Hodiaŭ la lokon de nia felietono pri koninda Pollando ni deziras destini por laŭvica kunfoliumado de la E-gazetoj, venintaj antaŭnelonge al la redakcio. Meze de januaro en nia redakcia poŝtkesto ektroviĝis la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” 2023. Granda surprizo, ĉar la lasta numero duobla veninta aŭtune kovris la duoblajn numerojn 174 – aŭtuno, vintro 2022 kaj 175 – printempo, somero 2023. Tiel la redakcio sukcesis forigi la malfruon. La ideo sendube sukcesa, ĉar kiel skribis – krom gratuli kaj danki – unu el la legantoj Luiza Carol, en ĉi tiu duobla numero 2023 ŝi trovis interesajn kaj pensigajn rakontojn kaj artikolojn, kelkajn spritajn humoraĵojn ŝi kundividis kun siaj familianoj. La fotoj pri la isreala kongreso ne sole revivigis rememorojn, sed kiel ŝi konfesas povas eventuale stimuli la scivolemon de ŝia nepo por la E-movado. Do sendube konfeso kompensanta la klopodojn de la redakcio. La aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” estas ankaŭ provizita per multaj koloraj fotoj kaj retrorigardaj artikoloj al la somera periodo, Amri Wandel diivdas personajn impresojn pri la Torina UK en la unua loko. La revuo trovas lokon por aldone prezenti la kongresrezolucion kaj mesaĝon de UEA okaze de la pasintjara 26-a de julio. El sub la plumo de Amri Wandel venas laŭvive lia artikolo pri „Milito inter Israelo kaj Ĥamas”, al kiu ni jam aludis foliumante la trian numeron de „Kontakto”. Ekde la militekspodo pasas kvar monatoj kaj multo okazas sur ĉi tiu militfronto, kiu ne estingiĝas. Estas bone, ke la aŭtoro faras la rezervon „ke li ne ĉion kapablas priskribi objektive”. Nun ja ne temas sole pri tio, ke oni diru kiu kulpas, kiu provokis, sed kiel reagas la mondo; ĉiam pli urĝa fariĝas la demando pri la skalo de la viktimoj inter la civila loĝantaro, aparte palestina. Alia loko, kiu daŭre enzorgigas la mondon estas la rusa-ukraina milito. Ne rekte pri ĝi ni legas en ĉi tiu numero de „Israela Esperantisto” kiom per kontribuoj de ukrainaj aŭtoroj, kio pruvas ke malgraŭ la milito ili kapablas sin retrovi en la kuranta esperantista vivo. Nina Daniljuk raportas pri sia partopreno en la itala ILEI kaj TEJO kongresoj, en kiu ŝi i.a. prelegis pri E-instruado en Ukrainio laŭ historia aspekto, kaj ankaŭ prezentis la ukrainan lingvon en la lingva festivalo, alia partoprenanto proponis eĉ kvar variajn prelegojn dum ĉi tiu kongresoj pri Ukrainio. Kiel skribas Nina Daniljuk „Multaj partoprenantoj demandis pri la situacio en nia lando, subtenis nian batalon. Mi ricevis mondonacojn por nia armeo de koreaj esperantistoj kaj de unu rusino, kiujn mi transois al teritoria brigado de Volino, kie militservas mia frato” – fino de la citaĵo. Kvankam la milito en Ukrainio daŭras evidentiĝis ke ukrainaj esperantistoj sukcesis organizi E-renkontiĝon en la okcidenta Ukrainio „Orest Kuzma-tagoj”, dum kiu unu el la tagoj Tago de Kolomeo okazis kun la partopreno de plurnombra ekstera publiko. Dank’ al Petro Polivoda la leganto ricevas multajn interesajn historiajn detalojn pri la tiea E-movado. Fine Tetiana Kolomijec felietonas pri malofta planto volemio nobla, kiu malgraŭ la milito riĉigis la kolekton de la 185-jara Botanika Ĝardeno en Kijevo kaj kiel en ĉi tiu aveturo helpis la aŭstralia ambasadoro en Ukrainio. La riĉevhavan aŭtutnan numeron de „Israela Esperantisto” fermas literatura suplemento. Eblas lege pluki kaj ĝui. Iom alian politikon intimi kun la E-literaturo proponas „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo. En ĝia januara numero 2024, krom movadaj kaj organizaj aktualaj informoj, ni trovas ankaŭ recenzojn de Mizro Iwaya kaj Sibayama Zyun’iti pri la legita en la 130-a legokunsido libro „Arne, la ĉefido” de Leif Nordenstorm. Tio estas konstanta kaj imitinda praktiko, ke partoprenantoj de la legosalono poste dividas siajn pripensojn skribe pri legitaĵo en la revuo. Sed fine de januaro la redakcion atingis alia reta periodaĵo, pli periodaĵoj dediĉitaj al la E-literaturo. La unua estas la konata al multaj „Penseo”, monata Belarta Revuo en Esperanto, redaktata de Vejdo. Ĝia 16-paĝa 388 numero el 2024 kun poezio kaj prozo, ne sole originala, sed ankaŭ tradukita ŝajnas mizera, kompare kun la veninta preskaŭ 140-a paĝa unua numero de „Beletra Edeno” neregula beletra revuo, kiu la unuan fojon aperas en februaro 2024. En la debutaj vortoj la redaktoro, la sama Vejdo anoncas: „Ĉe la komenco de redaktado mi serĉis surrete informojn pri la iamaj kaj nunaj Esperantaj revuoj kaj ties redaktoroj, precipe pri beletraj revuoj. Mi trovis, ke ili estis kaj estas famaj esperantistoj, kiaj Szilágyi, Kalocsay, Auld, Camacho k.a. Kiam mi trafis tiujn nomojn, mi tuj falis en dubojn. Ĉu mi kapablus redakti beletran revuon kiel tiuj famuloj? Ĉu mi estas tro ambicia arogi al mi famon de talentulo? Sed konsiderante mian multjaran sperton en redaktado de Penseo, mi sentis, ke memfidemo eksvarmas en mian koron. Kvankam Penseo ne estas grandformata revuo, ĝi postulas samajn redaktajn teknikojn kiel aliaj famaj Esperantaj revuoj. La nura diferenco estas ke ili posedas skipon de redaktoroj kaj multe da aŭtoroj, dum mankas al ni tiuj avantaĝoj. Tamen – daŭrigas la redaktoro – ni povos disvolvi nian potencialon por havigi al ni propran skipon kaj inviti aŭtorojn. Nuntempe, provizore, ni kuraĝigas nin mem elhaki la vojon kaj forbalai ĉiujn barojn sur la vojo. Ni ekis kaj ni fine sukcesas. Beletra Edeno premieras kun iom pli ol 130 paĝoj, espereble ĝis 140 paĝoj en venontaj numeroj. La spaco jam sufiĉas enteni pli aŭ malpli longajn verkojn de dekkelkaj aŭtoroj. Iom post iom kolektiĝos ĉi tie aŭtoroj pere de nia penego varbi el diversaj landoj. Kaj en tiu ĉi numero de Beletra Edeno videblas diversaj ĝenroj de literaturo, kiuj atingas la minimuman normon de beletra literaturo. Eble iuj asertas, ke Beletra Edeno ne daŭros longe pro manko de kontribuoj. Kiom “longe”? Cent jarojn? Mi vere ne certas pri ĝia longviveco. Mi nur esperas, – substrekas la redaktoro – ke ĝi sane kresku kaj bone servu al la Esperanta popolo. Longviveco ne gravas, sed efika ekzistado. Mi deziras, ke nia Beletra Edeno pli longe vivu sub subteno de niaj legantoj kaj aŭtoroj” – fino de la citaĵo. Kaj tion ni sincere deziras al „Beletra Edeno” kaj ĝia redaktoro, Vejdo!

El la elsendo 05.02.2024. Legas Barbara – 09′ 42″