Felietonoj
Koninda Polo – Aleksander Wolszczan
Lastvendrede, la 29-an de aprilo pasis la naskiĝdatreveno de la nuntempa pola kaj astronomo – de jaroj vivanta kaj laboranta en Usono – la malkovrinto de la unua ekstersuna planeda sistemo, Aleksander Wolszczan. Nunjare pasis en januaro la 30-a datreveno de ĉi tiu malkovro. Dank’ al ĝi Aleksander Wolszczan firme hejmiĝis en la historio de astronomio kaj la periodaĵo „Astronomy” lokis lin en la listo de 25 plej gravaj malkovrintoj apud Nikolao Kopernik, Galileo kaj Isaak Newton. La malkovro de profesoro Wolszczan komencis intensan evoluon de la nova esplorbranĉo, t.e. esplorado de la ekstersunaj planedoj, da kiuj estis malkovritaj pli ol kvin miloj. Tiu ĉi magia kvanto estis superita la 21-an de marto 2022.
La naskiĝinta en la 1946-a jaro en la loko Szczecinek (la nordokcidenta Pollando) Aleksander Wolszczan de la junaĝo estis fascinita de astronomio. Li klopodis memstare profundiĝi en la misteriojn de astronomio observante la lunojn de Jovo jam en la aĝo de 6-7 jaroj helpe de la memstare konstruita instrumento el la okulvitraj lensoj, kiam li posedis jam la bazajn konojn pri astronomio. Tio estis la merito de lia patro, kiu infanaĝe rakontadis al li ligitajn kun la konstalacioj legendojn grekajn, romiajn kaj ĉinajn. La familio Wolszczan baldaŭ translokiĝis al Szczecin, kie la patro de Aleksander studis unue ekonomikon kaj en la 50-aj jaroj lekciis ĝin en la loka Politekniko. Aleksander post la finlerno en ŝĉecina liceo daŭrigis studojn en la Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruń, kiujn li finias en 1969 komencinte laboron de la universitata asistanto. En 1973 post la staĝo en Radioastronomia Instituto de Max Plank en Bonn, Germanio li revenis al la lando kaj en 1975 doktoriĝis pri fiziko per disertacio pri scintilaj strukturoj en la pulsaraj elektromagnetaj spektroj. Komence li laboris en la Astronomia Centro de la pola Sciencakademio.
Pro la milita stato en Pollando (1981-83) Aleksander Wolszczan forlasis la landon. Unue li veturis denove al Bonn kaj poste al Usono. Komence li laboris en Cornell University, en kiu li povis uzi por siaj esploroj la plej grandan tiutempe radiosteleskopon kun la diametro de 300 metroj. En 1990 Wolszczan helpe de ĝi realigis sian propran esplorprogramon. En la Observatorio de Arecibo li kunlaboris kun la pli posta Nobel-premiito Joseph H. Taylor Jr. Taylor malkovris la novan specon de pulsaroj, kio ligiĝis kun la novaj eblecoj esplori la gravitajn ondojn. Dum sia prelego okaze de la atribuo de Nobel-premio Taylor citis la publikaĵon de Wolszczan pri milisekundaj pulsaroj, menciante komunajn esplorojn, tiam ankoraŭ ne publikigitajn. La sekvan jaron Aleksander Wolszczan ankoraŭ kiel doktoro anoncis la rezultojn de siaj aŭtoraj esploroj, tio estas la malkovron de tri ekstersusnsistemaj planedoj. Li prezentis ĝin en januaro 1992 dum la kongreso de la Usona Astronomia Societo raportinte pri la malkovro en la prestiĝaj „Nature” kaj „Science”. Liajn esplorrezultojn konfirmis la alia fama tiutempe kanada radiostronomo Daele A. Frail. Kio estas atentinda dum kvar sekvaj jaroj neniu el la sciencistoj konstatis pliajn ekstersunsistemajn plandejojn.
En 1995 Wolszczan habilitiĝis, en 1998 li akiris la profesoran titolon. Liaj malkovroj el 1990 ne estis la unusolaj. La unua, rekte revoluciiga – kaj ĉiuj ceteraj – certigis al li membriĝon en la plej prestiĝaj sciencaj societoj, kiel Pola Sciencakademio, Usona Astronomia Societo, Internacia Astronomia Unio, Internacia Unio de Radiosciencoj.
En la jaroj 1994-2008 Aleksander Wolszczan lekciis ankaŭ en sia „hejma”, toruna universitato. Li estis krome la iniciatinto de Subinstituto de Astronomio kaj Astrofiziko en la Instituto pri Fiziko de la Universitato de Szczecin kaj fariĝis ĝia honora estro. Ekde 1992 Aleksander Wolszczan gvidas esplorojn kaj lekcias, kiel profesoro pri astronomio kaj astrofiziko en la ŝtata universitato en la usona Pensilvanio.
El la elsendo 30.04.2022. Legis Barbara – 06′ 07”
Vizitinda Pollando – Dęblin
La regiono de la pola urbo Dęblin (en la oriento de la lando) estis enloĝita jam en la neolita epoko. Kiel atestantoj de tiama histoririĉa regiono rolas miloj da ŝtonaj instrumentoj elterigataj ĉi tie relative ofte ankaŭ nuntempe. Tiu ĉi abundo ne tiom mirigos, se ni aldonos, ke Dęblin troviĝas inter du riveroj – Vistulo kaj enfluanta ĝin riverbranĉo – Wieprz, kiuj kreas tiamaniere naturan defendozonon. Tiuj ĉi defendokapabloj dum multaj jarcentoj estis tre bezonaj, ĉar en komencaj jaroj de la pola ŝtato la regiono de Dęblin troviĝis ĉe la limregiono, pro kio skuis ĝin senĉesaj invadoj de litovoj, rusoj kaj tataroj. La unua skriba informo pri Dęblin troviĝas en la konserviĝinta mezepoka jarlibro, en kiu oni notis, ke la 14-an de julio de la 1397-a jaro Piotr, la ĝistiama posedanto de la vilaĝo Dęblin vendis ĝin. Oni notis ankaŭ, ke temas pri regiono bone defendita pro la situantaj proksime du grandaj kasteloj, kiuj gardas la sekurecon de komercistoj veturantaj laŭ la itinero kondukanta de Kaffa apud la Nigra Maro ĝis Baltiko.
Maltrankvilaj eventoj en la historio de Dęblin ne mankis, sed la vilaĝo evoluis relative prospere, kvankam malrapide. En la 19-a jarcento ĝia posedanto estis familio de princo Antoni Jabłonowski. En tiu ĉi periodo Pollando estis dispartigita kaj poloj diversmaniere klopodis batali favore al sia libereco. Princo Piotr subtenis la kontraŭcaran insurekcion de rusaj oficiroj, pro kio oni kondaminis lin por la 20-jara ekzilo en Siberio. Por liberigi la amatan edzon en la 1836-a jaro princino Paulina transdonis la troviĝantan en Dęblin kastelon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn al la rusa imperio.
Kial rusoj tiom deziris tiun posedaĵon? La klarigo estas tre surpriza. La regionon kiel perfektan lokon por konstrui tie grandegan defendo-fortikaĵon opiniis unu el la plej elstaraj polaj generaloj, Ignacy Prądzyński. Sian laboraĵon, dediĉitajn al la estontaj defendeblecoj de la pola ŝtato li verkis en rusa malliberejo, por kiu la aneksinto kondamnis generalon Prądzyński pro la partopreno en la kontraŭrusa la tn. novembra insurekcio en la 1830-a jaro. Utiligante liajn strategiajn planojn rusoj decidis konstrui en Dęblin la planitan de la pola patrioto fortikaĵon. Unuflanke ĝi troviĝis borde de Vistulo, kiel natura barilo. La fortikaĵo estis konstruita konforme al la plej bonaj ekzemploj de la milita konstruarto. Unuopaj domoj kaj aloj estis riĉe ornamitaj. Atentema vizitanto de la fortikaĵo facile rimarkas ĝian eklektikan stilon. Do, oni povas admiri novromanikajn kolonojn aŭ tegmentofinaĵojn kaj malnovegiptan stilon de unu el tri prodegoj kondukantaj al la fortikaĵo.
Kiam Pollando reakiris la sendependecon en tiu ĉi regiono garnizis multaj soldatgrupoj. En majo de la 1920-a jaro oni decidis transloki el Varsovio kaj loki en Dęblin la mezlernejon por aviadpilotoj. La laŭvican lernejon, nome la oficiran aviadan altlernejon, difinatan „aglid-lernejo” oni solene malfermis ĉi tie kelkajn jarojn poste. Ekde tiam Dęblin sendispute rolas kiel la ĉefurbo de la pola aviado.
La postuloj rilate al ĝiaj lernantoj ĉiam estis tre altaj. Oni devis do, disponi pri almenaŭ mezgrada edukitecnivelo, konfirmita per maturecekzamena atesto, krome havi finitan kurson pri la pilotado kaj sukcese subiĝi al tre malfacila testo pri ĝeneralaj konoj kaj pri fremda lingvo. En la 2005-a jaro sumigante la 80-jaran aktivadon de la altlernejo oni atentigis pri ĝia fideleco al la taskoj difinitaj dum ĝia establo en la 1925-a jaro. Do, al la edukado de elstaraj aviadoficiroj kaj ilia klerigado sur la monda nivelo. Pri grandegaj sukcesoj de la „Aglidlernejo” povas atesti multnombra partopreno de ĝiaj diplomitoj, polaj pilotoj en la 2-a mondmilito, ankaŭ dum la batalo por Britujo. Post ĝi Winston Churchil eldiris famajn vortojn: „ankoraŭ neniam tiom malmultaj faris tiom multe por tiom multaj”, tiamaniere dankante kaj akcentante la kontribuon de poloj al tiu ĉi batalo. Sed, polaj pilotoj brilas ankaŭ nun en la pacperiodo venkante preskaŭ senĉese en la plej gravaj mondaj aviad-konkursoj.
El la elsendo 20.04.2022. Legis Gabi – 05’08”
E-Radio 100-jara: la 4-an de aprilo 2022 niaj jubileoj
Venis la laŭvica okazo, gesinjoroj referenci al la 100-jara E-Radio. I.a. al UEA.facila mi povis kontribui pri tiu ĉi grava nunjara jubileo. Lastlunde, la 4-an de aprilo – kion memoras nur malmultaj aŭskultantoj – pasis 63 jaroj post kiam el studio de la publika Pola Radio aŭdiĝis la signalo elparolita per la tondra voĉo de renoma tiam radioparolisto Piotr Rowiński „Parolas Varsovio, naskiĝurbo de Esperanto”. Tiel komenciĝis la elsendoj de la unua oficiale instalita, profesie funkcianta dum jardekoj E-redakcio en la historio de E-Radio, tiu de la publika Pola Radio. Neniu el la redaktoroj, kiuj akuŝis tiam ĉi tiun novan radio-bebon plu estas kun ni, sed nia memoro pri plimulto de ili, kun multaj ja ni laboris dum jardekoj, daŭras. Ni do tutkore omaĝas la memoron de redaktoroj Jerzy Uspieński, Jerzy Grum, Andrzej Pettyn, Jan Klimek, Mariusz Dastych, la memoron de niaj raportistoj, parolistoj Maraja Graczyk, Barbara Sokalówna, Zbigniew Lutogniewski, Piotr Rowiński, Lucjan Szołajski…. ja mi ne forgesu pri tiuj, kiuj kun la E-Redakcio de Pola Radio ligis parton de sia vivo kiel Anna Henn-Limont, Wojtek Usakiewicz, Elżbieta Gromek, Ewa Krach, Małgosia Wultańska, Remigiusz Grzela, Michał Wyszogrodzki ne parolante pri pluraj kunlaborantoj. Milada Szwedo, Gabi Kosiarska, Maciej Jaskot daŭre eĉ se ne same intense daŭrigas la laboron en la Pola RetRadio en Esperanto, ekster la strukturo de Pola Radio. Ni fieras pri kunlaboro kun novaj kunlaborantaj kolegoj kiel Tomasz Miller, Krystyna Grochocka, Pamela Krzypkowska aŭ Michał Łabenda – ankoraŭ ne antaŭmikrofone. Aparte kun „la plej fidela inter fidelaj kunlaborantoj” la nuna ĉefo kaj respondeculo pri nia nuna retejo www.pola-retradio.org, Bruce Crisp el Kanado. El la plej malnova redakcikerno restis ni du – Milada Szwedo kaj mi, kiu de 22 jaroj estris jen la E-Redakcion de Pola Radio, jen gvidas la teamon de la Pola RetRadio en Esperanto. Dankon al ĉiuj, kiuj aprecas nian laboron, kiuj ne hezitas emfazi mesaĝe al la redakcio aŭ fejsbukprofile sian subtenon por la farata laboro, donace subvenciante ĝin. Ĉiam ni subtrekas, ke la reagoj de la aŭskultantoj nutras nian profundan konvinkon pri la utileco de niaj variaj kaj plurfacetaj E-radiaj programoj. Ne oftas mesaĝoj, kiuj donas al ni apartan moralan forton daŭrigi tiun laboron, eĉ sen adekvataj rimedaj reagoj. Tial kelkfoje ne tre pozitive influas nin asertoj, ke pozitivaj reagoj „trodorlotus” la laborantojn kaj kunlaborantojn. Ja ne temas pri dorlotavido, sed iom justa traktado de niaj ĉiutagaj klopodoj malantaŭ, kiuj kasiĝas horoj da nevidebla, nekompensita redakcia laboro. Motivas ĝin – evidente la reagoj de la aŭskultantoj – ŝatosignoj, eĉ lakonaj opiniesprimoj, sed ankaŭ kaj eble eĉ ĉefe tiaj mesaĝoj, se eĉ tre maloftaj, kiel tiu de Fabian Baez el Kolombio. „Mi estas kolombiano. Mi aŭskultas viajn elsendojn, silente ekde 1980. Pro vi mi lernis ami Pollandon, chiu Pola. Via programo dum 42 jaroj vere estas altkvalita, valoro-plena. Mi amas viajn programojn, viajn vochojn, temojn ktp. Bedaurinde en mia lando Esperanto ne estas tre konata nek uzata, mi sentas min tute sola kaj pro tio, viaj vochoj donas al mi forton. Vivu longe Pola Retradio!! Fabian Baez”. La 63-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio, kies heredantoj nin ni taksas koincide ligiĝas kun la unua publika deklaro pri E-Radio, k iun antaŭ 99 jaroj vortumis la 4-an de aprilo 1923 la Komerca Konferenco en Venecio. Ni citas laŭ la broŝuro el 1928 de Walter Daehler – estro de la Komisiono por Radio-statistiko, komisiita de Internacia Centra Komitato de la E-movado en Ĝenevo. Ni legas en ĝi: „La tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro”. Tion i.a. ni faras kaj ĝojas emfazi nian kontenton, ke en nia enketo sojle de la 12-a ekzitojaro de la Pola RetRadio en Esperanto kelkaj el la enketitoj emfazis la deziron kontribui al la programenhavo. Tion ni klopodos realigi ekde la nunjara aprilo per aparta elsendo dediĉita al ĉi-specaj kontribuaĵoj. La koncernajn enketitojn ni kontaktas aparte, sed daŭre estas malfermaj je alies ĉi-koncernaj proponoj. Nun venas tamen ankaŭ momento anonci iun modifon en la ĝisnuna elsendoskemo. Ĝis nun ni liveris 8 ĝis 9 ĉiumonatajn ampleksajn programojn. Dum la lastaj 11 jaroj ni ja rimarkis, ke jen kaj jen ŝanĝiĝis la kutimo aŭskulti niajn elsendojn, la kutimo reagi. Tion ja ebligas evidente la reta epoko kaj la podkasta elsendoteknologio. Tial, preninte en konsideron tiujn ĉi motivojn kaj loĝistikajn realojn en la nuna, daŭre distanca redakcia laboro, ni decidis ekde nun proponi E-elsendojn de nia teamo ĉiun kvinan tagon. Ĝis nun la 5-taga intervalo ekzistis nur inter la vendreda kaj marda elsendoj, nun ĝi koncernos ĉiujn programojn. Povas esti, ke temas nur pri provizora ŝanĝo. Viaj reagoj, karaj radioamikoj decidos ĉu temas pri firma decido. Sed krom tiuj niaj programoj aŭdiĝantaj ĉiun kvinan tagon ni premisas elsendi almenaŭ nun unu kroman programon, en kies konsiston eniros kontribuaĵoj de niaj aŭskultantoj.
El la elsendo 05.04.2022. Legas Barbara – 9′ 27″
Koninda polo – Erazm Witelon
Hodiaŭ gesinjoroj mi deziras proksimigi al vi la silueton de unu el la plej elstaraj polaj sciencistoj de la 13-a jarcento, Erazm Witelon, kvankam lia familia nomo estas prezentata diversforme. Kiel Witelo, Witello – skribita per la komenca litero va-vo, al per v-o konata en la E-alfabeto – Vitel, Vitello. Li kreis fundamentojn de perceptopsikologio, okupiĝante samtempe pri fiziko, matematiko, filozofio kaj optiko. La datoj de lia naskiĝo kaj morto ne estas certaj, same kiel la naskiĝloko. Oni mencias tiajn lokojn kiel Legnica, Borów, Vroclavo kaj la daton 1230. La dato de la morto estas malpli facile difinebla pro manko de donitaĵoj, ĉar oni notas sole, ke lia forpaso okazis inter la 1280-a kaj la 1314-a jaroj. Lia patrino devenis el kavalira gento kaj la patro estis bonstata burĝo veninta tien el Turingio. La aliaj fontoj mencias, ke ne temis pri bonstata familio. Komence juna Erazm frekventis la paroĥan de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Legnica, kie post jaroj li estis profesoro. Jam infanaĝe Erazm cerbumadis pri la naturo de lumo kaj rigardiluzioj kaj faris la unuajn optikajn eksperimentojn. Dank’ al la vroclava episkopo Tomasz I li trafis al renoma, altnivela ĉekatedrala lernejo en Vroclavo, kie lernis ankaŭ du filoj de princo Henryk la 2-a Pia. La pli juna estis la samaĝulo de Erazm kaj ambaŭ ĉirkaŭ 1249 komencis studojn en Parizo, diplomitiĝinte pri „sep liberaj artoj”, t.e. gramatiko, retoriko, dialektiko, astronomio, geometrio, muziko. Do kvar jarojn poste Witelon revenis al la lando kiel magistro de teologio kaj filozofio. Li fariĝis sacerdoto kaj kiel paroĥestro estis direktita al la urbo Legnica. Erazm Witelon ne ĉesigis siajn cerbumadojn kaj eksperimentojn por klarigi tiajn fenomenojn kiel ĉielarko, refrakto en diversspecaj lensoj. Lia deziro daŭrigi la studojn efektiviĝis en la 1262-a jaro, kiam Witelon venis al la renoma Padova Universitato, kie dum ses jaroj li studis kanonikan juron kaj natursciencojn. Witelon estis studento elstara. Liaj traktatoj pri matematiko, astronomio, medicino, psikologio logis grandan atenton de italaj profesoroj. Li krome tenis kontaktojn ankaŭ kun sia hejmlando sendante tien siajn verkojn kaj studaĵojn, estante la unua pola sciencisto skribanta pri sia lando „in nostra terra, scilicet Polonia”, t.e. en nia tero, tio estas Pollando. Entuziasma aŭskultanto de liaj lekcioj en Padovo estis i.a. la papa kuracisto, lia posta amiko Campinus. Lia alia amiko estis Wilhelm el Morbeka, sacerdoto, intelektulo, papa konfesprenanto. Witelon laŭ la invito de papo mem estis invitita al Viterbo, kie grupiĝis sciencista medio funkcianta sub la patroneco de papo. Ĝi okupiĝis ne sole pri humanismaj sciencoj, sed ankaŭ matematiko, fiziko kaj meteologio. Witelon tiumedie fariĝis avanulo. En la biblioteko de Oksforto ĝis nun troviĝas manuskripto, en kiu iu el la disĉiploj sumigis la lekciojn de Erazm Witelon skribante pri li „magister Wittulonus polonus, flos mathematicorum” (magistro Witello, polo, floro de ĉiuj matematikistoj). Witelon multe studis kaj okupiĝis pri la tradukado de la verkoj de Ptolomeo kaj Aviceno. Studante la skribaĵojn de araba sciencisto Alhazen li koncentriĝis i.a. pri la temo utiligi sunradiojn por fandi diversajn materialojn. En sia verko „Perspektivo” Witelon aplikis la tutan tiaman geometrian scion ligitan kun studoj pri la lumo. Enhavante 130 sciencajn teoremojn kaj pruvojn ĝi estis eldonata ankoraŭ en la 16-a jarcento kaj eĉ ĝis la 18-a jarcento servis al la plej grandaj eŭropaj sciencistoj. Li prezentis en ĝi konstruon kaj funkciadon de okulo kaj rigardo-, vidkarakterizaĵojn. En siaj esploroj pri la homa vidkapblo Erazm Witelon distingis inter la mekanika funkciado de okulo kaj kunordigitaj kun ĝi subkonsciaj cerbofunkcioj. Tial oni taksas lin ankaŭ kiel antaŭkurieron de la nuntempa psikologio. La plej konata scienca verko de Witelon estas „Optiko”, kiu entenas enormajn konojn koncerne ĉi tiun sciencbranĉon. Centojn da jaroj post la morto de la pola sciencisto liaj verkoj estis la studobjekto de i.a. Mikołaj Kopernik kaj Galileo, Leonardo da Vinci. Johannes Kepler la duan volumon de sia plej granda verko „Opera Omnia” el 1604 dediĉis al la laboroj de Witelon „Ad Vitelonem Paralipomena” (kompletigo al Vitelono). Kepler dediĉis ĝin al reĝino de Francio en la enkonduko notante, ke Witelon estas la kreinto de la optikaj sciencoj. Sed ne sole scienco okupis la elstaran scienciston dum sia vivo komparata al la plej renoma tiuepoke eŭropa sciencisto Roger Bacon, i.a. kun kiu li renkontiĝis en Padovo. Do en la rolo de diplomato Erazm Witelon partoprenis i.a. la Koncilion en Liono en 1274, li estis sendito de princo Henryk la 4-a Probus al la papo Johano la 21-a. Fine de sia enorme laborema vivo Erazm Witelon revenis al la hejmregiono. Tie laŭ la komisio de reĝo li ricevis la titolon de kanoniko de la Katedrala Kapitulo de Vroclavo. La reĝo atribuis al li tiuokaze kiel materialan kompenson kaj por la vivteno apudvroclavan vilaĝon Żórawina. Samtempe Erazm Witelon estis instruisto en Vroclavo kaj en Legnica. En ĉi-lasta urbo funkcias nun la ŝtata altlernejo Collegium Witelona. Kun Erazm Witelon eblas krome renkontiĝi en la fama Palazzo del Bo en Padovo. Lian portreton kun tiaj atributoj en la manoj kiel pergamenrulaĵo kaj kvadrato apudas maldekstre la surskribo „Witello Polacco” kaj la dekstraflanke „XIII secolo” (la 13-a jarcento). Tiu portreto troviĝas inter la tridek naŭ aliaj portretoj de la plej famaj studentoj de la Padova Universitato.
El la elsendo 01.04.2022. Legas Barbara – 08′ 34″
Radom – ĝia hostorimonumento kaj legendo
Antaŭ kelkaj tagoj, la 18-an de marto 2022 la listo de la Historiaj Monumentoj de Pollando riĉiĝis je la 115-a objekto. Kiel ni jam informis la listo estas unu el la protektoformoj de firmlokaj, t.e. nemoveblaj historiaj objektoj kun aparta valoro historia, scienca kaj arta kun granda signifo por la kultura heredaĵo de Pollando. Ĉi-foje temas pri franciskana klostra komplekso de fratuloj Bernardanoj en Radom. En la konsiston de la klostra komplekso eniras la klostra konstruaĵo mem, preĝejo de s-ta Katarina Aleksandria, mastruma kontruaĵoj kun kuirejo, pordego-kapelo, ĉirkaŭklostra murego kaj ĝardeno”. La decido de la prezidento en kies kompetentoj troviĝas aprobo de la peto kronas kelkajarajn klopodojn de la monakoj kaj la kelkcentjaran historion de franciskanoj en Radom. La objekto ekde la komenco mem servis kiel la kultoloko. Ĝiaj radikoj referencas al la 2-a duono de la 15-a jarcento, kiam la monakojn venigis al Pollando reĝo Kazimiro la 4-a Jagelonido. La konstruplacon oni difinis en 1468 kaj la sekvan jaron ĝi estis aprobita de episkopo de Krakovo. Komence la preĝejo kaj klostro elkonstruitaj nur en la daŭro de unu jaro estis lignaj. Ĉar ĝi troviĝis ekster la muroj de la urbo, ĉe la publika vojo ĝi ricevis formon de fortreso ĉirkaŭita per murego. Tio ebligis defendon kaze de malamika atako. La klostra komplekso kreiĝis en la jaroj 1468-1516, plukonstruo de la preĝejo de s-ta Katerina Aleksandria okazis en la jaroj 1911-1914. En la lastaj jaroj en la klostra komplekso okazis ĝisfundaj renovigaj-konservistaj laboroj. Interalie oni renovigis la gotikan klostran fornelan konstruaĵon, kiu estas la unusola ĉi-speca objekto en Pollando. Se ni jam parolas pri la unua Historimonumento en Radom ĵus metita en la oficialan liston ni aldonu, ke la unua mencio pri la urbo troviĝas jam en la bulao de papo Hadrian la 4-a el la 1155-a jaro. Hodiaŭ tamen ne al historiaj faktoj mi referencu, sed mi proponas legendon pri tio, kiel la urbonomo Radom kreiĝis. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj la regionon surkreskis densa arbaro kun la abundo de ĉasbestoj. Iufoje juna ĉasisto dum tagoj vagadis tra ĝi ne povas renkonti leporon aŭ cervon. La arbaro ŝajnis esti senbesta kaj tiam rimarkis la junulon la arĝentpluma birdo. Ĝi rekonis en li homon kun bona koro kaj decidis al li helpi. Ĝi rakonti al li pri iu regiono riĉa kaj bonstata, kaj kiel diradas maljunuloj „plena da fluanta lakto kaj mielo”. Eb ĝi la bestoj estas en abundo, la rivero Mleczna (la lakta) plenas je fiŝoj kaj de ĉiu loko etendiĝas belegaj panoramoj. La junulo senhezite ekiris por trovi ĉi tiun lokon. Dum la irado gvidis lin la arĝentpluma aglo, kiu rakontis al juna ĉasisto, ke iam la loĝantoj ĉe la rivero Mleczna vivis en plena harmonio kun belegaj riverspiritoj, difinataj rusalkoj. Tagoj pasadis trankvile kaj naturo invitis al ripozo. Bedaŭrinde kun la tempopaso homoj fariĝis ĉiam pli akaparemaj dezirante ekposedi arbarojn, riverojn kaj aliajn valorojn. Fine ili elpelis rusalkojn kaj senigis la regionon je la magia ĉarmo, kie dank’ al ili tie regis. Puno venis rapide al la ŝtonkotaj homoj, kiuj falis en eternan dormon. Librigi ilin de ĉi tiu stato de ensorĉiteco estis povonta sole persono kun bona koro, impresiĝema, amanta la naturon. Tiu, kiu kapablas kompreni la birdokantojn kaj arbarsusuron. Ĝuste tien alkondukis la junulon la arĝentpluma aglo. Ravis lin la verdosuka verdaĵo, kristala akvo, misteraj akvoterenoj, la reganta trankvilo, birdotriloj kaj muziko de la fluanta akvo. Enpensiĝinte li diris, kompreneble en la pola lingvo „Rad dom, bym tutaj zbudował”. „Mi feliĉus, domon ĉi tie elkonstrui”. Je tiu parolo ĉiuj vekiĝis kaj la vilaĝo repulsis per la vivo. Dankeme pro la forprenita punensorĉo oni proponis al la junulo estri la vilaĝon kaj la arĝentpluma aglo gvidis ĉiujn al la Lakta rivero. Ekde tiam ĉiuj vivis konkorde kaj pace en la loko >Rad dom…<, Radom.
El la elsendo 25.03.2022. Legas Barbara – 6′ 14″
El la E-Gazetaro_22.03.2022
Hodiaŭ ni komencu nian foliumadon de E-gazetoj per la marta numero de la revuo „Esperanto”. Ne senkaŭze. Nome ĝiaj unuaj paĝoj estas amplekse dediĉitaj al la 100-jariĝo de la E-radiofonio kaj tiukaze mi esprimas dankvortojn al la revuredaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pro la atento al la temo dediĉita. En ampleksa artikolo, kiun mi aŭtoris kadre de „Malferme – Faka Agado”, mi klopdis observi kronologion de la 100-jara fenomeno radio en la E-komunumo. Ne ĉiujn fontojn mi tamen sukcesis aliri tial manko de informoj pri multaj E-elsendoj ankoraŭ antaŭmilitaj, ekzemple en Brazilo, Japanio kaj ankaŭ manko de mencioj pri pluraj jam la postmilitaj, kaj dekoj da efemeraj t.n. „radioj” el la jam interreta epoko. Tio sole pruvas, ke sen skribita historio, sen arkivaĵoj, sen registritaj atestoj de radiokulaborantoj, aŭtoroj, parolistoj la kultura valoro, kiun en nia E-komunumo reprezentas E-radio falos en la forgeson. Antaŭ multaj jaroj oni uzis la difinon „sur la ondoj, per la ondoj de etero”. Necesas zorgi, ke tiu ĉi nia kulturvaloraĵo ne malaperu kun la ondoj de etero. Sur du pliaj paĝoj „Esperanto” kunmetis respondojn de reprezentantoj de tiaj nun funkciantaj E-radioj, kiel Radio Havano Kubo, Pola retRadio kaj Muzaiko. Ni enrigardu ilin. Je la peto mencii ion aparte interesan por koncerna radio Ariadna Garcia Gutierrez menciis la ebecon nur voĉe komuniki kun la tuta mondo, kio dank’ al Esperanto estas aparte interesa kaj speciala. Ŝia patrino Maritza reliefigis la fakton, ke en la intereta epoko la radio fariĝis multmedia. Veronika Poor reliegis la flekseblan strukturon de la programoj kaj malfermitecon je kunlaboro. Mi mem kiel reprezentanto de Pola RetRadio menciis la fakton, ke la kreiĝo de la profesia E-Redakcio la 4-an de apilo 1959 okazis ja iom hazarde en la datreveno de la 1-a Konferenco rekomendanta uzon de Esperanto en Radio. Alia aparta karakterizaĵo de la varsoviaj E-elsendoj estis viglaj kaj tre riĉaj kontaktoj kun aŭskultantoj. Responde pri la avantaĝoj kaj defioj por E- radiofonio koleginoj el Havano Kubo menciis la neceson de daŭra zorgo esti alloga amaskomunikilo kaj adapteblon. Mi mem kiel avantaĝon menciis geografian vastiĝon de nia aŭditorio, kaj kiel defion la zorgon pri konkurenca elsendoenhavo rilate al la amasa reta informproduktado en la sociaj portaloj. Plia demando rilatis al la aparta maniero noti la 100-jariĝon de E-Radio. Verdire sole Pola RetRadio informis pri serio da ripetaj kaj novaj programeroj ligitaj kun la E-Radio. La lasta demando ebligas fine al la leganto konatiĝi kun la retepoka evoluo de la E-elsendoj el Havano, Varsovio kaj de Muzaiko. Kvin plenaj paĝoj vere bela omaĝas la 100-jariĝon de la E-Radiofonio. Espereble ili spronos plivastskalan kolektadon de forgesitaj dokumentoj, folimadon de malnovaj gazetoj kaj verkadon de artikoloj rilatantaj al la E-radiofonia historio kaj nuno. La marta „Esperanto” okupiĝas ne sole pri la radio prezentante interesan intervjuon kun la ĉefredaktoro de „Panoramo de la Granda Insulo” el Malagasio. Kiel konfesis en la inervjuo Henriel Fidilalao la celo de lia periodaĵo estas diskonigi Malagasion al tutmonda eperantistaro. Aliflanke „ĝi estas modelo de praktika uzebleco de Esperanto por konkrete enspezi monon”. En la organo de UEA ni legas pripensojn de la prezidanto Duncan Charters koncerne Strategian Planadon pliaj paŝoj. Li i.a. instigas, ke laŭeble vaste la asocia membraro aktiviĝu por opiniinterŝanĝo en la Forumo de UEA kaj pri la planado kaj pri nun kreiĝantaj projektoj. Mark Fettes, kiel la nunjara reĝisoro de la kongresa temo „Lingvo, vivo, tero” prezentas siajn invitideojn al profundigotaj diskutoj dumkongresaj. Kiel li atentigas „nia kongresa temo en Montrealo invitas al diskutoj ne nur pri lingvaj demandoj, sed pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, pasinteco kaj etonteco”. Aparte kortuŝaj en la marta „Esperanto” estas paĝoj destinitaj al la forpasinta en februaro eksa Ĝenerala Direktoro Simo Molojevic, kiun rememoras la iamaj stabanoj, Stefan MacGill, Rob Moerbeek, Diccon Masterman, Anna Lowenstein, Francois Lo Jacomo, Istvan Ertl, Wim Jensen kaj Ionel Onet. Semajnon pli frue ol „Esperanto”-revuo atingis nin „La Revuo Orienta”. La 12-a pasintjara numero kovrilpaĝe kvazaŭ jam aludas al printemo per la bildo de la blua rokturdo. En la numeon enkondukas la rubriko „Esperanto kaj Mi”. Kun plezuro kaj intereso mi konatiĝs kun E-spertoj de plurfoje renkontita diversokaze Elisabeth Le Dru el Francio. En ŝia aktivado iel aparte kaptis mian atenton la organizado de E-teatraĵoj – unuhoraj – por la ekstera publiko. Kun intereso mi sekvis ankaŭ la artikolon de Aoyama Tooru pri spertoj, inkluzive teknikajn ligitajn kun la voĉlegado de „La Revuo Orienta” i.a. por blinduloj, kiuj la voĉan version de la revuo ricevas senpage. Sen ligo al Esperanto tre interese pri la ebla rolo de Artefarita Inteligenteco/ Intelekto en X-radia diagnozado skribis Toru Mori. Okito Kazumi i.a. priskribas la praktikon de iuj firmaoj, kiuj en la epoko de distanca laboro provikita de la kronvirusa pandemio diversmaniere instigas siajn laborantoj al korpa ekzercado. Ili logis siajn distancajn dungitojn ekzemple per pluspago aŭ organizante rivaladojn. Kiel ĉiam kun scivolemo mi legis la trilingvajn paĝojn el la ciklo „Kun la ajnuoj”, kun la tekstoj en ajunua, japana kaj Esperanto. La 12-a numero de „La Revuo Orienta” adiaŭas la japanan akademianon Saka Tadasi pri kiu nekrologas Renato Corsetti. La japanlingva nekrologo apudpaĝa forte skuis mian koron. Nur nun pere de ĝi ni eksciis pri la forpaso de nia aktiva siatempe aŭskultantino Aida Yayoi. En niaj koroj – aparte de Gabi kaj mi – restas niaj renkontiĝoj en Jokohamo, kie Gabi dum la UK estis la gasto de ge-roj Yayoj, kaj poste ni kore rememoras niajn renkontiĝojn en Varsovio. La periodaĵo de Japana E-Instituto prezentas plenmanon da esperantigitaj de Aida Yayoi utaoj de Wakayama Bokusi. Ni citu unu el ili memoromaĝe al kara Yayoi-san:
Du nuboj kuniĝontaj
dividiĝis denove kaj malaperis foren
restas la blua ĉielo printempa
El la elsendo 22.03.2022. Legas Barbara – 09′ 32″
Koninda Pollando_ Polaj Mariavitoj-esperantistoj
Ne ĉiuj esperantistoj scias pri la agado de mariavitoj rilate al Esperanto, dum ĝi merita la atenton, ĉar tiu movado estis sufiĉe forta. Pri tio atentigis nin nia aŭsultantino el Lublin kaj ŝian kontribuon ni nun prezentas: Mi loĝas proksime al Lublin – skribas Anna Laskowska, do mi devas mencii pri unu el la pioniroj de Esperanto en ĉi tiu urbo. Li estis Adam Furmanik, kiu, kiel lernanto de gimnazio, eklernis Esperanton jam en 1888. Poste, kiel kleriko de la Malnovkatolika Mariavita Eklezio, li vigle propagandis Esperanton inter la mariavita pastraro. Adam Furmanik, kiel la vikario de la romkatolika paroĥejo de la Naskiĝo de St. Johano Baptisto en Leszno apud Varsovio, en 1906, kune kun kelkmilo da kredantoj, decidis transiri al la Mariavita Eklezio. La mariavitoj devis forlasi la ekzistantan preĝejon kaj starigi kapelon en la vilaĝo Grądy (hodiaŭ parto de Leszno), kaj la unua parokestro estis ĝuste Adam Furmanik. Poste la mariavitoj el Leszno konstruis propran preĝejon. En 1909, la paroĥo havis pli ol mil mariavitojn. En 1920 en la mariavita paroĥo en Leszno okazis kongreso de esperantistoj, prezidata de Feliks Zamenhof – la frato de la kreinto de la lingvo Esperanto. La dokumento, kiu montras la interesskalon de la mariavita pastraro pri Esperanto estas Adreslibro de Polaj Esperantistoj de Jan Zawada el 1931, en kiu oni povas vidi nomojn de multaj esperantistoj-mariavitoj. La frato Adam Maria Bazyli Furmanik, kiu estis membro de la Universala Esperanta Asocio kaj ankaŭ delegito en sia regiono, havis grandan influon al popularigo de la lingvo Esperanto inter la mariavita pastraro. En sia paroĥo en Leszno li organizis rondon de Pola Esperanto-Asocio. La mariavitoj trovis en la ideo de Zamenhof multajn elementojn de sia propra socia programo. Li estis vidita kiel la vojo al universala paco kaj frateco. En 1931 estis fondita Mariavita Esperantista Ligo – MEL. En oktobro 1931 aperis en Płock la unua numero de la dulingva, pola-esperanta revuo „Renkonte Al La Suno”. La intenco de la mariavita pastraro estis enkonduki Esperanton kiel la duan, apud la nacia, lingvon konatan de ĉiu kredanto. La instruado de Esperanto koncernis precipe junulojn. Esperanto estis instruata en mariavitaj lernejoj, en la klasoj inter la 4a kaj 7a. En 1929 en Leszno estis fondita la organizo Juna Esperantisto Mariavito kaj en Płock – Mariavita Junularo. La Esperanto-kurso estis prezentita ankaŭ en la ĉiumonata revuo Templaro. Bedaŭrinde – kiel skribas Anna Laskowska – post la dua mondmilito la mariavita Esperanto-movado nur iomete reviviĝis. Nur kelkaj pastroj revenis al tiu ĉi ideo. Inter ili estis la frato pastro Adam Furmanik, kiu dum la Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio, oficiale bonvenigis ĉiujn partoprenantojn nome de la Mariavianoj. La frato Adam Bazyli Furmanik estis aktiva esperantisto ĝis sia morto. Li mortis en 1959 en la aĝo de 88 jaroj. Unu el la plej aktivaj esperantistoj de la mariavita movado en la postmilita periodo estis pastro frato Wawrzyniec Rostworowski. Li kunlaboris pri traduko de la teksto de la mariavita Meso al Esperanto, kiu estis celebrita dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. La frato Wawrzyniec Rostworowski estis membro de Pola Esperanta Asocio kaj ankaŭ de Universala Esperanta Asocio. Kiam en 1964 en Pola Esperanto Asocio aperis la ebleco de dumviva membreco, la frato Wawrzyniec Rostworowski uzis tion kaj fariĝis dumviva membro de PEA kun la membrokarto numero 4. Dankante al Anna Laskowska pro ĉi tiuj gravaj laŭ la historia vidpunkto de nia E-komuumo informoj mi aldonu, ke la mariavita frato Wawrzyniec Rostworowski estis ankaŭ kelkfoje la gasto de nia redakcio, kiun li estis vizitanta kun varsovia esperantisto, Bolesław Staszczak kaj mi tenas lin en la memoro kiel gajan kaj afablan esperantiston.
El la elsendo 04.03.2022. Legas Barbara – 6′ 17″
Mariavitoj el Pollando
Felicjanów estas malgranda komunumo en Mazovio, en la centra Pollando. Ĝi eĉ ne estas vilaĝo, sed iu parto de eta vilaĝo Miszewko (miŝefko), kie loĝas ne pli ol 90 homoj. Malgraŭ sia geografia sengraveco, Felicjanów estas la religia ĉefloko por almenaŭ 2 mil kredantoj de la Katolika Mariavita Eklezio. Kiel komencon de mariavitismo oni konsideras la 2-an de aŭgusto 1893, kiam la superulino de sekreta katolika kongregacio Maria Franciszka Kozłowska, preĝante ĉe altaro de Dipatrino en Płock ricevis de Jesuo Kristo revelacion. Difinita, kiel Ago de Granda Kompato ĝi kritikis pekojn de pastroj kaj admonis al pento kaj la adorado de la Eŭkaristio. Laŭ tiu revelacio fratulino Maria Franciszka establis Ordenon de Mariavitaj Pastroj. La nomo mariavitoj devenis de la latina frazo Mariae vitam (imitantes) – La vivon de Maria imitantaj. Ĝiaj unuaj membroj apartenis al la kremo de pola pastraro, vidinta la bezonon reformi kaj revivigi la religian vivon de la amasoj. Ekde la 1907-a jaro ĉiuj ritoj inkluzive de mesoj estas celebritaj en la pola lingvo. Komence oni ne celis al iuj ajn dogmaj ŝanĝoj, sed emfazis la rolon de Dipatrino kaj la ofta, sincera adorado de la Eŭkaristio. Por montri sian respekton al Maria Dipatrino, ĉiuj novordenitaj pastroj akceptis la duan nomon – Maria. Multaj kredantoj alte taksis, ke mariavitoj laŭvorte traktis la frazon “donace vi ricevis, donace donu” kaj ĉiuj iliaj servoj kaj ritoj estis senpagaj. La informojn pri dia inspiro de la mariavita revelacio en 1906 malakceptis la Rom-Katolika Eklezio kaj papo ordonis ĉesigi la dian fonton de la mariavita revelacio kaj ordonis ĉesigi la aktivecon de tiu ordeno. Laŭ mariavitoj tio okazis surbaze de malveraj informoj de polaj katolikaj pastroj. Post kiam tiu decido atingis mariavitojn, Maria Kozłowska difinata kiel la Panjo decidis ke ŝia ordeno devas fariĝi sendependa. Post ŝia morto en 1921, la ĉefpastro de la eklezio fariĝis Jan Maria Kowalski, la plej proksima kunlaboranto de Panjo Kozłowska. Li estis ege laborema viro, kiu tradukis en la pola la tutan Sanktan Skribon, verkis multajn religiajn kantojn kaj poemojn, aŭtoris la unuan plenan mariavitan Kateĥismon. Krome dum la sekvaj jaroj post la morto de la Panjo li prilaboris kaj enkondukis multajn religiajn kaj organizajn reformojn. La plejmulton de pastroj enzorgigis la vasteco de la ŝanĝoj kaj en 1934 mariavitoj dividiĝis en du grupojn. Unu kvinono subtenis la episkopon Kowalski kaj estis devigita forlasi la centron de mariavitoj en Płock kaj translokiĝis al Felicjanów, kie ekzistis la mariavita monaĥinejo. La nova religia grupo akceptis la nomon Katolika Mariavita Eklezio, por distingiĝi disde pli granda mariavita grupo, Malnova Katolika Mariavita Eklezio. La ŝanĝoj de Jan Maria Kowalski koncerne dogmojn kaj religian vivon estis vere impetaj kaj aŭdacaj, precipe en la antaŭmilita mondo. Tio rilatas al ekzisto de pastroj kaj pastrinoj, kun samaj funkcioj kaj rajtoj. Pastroj kaj pastrinoj povas geedziĝi kaj laŭ la mariavita kredo iliaj gefiloj naskiĝas sen origina peko. Mariavitioj estis entute la unuaj episkopinoj kaj mariavitino estis ilia ĉefepiskopino. Hodiaŭ la eklezio ne havas iun ajn pastron aŭ episkopon, nur pastrinojn kaj episkopinojn. Ekzistas du tipoj de la pastraro – servanta pastraro, konsistanta el edukitaj kaj ordenitaj personoj. La popola pastraro signifas, ke ĉiuj kredantoj povas celebri meson kaj ĉiujn aliajn ritojn. Ĉiutaga mallonga meso estas unu el la mariavitaj devoj. Mariavitoj de Felicjanów kredas, ke la tuta Triunuo enkarniĝis kaj vivis inter la homoj – la Filo de Dio estis Jesuo Kristo, Dio la Patro fariĝis Maria, patrino de Jesuo, kaj la Sankta Spirito enkarniĝis kiel Maria Franciszka Kozłowska. Ĉefepiskopo Jan Maria Kowalski estis enkarniĝita ĉefanĝelo Miĥaelo. Sendube indas viziti trankvilan kaj belegan lokon Felicjanów. La okdeksepjara ĉefpastrino Damiana Szulgowicz malgraŭ sia aĝo kaj multaj religiaj devoj bonvenigas ĉiujn vizitantojn kaj volonte rakontas pri sia religio. Mariavitoj estas tre malfermaj kaj permesas ĉeesti kaj partopreni siajn ritojn al ĉiuj kristanoj.
El la elsendo 18.02.2022. Legas Maciek – 5′ 37″
El la E-Gazetaro_08.02.2022
Kelka tempo pasis post mia promeso retrorigardi al la somera numero de „le monde de l’ESPERANTO”. Iom optimisme mi atendis pliajn fizikajn E-periodaĵojn. Kaj efektive ĵus venis fizike la januara „Esperanto” revuo, kvankam ĝia elektronika versio, same kiel tiu fabruara estas elŝuteblaj ĉe uea.org. En la januaran numeron enkondukas ampleksa mesaĝo de UEA-prezidanto Duncan Charters „Kia estas progreso por UEA”. El tiu mesaĝo mi ŝatus citi hodiaŭ en la komenco la vortojn de la prezidanto „Kion faris la estraro de UEA por plifortigi la Asocion”. Duncan Charters elkalkulas: >Ni nutris kaj komencas havi financan stabilecon per forta redukto de kostoj; Ni samtempe zorgis pri financaj sekvoj por niaj fidelaj oficistoj; Ni klopodis kaj grandparte sukcesis reteni la antaŭajn servojn de la Asocio; Ni planas por estontaj plibonigoj de pluraj el tiuj servoj per elekto de novaj vojoj; Per la kostoreduktoj ni povas garantii la pluvivadon de la Asocio kaj ĝiaj servoj; Ni samtempe zorgis pri kreskigo de rimedoj per strategia varbado de donacoj kaj aliĝoj, propono de novaj servoj kiel la Virtuala Kongreso kaj sukceso ĉe du subvencipetoj kun partneroj; Ni havos pro tio la eblon disvastigi la lingvon per pli diversaj rimedoj; Ni havos Asocion orientitan al evoluo kaj agnosko de nia kapablo kontribui al nia mondo; Ni rekonceptis la strukturon de la Asocio por plej efike utiligi niajn rimedojn; Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi; Ni ekzempligis kunlaboremon inter la Estraranoj kaj niaj diversaj asocioj kaj grupoj; Ni komunikis per oftaj Gazetaraj Komunikoj kaj aliaj rimedoj. En decembro la nombro de Gazetaraj Komunikoj atingis la mejloŝtonan ciferon de 1000; Ni donis al niaj redaktoroj maksimuman liberecon por plibonigi la revuon; Ni subtenis aldonan kaj pli neformalan komunikadon en la Reta Revuo de UEA; Ni okazigis pli da kunsidoj kaj informkunvenoj por la gvida Komitato ol iam antaŭe; Ni dediĉis specifan tempon kaj klopodojn por Unesko-rilataj eldonaj projektoj; Ni atentis la situacion de la Landaj Asocioj kaj la neceson plifortigi ilian agadon; Ni dediĉis tempon al la malfacila demando de kopirajto de la nomo “Esperanto”. Tiom el la fragmento de la raporto de Duncan Charters pri aferoj, kiujn li kalkulis kiel la pasitjarajn atingaĵoj de UEA-estraro. Amaso da pozitivaĵoj. Kiujn konkretajn fruktojn kaj evoluojn ili alportos en la 2022-a jaro, kiu devintus fariĝi la elektojaro, tion sendube E-komunumo sekvos atente. Sed kiel menciite enkonduke apudas min la veninta ankoraŭ en decembro somera numero de la revuo de francaj esperantistoj. Mi ne estu harfenda, la numero en la lerta maniero kunmetas temojn, kiuj rilatas al la movada aktivado de francaj esperantisoj tra la jaro, en la situacio, kiam apenaŭ post la pandemio denove povis okazi fizikaj renkontiĝoj. Do kvankam iuj raportoj ne estas freŝdataj – sume ili kovras multajn interesajn eventojn kaj iniciatojn, kiel la informon pri lanĉita en 2021 nova retbutiko, pere de kiu eblas aĉeti ne nur librojn, sed ankaŭ varbmaterialojn. La prezidanto de Espéranto-France Bruno Flochan alvokas utiligi „la modernajn kaj kvalitajn materialojn, kiujn la asocio disponigas por la loka agado”. Sed mi koncentriĝu pri ampleksa artikolo rilata al la lingvoinstruado de profesia lingvoinstruisto, Edmond Ludwig, artikolo titolita „Kiam juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”. Kiel mi jam atentigis lastfoje temas pri aŭtobiografia artikolo, en kiu la aŭtoro prokimigas sian vivovojon – en kiu la knabo kreskanta en la etoso de plurlingvaj dialektoj en la orienta Francio la francan lernis nur en lernejo, kaj en la favora etoso de la familia hejmo malferma je frateca kunlaboro de eŭropaj popoloj, fariĝis finfine instruisto de la germana lingvo. Tiu laboro i.a. ligiĝigis kun apliko de la aperintaj novaj instrumetodoj, audovidaj metodoj, kiuj ebligas dum la lingvoinstruado peri al la lernantoj ĝustan akĉenton kaj plibonigi al ili aŭdokapablon. Edmond Ludwig, la aŭtoro de la artikolo ne volis fariĝis pasiva peranto de la nova metodo, sed proprahaŭte deziris sperti kiel li mem lernas novan lingvon. Kaj tiu lingvo fariĝis Esperanto. Kiel skribas Edmond Ludwig li lernis la lingvon, tamen sen la aŭdohelpiloj kaj prononckontrolo. Por mi la plej atentokaptaj konkludoj de la aŭtoro estas, ke „akiro de ĝusta prononcado de Esperanto eblas, eĉ kiam oni ne disponas pri registritaj teksto kaj ekzercoj, post nura apliko de prononcoreguloj, almenaŭ por eŭropano”; Kaj sekve – „ankaŭ per tradicia laŭtraduka metodo, skribas Edmond Ludwig […] eblas lerni Esperanton kaj ĝin flue paroli, kondiĉe ke oni majstru la gramatikon de sia denaska lingvo kaj apliku la vortkonstruajn regulojn de la Internacia Lingvo”. Laŭ la vidpunkto de nia radia laboro gravas por ni la konkludoj de Edmond Ludwig pri la tamena utilo aŭskulti radioelsendojn kaj aliajn registraĵojn por kompreni rapidan parolon, por utiligi la aŭdovidan materialon por aŭskulti la lingvon. La aŭtoro pravas, ke daŭre la plej granda parto de instruistoj pri Esperanto daŭre estas neprofesiaj instruistoj. Tial apartan atenton meritas lia instigo sekvi la konsilojn en la gvidlibroj de la diversaj metodoj. Tiel regula studado parola kaj skriba grantios al lernantoj rapidajn progresojn.
El la elsendo 08.02.2022. Legas Barbara – 7′ 53″
Koninda Pollando_Karkonoŝo
Karkonosze, esperantlingve Karkonoŝo estas la plej alta montoĉeno de Sudetoj. Kvankam dirante senpartie ĝi ne estas tre alta montaro, tamen pro sia izoliteco ĝi ŝajnas esti vere grandega. Eĉ la germana nomo implicas ĝian monumentecon – das Riesengebirge, signifante la Gigantmontaron. Ĝia plej alta montpinto estas Śnieżka, kiel Neĝulino el la klasila fabelo, ĉar tiel eblas traduki la polan nomon. Iam Śnieżka estis konsiderata unu la plej altaj eŭropaj montoj, post kiam loka profesoro kalkulis en la jaro 1565, ke ĝia alteco atingas 5500 metrojn super la ternivelo! Nun ĉiuj mapoj indikas la altecon de Śnieżka je 1602 metroj super la marnivelo, tamen laŭ la plej novaj mezuroj ĝi estas je unu metro pli alta. La diferenco inter la montobazo kaj ĝia pinto, estas tre granda kaj egalas al ĉirkaŭ 1200 metroj. Kiam la veterkondiĉoj estas favoroj kaj la proksima urbo Jelenia Góra ne vualas la panoramon per fumnebuloj, videbleco vastiĝas je preskaŭ 200 kilometroj. Ne pravas tiuj lokaj ĉiĉeronoj kiuj asertas, ke Śnieżka estas estingita vulkano klarigante tion per ĝia konusformo. Fakte, la monto formiĝis el tre malmolaj kaj duraj metamorfaj rokoj difinataj kiel hornfelso aŭ alie korna roko formiĝinta el pli malnovaj skistoj sub la influo de alta temperaturo de la ĉirkaŭa magmo. En la komenco de kenozoiko, antaŭ 65 milionoj da jaroj, Śnieżka estis malalta monteto, sed dum la alpa orogenezo ĝi iĝis la plej alta pinto de la novkreiĝinta montoĉeno. Dank’ al sia izoliteco Śnieżka havas klimaton, kiu similas prefere al tiu ĉe la arkta polusa cirklo ol al la centro de Eŭropo. La meza jara temperaturo oscilas ĉirkaŭ 0 celsiaj gradoj, la neĝtavolo aperas sur ĝiaj deklivoj en oktobro kaj malaperas en majo aŭ kelkfoje en junio. La meza taga temperature preskaŭ neniam kreskas super 10 gradojn. La ventoj blovantaj tie apartenas al la plej fortaj en Pollando atingante ĝis 288 kilometroj je unu horo, kaj blovas tie dum pli ol 210 tagoj de la jaro. La deklivojn kovras milionoj da granitaj rokoj, produktoj de la lasta glaĉero, same kiel du cirkoj, kio estas la scienca difino por krutaj valrandoj en la norda flanko de la monto. Ĉe la pola flanko de la montopinto staras du interesaj konstruaĵoj. La motivo por konstrui la kapelon de sankta Laŭrenco en la jaro 1665 ne estis tre religia. Iu el lokaj grafoj, kiu kostruigis ĝin verdire kiel voton samtempe volis konfirmi tiel sian posedorajton al la monto. Rapide tamen la kapelo fariĝis populara kiel la pilgrima celloko. La alia konstruaĵo, multe pli nova per sia formo memoriganta nifojn estas la sidejo de la altmonta meteologia observatorio. Maria Adlerin estis la unua virino kiu surgrimpis Śnieżka, kio okazis en 1696, kaj kiel apartan kuriozaĵon ni aldonu, ke ses tagojn poste ŝi naskis sanan knabinon… En 1715 inter la grimpantaj turistoj estis okdektrijaraĝa viro, kaj en 1795 la pinton surgrimpis John Quincy Adams, estonta usona prezidento, kiu ne nur rakontis pri sia aventuro, sed ankaŭ verkis poemojn pri Śniezka, la Neĝulino, baldaŭ tradukitajn en la francan kaj germanan. En 2006 Jarosław Rola, paralimpika sportisto, fariĝis la unua handikapita persono kiu atingis la pinton uzante la triradan manbiciklon. La hazarde vagantaj turistoj ne scias, ke en la monta profundo troviĝas loĝejo de la fabela spirita posedanto de la montoj, nomata Karkonoŝo, aŭ kelkfoje Rapokalkulanto, kiun nomon li mem ege malamas. Iun tagon li rimarkis belegan virgulinon, filinon de la loka princo, kaj laŭ sia neregebla kaj perforta karaktero decidis forkapti la belulinon kaj meti ŝin en sian ŝtonan kastelon. Li turniĝis en la vento, alvenis nerimarkeble al la princa palaco, kie ĉiuj familianoj kaj gastoj vespermanĝis, inter ili la princino kun sia fianĉo, kaj li forkaptis la knabinon. Antaŭ ol la gastoj, do, la princino mem, ekkonsciis, kio okazis, ŝi staris ĉe la sojlo de la monta rezidejo. Karkonoŝo diris: Ĉi tie estos via nova loĝejo! Vi restos kun mi! La knabino ne ektimis, subite komencis grumbli: Via domo estas malplena! Ĝi estas malhela! Malgaja! Vi ne havas iun ajn serviston por zorgi pri mia komforto! Karkonoŝo ne pensas longe kaj foriris por kolekti rapojn, kiujn li intencis helpe de magiaĵoj transformi en la servistojn. Sed kiam li laboris sur la rapokampo, la princino vokis la kolombon kaj pere de ĝi sendis al sia fianĉo leteron, kie ŝi priskribis Karkonoŝon kaj lian montan domon. La kuraĝa junulo ekrajdis tuj per ĉevalo kaj atendis la malbonan spiriton en la montvalo. Kiam Karkonoŝo rimarkis la malaltan, maldikan kaj ege junan kavaliron, li profunde ridegis, pensante ke la batalo estos mallonga kaj facila. Sed la amo fortigis la knabon kaj neniu el la rivaloj sukcesis venki en la interpuŝiĝo. Vidante tion, la princino diris: Venku la pli saĝa. Mia fianĉo kalkulos ĉiujn riĉaĵojn en mia palaco, kaj Karkonoŝo kalkulos ĉiujn alportitajn rapojn. Kies kalkulo estos pli rapida kaj pli ekzakta, tiu venkos kaj mi restos kun tiu. Kiam Karkonoŝo komencis kalkuli la rapojn, la gejunuloj rapide forkuris al la plej proksima preĝejo, geedziĝis kaj alvenis al sia palaco. Ekde tiu aventuro Karkonoŝo ege koleras aŭdante iun, kiu nomas lin la Rapokalkulanto…
El la elsendo 28.01.2022. Legas Barbara – 8′ 04″