun la Tago de la Nacia Legado – „Antaŭrintempo” de Stefan Żeromski. Se temas pri francaj, multaj kaj variaj renkontiĝoj mian atenton aparte kaptis iniciato, nova iniciato pri Intergrupa E-Tago, kiu kiel la unua okazis en decembro en Thionville. Temas pri la tuttaga evento laŭpremise loganta membrojn de grupoj, individuojn kaj eĉ novajn lingvointersiĝantajn en la distanco ĝis 100 kilometroj. Kiel estas eksplicite ne tems pri konkureco por lokaj kursoj aŭ semanjnfinaj regionaj renkontoj. Tia evento okazonta unu kaj du fojojn ĉiun trian monaton en alteraj urboj liverus duone kursojn, duone aliajn programojn. Oni konsideras tion la nova ŝtupo en la E-komunuma aktivado, kiu al la perretaj lernantoj ebligus konatiĝi kun la vivanta movado kaj konversacie perfektiĝi, al tiuj kiuj ne povas partopreni lokajn kursojn donus la ŝancon partopreni en kelkhora parola kurso, al progresintoj ĝi kreus ŝancon konatiĝi kun kaj retrovi malnovajn membrojn de proksimaj grupoj. Laŭ la sekvinta raporto la unua Interregiona E-Tago sukcesis kaj jam estis planoj por pliaj en la jarkomenco. La decembra „Esperantolehti” ankaŭ alportas raportetojn pri kelkaj el la decembraj E-eventoj, ankaŭ kun fotoj – eĉ se sole nigraj-blankaj. Kiel ni legas la lasta Zamenhof-taga renkontiĝo de EAF okazis ankoraŭ ekskluzive distance, sed fizikan formon havis tiuj renkontiĝoj, kiuj okazis en diversaj unuopaj lokoj. „Esperantolehti” ankoraŭ havas kontribuojn kristnaskokazajn – kiel esperantigitan el la sveda 19-jarcentan pietosan Julkanton kaj ĉarman literaturan surprizon de Tuomo Grundström lige kun la festo de Tri Reĝoj aŭ Tri Magoj „Kolokvoprotokolo”, kaj temas pri kolokvo inter Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro dum Astrologia Simpozio. Mian atenton aparte kaptis la rezonadoj de Börje Eriksson pri „La azeno EO” marĝene de la trovita informo, ke temas pri pola filmo de Jerzy Skolimowski, kiu antaŭnelonge estis nomumita por la nunjara Oskar-premio. La informo pri la ekspozicio de Markku Sarastamo en Hämmeenlinna aliflanke kondukis min al la finna paĝo de la artisto, kiu enhavas ankaŭ sekcion pri li en Esperanto. Ĉi-numere finnaj esperantistoj adiaŭas sian funkciulon Tapani Aarne, mi kun aflikta kortuŝo trovis la informon de Turku-ativuloj pri la forpaso de sia membro Anna-Liisa Ali-Simola, iam aktiva aŭskultantino de niaj programoj. Certe ŝi partoprenis somerajn kursojn en Finnlando siatempe gvidatajn de Andrzej Pettyn. Ĉi-jare la somera kurso de EAF okazos en Pori, kie kiel la ĉefinstruisto rolos Sabi Szilva. Eĉ se eblos partopreni ĝin distance la fizika E-komunuma vivo kaj movado refariĝis realo.

El la elsendo 10.02.2023. Legas Barbara – 07′ 00″

Koninda Pollando – Olsztyn, la ĉefa urbo de Varmio

Hodiaŭ ni proponas viziti Olsztyn, la urbon troviĝantan inter 11 lagoj kaj arbaro, apud la rivero Łyna (en la nord-orienta Pollando). En nia arkivo troiĝas jam felietono pri la loko kun la sama nomo, sed en la suda Pollando proksime al Ĉzętochowa. Jam en la 15-a jarcento pola kronikisto Jan Długoszczc polajn difinojn de la urbo. Fine de la 15-a jarcento oni notas du formojn Olsthin kaj Olstin, kaj ekde la 17-a jarcento en la dokuementoj la urbo jam aperas kiel Olsztyn.
Antaŭ ol Olsztyn estis establita oni decidis elkonstrui tie kastelon, ĉar la 14-jarcento ne apartenis tie al trankvilaj. Interalie pro la proksimeco de la Teŭtona Ordeno, ruze instaliĝinta tie, kiu jen kaj jen deklaris militojn kontraŭ Pollandon. Pro la situo apud la rivero Łyna dum jarcentoj la kastelo ankaŭ en oficialaj dokumentoj estis difinita simple „Kastelo de apud Łyna-rivero”. Oni konstruis ĝin laŭetape inter la 14-a kaj la 16-a jarcentoj. Ĉe la piedoj de la gotikstila kastelo evoluis setlejo, pri kiu – kiel la urbo – oni parolas ekde la 1348-a jaro, kvankam oficiale urborajtojn ĝi akiris nur la 31-an de oktobro de la 1353-a jaro. En la fondo-akto oni difinis ĝin germanlingve Allenstein, ĉar Alna estas la prusa nomo de la rivero Łyna. Kiel klarigas sciencistoj, preskaŭ same malnova estas ĝia pola nomo, kiu unue sonis Holstin. La nomon Olstyn kiel unu el la unuaj aplikis la plej fama loĝanto de la kastelo, Nikolao Kopernik. Aldonendas, ke kiel la administranto de la kastelo li gvidis sukcesan defendon de la urbo kontraŭ teŭtonoj, kiuj sieĝis la urbon. La memoraĵo ligita kun la elstara urbocivitano estas la 7-metra astronomia tabulo kaj astronomia instrumento, kiujn la fama pola astronomo faris mem. Pluraj sciencistoj opinias, ke ĝuste loĝante en Olsztyn inter la jaroj 1516-1521 Kopernik akiris certecon, ke la Tero rivoluas ĉirkaŭ la Sunon.
La plej rekonebla konstruaĵo en Olsztyn – krom la kastelo en kiu aktuale troviĝas la regiona Muzeo de Varmio kaj Mazurio – estas Baziliko de la sankta Jakobo Apostolo, estanta perlo de la brika gotiko en Pollando. Ni notu ankaŭ, ke tiu ĉi sanktulo estas patrono de la urbo, gardante ĝin ia. de sur la blazono de Olsztyn.
Sed ni revenu al la urbohistorio. La mezepoka Olsztyn estis ĉirkaŭita per murego kaj akvofosaĵo. De la nordo oni povis enveturi ĝin laŭe de la Supra Pordego, difinata ofte ankaŭ la Alta, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ. Sude troviĝis la Malsupra Pordego, al kiu kondukis la strato Rekta, ĉar ĝi gvidis rekte tra la urbo de ĝia nordo ĝis la sudo. Tiu ĉi klara skemo de la stratoj estas facile rimarkebla sur la mapo de la malnovurba kvartalo. Kio estas aldonenda? Ĉiuj konstruaĵoj en tiu ĉi urboparto, ankaŭ tiuj multe pli postaj, estas konstruita baze de la mezepokaj fundamentoj.
Kiel dirite la mezepokan urbospacon de Olsztyn difinis la defendomurego, sed la vivo pulsis ankaŭ ekster ĝi. Nome la urboloĝantoj vivtenis sin ĉefe de agrikulturo kaj tiu ĉi cele ili ricevis la privilegion forhaki arbaron por establi bienojn. Do, homoj loĝis ene de la urbo, sed ekter ĝi troviĝis ĉiuj iliaj bestoj, staloj, bredejoj. Decidis pri tio ne nur la sanitaraj motivoj, temis ĉefe pri sekureco kaze de incendio. Nome, ĝuste dank’ al tiu solvo, oftaj incendioj ne multe damaĝis Olsztyn-loĝantojn, ĉar iliaj ĉefaj propraĵoj, do bestoj kaj grenstaplejoj troviĝis ekstere. Granda riĉaĵo de Olsztyn estis ankaŭ la ĉirkaŭaj fiŝabundaj lagoj kaj la rivero, sed la olŝtinanj ne rajtis per ili komerci. Eblis fiŝkapti ilin sole por la propra uzo.
Aldonendas, ke la urbo malgraŭ tio, ke ĝi troviĝis en iom neŭralgia loko, do proksime de la teŭtona ŝtato, inter kiu kaj Pollando multis konfliktoj neniam estis detruita. Seriozan damaĝon alportis nur la sveda sieĝo en la 17-a jarcento, sekvis ĝin pesto-epidemio, rezulte de kiu la urbloĝantaro estis serioze dekumita. La malbonan situacion aldone profundigis la dispartigoj de Pollando, rezulte de kiuj Olsztyn ektroviĝas ene de Prusujo. En la 1850-a jaro loĝis en ĝi sole 3 mil 500 personoj, vivtenantaj sin daŭre ĉefe dank’ al agrikulturo kaj nenio aŭguris kiujn ajn ŝanĝojn. Sed inter la jaroj 1880-1885 la natura kresko de Olsztyn-loĝantoj egalis al 52 procentoj, kiu rekordo en la tuta Prusujo neniam estis superita.
Nun la nombro de la urboloĝantoj kreskas similrapide, sed……. nur somere, kiam la urbon Olsztyn vizitas turistoj logitaj de ĝia ĉarmo. Kiel oni certigas, multaj el ili profunde enamiĝas al la urbo pro ĝia atmosfero, pro ĝiaj koloroj, per kiuj farbas ĝin la subiranta suno spegulita en 11 urbaj lagoj. Multaj turistoj revenas al Olsztyn ĉiujare, multaj decidas tien translokiĝi.

El la elsendo 10.02.2023. Legas Barbara kaj Gabi – 06′ 32″

Wojciech Kętrzyński

Nunjare en Pollando jarkomence aparte estis/as solenata la 160-a datreveno de la eksplodo de la Januara Insurekcio, kio okazis la 22-an de januaro. Estis organizitaj porokazaj konferencoj, ekspozicioj, florkronornamado de lokoj ligitaj kun la bataloj, memorigo de elstaraj insurgentoj. La celita kontraŭ la rusan aneksinton Januara Insurekcio daŭris sur la terenoj de la rusa aneksoparto de Pollando ĝis aŭtuno 1864. Dum la Insurekcio, kiu per sia karaktero estis partizana milito, okazis pli ol 1200 bataloj kaj interluktoj, kiujn partoprenis pli ol 200 mil personoj. Malgraŭ komencaj sukcesoj la insurgentoj malgajnis ĝin. Pluraj partoprenintoj estis ekzilitaj al Siberio. Iu el la partoprenintoj en ĉiu tiu patriota elano estis la heroo de nia felietono Wojciech Kętrzyński, kiu helpis en la transportado de armiloj al insurgentoj. Komence arestita en Olsztyn, sekve li estis liberigita de la prusaj aneksintoj, ĉar la insurekcio ja ne celis Prusujon. Kiu li estis? Wojciech Kętrzyński, esploristo pri la historio de Pomerio, Varmio kaj Mazurio (la nordorienta Pollando), bibliotekisto, publicisto, poeto estis ankaŭ plurjara direktoro de la Nacia Ossoliński-Instituto en Lvovo. Nur antaŭ kelkaj tagoj, la 15-an de januaro pasis lia 105-a mortodatreveno. Nunjare pasas ankaŭ lia 185-a naskiĝdatreveno. Li naskiĝis en 1838 en la urbo Lec, la nuna Giżycko kiel Adalbert von Winkler, la filo de Józef – prusa oficiro kaj germanino Eleonora familie Raabe. La patro devenis el la nobela familio, kies nomo ligiĝis kun la loko „Kętrzno”, tamen lia avo en la dokumentoj estis regitrita de prusoj kiel „von Winkler”, sekve de la germaniga kampanjo en la prusa aneksoparto de la dispartigita Pollando. Tiam al la familio Kętrzyński estis trudita nomo de la senherede mortinta familio Winkler. Kvankam hejme oni parolis la germanan lingvon la intenco de la patro estis instrui al la infanoj la polan lingvon. Tio fiaskis, ĉar la patro mortis, kiam Wojciech estis 8-jara. La knabo la jarojn 1849-53 pasigis en la Oficira Orfodomo en Potsdamo. Poste li lernis en gimnazio en Lec kaj Rastembork. Post la abiturienta ekzameno en 1859 li komencis historiajn studojn en Königsberg. Dum la studoj lia fratino informis lin pri iliaj polaj radikoj kaj la iama familia nomo Kętrzyński. Tio spronis lin al oficiala nomŝanĝo de Adalbert von Winkler je Wojciech von Kętrzyński. Pri tiu momento li skribis „Mi do estis polo jam ne nur laŭkonvinke sed ankaŭ laŭnome”. En pli frua momento li deklaris „Mia patro estis polo, mia patrino estas germanino… malgraŭ tio mi ĉiam sentis min polo, eĉ tiam, kiam mi komprenis neniun vorton pole”. La polan lingvon li komencis lerni en la pollingva familio kaj ĉe sia onklo en la loko Kościerzyna, kun kiu Wojciech ligis la kontakton. Li ekzercis la lingvon kaj konatiĝis kun la pola literaturo. En 1865 li defendis Königsberg-universitato sian doktorigan disertaĵon „Pri miltio kiun faris Boleslao la Granda kontraŭ la germana reĝo Henriko 1002-1005”. En 1871 Kętrzyński establis sekretan Societon de Mazuria Popola Inteligentularo. Ĝi transformiĝis poste en Komitaton por Porti Helpon al Mazuriloĝantoj, kaj fine en Centran Komitaton por Mazurio, Silezio kaj Pomerio”. El siaj privataj rimedoj li subtenhelpis lokajn gazetojn kaj en siaj raportoj senvualigante la minacon de germanigo de la mazuria loĝantaro li reliefigis ĝian korligiĝon al la pola kulturo kaj lingvo. Kętryński interesiĝis ankaŭ pri la polaj-germanaj rilatoj, pri la historio de la Teŭtona Ordeno kaj pri la prapatrujo de slavoj. Li publikigis pli ol 200 verkojn, disertaciojn kaj artikolojn. Liaj laboraĵoj estis i.a. dediĉitaj la la problemoj de la pola nacio kaj polaj nomoj de lokoj en la Okcidenta kaj Orienta Prusio kaj Pomerio. Tiu verko ebligis post la milito, kelkfoje kiel unusola fonto, revenigi la originajn polajn nomojn de la regiono kaj ĝiaj lokoj post ilia germanigo. Baze de sia esplordokumentado li difinis la genealogion de la germanigitaj mazuroj kaj kaŝuboj. Lia laboro pri pomeriaj arkivaĵoj fruktis per materialo por la libro „Pri la pola loĝantaro en Prusio, iam teŭtona” el 1882. En ĝi li pruvis la falsadon de dokumentoj fare de teŭonoj, kio ebligis al ili krei siajn administrajn strukturojn sur la polaj teritorioj. La germanaj aŭtoritaoj malebligis al Kętrzyński laboron sur la terenoj enloĝataj de poloj. Do, li laboris kiel bibliotekisto en tiaj lokoj kiel i.a. Kórnik. La aŭstraj aŭtoritatoj aliflanke en la aŭstra aneksoparo de Pollando tri fojojn rifuzis al li profesoran postenon en la krakova Jagelona Universitato. Finfine li komencis ekde 1873 labori en Ossoliński-Instituto en Lvovo. Dum sia pli ol 40-jara laboro lin transformis ĝin en gravan sciencan centron, kolektante por ĝi multajn nepritakseble valorajn manuskriptojn kaj malnovpresaĵojn. Dank’ al li Ossolineum akiris la rajton eldonadi lernolibrojn. Sed Kętrzyński estis ne nur historiisto, sed ankaŭ poeto. Li verkis komence en la germana, ĉar la ellerno de la pola ne estis por li facila. Lia poeziaĵoj estis tradukataj en la polan unue de Michał Kajka, popola mazuria poeto. Kętrzyński mem tradukis en la germanan poeziaĵojn de Mickiewicz, Ujejski kaj Pol. Krome li kunlaboris kun fama pola etnografo, komponisto Oskar Kolberg. Liajn konojn uzis Henryk Sienkiewicz dum la verkado de sia romano „Potop” ( Diluvo). Wojciech Kętrzyński mortis en Lvovo la 15-an de januaro 1918 ne ĝisatendinte la regajnon de suverenco fare de Pollando. La membron de Wojciech Kętrzyński oni omaĝis en 1946 atribuante al la urbo Rastembork la nomon Kętrzyn. Per lia nomo oni baptis stratojn, lernejojn, institutciojn. Inter ĉi-lastaj troviĝas Centro de Sciencaj Esploroj en la urbo Olsztyn.

El la elsendo 30.01.2023. Legas Barbara – 08′ 28″

LEGIONOWO – unu el la satelitaj urboj de Varsovio

Mi invitas vin viziti ĉirkaŭaĵon de la pola ĉefurbo. 24 kilometrojn norde de Varsovio, en la Mazovia Provinco (vojevodio) situas la distrikta urbo Legionowo. Tra la urbo pasas gravaj trafikvojoj: la relvojo kuniganta Varsovion kun Gdansko norde kaj la aŭtovojo kuniganta Varsovion kun la Lagoregiono Mazurio nordoriente. Legionowo havas 54 mil loĝantojn kaj estas la plej dense enloĝata komunumo en Pollando. La urbon preskaŭ de ĉiu flanko ĉirkaŭas arbaraj kompleksoj. La distrikto grandparte etendiĝas inter Vistulo kaj ĝia alfluo Narew. La historio de Legionowo komenciĝis en la dua duono de la 19-a jarcento. Tiutempe la loko troviĝis en la varsovia gubernio de la Pola Reĝlando, ene de la Rusia Imperio. La ekesto de la nuntempa Legionowo estas strikte ligita kun la cara ideo elkonstrui larĝŝpuran Apudvistulan Fervojon. En 1877 kreiĝis la fervojstacio Jabłonna. Dum kelkaj sekvaj jaroj ĉe la stacio la grafo August Potocki, la terposedanto, establis somerferiejon laŭ lia karesnomo nomitan Gucin. En 1892 en la setlejo Jabłonna Nova estis establita la cara militista garnizono, kiu decidis pri la plia historion de onta Legionowo. En 1915, komence de la 1-a mondmiliton enmarŝis tien germanoj. Post la regajnita suvereneco fare de Pollando en novembro 1918 – la kazernon en Jabłonna servis al polaj soldatoj Ĝi signife influis la evoluon de la urbo. En majo 1919 okazis oficiala nomŝanĝo de la kazerno Jabłonna Legionowa je Legionowo. Tiun ĉi nomon inciatis generalo Bolesław Roja, la oficiro de Polaj Legioj kaj Pola Armeo. La nomon oni donis por honori la agadon de Polaj Legioj el en la jaroj 1914-1917. En la intermilita periodo (1918-1939) Legionowo komencis disvolviĝi. Ĉi tie oni produktis militistajn kaj sportajn balonojn, konatajn tra la mondo, ankaŭ paraŝutojn kaj tendojn. Oni konstruis observejon de la Ŝtata Meteologia Instituto. En 1932 el Legionowo ekveturis la unua pola polusa ekspedicio al Urso-insulo. La ekspedicion gvidis Czesław Centkiewicz, konata pola verkisto, raportaĵisto, mondvojaĝanto. En 1934 la nomo de la fervojstacio ŝanĝiĝis de Jabłonna je Legionowo. Dum la germana okupacio 1939-1944, aktivis ĉi tie loka rezistmovado. En la jaroj 1940-1942 ekzistis en Legionowo geto por ĉ. 3-mila juda loĝantaro, ekstermita surloke kaj en la mortotendaro Treblinka. La 1-an de aŭgusto 1944 eksplodis en Legionowo, kiel en ununura urbo krom Varsovio, insurekcio kontraŭ germanoj. Post la milito, ĝis 2011, garnizonis ĉi tie trupoj de polaj armeaj fortoj. En 1952 Legionowo ricevis urborajtojn. Do, la urbo estas juna, pasintjare ĝi solenis sian 70-jariĝon. Granda evoluo de la urbo okazis en la 70-aj jaroj post la elkonstruo de loka domfabriko. De la antaŭmilita somerloĝeja urbeto Legionowo ŝanĝiĝis en la dormejurbon, unu el satelitaj urboj de Varsovio. En 1999 ĝi fariĝis la distrikta urbo. Hodiaŭ de la malnova Jabłonna restis malmultaj postrestaĵoj. La lokon post la eksa kazerno okupis loĝblokoj. Tamen en la iama, rekonstruita, revivigita oficira kantino el la fino de la 19-a jarcento, funkcias nun la filio de la Historia Muzeo de Legionowo. Du masonitaj kompleksoj el karakteriza ruĝa briko de la eksa kazerno estis rekonstruitaj kaj adaptitaj por loĝigo. La plej malnova historia restaĵo, el 1886, estas la ligna-masonita vilao “Kozłówka”. Vidindaj estas krome historiaj restaĵoj de la intermilita periodo (1918-1939) – kelkaj masonitaj vilaoj en la stilo de pola nobela biendomo. Inter ili – la vilao “Bratki” el 1923, en kiu trovis sian lokon la Historia Muzeo kaj la Societo de Amikoj de Legionowo. Parolante pri historiaĵoj, estas neeble ne mencii pri vizitinda loko en la apuda vilaĝo Jabłonna. Tio estas la komplekso de palaco kaj parko de el la 18-a jarcento, la somera rezidejo de la nevo de la lasta pola reĝo Stanislavo Aŭgusto Poniatowski, princo Józef Poniatowski, pola generalo, militministro kaj ĉefkomandanto de la Pola Armeo de Varsovia Princolando. La komplekso apartenas nun al la Pola Scienc-Akademio kaj servas kiel konferenc- kaj hotelcentro. Hodiaŭ la disvolviĝanta Legionowo zorgas pri siaj loĝantoj, grandskale laborantaj en Varsovio, certigante al ili bonan publikan transporton, kaj surloke bonajn eblecojn por ripozo, sportumado kaj kultura vivo. Servas al tio Trafik-Centro el 2016, la plej granda investaĵo en la urba historio de la urbo, konsistanta el: fervoja stacidomo, bushaltejoj, aŭtoparko. Ene de la konstruaĵo troviĝas moderna biblioteko-legejo kun koncertejo kaj biciklopruntejo. Por sia ripozo kaj sportumado la loĝantoj disponas pri la ĉirkaŭantaj la urbon arbaroj, sportejoj, kovritaj naĝejoj, Parko de la Sano kun salubra areo dank’ al ligna salozvapora turo, reto da biciklaj vojetoj. 7 kilometrojn for de la urbo troviĝas krome granda artefarita Zegrze-lago, tre populara loko por loĝantoj de Varsovio kaj ĉirkaŭaĵoj. La Urba Kulturcentro estas organizanto de inter alie ĉiujaraj festivaloj de ĵaza, ĉambra kaj orgena muziko, ankaŭ de teatrofestivalo. Ĉi-lasta omaĝas la polan dramverkiston Jerzy Szaniawski, kiu naskiĝis kaj pasigis plimulton de sia vivo en Zegrzynek, 15 kilometrojn for de Legionowo. Vidinda memorigo pri la pola historio estas la murpentraĵo kun grafitio, prezentanta 100 plej gravajn batalojn de la polaj soldatoj ekde la 10-a jarcento ĝis ilia pacmisio en Afganistano en 2007. La murpentraĵon oni konsideras kiel la plej longan historian grafitiaĵon en Pollando. Legionowo tenas partnerajn rilatojn kun kelkaj eksterlandaj urboj: Kovel kaj Viĵnica en Ukrainio, Sevlievo en Bulgario, Jiujiang en Ĉinio, Carnikava en Latvio kaj Bordĵomi en Kartvelio.

El la elsendo 20.01.2023. Legas Jerzy  – 8′ 22″

Koninda polo – Witold Zglenicki

La 6-an de januaro nunjare pasis la 173-a naskiĝdatreveno de unu el la plej grandaj filantropoj, la plej granda mecenato de la scienco kaj klerigo en la pola historio, geologo, inĝeniero Witold Zglenicki. Lia vivhistorio estas bona temo por filmo kaj verdire oni kamerais eĉ tri. Zglenicki estis unu el la alte taksataj inĝenieroj de la minado en la cara Rusio, akirinta de caro la rangon de kolonelo kaj distingita per ordenoj de la persa ŝaho. Li estis unu el la pioniroj de la petrola industrio en Bakuo en la nuna Azerbajĝano, transforminta ĝin en petrolan paradizon. Li modernigis la metodojn de la elterigado de nafto, kreis elterigan naftopltformon kaj kiel la unua li ekhavis la ideon elsubgrundigi ĝin el al la mara fundo. Witold Zglenicki naskiĝis en la centra Pollando en nobela familio. Li akiris zorgeman edukitecon lerninte komence en la Gubernia Gimnazio de la urbo Płock, kaj en la jaroj 1866-70 studante en la matematika-fizika fakultato de la Varsovia Ĉeflernejo, la nuna Universitato. Ĝia unua rektoro estis profesoro Józef Mianowski, kiu alproprigis al siaj studentoj la konvinkon, ke „per klerigiteco radias kaj meritiĝas la nacioj, kaj dank’ al ĝi el falo levigas”. Tio estis la periodo de reprezalioj post la Januara Insurekcio 1863. Kristaliĝis pozitivismo, socialismo kaj naciismo. Al Zglenicki la plej proksima estis pozitivismo. Post la varsoviaj studoj ĝis 1875 li estis studento de la Minindustria Instituto en Peterburgo, kie dank’ al laboremo, discipliniĝemo kaj inventema instinkto li kaptis la atenton de fama Dymitr Mendelejew, kiu kreskigis lian interesiĝon pri la kaŭkaziaj naturriĉaĵoj. Mendelejew eĉ proponis al Zglienicki laboron en sia laboratorio, sed tiu ne revis pri kemiista kariero decidinte dediĉi sin al la minindustrio rimarkinte en la petrola industrio gravan evolufaktoron. Post la brila diplomitiĝo ĉe la unua loko en la peterburga Minindustria Instituto, liberigita de la militservo kiel minindustria inĝeniero li entreprenis laboron en la Minista Entrepreno de la Pola Reĝolando. Tie li okupiĝis pri la ekspluatado kaj modernigado de grandaj fornoj por la ferfandado. En 1890 li estis dungita de la Minindustria Estraro de Sankt Peterburgo en Rigo kaj pro sia brila laboro li ricevis la proponon fariĝi la ĉefa inĝeniero de Donecka Minista Regiono. Li tamen ne akceptis ĝin, kion oni traktis kiel malsubordiĝon. Tamen dank’ al intervena helpo de influpova entreprenisto kaj politikisto grafo Beckendorf Zglenicki komencis laboron en Bakuo. Situanta ĉe la Kaspia Maro tiam ĝi estis fora rusa garnizono. Kiam Zglenicki atingis ĝin la loka petrolindustrio apenaŭ rampis. Sed samtempe kreiĝadis tie la plej granda en la mondo centro de naftoelterigado kaj de la rafineja industrio. En la daŭro de kelkaj jaroj la pola inĝeniero transformis ĝin en unu el la plej efike funkciantaj elterigaj centroj en la mondo. En 1873 troviĝis tie nur 9 ŝaktoj, 6 jarojn poste 251, en 1900 jam 1710. En 1901 Bakuo liveris la duonon de la monda petrolo. Siajn ŝaktojn kaj rafinejojn havis tie fratoj Nobel, Alfons Rotschild, baldaŭ ekinteresiĝis pri ĝi Rockeffeller. Bakuo komencis evolui tempestece, nur dum 6 jaroj 1897-1903 duobliginte la nombron de siaj loĝantoj. Poloj apartenis al la plej multnombraj etnoj – inter 30 – loĝantaj en la urbo. Tamen mankis en ĝi kanalizo, akvokondukiloj, plagis ĝin epidemioj de difterito, tifo kaj kolero. La akvo estis saloza kaj malpurigita de petrolo. Senhezite inĝeniero Zglenicki entreprenis la konstruadon de la urbaj akvodukiloj. Li subtenas ankaŭ sciencon i.a. helpante al la Biblioteko de la Bakua Filio de la Cara Teknika Societo destinante por ĝi 1000 rublojn dum la kompanio de Nobel-fatoj 60 rublojn, tiu de Rothschild-kompanio 45 rublojn. La vera pasio de Witold Zglenicki estis tamen la geologiaj esploroj. Sian tutan tempon kaj privatajn rimedojn li dediĉis al tiu afero. Li difinis la submarajn elterigterenojn difinate iliajn provizojn. Li elmontris 31 naftoriĉajn terenojn sur la kontinento. El propraj rimedoj dum forpermesoj li dokumentadis la naturajn riĉaĵojn de Kaŭkazio. Kvankam neniam li laboris profesie kiel geologo dank’ al tiu laboro li liveris informojn pri la ercotavoloj de fero, pirito, barito, kobalto, molibdeno, karbo, mangano, kupro, halito, alivorte roka salo, oro, arĝento kaj arseno. La geologian mondon li eniris dank’ al la inventaĵo, kiu tuj estis aplikita en la industrio. Lia aparato mezuranta perpendikularecon de ŝaktoj kaŭzis la elterigadon pli sekura. La mezureraroj kaŭzis tiam multajn averiojn, incendiojn, eksplodojn kaj homajn mortojn. Kiel la unua en la mondo Witold Zglenicki konsideris la konstruadon de naftoŝaktoj sur la maro, sed lia ideo prezentita en 1896 dum kunsido de CaraTeknika Societo estis taksita kiel tro malfacila teknike kaj multekosta. Nur post la 2-a mondmilito lia ideo estis realigita. En aŭgusto 1900 Zglenicki estis invitita de organizaĵo de petroindustriistoj al esploroj pri lokalizo de naftoprovizoj en Kaŭkazio. Li jam havis pretajn mapojn pri la provizoj de Azerbejĝano kaj la 20-an de aŭgusto en la periodaĵo “Neftianoje Dieło” li prezentis senpage ne nur mapon de tiuj provizoj, sed ankaŭ priskribon de 165 naftoportaj terenoj. Tio estis la unua en la scienca literaturo teksto elmontranta la dependecon de naftoprovizoj de gasoriĉaj vulkanoj, kiu aktualas ĝis nun. Sekve de tiu artikolo la caraj aŭtoritatoj komencis atribui al privataj entreprenistoj priskibitajn de li naftozajn terenojn. En la jaroj 1901-02 rekone pro liaj meritoj la Ministerio por la Grundoj kaj Ŝtataj Riĉaĵoj disponigis ankaŭ al li senpage kelkajn naftoriĉajn grundojn, aliajn li aĉetis favorpreze. Ilia areo egalas al unu mil hektaroj sur la kontinento kaj 220 hektaroj sur la Kaspia Maro. Zglenicki investis proprajn rimedojn por komenci la elterigadon en parto de siaj naftoportaj terenoj. En la sama 1901 Witold Zglenicki eksciis pri la trafinta lin nekuracebla tiam diabeto. Tri tagojn antaŭ sia morto la 6-an de julio 1904 li verkis sian testamenton, kies kopio troviĝas en ka Ŝtata Arkivo de Płock. Unufojajn sumojn aŭ procentojn de la enspezoj li testamentis al familianoj. I.a. la enspezojn pro la vendo de naftoriĉa tereno kun la valoro de 50 mil rubloj li testamentis al sia eksteredza filo Anatolo Winogradow, lian patrinon Maria devontigante eduki la filon kiel polon. Li deziris, ke lia filo portu lian nomon kaj ekloĝu en Pollando. Tio ne okazis. Krom zorgi pri la familio, i.a. siaj polaj nevoj Zglenicki klopodis, ke lia heredaĵo servu al evoluo de la pola scienco. Li testamentis do monrimedojn al pluraj sciencaj societoj, biliotekoj kaj filantropaj katolikaj organizaĵoj en Bakuo kaj sur la polaj teritorioj. Li testamentis sumojn por elkonstruo de metilernejoj en la ĉefaj urboj de la Pola Reĝolando. La plej gravaj estis rimedoj destinitaj al la Kaso de Mianowski en Varsovio, kiu estis ekde 1881 institucio aganta favore al la sciencevoluo sur la tereno de la rusa aneksoparto kaj ĝia ĉefa celo estis financa mecenateco. Dank’ al ĝi kreiĝis pluraj sciencaj publikaĵoj kiel „Geografia Leksikono de la Pola Reĝolando kaj najbaraj landoj”, „Leksikomo de la pola lingvo”, lernolibroj de la pola lingvo, lernolibroj pri la pola stilistiko kaj literaturteorio. La kaso helpis al literaturistoj i.a. Maria Konopnicka i Kazimierz Gliński; ĝi financis esplorojn pri la pola folkloro i.a. de Oskar Kolberg kaj Zygmunt Gloger, ĝi subtenis Maria Skłodowska-Curie. Apartan atenton meritas la deziro de Witold Zglenicki, ke el la liberaj rimedoj destinotaj al la Kaso de Mianowski en Varsovio estu kreita la t.n. fera kapitalo, kies procentoj estu destinitaj por premioj pro la plej bonaj verkoj de la tuteŭropa literaturo, arto kaj scienco en la speco de Nobel-premioj. La sorto de la rimedoj testamentitaj de Zglenicki meritus apartan pritrakton. Laŭ specialistoj la profitoj de nafto elterigita el la terenoj apartenantaj al Zglenicki egalis laŭ pritaksoj el 2003-jaro al 3 miliardoj da dolaroj. Kiel atentigas aliaj specialistoj liaj rimedoj testamentitaj favore al Mianowski-kaso superis la reĝan regalon de s-ta Jadwiga-reĝino, kiu destinis sian reĝan trezoron en la 14-a jarcento por la renovigo de la Krakova Akademio.

El la elsendo 10.01.2023. Legas Barbara – 12′ 25″

Kapeleto de la enmondiĝo de Jesuo en Ossolin Betlejka

La vilaĝo Ossolin en la sanktakruca montaro en la suda Pollando estas konata unuavice pro sia historia kastelruino. La kastelo kreiĝis en la 14-a jarcento kaj ĝi estis transformita en potencan mafrurenesancan rezidejon meze de la 17-a jarcento fare de la reĝa kanceliero Jerzy Ossoliński. Sed Ossolin famas krome pro alia historia objekto, konstruigita de la vilaĝfondinto, nome la subtera Bet Leĥema kapeleto, tiom modesta kiom kurioza kaj en la landa skalo escepta. Jerzy Ossolinski ankoraŭ kiel la vojevodo de la urbo Sandomierz decidis pri ĝia establo en 1640, lia posteulo Józef Salezy Ossoliński renovigis ĝin kaj alikonstruis en 1769. Tiam ĉe ĝia okcidenta flanko estis starigita sur alta postamento stilizita kolono kaj sur ĝi la malfurbaroka figuro de la Dipatrino kun la Infaneto. La kapelo, imitanta la Groton de Jesunaskiĝo en Bet Leĥem troviĝas ĉe la norda rando de la vilaĝo populare nomiĝas Betlejka. Ĝi estas konstruita el grejso, tio estas sabloŝtono kaj brikoj. Kovras ĝin la barelforma volbo super kiu estis surŝutita unumetra tertavolo. Laŭ tradicio ĝi estis venigita de Jerzy Ossoliński de apud Jordano en la Sankta Tero. En la murojn de la kapelo estas enmasonitaj krome urnoj kun la tero el Palestino venigitaj tien de la pilgrimintoj meze de la 19-a jarcento kaj el la 1996-a jaro. La tiea paŝtista meso inter la 24-a kaj la 25-a de decembro distingiĝas per klimato kaj speciala kristnaska solenaĵo ne renkontata aliloke. La meso komenciĝas je la 23-a horo kaj ne noktomeze kiel en aliaj lokoj en Pollando, kiam en Bet Leĥem mem estas ĝuste la noktomezo. Antaŭas ĝin paŝtista lignofajro kaj enscenigo prezentanta la Adorkliniĝon de la Tri Reĝoj. La originalan scenaron kompletigas la troviĝanta ĉe alia vojflanko pajlotegmentita kabano kun vivantaj bestoj. Je la noktomezo, post la finiĝo de la solena liturgio en la ĉielon ŝprucas la piroteknikaĵoj. Ne mirige, ke la Sankta Vespero en Ossolin logas centojn da fideluloj el lokoj proksimaj kaj foraj. Tiel okazis ankaŭ en la nuna jaro. La kristnaskan spektaklon inaŭguris sceno en kiu la Tri Reĝoj unue vizitas la reĝon Herodo en lia palaco kaj poste per kameloj direktiĝas al la kripeto kaj adorkliniĝas antaŭ la Novnaskito. Ankaŭ ĉi-jare post la paŝtista meso ŝprucis ĉielen piroteknikaĵoj por omaĝi la enmondiĝon de la Savanato. Tiun originalan kristnaskan spektaklon muzike ornamis la konata kristnaska kanto „Paca nokt’” registrita antaŭ du jaroj de la infanoj el la baza lernejo en Ossolin kaj la stelulo de kontreo Cezar Makiewicz.

El la elsendo 30.12.2022. Legas Barbara – 03′ 56″

La pola „polus-regiono”

Post longa aŭtuneca varmo venis la sezonperiodo kun draste malaltiĝintaj temperaturoj, venis neĝo kaj eĉ frosto en iuj landopartoj. Do hodiaŭ mi invitas vin al la regiono, kie la vintro estas la plej malvarma. Temas pri Suwałki-regiono en la nord-orienta parto de la lando, kie mezuma temperaturo en februaro egalas al minus 5 – 6 celsiusaj gradoj, dum en la aliaj landopartoj oni notas froston egalan al nur 1-3 minusaj gradoj. En Suwałki-regiono krome la vintra sezono daŭras plej longe, ĉar eĉ 120 tagojn dum en la okcidenta Pollando je duono malpli longe. La neĝtavolo en la pola „polusa” regiono konserviĝas dum pli ol 100 tagoj, kaj mezuma plurjara neĝtavolo estas kvinoble pli dika ol aliloke. Plej mallonga estas tie la vegeta periodo, nur 180-taga dum sur la plejparto de la pola teritorio ĝi daŭras pli longe de tri ĝis ses semajnoj. Ĉu klimatologio plene klarigas ĉi tiun fenomenon? La faritaj antaŭ kelkaj jaroj ne tro profundaj geologiaj boradoj en la regiono de la proksima vilaĝo Szypliszki iom levis la kurtenon rilate tion. En la profundo de ĉ. 350 metroj geologoj renkontis spurojn de la…. glaĉera epoko de antaŭ pli-malpli 13 mil jaroj. Surgrunde ĝi delonge malaperis, sed ne ĉi tie. Laŭ la geotermaj modeloj en la tiea malprofundo oni devus atendi la 17-gradan temperaturon, sed ĝi egalas al 7 centonoj de la celsiusa grado. La grundborado en la proksimeco de Szyliszki konfirmis krome alian hipotezon, kiu formulita en la 80-aj jaro ŝokis. En la nordorienta parto de Pollando konserviĝis fragmento de la tiel nomata ĉiam frosta grundo, relative vasta parto glaciiĝinta dum la glaĉera epoko, kiu ĝis nun ne degelis. La nomo de la pola polusregiono liĝigas kun la nomo de la ĉefa kaj la plej granda urbo, Suwałki ricevinta la urborajtojn en 1715. Ĉio ĉi dank’ al romualdanoj, katolikaj monakoj kiuj tie establis setlejon kaj klostron ĉe la lago Wigry. Krom Suwałki ili establadis ankaŭ vilaĝojn, bienojojn, konstruigis vojojn. Nun la klostra komplekso estas loko de multaj laikaj kulturaj eventoj. Sed kvankam ne plu vivas kaj preĝas en ĝi romualdanoj, dank’ al la zorgo de la lokaj religiaj aŭtoritatoj estas en la malnova klostro organizataj i.a. skipaj spiritaj eventoj, dum kiuj la interesiĝantoj povas dediĉi tempon al kontemplado kaj meditado. La apuda lago Wigry, unu el la plej profundaj kaj plej puraj polaj lagoj, difinata lago kun kristala profundo favoras distanciĝon disde la ĉiutaga buro. Suwałki-regiono karakteriziĝas per eksterordinara, sovaĝa naturo. Multaj faŭnaj kaj flaŭraj specioj hejmas en la tieaj tri Naciaj Parkoj. Ĝian ĉarmon influas la fakto de maldensa enloĝateco de la regiono kaj malforta urbanizo. Dank’ al tio ĉie oni konstatas la spirraban naturon. Kun la regiono ligiĝas multaj legendoj. Mi elektis tiun pri tio, kiel la fiŝo Coregonus lavaretus, alivorte lavareto multiĝis en la lago Wigry. Okazis tiel…. Monako Barnaba, kiu plenumis la taskon de monaka kuiristo vivis en la tempo, kiam la klostron-ermitejon ĉe Wigry-lago gvidis la italdevena prioro. Li ege ŝatis fiŝojn, sed ne bongustis al li tiuj el la lago. Li revis pri „il lavarello” el la italaj lagoj. Li tiom tedis Barnaba per sia menua revo, ke la monako senespere kaj senpripense ekkris „Jam al la diablo mi vendus la animon por akiri lavareton por la prioro”. Ne necesis longe atenti. Tuj impete invadis tra la malfermita fenesto la kuirejon Wigry-diablo oferinte sian servon, evidente kontraŭ la monaka animo kaj promesinte liveri la fiŝon dum unu nokto. Barnaba konsentis kondiĉe, ke la fiŝon la diablo liveru antaŭ la mateniĝo. Li ruze kalkulis, ke la diablo ne sukcesos reveni antaŭ la kokokrio, kiam la diabla forto malaperas. Kaj se ne….? Kiel vivi sen la animo? La enzorgiĝintan Barnabon renkontis la prioro. La monaka kuiristo konfesis sian pekon. La prioro ekmalĝojis kaj tuj komencis cerbumi kiel savi la monakan animon. Li vagis enzorgita tra la klostraj koridoroj ĝis kiam la antaŭmateniĝo igis la ĉielon roskolora. La prioro suriris la klostran turon kaj ŝtoniĝis pro la hororo vidante la nigran diablan figuron alfluganta. Subite aŭdiĝis la sufloro – „Batu la sonorilojn, prioro”. Li kaptis la sonorilŝurojn kaj la sonoriltonoj plenigis la aeron. La diablo konjektante, ke oni sonorigas vokante al matenaj laŭdopreĝoj, krude blasfemis, ĉar forlasis ĝin la diabla povo. „Mi ne havas la animon de Barnaba, li ankaŭ ne havu la fiŝon” kaj ĵetis ĝin en la lagon. Tiel Barnaba savis la animon kaj lavareto multiĝis en Wigry-lago, ekde tiam fariĝinte frandaĵo ne sole por la monakoj.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Barbara – 07′ 23″

Stefan Kudelski kaj lia NAGRA

La hodiaŭan felietonon ni dediĉas al Stefan Kudelski elstara pola elektronikisto, kies biografio estas preta materialo por filmscenaro. Kvankam ekster la filma aŭ radia medioj lia nomo ne estas vaste konata, sed ne eblas tion diri pri lia sonsurbendigilo NAGRA, revoluciiginta la sonregistradon por radio, televido kaj filmo. Havante nur 22 jarojn li inventis aranĝaĵon, kiu por jardekoj ŝanĝis la tutan ĉi-rilatan produktosektoron. Kiam mi komencis labori en la Pola Radio kaj i.a. okupiĝis pri la raportado la nomo de NAGRA-magnatofonoj estis legendeca kaj vekis asociaciojn kun la plej kvalitaj sonregsitraj laboroj. Kvankam mi mem disponis pri tute bona bobena Uher-magnetofono ja ni ĉiuj sciis, ke ĝia sonkvalito estas nekomparebla rilate al NAGRA.
Stefan Kudelski naskiĝis la 27-an de februaro 1929 en Varsovio. Komence de la 2-a mondmilito pro la germana invado la tuta familio decidis elmigri. La familio devenis el la orientaj randregionoj de la antaŭmilita Pollando. La avo, Jan Tomasz estis la urba arkitekto de Stanisławów meritiĝinta por rekonstruo de la urbo post la 1-a mondmilito, lasinta firman spuron en la urba arkitekturo. Lia patro Tadeusz laŭeduke arkitekto tamen laboranta en la kemia sektoro kiel oficiro (defendinto de Lwów kontraŭ ukrainanoj en 1918) restis en Parizo ligiĝinte kun la tiea rezista movado. La edzino, Irena antropologo kun la filo instalĝis en la neŭtrala Svislando. Post la timo pro la malkonspiro la patro aliĝis al la familio en Svislando.
Tie Stefan post la abiturienta ekzameno en Florimont studis fizikon kaj inĝenierion en la Politikeniko de Laŭzano. Ankoraŭ dum la unua studojaro li ekhavis la ideon utiligi la manetofonan bendon kiel memorportanton, stiranta la automatigan fabrikan laborprocezon. Serĉante tiutempe la difektitan magnetonon por realigi per ĝi sian ideon (por la nova li ne havis monon) li surstrate rimarkis raportistan aŭtomobilon de la ĝeneva radio. Tio estis la preteksto por la nova ideo konstrui porteblan, profesian raportistan magnetofonon. La laboroj daŭris du jarojn en lia hejma laboreksperimentejo, dum kiuj oni donis apartan atenton al kalibrado. Kiel kurizaĵon ni aldonu, ke la reguligado de la bendoŝovo okazis en la akompano de Beethoven-sonatoj. Ankoraŭ kiel 22-jara studento en 1951 Kudelski konstruis kaj patentumis sian unuan porteblan magnetofonon NAGRA, baptinte ĝin per la pola vorto signifanta la verbon „surbendigi”. Malgraŭ sia simpla aspekto kaj malgranda dimensio komparebla al ŝuskatolo ĝia sonkvalito estis elstara, perfekta komparebla kun profesiaj sonregistriloj kun grandeco komparebla al la strata telefonbudo. La sekvan jaron dum la unua internacia konkurso dediĉita al la amatora surbendigado en Laŭzano Stefan Kudelski ricevis la unuan premion. Oni aprecis eksterordinarajn proprecojn de NAGRA, firmecon, fajnan finpretigon, stabilan movrapidecon de la magnetofona bendo. La germana AEG klopodis tuj kontraŭ signifa monsumo aĉeti la patenton. Kudelski tamen decidis mem okupiĝi pri sia inventaĵo. La unuan ekzempleron de NAGRA Stefan Kudelski vendis kontraŭ mil svisaj frankoj, kiu tiam estante signfa sumo, ebligis evoluigi la agadon en la firmao „Kudelski”. Tamen ne tiu ĉi nomo, sed la nomo de la elstaraj magnetofonoj NAGRA igis lian nomon identebla, mondkonata.
Komenciĝis ne amasa, sed seria produktado. La fortuno favoris junan inventiston. En la sama 1952 svisa alpista skipo planis konkeri Mount Everest (tiam ankoraŭ virgan) kaj oni decidis pridokumenti sonregistre la ekspedicion. Kudelski faris necesajn testojn kaj adaptis la magnetofonon por ĝiaj bezonoj. Kvankam himalistoj atingis nur la altecon de 8600 metroj super la marnivelo lia NAGRA akiris famon kaj rekonon.
NAGRA rapide fariĝis serĉata aranĝaĵo ĉie elvokante entuziasmon kaj sensacion. Ĝi fariĝis baza magnetofono por radio- televid-raportistoj kaj filmstudioj en la tuta mondo. Baldaŭ – en 1953 – ĝi notis plian sukceson en eksperimento de August Piccard, kiu akompanis lin dum lia subakviĝo per batiskafo Triest en la Mediterea nea Maro. La eksperimenton asistis ĉirkaŭ 100 ĵurnalistoj kaj raportistoj kaj Kudelski mem reprezentis la radiostaciojn en Ĝenevo kaj Laŭzano. NAGRA kiel sonregistrilo ekzameniĝis perfekte. Sekve de tio la itala radio RAI aĉetis kelkajn ĝiajn ekzemplerojn. La tranzistora versio de NAGRA III el 1957 en la 60-aj jaroj fariĝis teknologia sensacio. Kudelski konstruis la plej malgrandan magnetonon de la mondo facile meteblan en la poŝon. Kiel la plej malgranda tiam magnetofono de la mondo ĝi trafis al la Blanka Dmo dum jaroj registrante ĉiujn eldirojn de la usonaj prezidentoj. Oni uzis ĝin por CIA-bezonoj kaj aliaj specialaj servoj, inkluzive de la orientgermana Stasi. Per ĝi estis registritaj vortoj eldiritaj de sur la Luno.
Vera sukceso venis en 1958, kiam kreiĝis modernigita versio NAGRA III. Italoj aĉetis kelkajn ĝiajn ekzemplerojn por la bezonoj de Olimpiko en Romo en 1960 kaj krome aliajn ekzemplerojn de NAGRA por la bezonoj de la radia laboro. NAGRA III estis transistora magnetofono adaptita al kunlaboro kun filmkamerao, garantianta sinkronan registron de bildo kun sono. Ĝi debutis kiel la modelo NAGRA III NP en la filmo de Marcel Camus „Nigra Orfeo” kameraita en 1959. La pliaj uzoj de NAGRA helpis produkti tiajn Oskar-premiitajn filmojn, kiel „Ekzorcisto”, „Amadeo”, „Angla paciento”. Pro sia kontribuo al la evoluo de kinematografio Kudelski ricevis kvar premiojn de la usona Filmakademio, du pro la sciencteknikaj atingaĵoj, krome du Oskarojn (1965, 1977, 1978 kaj 1990) kaj du Emma-premiojn (1984, 1986).
Post la 2-a mondmilito la reveno al la komunista Pollando estis por Stefan Kudelski malebla. Li restis en Svislando, tie li fondis la familion kun sia edzino Lilka Ulbrich. La feliĉa geedza paro pasigis kune la jarcentduonon edukinte kvin geinfanojn. Lia plej aĝa filo Andrzej en 1991 transprenis la firmaon, en kies estraro sidis ankaŭ la filino de la inventinto Małgorzata. En 1998 Stefan Kudelski estis kalkulita al 100 plej grandaj svisaj geniuloj. Stefan Kudelski emeritiĝinte sian tempon dediĉis al vojaĝoj tra Eŭropo kaj tra la Mediterenea Maro. Li mortis en 2013 havante 84 jarojn.
La firmo Kudelski lerte transiris de la analoga al la bita epoko akirante sukcesojn ankaŭ en 21-a jarcento. Ĝi daŭre prosperas produktante i.a. altklasajn sonregistrilojn, dekodilojn por la bita televido. La Grupo Kudelski aktuale estas la monda holdingo ariganta 15 firmaojn okupiĝantanj pri la bitaj sekureco kaj televido.

El la elsendo 10.10.2022. Legas Barbara – 10’10”

Koninda Pollando – Lębork

Ĉi-semajne ni direktiĝas al la nordo de la lando invitante vin al Lębork en la pomeria vojevodio. La urbo troviĝas 80 kilometrojn okcidente for de Gdansko kaj ĉ. 30 kilometrojn for de la Balta Maro. Situante apud la  rivero Łeba ĝi troviĝas en la arbara komplekso de la Kaŝubia Praarbarego, en la regiono  loga por turistoj. Kvankam la urborajtojn Lębork ricevis fine de la 13-a jarcento ĝi ekzistis multe pli frue. Laŭ origina nomo Lewino ĝi komence apartenis al Pollando, sed ĝia lokalizo kaŭzis,  ke kelkfoje en sia historio ĝi troviĝis sub la regado de prusoj kaj germanoj. Tamen post la 2-a mondmilito Lębork definitve fariĝis urbo pola. Ĝia nuna devizo “Urbo laŭ la eŭropa klaso” ligiĝas kun la eŭropunia referendumo,  en kiu signifa parto de la urboloĝantoj deklaris sin favore al membriĝo de Pollando en la Unio. Kiel menciite antaŭ jarcentoj  la slava setlejo Lewino apartenis al la princoj de la Gdanska Pomerio. Laŭ la pomeria kronikisto Restorf Lębork estis  urbo jam en la 1285-a jaro. La konfirmon pri la atribuo de la urborajtoj troviĝas en dokumento de la teŭtota Granda Majstro el la 1341-a jaro. Cetere en la jaroj 1310-1454 Lębork apartenis al la teŭtona ŝtato. Post la lanĉo de la 13-jara milito reĝo Kazimiro Jagellonido enkorpigis la urbon kun la Gdanska Pomerio en Pollandon. Meze de la 15-a jarcento la konsilio de Gdansko  transdonis Lębork al la pomeria princo Erik la 2-a. Ne plenajn 40 jarojn pli poste la urbo ektroviĝis en la posedo de la pomeria princo Boguslavo la 10-a, kiel doto de lia edzino, la filino de Kazimiro Jagellonido. Pli-malpli 150 jarojn pli poste, post la senhereda morto de la laŭvica pomeria princo Boguslavo la 14 Lębork denove ektroviĝis en Pollando. Sed por mallonge. 20 jarojn pli poste ĝi estas transdonita al la brandenburgia elektito Frederiko Wilhelmo. Dum  sekvaj jardekoj la brandenburgiaj elektitaj estis prezentantaj la vasalomaĝon al la polaj reĝoj, kion rifuzis nur Frederiko la 2-a. Sekve, rezulte de la dispartigoj de Pollando fine de la 18-a jarcento Lębork ektroviĝis en la Pomeria Provinco, kie ĝi troviĝis ĝis marto de la 1945-a jaro. Poste ĝi revenis al Pollando. Vere komplika historio! Sed malgraŭ la tempesteca historio kaj multaj eventoj,  kiuj damaĝis la arkitekturan substancon de la urbo en Lębork konserviĝis kelkaj valoraj kaj interesaj vidindaĵoj logantaj viziti la urbon. Apartenas al ili la konstruita lime de la 14-a kaj 15-a jarcentoj,  kiel defenda konstruaĵo,  originstila ĝis nun preĝejo de sankta Jakobo.  Lębork estas iu el malmultaj pomeriaj urboj en kiu konserviĝis en bona stato 6-metraj defendomuroj. Konstruitaj meze de la 14-a jarcento ili longis 1220 metrojn, havis 32 turojn kaj duonturojn, inkluzive de la angulaj. Krome  en la urbomuroj troviĝis du pordegoj,  krome du etpordoj. En la defendomuroj menciinda estas aparte iu el la turoj angulaj la tn. hedera. Ĝi estis konstruita en la 1363-a jaro sur la kvadrata fundamento, tamen ekde la 2-a ŝtupo ĝi iĝas okangula. Al la plej malnovaj vidindaĵoj de Lębork apartenas ankaŭ teŭtona kastelo, kiu troviĝis samloke en la 1363-a jaro kaj rolis kiel rezidejo de Ditrych von Loupheim la unua teŭtona setlejestro de Lębork, subaltera al la teŭtrna administracia centro en Gdansko. Ĝis hodiaŭ konserviĝis la monaka domo, la dua laŭ la grandeco en la tiama teŭtona ŝtato. Tamen plurfojaj alikonstruoj ŝanĝis la originan aspekton de la kastelo. Valoras noti, ke kun Lębork estas ligita la figuro de la prainventino de televido Paul Nipkow, kiu naskiĝis tie en la 1860-a jaro, en la familio de panbakisto Frederiko Nipkow aj Teresa familie Magdalińska. Post la lernejana vivovojo li studis en la universitato de Frederiko Wilhelmo en Berlino kaj sekve gvidis esplorojn pri la aranĝaĵo ebliganta sendi bildojn distance. Havante 24 jarojn li prezentis patentumcele  la dokumentojn, kiuj estis akceptitaj oficiale la sekvan jaron. En la 1936-a jaro estis lanĉita la unua publika televida stacio “Fernsehsender Paul Nipkow”. En la loka muzeo troviĝas memorsalonego dediĉita al Paul Nipkow, ekipita per aranĝaĵoj el la epoko kaj eksponaĵoj ligitaj kun la historio de televido. Antaŭnelonge, ĉar en la 2004-a jaro Lębork riĉiĝis per nova, eksterordinara naturhistoria atrakciaĵo. Nome  aŭtune de ĉi tiu jaro estis lanĉitaj en la loka parko, kies patrono estas reĝo Boleslao la Brava Ŝtonaj Cirkloj. Temas pri loko, en  kiu onidire emamas mistera forto pozitive influanta la homan organismon. La diametro de la cirklo havas 20 metrojn, en la sfero inter ekstera kaj interna cirklo estis konstatita maldekstraflanka polariziĝo puriganta de negativaj energioj. En la interna oni notis polariziĝon dekstraflankan, kiu provizas organismon per pozitiva energio. La esplorantaj tion radiostezistoj ne ekskludas, ke jam antaŭ miloj da jaroj temis kun loko kun proprecoj de pozivita energio.
Sed Lębork malfermiĝis ne sole al la pozitiva energio ligita kun sia situo, sed al la pozitivaj sekvoj ligitaj kun malfermiĝo al la ekstera mondo. Ekde la 2001 jaro Lębork ligis partnerajn kontaktojn kun 6 urboj en Germanujo, Luksemburgio, Francujo, Italujo, Litovio kaj Rumanujo. Lębork estas ankaŭ membro de la tn. Nova Hanso,  kies celo estas evoluigi turismon kaj komercajn kontaktojn  en la urboj-membroj.

El la elsendo 30.08.2022. Legas Barbara – 7′ 34″