Ĉiujare dum la sanktvespera tago antaŭkristnaska en multaj domoj oni ornamas la kristnaskan abion per la Bet Leĥema Stelo, koloraj paperaj ĉenoj, per la t.n. anĝelaj haroj (fajne tranĉitaj celofanaj folioj) bombonoj kaj ĉiujare oni singarde prenas en la manojn fragilajn, vitrajn, bele ornamitajn, plurkolorajn vitrajn globojn, kiuj pendigitaj sur la kristnaska abio kompletigas la ĉarmon de la akompana al la festotagoj eterne verda arbeto. Ili de jardekoj kunkreas la fabeleskan etoson de la familia Kritnasko.
De jaroj Pollando okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo, se temas pri ilia produktado kaj eksportado. En plimulto ili estas ornamataj mane, produktataj manufakture. La fabrikoj de ĉi tiuj ornamaĵoj troviĝas en la tuta lando, ĉe kelkaj el ili kreiĝis muzeoj, en kiuj eblas rigardi milojn de la jam produktitaj modeloj, kaj eĉ partopreni laborrenkontojn pri ilia produktado.
La tradicio de la kristnaskaj vitrogloboj en Pollando estas relative longa, la unuaj aperis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento. Komence oni importis ilin el Nurimbergo, poste oni komencis produkti ilin en la lando. La lulilo de ĉi tiuj ornamaĵoj estas la germana urbo Lausch kaj ĝia vitrofandejo kie – laŭ legendo – faris la unuajn Hans Greiner. Ne povante ornami la kristnaskan arbeton per tiaj luksaĵoj kiel nuksoj, pomoj aŭ bombonoj, li kreis vitrajn ornamaĵojn en ilia formo. Tamen la kutimo ornami la abibranĉetojn per nuksoj kaj pomoj aperis multe pli frue. Oni notas, ke jam en la 15-a jarcento ĝi estis konata ekzemple en Francio.
La vitraj branĉetornamaĵoj de Hans Greiner ekfuroris. Ili ekplaĉis kaj ĉiam pli multaj najbaroj volis sammaniere ornami sian kristnaskan arbon. La fabriko ekfloris kaj ĝis hodiaŭ produktas la kristanaskajn ornamaĵojn. La vitraj globoj el Lausch unue trafis al Britio, sekve al la tuta Eŭropo. Fine de la 19-a jarcento ili atingis Usonon kaj ankaŭ tie ili tuj furoris. Samperiode ili aperis ankaŭ en Pollando, komence importitaj poste komencis produkti ilin polaj vitrometiistoj. Komence ili havis la formon de fruktoj kaj nuksoj, poste evoluis alprenante formojn familiarajn por la vintro kaj Kristnasko, do vitrogloboj prezentis neĝhometojn, anĝeletojn, S-tajn Nikolaojn, episkopaj bastonetojn.
La vitraj ornamaĵoj havas propran simbolaron – ekzemple vitra nukso simbolas longan vivon kaj sanon, pomo – sanon kaj kapablon fari saĝajn elektojn, strobilo – fekundecon, fungo – feliĉon. Sed ekzemple vitraj ornamaĵoj en la formo de naturgranda kukumo el la pola Złotoryja ĝuas apartan popularecon en Usono, pri kies mirakla povo kredas ĝiaj loĝantoj. Onidire pendigita sur la kristnaska verda arbeto vitra kukumo certigas financan sukceson, bonstaton kaj feliĉon.
La produktado de la abibranĉaj ornamaĵ oj ne ligiĝas sole kun la industria procezo, ĝi transformiĝis en tradicion, peradon de kultura heredaĵo de generacio al generacio. Poloj sukcesis rezisti la lavangan invadon de kristnaskaj ornamaĵoj el Ĉinio plastaj kaj amasproduktaj. Daŭre gravas unuavice estetikaj valoroj kaj manelfarado. Tial ili ĝuas popularecon de eksterlandaj klientoj.
Polaj kristnaskaj vitrogloboj ornamis/ornamas la plej grandajn kaj konatajn kristanskajn abiojn, i.a. en Vatikano kaj Blanka Domo. Fiere demonstras ilin mondfamaj steluloj, polaj diplomatoj per ili dekoras kristnaskajn arbetojn en ambasadoj kaj konsulejoj dum festaj eventoj kaj renkontiĝoj.
La eksporto de la polaj kristnaskaj ornamaĵoj ne malkreskas. En 2021 kaj 2022 la plej grandaj klientoj estis Germanio kaj Usono. En 2021 la valoro de tiu eksporto al Germanio egalis al 67,3 milionoj da polaj zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 85,6 milionoj da zlotoj. La valoro de la eksporto al Usono en 2021 egalis al 55,8 milionoj da zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 71, 2 milionoj da zlotoj. Gravaj klientoj de la polaj kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Francio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio.
Nun unu el la plej grandaj fabrikoj de kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Piotrków Trybunalski. Ĝiajn produktojn admiras klientoj en Britio, Usono, Aŭstralio. Ĝi ne establis propran muzeon, sed eblas viziti ĝian manufakturon, sekvi la produktoprocezon kaj mem dekori sian propran vitroglobon.
Dum 57 jaroj (1951-2008) la plej granda pola manufakturo de la vitrogloboj funkciis en Milicz; ĉiujare oni produktis tie pli-malpli unu milionon de tiuj ornamaĵoj. En 2013 en Milicz estis establita muzeo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 6 mil vitroglobaj modeloj. Ĝi funkcias dum la tuta jaro, sed sojle de Kristnasko instruktoroj-elfoj gvidas muzeajn lecionojn, okazas ankaŭ laborrenkontoj pri la vitrogloba ornamado.
De 70 jaroj en Złotaryja funkcias la familia fabriko de kristnaskaj vitrogloboj, enlaboriganta ĉirkaŭ 200 personojn. Ankaŭ tie eblas rigardi la produktoprocezon, sed ne en la antaŭfesta periodo, kiam oni gvidas konsrvistajn laborojn. La apogea vizitperiodo datiĝas je someraj monatoj. La ideon pri la muzeo ekhavis antaŭ dek kelkaj jaroj juna entreprenisto Janusz Biliński inspirita de malnovaj, polvokovritaj ornamaĵoj ĉe la geava fatraso. Same kiel li ankaŭ en aliaj produktolokoj de la polaj vitrogloboj kreiĝis muzeoj, okazas demonstroj, organizataj vizitoj. Kio plej gravas, en ĉiuj oni zorgas, ke niaj kristaskaj arbetoj estu ornamitaj laŭeble plej bele.

El la elsendo 25.12.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 07′ 57″