La komencaj tagoj de aŭtuno tradicie vekas ravajn asociaciojn kaj logas pro bunto de la arbofoliaro, kiu perdante la verdan prezentas la tutan paleton de koloroj – ruĝaj, oranĝaj, flavaj. Ekzemple la fagofolioj alprenas la akroranĝan-ruĝan koloron, plej intensan meze de novembro. Nun de plimulto de la arboj la folioj forfalas, sed ne de la fago. Ili verdire perdas sian aŭtunan akroranĝan-ruĝan koloron, kaj fariĝos brunaj, sed forfalos nur tiam, kiam printempe fago akiros novajn plantidojn. Kaj kial hodiaŭ pri fagoj? Ĉar ĝis nun ni parolis verŝajne pri tio, ke la polaj fagaj arbaroj ekde 2021-a jaro troviĝas sur Unesko-listo. La fagoarbaroj kun la origina karaktero troviĝas en la montoĉeno Bieszczady (bjeŝĉadoj), pli precize en la Bjeŝĉada Nacia Parko. Unesko rekonis tiujn arbarajn terenojn, kiuj en Unesko-registro ĉirkaŭprenas naturteritoriojn de 18 ŝtatoj – Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, la Norda Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando kaj Ukrainio. Dank’ al la registro el 2021 la polaj Bieŝĉadoj fariĝis loko pli bone rekonebla kaj turisme alloga. La fagoarbaroj kun la origina karaktero de la Bjeŝĉada Nacia Parko karakteriziĝas per alta grado de natureco kaj estas protektataj eĉ ekde 1958-a jaro. Ili troviĝas en la plej neenpenetreblaj partoj de la parko. Multaj estas pli ol 140-jaraj kaj la plej malnova, maljuna fago en la parko havas eĉ pli ol 360 jarojn. Tiuj fagoarbaroj sur la teritorio de Pollando estas samtempe escepta ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj, esencaj por la evoluo de plantoj kaj bestoj. Valoras scii, ke fago havas apartan ekspansihistorion. Ĝi komenciĝis antaŭ 12 mil jaroj, fine de la lasta glaĉera periodo. La fagoarbaroj transdaŭris ĉi tiun periodon nur kiel malgrandaj azillokoj en la Suda Eŭropo. Kiam glaĉero malaperis la kreskotendenco de fagoj etendiĝis al la nordo. Kaj tion Unesko agnoskis kiel unikan fenomenon en la monda skalo, ĉar la karpatiaj fagoarabaroj estas la ekzemplo de la postglaĉera evoluo de kontinentaj ekosistemoj. La ekspertoj taksas, ke la fagoarbaroj estas la vivejo de preskaŭ 10 mil animalspecioj. Do sekvu nun kelkaj pliaj vortoj pri la Bjeŝĉada Nacia Parko, situanta en la plej ekstrema sudorienta parto de Pollando, en la montoĉeno de Okcidentaj Bjeŝĉadoj, la plej okcidente troviĝanta parto de la Orientaj Karpatoj. Ekde 2021 11 procentoj de la parko troviĝas sur la menciita jam listo de la kultura Unesko-heredaĵo. Ĝia ĝenerala surfaco, do la surfaco de la parko superas 29 mil hektarojn. Temas pri la tria laŭ la grandeco Nacia Parko en la pola montaro, establita en 1973. Ĝia simbolo estas la plej granda eŭropa kato, linko, kiu estas la plej granda eŭropa rabomammulo post urso kaj lupo. Ĉirkaŭ 80 procentojn de la parko okupas miksitaj folifarbaroj, en kiuj aperas ankaŭ abioj kaj piceoj. Preskaŭ 70 procentoj de tiu surfaco estas strikte protektitaj. Sur la alteco de 1150-1250 metroj super la marnivelo etendiĝas unikaj kaj ne renkontataj en alia regiono de Pollando orientkarpatiaj herbejoj, sur kiuj ĝis la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento oni paŝtis brutojn. La herbejojn surkreskas pluraj plantoj malofte aperantaj aliregione aŭ entute ne aperantaj. La tereno de la Parko kune kun la tujĉirkaŭa tereno estas la plej valora en Pollado kaj unu el la plej valoraj eŭropaj bestovivejoj. Temas pri la tuto de grandaj kaj mezgrandaj rabobestoj, pri hufbestoj de jarcetoj vivantaj en la arbaroj de Karpatio. Entute oni elkalkulas 284 vertebrulajn speciojn, inter ili estas 54 mamulspecioj, 192 birdospecioj, 7 specioj de reptilioj, 12 rampulspecioj, 14 fiŝspecioj kaj unu specio de petromizo. La populacioj de la vivantaj tie brunaj ursoj, lupoj, linkoj kaj ruĝaj cervoj apartenas al la plej multnombraj en Pollando. Sur la tereno de la parko vivas ankaŭ bizonoj, kiuj estis enkondukitaj tien en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento el la bredejoj en la lokoj Pszczyna kaj Niepołomice. La elformiĝinta tie montara grego de sovaĝe vivantaj bizonoj estas la plej granda en la mondo. La Bjeŝĉada Nacia Partko estas krome protektejo de vico da unikaj en la lando senvertebruloj. Inter ili estas pluraj karpatiaj endemioj kaj reliktaj specioj. Tra la parko kondukas multaj promenitineroj kaj dekkelkaj natur-historiaj padoj. La montoĉeno Bieszczady kaj la Parko apartenas al la plej volonte vizitataj montaraj regionoj en Pollando. Turistojn logas sileto, trankvilo, rekta kontakto kun la naturo. Daŭre temas pri la plej sovaĝa montara tereno de Pollando, ne tuŝita, ne damaĝita de nerefuteble evoluanta civilizacio.

El la elsendo 15.11.2023. Legas Barbara – 07′ 25″