Antaŭnelonge ni informis pri restaŭro de la figuro de Kristo por Boym-kapelo en Lvovo. Tiu ĉi historia manierisma tombokapelo de Boim-familio estis fondita de veninta el Hungario György Boym, komercisto kaj urbokonsilisto, sekretario de reĝo Stefan Batory. Edziĝinte al Jadwiga Niżniowska li eniris en la medion de riĉaj burĝoj kaj urbokonsilantoj de Lvovo. Hodiaŭ tamen ni deziras proksimigi al vi alian membron de ĉi tiu fama pola familio,nome lian nepon Michał Boym. Tiu unu el la plej elstaraj polaj mondvojaĝantoj, sciencisto, diplomato,misiisto, kiu kiel la unua eŭropano signis sur la mapo Pekinon, komplekse priskribis Ĉinion kaj ĝis hodiaŭ liajn prilaboraĵojn utiligas sciencistoj en la tuta mondo en Pollando estas tamen preskaŭ tute forgesita. Oni ne memoras, ke tiu fidela patrioto, ĉiam akcentanta sian polecon ĉiujn siajn sciencajn disertaĵojn kaj leterojn signis per la subskribo „Michał Boym, polo”. Michał Boym naskiĝis en 1612 en Lvovo en la familio de la kortega kuracisto de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Kiel 14-jarulo pro grava malsano li ĵuris, ke se li resaniĝos li dediĉos sian vivon al misiista laboro. Tiel en 1631 Michał Boym eniris en Lvovo jezuitan kolegion, kion sekvis filozofiaj, teologiaj kaj pedagogiaj studoj preparantaj lin al misiista laboro en la Fora Oriento. Kiel jam pastrigita monako tra Romo – kie li ricevis benon de papo Urbano la 8-a – tra Lisbono kune kun grupeto de aliaj pastroj li direktis sin al Makao. Jam dum ĉi tiu vojo el Eŭropo Orienten manifestiĝis eksterordinaraj observaj kaj desegnistaj talentoj de pastro Boym. La vojo kondukis ĉirkaŭ Afriko kaj Hindio kaj jam el ĝi li sendis al Romo priskribon de Kafraria, la tiama Mozambiko kun desegnaĵoj de la loka faŭno kaj flaŭro. En Makao Michał Boym dum du jaroj intense studis la ĉinan lingvon kaj kutimojn, ĉinan medicinon. Post tio en 1643 li estis direktita de la jezuita ordeno al la ĉina insulo Haynan, kiun kiel la unua eŭropano li detale priskribis. Liaj ampleksaj kaj ĝisfundaj esploroj entute fruktis per pluraj verkoj pri la ĉina medicino, farmacio, filozofio, kutimoj kaj de ĉinaj loĝantoj. Unu el liaj plej gravaj verkoj estis „Flora Sinesis”, la unua en la historio atlaso de ĉina flaŭro, kiu ankoraŭ estis dum lia vivo eldonita en Vieno. Krom ĝi Michał Boym aŭtoris i.a. alian verkon “Specimen medicinae Sinicae”, kiu priskribas la sekretojn de la ĉina medicino, prezentas al la leganto akupunkturon aŭ la diagnozadon helpe de pulso. Krome li priskribis pli ol 200 kuracilojn. Tio estas kaŭzo de rekono, kiun Michał Boym ĝuas en Ĉinio, kion konfirmas la fakto ke ĝuste en Ĉinio kiel la unusola lando ĝis nun estis eldonis ĉiuj liaj verkoj. Kaj ja al ili apartenas ankaŭ lia „Ĉina Atlaso”, non troviĝanta en la Vatikana Biblioteko. Per 18 kartonoj Boym signis la ĉefajn ĉinaj riverojn, lagojn kaj urbojn, kaj eĉ la plej gravajn minejojn de la naturaj ercoj. Dank’ al ĉiuj ĉi precizaj priskriboj, dank’ al provizo de skizoj kaj mapoj per nomoj en la ĉinaj ideogramoj la 17-jarcentaj eŭropanoj kaj iliaj sekvuloj pli bone konatiĝis kun Ĉinio en maniero science strukturita. Cetere ankaŭ dank’ al li konfirmiĝis la legendeca ĝis tiam informo, ke en la 8-a jarcento en Ĉinio ekzistis la unua en ĉi tiu lando kristana fluo, nestorianismo. Pastro Michał Boym persone vojaĝis al Xi’An en la provinco Shaanxi, kie en 1625 estis malkovrita mistera steleo kun surskriboj en la lingvoj ĉina kaj siria, kiuj priskriis la historion de nestorianoj. Boym faris ĝian skrizon kaj tradukon de la teksto el la ĉina en latinon, kio estis la unua ĉi-rilata materia pruvo. Al la plej grandaj meritoj de Michał Boym kalkuliĝas tio, ke li definitive konfirmis, ke diversaj nomoj de Ĉinio aplikataj de Marco Polo kaj aliaj mondvojaĝanoj pli frue rilatantaj kun Ĉinio efektive koncernas la saman landon. Ke la Korea Duoinsulo ne estas insulo, kiel oni pli frue asertis k.s. Post la konkero de Haynan fare de manĉuroj en 1647 Michał Boym kiel misiito iris al Tonkin. Sed jam du jarojn poste li estis direktita al la kortego de imperiestro Yongli, la lasta reganto el la dinastio Ming. Tio ne estis facila periodo, la lando dronis en la interna milito, kio kuraĝis la atakemon de manĉuroj. Komence Yongli helpe de portugaloj repuŝis ilin, sed la loniĝanta krizo malhepis al portugaloj en iliaj komercaj interesoj. Ilia subteno estis malkreskanta. La Ming-kortego ĉiel do klopodis reakiri ilian subtenon kaj samtempe firmigi sian povon. Kiel unu el la rimedoj estis kristanigo de la imperiestra kortego, en kiu jam iuj membroj de la imperiestra familio agnoskis sin katolikoj. Yongli mem ne konvertiĝinte tamen esperis akiri subtenon de Romo kaj de la kristana Eŭropo. Necesis tamen diplomatiaj klopodoj kaj la rilata misio al Vatikano. Kiel komisiito estis elektita Michał Boym. Tiel li fariĝis la lasta sendito de la lasta indiĝena ĉina dinastio deriviĝanta el la popolo Han. Pastro Michał Boym kune kun Andrzej Czeng, ĉina kristano elektita flanke de Ming-kortego kiel lia akompananto, laŭ la kontineta vojo atingis Smyrna (nun Izmiro en Turkio), de kie marvoje tra Venecio ili atingis Vatikanon. La misio celis peti la kristanan mondon pri helpo por la kristana kortego de Ĉina Imperio kontraŭ la invado de paganaj manĉuroj. Tiun helpon Vatikano rifuzis. Papo Aleksandro la 7-a benis Michał Boym por la revenvojo certigante lin kaj ĉinan kortegon pri siaj preĝoj. Revenvoje Boym haltis ankoraŭ en Lisbono kaj renkontiĝinte kun la portugala reĝo Johno la 4-a li efektive ricevis promeson de militista helpo por Ĉinio. Sed la reveno evidentiĝis pli danĝera ol la unuan fojon. Atinginte Goa Boym ricevis leteron de jezuita superulo en Makao kun la informo, ke la situacio de imperiestro Yongli estas katastrofeca kaj li perdas la povon. Oni malkonsilis la revenon al Ĉinio. Pastro Michał Boym ne observis tamen tiun sugeston decidinte alkonduki sian mision – kiel ĝia lojala membro – ĝis la fino. Li planis atingi la imperiestron Yongli tra Tonkin, sed la kondiĉoj estis tre malfacilaj pro la veteraj kondiĉoj kaj ribelemo de superŝticaj maristoj. Tio ne malkuraĝigis pastron Boym, kiu daŭrigis la malfacilan revenon. Iuj fontoj sciigas, ke li ne sukcesis revidi la imperiestron. La aliaj, ke tio okazis komence de 1659, kiam Yongli ĝuis momentan venkon super manĉuroj, baldaŭ tamen estis tutece venkita kaj fuĝis al la najbara Pegu. Michał Boym, uzanta en Ĉinio la nomon Mi-ko Cze-juen finis sian teran vivovojon en aŭgusto de la sama jaro do antaŭ 365 jaroj, onidire pro elĉerpiĝo kaj zorgoj. Lia tomboloko ne estas konata. Por longe forgesiĝis la memoro pri misiisto, diplomato ĉiuflanka etnografo, kulturhistoriisto, malkovrinto, botanikisto aŭtoro de multaj bazaj verkoj, korektantaj misinformojn pri Ĉinio kreiĝintajn post la ekspedicio de Marco Polo.

El la elsendo 25.01.2024. Legas Barbara – 10′ 23″