Kvankam ni jam kelkfoje invitis vin gesinjoroj al la sud-orienta Pollando, por viziti diversajn interesajn lokojn neniam ankoraŭ ni vizitis unikan perlon de ĉi tiu regiono, la urbon Łańcut, prefere ĝian palacan-parkan komplekson. La plej malnova historio de Łańcut estas malfacile difinebla, sed la  arkeologiaj esploroj konfirmas, ke jam antaŭ 4 mil jaroj antaŭ Kristo la regiono estis enloĝata. Sed mankas informoj ankaŭ pri pli posta  historio, ekzemple la origino de la urbo. La unua dokumento el la 1387-a jaro estas la papa buleo konfidanta al la dominikanaj monakoj en  Łańcut la misiajn taskojn en la Orientslavujo. Tamen 4 jarojn poste la urbo Łańcut aperas en lokiga dokumento de la vilaĝo Langenau, kien estis venigitaj germanaj setliĝontoj el la bavara Landshut, kiuj en la daŭro de jarcentoj fandiĝis kun la loĝantaj tie poloj. Tiuperiode en Łańcut troviĝis jam ligna preĝejo dediĉita al sankta Barbara kaj laŭ ekleziaj dokumentoj kun ĝi ligiĝas la komenco de la paroĥo kaj atribuo de la urborajtoj fare de la pola reĝo Kazimiro la Granda. La unua posedanto de la urbo estis Otton el Pilcza-Pilecki,  laŭblazone Topór. Łańcut estis la posedaĵo de lia familio preskaŭ ĝis la 16-a jarcento. Poste ĝi estis pasanta pro la familiaj ligoj el la manoj de unu al la alia polaj magnataj familioj. Kun la historio de la urbo firme ligiĝas la nomoj de tiaj polaj grandsinjoroj kiel Stadnicki, Lubomirski kaj Potocki. En la periodo de siaj unuaj posedantoj, la familio Pilecki, Łańcut situante ĉe grava komerca itinero floris. Jam en la 1406-a  la tiej teksistaj gildoaspirantoj ricevis statuton, kies sigelo prezentas sanktan Mikaelon pereiganta la drakon. Ĝis hodiaŭ tiu bildo troviĝas en la urboblazono. La prestiĝon de Łańcut altigadis kaj pri ĝi atestis plurfojaj vizitoj de reĝoj kaj altranguloj,  kiel la reĝoj Kazimiro la Wielki, Vladislavo Jagello, Sigismundo la Luksemburga, Sigismundo la Maljuna. Pro sia situo la urbo spertis tempoestecan historion estante multfoje prirabata kaj bruligata de balkanaj triboj, tataroj, tramarŝantaj soldattrupoj. Kiam Łańcut fariĝis la posedaĵo  de la magnata  Potocki-familio komence de la 19-a jarcento la urbo komencis leviĝi el la kadukiĝo. La membroj de tiu magnata familio  spronis la ekonomian kaj konstruan elanon. En Łańcut komencis funkcii vodkoproduktejo, fabriko de likvoroj kaj fajnaj alkoholaĵoj, sukerfabrikoj, staplejoj. La urboevoluon aldone spronis la funkciigo de la fervoja linio inter Krakovo kaj Lvovo. En la intermilita periodo ĝi perdis iom sian evoluelanon fariĝante tipa provinca urbeto. Tamen ambaŭ mondmilitoj mirakle ne multe damaĝis Łańcut, kaj ĝia dinamika evoluo denove okazis post la 2-a mondmilito. Estis en Łańcut elkonstruita tiam urba akvoreto, plukonstruiĝis kanaliza infrastrukturo, kreiĝis novaj laborestabloj, kulturaj kaj klerigaj objektoj. Dank’ al tio Łańcut komencis plenumi la rolon de la loka administra kaj ekonomia centro. Kreskis ĝia turisma kaj kultura signifo ne nur en la loka, sed ankaŭ tutlanda skalo. Ĝis nun nenion apartan mi diris pri eksterordinara atrakciaĵo de Łańcut, kiu estas la tiea kastelo,  unu el la plej belaj aristokrataj rezidejoj en Pollando, fama pro siaj loĝejaj internoj kaj enorma interesa kolekto de ĉevalĉaroj. La palaca komplekso estas ĉirkaŭita per malnova pritoreska anglastila parko, en kiu multas pavilonoj kaj mastrumkonstruaĵoj ligitaj kun la iama ĉiutaga vivo de la rezidejo. La nuna kastelo estis konstruita laŭ la komisio de Stanislaw Lubomirski en la mezo de la 17-a jarcento. Temis pri la moda tiam palaca fortikaĵo konsistanta el la magnata rezidejo kun bastionaj turoj angule de la defendomuro. En la dua duono de la 18-a jarcento la laŭvica posedantino de Łańcut,  Izabella Lubomirska familie Czartoryska transformis la fortreson en palacan-parkan komplekson. La plej gravaj ŝanĝoj koncernis la aranĝon kaj ekipon de la kastelo, kiuj estis adaptitaj al la aktuala tiam modo. La palacon plenigis multegaj artverkoj. Fine de la 18-a jarcento  en la rezidejo de Łańcut floris vivo muzika kaj teatra, multis elstaraj gastoj. Post kelkjara malpli favora periodo, kiam la posedantoj ne ofte gastis en la palaco ĝi fariĝis la posedaĵo de laŭvica familiano Roman Potocki. Li kun sia edzino Elizabeta,  familie Radziwiłł revenigis al ĝi iaman brilon. Oni ne sole rekonstruis, sed ankaŭ alikonstruis ĝin kaj tiuj renovigaj laboroj okazis ĉiuetaĝe. Krome oni instalis en la palaco la akvoprovizajn aranĝaĵon , la kanalizan sistemon, al la palaco estis alkondukita elektro. Tiam kreiĝis la plejmulto de la ĝis hodiaŭ funkciantaj internoj. Denove la palaca-parka komplekso de Łańcut akiris la renomon de unu el la plej luksaj rezidejoj de la kontinenta Eŭropo. Ofte gastis en ĝi arkiprinco Rudolf kaj Francisko-Ferdinando. Ofte gastis tie reprezentantoj de fremdaj aristokrataj familioj kaj konataj diplomatoj. Komence de la 20-a jarcento la rezidejo en Łańcut okupis  laŭ sia grandeco la 5-an lokon en Pollando. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento oni modernigis la centran hejtadon kaj en la subterejo aranĝis Banejon. Fine de la milito en la 1944-a jaro Potocki devis forlasi Łańcut kaj elmigris al Svislando. La reĝimaj transformiĝoj malebligis lian revenon kaj  li mortis en elmigrejo. Kiel dirite preskaŭ ne damaĝita dum la militagadoj la palaca komplekso, la palacaj internoj de Łańcut kalkuliĝas al la plej belaj en Pollando. La la plej malnovaj internoj devenas el la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento, kvankam evidente ne en origina formo. Relative multnombraj estas salonoj el la 18-a jarcento, sed la plej reprezentaj kreiĝis  ĉirkaŭ la 1800-a jaro. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis aranĝitaj multaj interesaj internoj, el kiuj pli multo konserviĝis ĝis nun.  Al la plej interesaj apartenas Biblioteko, Angula Salonego, Manĝejo super la Pordo kaj multaj banĉambroj. La internoj kaŝas plurajn artverkojn el la iamaj kolektoj, la postmilitajn akiraĵojn kaj deponaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj konsistigas parton de kolekto kreata de princino Lubomirska kaj en Łańcut aperis en la 2-a duono de la 18-a jarcento. Temis same pri la komunuzaj kiel ankaŭ ornamaj objektoj. La plej valoraj perloj el tiu kolekto troviĝas nun en la Artgalerio de la Antikva Arto en la varsovia Nacia Muzeo. La kadro de nia felietono ne estas sufiĉa por priskribi ĉiujn vidindaĵojn de Łańcut. Krom la kolektoj de la pentroarto kaj grafiko, mebloj, muzikaj instrumentoj, arĝentaĵoj, porcelanaĵoj, vitroelfaraĵoj, teksaĵoj ja menciiindaj estas staloj,  en kiuj estas riĉe ekspoziciitaj objektoj ligitaj kun la ĉevalrajdado kaj krome du apartaj kolektoj de ĉevalveturiloj. Nepritakseblan valoron havas 55 veturiloj de la  familio Potocki. Diversspecaj kaj diverstaskaj  ĉevalveturiloj el la plej renomaj vienaj, londonaj kaj parizaj firmaoj malgraŭ tio, ke sole zorgeme flegataj konserviĝis en perfekta kaj originala stato. Menciinda estas riĉa kolekto de la Ortodoksa Arto, la plej riĉa en Pollando, el kiu parto estis transdonita por la praktikado de la religia kulto. Menciinda estas oranĝerio kaj la plej nova orkidea pavilono – konsistanta el la ekspozicia segmento, kultivejo la somera kafejo. Kvankam relative nova ĝi enhavas plantojn devenantajn el la antaŭmilita kolekto de Potocki-familio. Ne eblas mencii ĉion, ekzemple la bibliotekon kun ĝiaj unikaj eksponaĵoj. Ĉirkaŭ la palaco etendiĝas la anglastila panorama parko. Ĝia nuna formo signifaparte devenas el la limo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam ĝi estis posedaĵo de princoj Stanisław kaj Izabela Lubomirski. La parko okupas la areon de 36 hektaroj kaj konsistas el la interna kaj ekstera segmentoj. En la interna troviĝas la Itala Ĝardeno kaj Roza Parko. Krome troviĝas la 19-jarcentaj vidindaĵoj kiel Oranĝerio, Romantika Kasteleto, rajdejo, orkidea pavilono. Nun ĉiuj laboroj tie celas laŭeble plej fidelan rekreon ne sole de la spaca aranĝo,  sed ankaŭ de la kultivataj en ĝi plantoj. La kastelo kaj ĝiaj eksponaĵoj estas viziteblaj dum la tuta jaro ekscepte de la periodo inter la 1-a de decembro kaj la 31-a de januaro, kiam unusole vizitebla objekto estis la orkidea salono. La muzeajn kolektojn ne eblas viziti ankaŭ en la daŭro de la okazanta tie Muzika Festivalo, kiun gastigas la palacaj internoj ĉiujare inter la 8-a kaj 16a de majo.

El la elsendo 15.01.2024. Legas Barbara – 11′ 02″