Ne senkaŭze en la komenco de nia hodiaŭa elsendo tostefekto. Akurate antaŭ 13 jaroj, la 15-an de februaro 2011 aŭdiĝis la unua E-programo de la Pola RetRadio el Varsovio. La unua ekster la kadro de la publika Pola Radio. En ĉi tiu periodo ni emisiis 1300 programojn kaj bonvenigas vin hodiaŭ en la 1301. Antaŭ du tagoj, la 13-an de februaro ni solenis la Mondan Tagon de Radio, kiu kreiĝis laŭ la iniciato de Hispanio unu jaron post la ekfunkcio de nia Pola RetRadio en Esperanto kaj en la nuna jaro ĝi estis solenita la 12-an fojon. Per la proklamo de ĉi tiu festo Unesko celis atentigi pri la signifo de radio kiel la monda komunikrimedo, same en la evolintaj landoj, kie la radiostacioj uzas novajn teknologiojn kiel ankaŭ en la disvolviĝantaj landoj, kie la radio stimulas la socian evoluon. Tio revalidigis la rolon de radio kiel komunikrimedo, kiu en la kunteksto de la elsendoj en la IL-Esperanto tiun rolon reliefe ludis ekde la komenco kaj daŭre ludas. Antaŭ 13 jaroj kun la subteno de multaj, de la plej fidelaj aŭskutantoj ni entreprenis la riskon savi kontraŭ la detruo kaj forgeso la tradicion de la tiam 52-jariĝinta profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, en la pola radiofonio. Kun senduba fiero en la jaro, en kiu ni memorigos en aprilo la 65-jariĝon de la unua profesia E-radioelsendo ni povas konstati, ke dank’ al la radiokolegoj, kunlaborantoj, aŭskultantoj malnovaj kaj tute novaj tiun tradicion ni sukcesis gardi. En plimulto la bazan trunkon de nia redakcia skipo konsistigas malnovaj kolegoj el la E-redakcio de Pola Radio: redaktorino Milada Szwedo, kiu apaud mi estas unu el la plej malnovaj laborantoj de tiu ĉi E-Redakcio de Pola Radio, geredaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot, kiuj venis al la Redakcio sojle de la 2-milaj jaroj. Kelkaj iom paŭzas, sed ni kredas pri ilia reaktiviĝo. Krystyna Grochocka, komencis kunlabori en Pola RetRadio ĉ. 2012-a jaro. Multaj el vi sendube memoras la malovan verdkoloran aspekton de nia retejo, kiu aperis en 2013 dank’ al ŝia kunlaboro kaj nun dank’ al ŝi eblas sekvi la elsendojn pere de la jutuba kanalo. Ĉio ĉi ne estus ebla sen la tuja teknika helpo, kiun ni ricevis de kelkaj aktivaj aŭskultantoj kaj helpantoj kiel Simono Pejno kaj Saliĥ Zakirow. La plej fidela en ĉi tiu grupo evidentiĝis nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp, kiu kun zorgo, sindediĉo kaj financa subteno, kaj ekde 2020 kiel la aŭtoro de nia nova retejo asistas nian ĉiutagan laboron. Dankon al ĉiuj kunlaborantaj, ĉiuj radioamikoj, kiuj riĉigis kaj riĉigas nian laboron, disvastigas ĝin. Dank’ al vi ĉiuj ni sukcesis daŭrigi. Eĉ pli, ni deziras pludaŭrigi, kun kelkaj modifoj, aparte se temas pri la kontribuantoj, se temas pri tiuj kiuj ŝatus lerni el niaj spertoj kiel fari la radion – jen aŭtore, jen traduke, jen koncepte, jen voĉkontribue. Kaj ni kalkulas ankaŭ je tiuj, kiuj ŝatus helpi al ni suflorante teknikajn plibonigojn, kiuj ŝatus kontribui al ni en pli efika promociado de niaj elsendoj, elsendoj kiuj el la Patruj’ de Esperanto diskonigas informojn pri la lulilo de nia lingvo, kaj samtempe multan atenton donas al la E-movado kaj E-komunumo en la tuta mondo.Tio estas gravaj defioj. Sed ni kalkulas je via helpo!

El la elsendo 15.02.2024. Legas Barbara – 05′ 37″