La 2023-a jaron ne ĉiam ni rememoros pro ĝojaj okazintaĵoj, sed se temas pri la pola kulturo kaj ties populareco eksterlande, la pasinta jaro sendube apartenas al jaroj sukcesaj. Se temas pri muziko daŭran rekonon ĝuis la jam konataj ekde jaroj polaj operkantistoj Piotr Beczała kaj kaj Tomasz Konieczny – kiuj ienteralie triumfis sur la scenejo de la Viena Opero en “Lohengrin” de Wagner – aŭ Jakub Józef Orliński, kontraŭtenorulo, pri kies sukcesoj ni jam plurfoje informis kaj kiu en 2023 lanĉis bone akceptitan de la kritiko albumon “Beyond”. Kreskas la populareco de Hania Rani – pseŭdonomo de Hanna Maria Raniszewska, 33-jaraĝa komponistino kaj kantistino el Gdansko. Ŝia nova albumo „Ghosts” (“Fantomoj”) aperis en oktobro. Antaŭaj albumoj lanĉitaj sub Deutsche Grammophon-etikedo, alportis al ŝi bonegajn recenzojn kaj internacian sukceson. Ne mirige do, ke la inviton al nova albumo de Hania Rani akceptis tiaj steluloj kiel Patrick Watson, Ólafur Arnalds aŭ Duncan Bellamy. Anna Sułkowska-Migoń, talenta orkestra direktistino – kies karieron ni sekvas kaj proksimigas al niaj geaŭskultantoj – ne ĉesis esti invitata al prestiĝaj festivaloj kaj muzikaj eventoj kaj komence de 2024 ŝi dufoje direktos unu el la plej gravaj usonaj simfoniaj ensembloj, la Filadelfian Orkestron. Eŭropaj teatroj estis lokoj, en kiuj polaj teatroreĝisoroj manifestis sian talenton, varme akceptitan de la ekserlanda spektantaro. Krzysztof Warlikowski surscenigis “Macbeth” de Verdi en por la festivalo de Salcburgo, kaj “Hamleton” – tiun de Ambroise Thomas, franca kreinto el la 19-a jarcento – en la Opero Bastille en Parizo. Menciindas Ewelina Marciniak, kiu surscenigis “Brilan Amikinon” surbaze de la romano de ítala verkistino Elena Ferrante en la teatro Thalia en Hamburgo kaj Grzegorz Jarzyna reĝisorinta la “Dekduan nokton” de Ŝekspiro en Zagrebo. Ĉiuj ĉi teatraĵoj ricevis pozitivajn recenzojn en la menciitaj urboj. Pasintjare daŭris la triumfao de la romano de Władysław Reymont “Chłopi” (“Kamparanoj”), en nova anglalingva traduko de Anna Zaranko, eldonita en la prestiĝa serio Penguin Classics. La romano, pro kiu Reymont ricevis la literaturan Nobel-premion en 1924, estis tre bone akceptita preskaŭ 100 jarojn poste. En “The Times Literary Supplement” oni rimarkis la brilan tradukon kaj admire taksis kiel la pola Nobelpremiito priskribis la kamparan medion. Ankaŭ la filmo “Chłopi” ricevis favorajn recenzojn. Ĝi havis sian mondpremieron dum la Toronta Filmofestivalo, kaj evidentiĝis kinobildo je kiu entuziasme reagis spektantaro. “La Kamparanoj” estis la pola kandidato por Oskar-premioj, sed ĝi ne ektroviĝis en la mallonga listo de internaciaj filmtitoloj. La verko ankoraŭ havas ŝancon esti nomumita en la kategorio por la plej bona animacia filmo. Se temas pri la filmoarto, la atenton de filmkritikistoj kaptis ankaŭ “La Verda Limo” de Agnieszka Holland. La filmo, pri migrantoj ĉe la pola-belorusa limo, premieris dum la Festivalo de Venecio kaj estis montrita ankaŭ dum filmofestivaloj en Toronto, Vankuvero kaj Novjorko. Fine de nia kultura sukcesraporto ni parolu pri pola literaturo, ĉi-foje nuntempa. Unu el ĝiaj plej grandaj lastatempaj sukcesoj estas la usona eldono de la romano “Rejwach” de Mikołaj Grynberg, aperinta sub la titolo “I’d Like to Say Sorry, but There’s No One to Say Sorry To”, tradukita de Sean Gasper Bye. Alia romano, “Gorzko, gorzko” de Joanna Bator, tradukita de Lisa Palmes, estis publikigita en Germanio. Aperis ankaŭ ĉina traduko de poemoj de Adam Zagajewski, aŭtorita de profesorino Wu Lan de la Gdanska Universitato. Sukcesan aperon sur eksterlandaj libromerkatoj notis ankaŭ libroj de Michał Korkosz, konata al la pola publiko kaj kuiremuloj kiel Rozkoszny. Lia antaŭa libro, “Fresh from Poland”, estis bone akceptita en Usono kaj aperis, interalie, sur la listoj de la plej gravaj kuirlibroj de la jaro en Booklist kaj San Francisco Chronicle. Lia lasta libro – “Polish’d. Modern Vegetarian Cooking from Global Poland” estis ĵus eldonita en la angla. Juĝante laŭ la recenzoj en la populara retejo “Goodreads”, usonaj legantoj komencas kuiri kun Rozkoszny. Fine, ni ne povas forgesi pri pliaj premioj por Olga Tokarczuk. En aŭgusto la Nobel-premiitino gajnis la internacian literaturan premion “Literatura Flamo” („Literary Flame”), kies ĵurio estas prezidata de alia Nobel-premiito Mario Vargas-Llosa.

El la elsendo 05.01.2024. Legas Maciek – 05′ 51″