Felietonoj
Antoni Grabowski, elstara E-pioniro, Patro de la E-poezio
Kiam en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro de D-ro Esperanto, Antoni Grabowski estis 30-jaraĝa. Omaĝante lian laŭvican naskiĝdatrevenon, ĉi-jare jam la 156-an necesas ne nur reliefigi lian rolon kiel la Patro de la E-poezio. Grabowski estas samtempe unu el la plej gravaj E-pioniroj meritiĝinta ankaŭ sur la movada kampo. Multaj biografiaj informoj pri Antoni Grabowski, pri lia tre ampleksa E-agado, ne sole literatura kaj lingva, sed ankaŭ organiza – tre grava por la universala kaj pola E-movadoj – troviĝas dise tra la E-gazetaro, en kelkaj prilaboraĵoj. La unua fonto prezentanta koncize lian biogramon laŭ Edward Wiesenfeld kaj Kalomano Kalocsay estas „Enciklopedio de Esperanto”, 1933. El inter la postmilitaj prilaboroj interesajn informojn enhavas la antaŭparolo de Andrzej Pettyn al la libreto de „Halka” de W?odzimierz Wolski aperinta en 1987. Interalie tre valora laŭ la vidpunkto de multaj cititaj fontmaterialoj estas la libro de Zofia Banet-Fornal el 2001 „Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto”. La figuro de Antoni Grabowski impresas multajn lingvoadeptojn pro la informo, nun eĉ jen kaj jen dubigata, ke inter li kaj d-ro Ludoviko Zamenhof okazis la unua konversacio en Esperanto. Sed kiel legeblas en la rememora artikolo de Antoni Grabowski mem en „Esperantysta Polski” el 1910, tiel efektive okazis. Grabowski skribas: „ĝoja estis ankaŭ kaj ne forgesebla por mi la tago, kiam en 1888, veninte Varsovion, mi vizitis nian Majstron. Tiam, kiel al mi memorigas Dro Ludwik Zamenhof, inter ni ambaŭ eksonis la plej unua interparolado esperanta. Ambaŭ ni parolis la lingvon la unuan fojon kaj tamen la lingvo ekfluis vigle, ĉar ĝi estis jam antaŭe viva en niaj koroj kaj mensoj.”
Antoni Grabowski estis poligloto scianta multajn lingvojn. Antaŭ la konatiĝo kun Esperanto, kiu samtempis kun la eldono de la Unua Libro, en somero 1887 logis lin Volapuko. Li renkontiĝis kun la kreinto de tiu ĉi lingvo, pastro Martin Schleyer, li estis ankaŭ membro de la viena volapukista klubo. Tiun ĉi medion li senprokraste forlasis post la konvinkiĝo pri la supereco „de la vera lingvo internacia”. La kontakton kun la aŭtoro de tiu vera lingvo internacia li tuj ligis sendinte al D-ro Esperanto gratulleteron. Sekvis tion iliaj korespondaj kontaktoj. Tiel do la konversacio ĵus menciita en ne okazis inter nekonataj personoj. Estas vero, ke pli poste – kiel ni legas en la Enciklopedio – dum kelkaj jaroj Antoni Grabowski estis unu el la ĉefoj de la lingvoreforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastiĝo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed pri reformemo li rezignis post la decida voĉdono de 1894, restinte fidela al la Fundamento. La jam menciita Enciklopedio citas liajn vortojn: „>Tablo< – diris Grabowski – devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi >tiŝo< ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton…”
Janina Ender kaj Marek Wajsblum en la artikolo el „Pola Biografia Vortaro” esperantigita de Jan Zawada skribas i.a. „…Grabowski plene meritas la nomon „Patro de la esperanta poezio”. Celkonscie kaj persiste li eksperimentis ĉe siaj tradukoj kaj originalaj verkaĵoj kun poetikaj formoj, formis la esperantan ritmikon kaj per ekzemploj montradis la riĉecon de la rimoj en la esperanta poezio lingvaĵo, uzante ĉiujn eblojn kreitajn de ĝia morfologia strukturo. La plej alta atingo de lia poezia tekniko estas la majstra traduko de „Sinjoro Tadeo” (originale „Pan Tadeusz”), en kiu unuafoje sian plenan esprimon trovis la onomatopeaj valoroj de Esperanto”. La traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Antoni Grabowski estis verdire unu el la lastaj laboroj de Grabowski – sendube la plej grandioza, kiun li entreprenis en 1916. Laŭ Leono Zamenhof, tio estis lia multjara revo, kvankam ambaŭ opiniis tion utopio. La vivcirkonstancoj, en kiuj ektroviĝis Grabowski post la forveturo de la familio el Varsovio spronis kaj favoris tiun laboron. Kiam unu jaron poste li prezentis la tradukspecimenojn al Ludoviko Zamenhof, kiun li vizitis en la akompano de alia E-poeto Stanisław Karolczyk, de Ludoviko Zamenhof li ricevis ne sole la manpreman gratulon, sed ankaŭ instigon, ke la tuta epopeo estu esperantigita. Zamenhof mem ne ĝisatendis ĝian libroforman aperigon, kio okazis en 1918, sed ja konis ĝiajn fragmentojn. Antoni Grabowski mem pri sia traduklaboro jene skribis i.a. en la antaŭparolo al la unua esperantlingva eldono de „Sinjoro Tadeo”: „La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ neebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en la jaro 1916, kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia “El Parnaso de popoloj”, tiam tentite de samideano S.K. – t.e. Stanisław Karolczyk, post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi tiu verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi ricevis la respondon: “Traduku la tutaĵon”. Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi dum ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en decembro de la jaro 1916 la tradukadon, kun malfido, ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprimmanieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sanstato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj animfortoj por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero”.
Antoni Grabowski mem mortis nur tri jarojn post la aperigo de la libroforma traduko de „Sinjoro Tadeo” en 1918 trafita de korinfarkto sur varsovia strato antaŭ vitrino de la librovendejo kun E-libroj en 1921. Kvankam la meritoj de Antoni Grabowski, pola E-pioniro – kies agadkampo estas multe pli vasta ol la literatura – estas esencaj por la tuta E-komunumo. Lia litertura agado daŭre estas la plej bone konata al meza esperantisto.
Barbara Pietrzak
Legas Barbara
Mużakowski-Parko
Ĉi-semajne gesinjoroj ni invitas vin al la okcidenta Pollando por konatiĝi kun unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono, Mużakowski-Parko. Establita en la unua duono de la 19-a jarcento sur la tereno kun apartaj panoramaj valoroj fare de princo Hermann von Pückler-Muskau ĝi formas la plej grandan anglastilan parkon en Pollando kaj en Germanio. Ĝi etendiĝas sur la areo de 728 hektaroj ambaŭborde de la Soraba Niso, kiu rolas kiel la pola-germana limo. Unuflanke troviĝas la germana Bad Muskau, ĉe la pola flanko Łęknica. Post la 2-a mondmilito ĉe la germana flanko restis la centra parto kun palaco, ĉefaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kiu okupas ĉ. unu trionon de la tuta projekto. Polaflanke sur la areo de ĉ. 500 hektaroj etendiĝas naturstila parko. Ambaŭ partojn kunigas du parkaj pontoj. Mużakowski-parko imponas per la naturaj valoroj de la tereno en la valo de la Soraba Niso, kie la rivero tranĉfluas inter geologiaj formacioj de la onidire plej granda en la mondo finmoreno, difinata kiel Mużaków-akso. En majo 2004 la pola parto de la parko estis rekonita kiel historimonumento, en julio samjare ĝi estis registrita en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
La parkon eblas viziti diversmaniere – piede, bicikle aŭ surĉevale. Faras tion ĉiujare miloj da turistoj, kiujn logas senfinaj herbejoj, majestaj arboj, zigzagaj padoj, pitoreskaj lagoj kaj riveroj, unikaj pontetoj kaj konstruaĵoj. Tio, kio ŝajnas aparteni al la natura panoramo estas ĝardenista verko kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau.
La vivinta en la jaroj 1785-1871 prusa aristokrato post siaj pluraj vojaĝoj, i.a. al Britio restis sub la influo de forta raviĝo pri la anglastilaj parkoj. Heredinte de la patro komence de la 19-a jarcento kastelon kun parko en Muskau tre baldaŭ li direktis alvokon al urboloĝantoj pri helpo establi aglastilan parkon. En la daŭro de 30 jaroj (1815-1845) la rezidejon ĉirkaŭis vasta parko kun panorama karaktero. Oni rearanĝis la tutan terenon, elkonstruis pontojn super Niso, oni plantis milojn da arbaroj kaj arbustoj kaj ĉio ĉi estis perfekte enkomponita en la internan riverovalon. Bedaŭrinde la financa ŝarĝo ligita kun la realigo de tiom vastskale planita projekto kaj pliaj vojaĝoj de la princo devigis lin vendi la terposedaĵon en Muskau. Pliajn modernigojn efektivigis la laŭvicaj posedantoj – principo Frederiko la Niderlanda kaj la familio von Amin, kiu en 1945 – pro la postmilitaj limŝanĝoj – estis eksloĝigita.
Dum la 2-a mondmilito la parko kaj multaj parkaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de la ĉefa rezidejo Nova Kastelo. Ekde la fino de la 80-aj jaroj la parko fariĝis objekto de la pola-germana revaloriga projekto. Iom poste estis i.a. restaŭrita monumento de la parkokreinto princo Hermann von Pückler-Muskau kaj jam komence de la 2-milaj jaroj estis rekonstruitaj la eksplodigitaj dum la 2-a mondmilito Duobla Ponto kaj la Angla Ponto. Nun pli ol 300 mil turistoj el la tuta mondo venas ĉiujare por ripozi for de la urba bruo kaj sufokaj stratoj kaj por admiri kaj ĝui eksterordinaran verkon de la mondklasa ĝardenista arto.
Legas Barbara
Konindaj poloj: La unuaj esploristoj de Bajkalo
Nunjare pasas la 150-a datreveno de la kontraŭcara, liberiga insurekcio, la Januara Insurekcio. Multaj ĝiaj komandantoj, insurgentoj post la insurekcifalo estis kondamnitaj je morto aŭ ekzilo al Siberio. Inter ili estis komisaro de la insurgenta pola Nacia Registaro en Litovio i Belorusio, Benedykt Dybowski. Post la aresto la rusaj aŭtoritatoj kondamnis lin je mortopuno. Savis lin tamen germanaj zoologoj intervenante pere de prusa fera kanceliero Otton von Bismarck. La puno estis ŝanĝita je la 12-jara ekzilo al Siberio. Tie polaj insurgentaj ekzilitoj kiel la unuaj komencis gvidis sistemajn esplorojn de Bajkalo. Inter ili estis Benedykt Dybowski la malkovrinto de la faŭno kaj flaŭro de ĉi tiu plej malnova kaj plej profunda lago de la mondo. Dybowski, kies 180-a naskiĝdatreveno pasis fine de aprilo, kun sia amiko Wiktor Godlewski malkovris tie 100 speciojn de organismoj, la plej ofte vivantajn en Bajkalo krustulojn. Kiel konfirmas hidobiologo el altlernejo en Ulan-Ude en la orienta Siberio doktoro Dmitrij Wiktorowicz Matafonow – poloj iniciatis tute novan etapon en la malkovrado de la Bajkala geografio kaj ĝia besta kaj planta mondo. de bestoj kaj plantoj de Bajkalo. Liaopinie neniu pli frue ol Dybowski kun tioma sukceso estis malkovranta la endemian faŭnon de Bajkalo. La lago havanta ĉ. 25 milionojn da jaroj karakteriziĝas per pli ol 70 procentoj de besto- kaj plantospecioj vivantaj ekskluzive en ĝiaj akvoj. Tio fascinis la polan esploristojn, kiu priskribis ol 100 speciojn de nekonataj bestoj.
Kune kun Wiktor Godlewski Dybowski gvidis eslorojn en Kałtuj, malgranda loĝloko ĉe la suda bordo de Bajkalo, kie ĝis hodiaŭ oni memoras pri polaj malkovrintoj. Dybowski kaj Godlewski gvidis siajn esplorojn laŭ la propra originala metodo. Nome en profundon de la lago tra forhokita glacikrusto – en tre malfacilaj kondiĉoj, kiam frosto havis ĉirkaŭ minus 30 gradojn – ili estis enmetantaj mortan fiŝon, kies korpon tuj voris diverpeciaj krustuloj. Elmetane ĝin ili jam disponis pri esplormaterialo. Inter la malkovraĵoj de Dybowski en Bajkalo troviĝas iu el la plej karkterizaj por la lago fiŝoj, pole gołomianka, latine Comephorus dybowskii , kiu havas mirigajn proprecojn. Ĝi vivas tre profunde kaj estas preskaŭ diafana. Elprenita el la akvo kaj metita en la sunradiojn ĝi transformiĝas en oleecan likvaĵon. Tiu oleo servis al la vivantaj ĉe la bordoj de Bajkalo burjakoj por lumigi iliajn lampojn.
Estadante ĉe Bajkalo kaj esplorante ĝiajn akvojn Dybowski fariĝis la kunaŭtoro de nova sciencbranĉo, limnologio, kiu koncernas kompleksajn esplorojn geologiajn, hidrologiajn kaj natursciencajn de la kontinentaj akvoj. Post la punestado Dybowski laŭ la propra elekto daŭrigis siajn sciencajn laborojn en la fora Rusio, i.a. sur Komĉatko. Li meritiĝis ankaŭ kiel kuracisto kaj etnografo inter la vivantaj en Siberio burjakoj kaj evenkoj. Fine li revenis al Pollando kaj ekloĝinte en Lvovo tie li mortis en 1930a.
Sed ne nur la nomo de Dybowski estas ligita kun Bajkalo. Alia elstara pioniro de la sibira scienco estis pola geologo Jan Czerski, ankaŭ eksilita al Siberio pro la partopreno en la januara insurekcio. Lia merito estas la priskribo de la tuta lagobordo de Bajkalo, inkluzive de enfluantaj ĝin riveroj. Lian nomon memorigas Czerski-Monto, la plej alta pinto de Bajkalaj Montoj kaj la tiel nomata Czerski-ŝtono, monto troviĝata proksime al la loko Litwianka. Czerski same kiel Dybowski post la malkovro de la siberia naturo libervole revenis tien por daŭrigi siajn sciencajn laborojn. La tragika por Pollando 1863, pro la falo de la januara insurekcio, fariĝis epokfara en la esplorhistrio de Bajkalo. Ekzilitaj polaj insurgentoj estis la unuaj, kiuj komencis ĝin sisteme esplori.
Legas Barbara
Ostrzyca
Hodiaŭ mi volas vin konduki, gesinjoroj, al iom fora loko en la sudokcidenta Pollando, en Sudety-montaro, en la distrikto de Złotoryja. Tie ĝis antaŭnelonge eblis trovi la unikan en Pollando kreskolokon de ajlo strikta, la restaĵo de la glaĉera epoko, nun jam malaperinta. Ne ajlon striktan ni serĉos tie, sed nian atenton ni donu al la altaĵo Ostrzyca, kiu povas veki asociaciojn kun egiptaj piramidoj. Piramidforman aspekton Ostrzyca dankŝuldas al la vulkana historio de Sudetoj. Hodiaŭ neniu vulkano funkcias tie, sed daŭre eblas rekoni vulkankonusojn en la panoramo de la regiono. La plej alta vulkanrestaĵo, alta 501 metrojn super la marnivelo, estas dominanta en la ebena panoramo Ostrzyca, kiu kiel vulkano, ne funkcias de 4 milionoj da jaroj. Ĝiaj deklivoj estas relative krutaj kun klare rimarkebla pinto. La altaĵo kun varia geologia historio konsistas el variaj miocenaj vulkanrokoj, kiuj en likva formo elverŝiĝis el la iama vulkano. Nun Ostrzyca estas tutece surkreskita de kapsoarbaro konsistanta el sikomora acero, frakseno, tilio, ulmo, en malpli granda grado kvero. Ĉepiede kreskas piceoj kaj betuloj. En la pinta regiono sur la areo de 3,81 hektaroj estis kreita la naturrezervejo Ostrzyca Proboszczowicka. Al aparte protektataj formacioj apartenas tie bazalta roka gruzo kaj la rokoplantoj. La pinto mem, kiel menciite, dominanta en la regiono estas bonega panormrigardejo. Kondukas al ĝi 445 ŝtonaj ŝtupoj. La altaĵo pro sia formo estas difinata i.a. kiel la silezia Fuĵi-monto. Dum la favora vetero ĝi estas videbla de Karkonosze-montaro. La unuopaj deklivoj pro malsama sunradiado karakterizaĝas per varia mikroklimato, kio influas ĝian plantoveston.
La naturrezervejo estis establita en 1962 kaj enhavas – kiel dirite – interesajn geologiajn formaciojn kaj multajn maloftajn platospeciojn. Ĝi estis establita ĉefe por konservi la restaĵojn de la terciara vulkano kun la bazalta gruzo kaj por protekti la rokoplantojn – entute 160 speciojn – en la pinta segmento de la altaĵo. Sur la tereno de la naturrezevejo vivas i.a. aproj, cervoj, kapreoloj. El inter malpli grandaj bestoj estas menciindaj vulpoj, martesoj, leporoj, sciuroj, musteloj. Riĉe estas reprezentita birdaro. La rezervejo estas ankaŭ la vivejo de tre malofte aperanta en Sudetoj limako Clausilia Dubia kaj nur ĉi tie aperantaj du papilispecioj Aplota kadeniella kaj Bryotropha basaltinella.
La arbara komplekso, sur kies tereno troviĝas la rezervejo en la pasineco rolis kiel la kavalira havaĵo. La arkeologiaj esploroj en 1959 konfirmis en Ostrzyca spurojn de la frumezepoka setliĝado. Jam en 1926 pro la elstaraj naturvaloroj de Ostrzyca germanaj aŭtoritatoj deklaris la terenon sur la areo de 2,46 hektaroj protektata. Tiu tereno en 1962 estis vastigita je 1,36 hektaroj. En 1982 kreiĝis aldone sur la surfaco de preskaŭ 12 kvadrataj kilometroj tereno de la protektenda panoramo, Ostrzyca Proboszczowska, kiu ĉirkaŭas la rezervejon, kaj sur kiu tereno eĉ pli ol tri kvadratajn kilometrojn okupas arbaroj.
Lagas Barbara