Ĉiujare en oktobro komenciĝas la elekta sezono por Oskar-nomumoj, la premio de la Usona Filmakademio en la branĉo de fremdlingvaj filmoj. Partoprenantaj landoj sendas po unu filmkandidaton al la Akademio de Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, kiu unue nomumas por la premio kelkajn el ili, kaj poste anoncas la venkinton. Kompreneble, informoj pri ĉi tiu branĉo lokiĝas en la amaskomunikilaj ĉefpaĝoj, kune kun premioj por la plej bona reĝisoro, aktoro kaj aktorino, kvankam ankaŭ multaj aliaj sukcesaj filmkreantoj ricevas Oskar-statueton. Ĝi estas tiel grava premio, ke en la filmindustrio mem la nomumo estas konsiderata kiel granda sukceso. La unua poldevena nomumito estis Anton Grot, naskiĝinta en 1887 en Kiełbasin, malgranda vilaĝo en la norda Pollando. En 1909 Anton elmigris al Usono, kie li fariĝis akciulo de la entrepreno Warner Bros. Li estis nomumita kvinfoje por Oskar-premio kiel la plej bona scenografisto, sed la sola premio, kiun li atingis, estis aparta Oskaro pro teknikaj inventaĵoj en 1941. Li konstruis tre utilan kaj malmultekostan aparaton, kiu imitis en la studio marondojn. La unua pola nomumito, kiu efektive ricevis Oskar-premion, estis Bronisław Kaper, aŭtoro de muziko por pli ol 150 holivudaj filmoj. Li ricevis krome kvar Oskar-nomumojn kaj akiris Oskar-premion pro la muziko en la filmo “Lilly” en 1953. Bronisław Kaper kiel membro de la Usona Filmakademio povis atentigi pri polaj filmoj en Holivudo, prezentante ilin al decidantoj de la usona filmindustrio, kio rezultis per vico da nomumoj por polaj artistoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Pli frue Ida Kamińska, fama pola juddevena aktorino, estis la unua reprezentantino el socialista lando, kiu ricevis Oskar-nomumon. Tio okazis en 1967 en la kategorio por la plej bona aktorino, pro ŝia rolo en la slovaka militdramo “Butiko ĉe la ĉefstrato”. La unua nomumo por fremdlingva filmo venis al Roman Polański, pro lia “Tranĉilo en akvo”, psikologia dramo el 1963, la dua nomumo en ĉi tiu kategorio estis en 1966 por Jerzy Kawalerowicz kaj lia “Faraono”, baze de la samtitola romano de Bolesław Prus, bone konata al esperantistoj pro la traduko de Kabe. Plurfoja nomumito por Oskar-premio estis Roman Polański. Li estis nomumita en la kategorio la plej bona adaptita filmscenaro en psikologia dramo “Bebo de Rosemary”, en la kategorio la plej bona filmo pro la militdramo “La Pianisto”, kaj en la kategorio la plej bona reĝisoro pro la krimfilmo “Chinatown” en 1974, pro la melodramo “Tess” en 1979 kaj militdramo “La Pianisto” en 2003. Tiu lasta estis lia plej granda sukceso – Polański efektive ricevis la oran statueton. Alia polo, Tadeusz Jaworski ricevis nomumon en la kategorio la plej bona mallonga dokumenta filmo en 1973. La sekvan jaron Jerzy Hoffman akiris nomumon en la kategorio la plej bona fremdlingva filmo pro la historia filmo “La Inundo”. En la sama branĉo estis nomumitaj sociaj dramfilmoj: „Noktoj kaj tagoj” de Jerzy Antczak en 1976 , “La promesita tero” en 1975 kaj „Fraŭlinoj el la bieno Wilko” en 1979, ambaŭ reĝisoritaj de Andrzej Wajda. Wajda poste ricevis aliajn du nomumojn – pro siaj historiaj filmoj „Homo el fero” en 1981 kaj “Katyń” en 2007. Fine, li estis premiita per la Honora Oskaro en 1999 pro la tuto de sia elstara reĝisora laboro en la daŭro de kvindek jaroj. La listo de polaj reĝisoroj, kies filmoj estis rimarkitaj de la Usona Filmakademio, kreskis rapide. Du historiaj filmoj, “Amara rikolto” en 1985 kaj “En mallumo” en 2011, ambaŭ reĝisoritaj de Agnieszka Holland, rivalis por la premio kiel la plej bonaj fremdlingvaj filmoj. Ŝia militdramo “Eŭropo, Eŭropo” en 1999 estis nomumita en la kategorio de la plej bona adaptita scenaro. Zbigniew Rybczyński ricevis Oskar-statueton en 1983 pro la socia dramo “Tango”, kiu estis premiita kiel la plej bona mallonga animita filmo. Rybczyński certe memoras la ceremonion pro alia kialo – li forlasis la konstruaĵon por ekfumi ekstere, tenante la statueton en la mano. Li estis haltigita de gardistoj, kiuj suspektis, ke iu ŝtelis la oran statueton kaj klopodas eskapi… La plej grandaj sukcesoj estis venontaj. Janusz Kamiński, elstara pola filmkameraisto, kvin fojojn estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis ĝin dufoje – pro la mondfama filmo “La Listo de Ŝindler” en 1993 kaj la militdramo “Savante soldaton Rajanon” en 1998. Ankaŭ Eva Braun kaj Allan Starski ricevis Oskaron por sia laboro. Ili kreis la scenografion por “La Listo de Ŝindler”. En 2004 la muziko de Jan Kaczmarek por la fantazia dramo „Revulo” estis premiita per Oskar-premio. 10 jarojn poste, en 2014 Oskar-premion ricevis Paweł Pawlikowski kaj lia historia dramo “Ida” kiel la plej bona fremdlingva filmo. Ĉijare la nomumkomisiono ĉe la Pola Instituto pri la Filma Arto kandidatigis por Oskar-premio la filmon “La kamparanoj” de Dorota Kobiela kaj Hugh Welchman. La filmo estas bazita sur la samtitola verko de Władysław Reymont, kiu ricevis pro ĝi la literaturan Nobel-premion en 1912.

El la elsendo 05.11.2023. Legas Milada – 08′ 58″