Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Venko apud Grunwald, teŭtonoj en Pollando

La meza aŭskultanto de niaj elsendoj povas iom perdiĝi, kiam ni parolas pri teŭtonoj, pri teŭtona ordeno en Pollando. Ĝia historio radikas en la mezepokaj krucmilitoj, kiam Jerusalemo – la loko ligita kun la vivo de Jesuo Kristo troviĝis ankoraŭ en la manoj de kristanaj, dum kruckavaliroj protektis tiujn sanktajn lokojn kontraŭ nekredantoj. Teŭtonoj, la ordeno de la Hospitalo de la Plej Sankta Maria-Virgulino de Germana Domo – ĉar tia estis ilia oficiala nomo – havis kiel la taskon protekti pligrimantojn venantajn al Jerusalemo kaj la ĉirkaŭaĵoj. Post la falo de Jerusalemo la batalemaj teŭtonoj devis forlasi la Sanktan Landon kaj  komencis serĉi por si lokon en Eŭropo. Ilia estado en Venecio kaj Hungario rapide finiĝis per ilia forpelo pro ilia povouzurpemo sur ĉi tiuj teritorioj.  Malpli bonŝanca estis Pollando al kiu, la teŭtona ordeno estis invitita en 1226 flanke de unu el la provincaj regantoj de Pollando, princo Konrad Mazowiecki. Ilian venigon motivis la intensiĝantaj raboekspedicioj de diversaj baltaj popoloj kontraŭ Mazovion, sekve de kiuj dum du generacioj iu el la avanaj polaj provincoj preskaŭ senpopoliĝis. La alia motivo estis la intenco kristanigi prusojn, kion teŭtonoj promesis efektivigi kaj kio okazis.  Kiel feŭdon princo Konrad Mazowiecki donis al teŭtonoj Chełm-provincon, sed tre rapide teŭtonoj falsis ruze la traktaton tiel, kvazaŭ la provinco estus donita al ili kiel propraĵo. Pro sia subordiĝo al la germana imperiestro teŭtonoj akiris liaflanke agnoskon por la falsita dokumento. Ne profundiĝante en la historimeandrojn tiel komenciĝis la konflikto, kies spuroj eĥas ĝis hodiaŭ. Teŭtonoj rapide akapris – ruze, truke, komplote – aliajn polajn terenojn transformiĝinte en ilian suverenon kun la beno de germana imperiestro kaj la papado. La fama kaj volonte vizitata nun Malbork, dum kelkdek jaroj estis la sidejo de la ordenmajstro kaj ĉefa urbo de la monaka administracio. La konflikto en la daŭro de la jaroj ŝveliĝis finfine alkondukinte en 1410, la 15-an de julio al batalo kontraŭ la teŭtonoj sur la kampoj de Grunwald. La batalo finiĝis per brila venko de polaj fortoj alianciĝintaj kun alinaciaj trupoj. Dum ĝi la granda ordenmajstro Ulrich von Jungingen pereis, oni konkeris i.a. 51 teŭtonajn standardojn. La batalo ne finis tamen la konflikton kaj la historio de la Teŭtona Ordeno en Pollando finiĝis nur en 1525, kiam la pola reĝo Sigismundo la Maljuna devigis grandan ordenmajstron Albrecht Hohenzollern (intertempe malkonfesinta kristanecon kaj fariĝinta luterano) prezenti solenan  omaĝakton sur la foiroplaco de Krakovo,  en kiu li deklaris sin eterna vasalo de la Pola Reĝolando. La venka batalo apud Grunwald en 1410 fariĝis esenca instrumento en la politiko de Władysław Jagelo. Konforme al la volo de ĉiuj sacerdotaj kaj laikaj  tavoloj la reĝo ordonis festi la 15-an de julio kiel nacian feston. Ĉiujare el ĉiuj preĝejoj de la tiama ĉefurbo Krakovo tiutage estis direktiĝantaj komune pilgrimadoj (la plej pompa el Wawel-katedralo) al la preĝejo de sankta Jadwiga. Ĝi estis ligita kun la kulto de la reĝino Jadwiga, kiel tiu, kiu antaŭdiris falon de la teŭtona potenco kaj al kies favoro tiutempuloj atribuis Grunwald-venkon. La festado estis okazanta senĉese dum sekvaj 384 jaroj.  Finis tiun tradicion la eniro de prusoj en Krakovon la 15-an de junio 1794. Sub la aŭstra regado, kiam Krakovo kaj Galicio ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto de la dispartigita Pollando la preĝejo de s-ta Jadwiga estis profanita kaj transformita en militistan staplejon. La publika reveno al la solenado de Grunwald-venko okazis 100 jarojn poste, i.a. dank’ al pola historiisto, Marian Karol Dubiecki kiu en la periodaĵo „Czas” en 1901 memorigis la genezon de la solenaĵoj, ilian trapason kaj tradicion. Tio fariĝis impulso por Jan Matejko krei imponan pentraĵon „Batalo apud Grunwald”, por Henryk Sienkiewicz verki faman romanon „Teŭtonoj”. Dank’ al ĉio ĉi  en 1910, en la 500-a datreveno de la venko apud Grunwald en Krakovo okazis imponaj solenaĵoj. Lige kun ili elstara pola komponisto kaj politikisto, Ignacy Jan Paderewski fondis monumenton, kiu omaĝis la 500-jariĝon de la venko. Nun  de dek kelkaj jaroj ĉiujare en la datreveno de la batalo membroj de kavaliraj fratularoj el la tuta Eŭropo rekreas sur Grunwald-kampo la trapason de la batalo, kiu ĉiam logas   kelkdek mil spektantojn. Tiel estas ankaŭ nunjare. En Grunwald jam ekde merkredo okazas diversaj eventoj en la kunligo kun la proksimiĝanta datreveno – turniroj, rivaladoj, piknikoj. La datreveno  kuliminos jam la plej proksiman sabaton, la 15-an de julio 2017. 

El la elsendo 14.07.2017. Legas Barbara – 5’52”

El la E-Gazetaro – 11.07.2017

Ĵus venis la plej nova numero de „Kontakto”, t.e. la 278-a, kies ĉeftemo estas „Genraj perspektivoj – sinidentigo, afekcio kaj feminismo”. Eblis sole supraĵe foliumi la 23 paĝojn. Ĉiukaze la ĉefartikolon akompanas tri aliaj rilataj kontribuoj kaj kiel atentigas la redaktoro Rogener Pavinski „La perspektivoj pri genro, sinidentigo kaj afekcio malfermiĝas pli kaj pli: tial necesas esti atentaj kaj respekti ĉies premisojn ĉi-rilate”. Multas en „Kontakto” aliaj interesaj temoj, por pli atentema legado mi ŝovas la intervjuon de la redaktoro kun Eric Languilat marĝene de lia nova disko, en vinila formato  „La Granda Aventuro”.Eĉ sen entute foliumi mi komence konfirmu ankaŭ la hodiaŭ venintan julian-aŭgustan numeron de „Esperanto”. La ĉefpaĝa foto de la reĝisoro de la kongresa temo Stephanie Cabovianko certe ĝojigas ĉiujn kongresanojn de la 102-a UK, kiuj – se ankoraŭ ne konas ŝin – tiel povas kun ŝi konatiĝi kaj eĉ iom familiariĝi dank’ al la komenca interparolo de la revugeredaktoroj pri ŝia vojo al E-o, pri la kongrestemo, kiu en 2017 tekstas „Turismo kaj evoluo. Vojoj al daŭripovo” kaj ŝia ideo gvidi la dumkongresajn diskutojn pri la temo. La kongrestemon interese evoluigas d-ino Rafaela Urueña eksplikante gravecon de daŭripova turismo por evoluo. Jam antaŭ kelka tempo atingis min la unua nunjara numero de „Sennaciulo”, kiu estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La riĉenhava numero enhavas plurajn kontribuojn, kiuj fontas el la materialo prezentita dum la lasta SAT-kongreso. Al ili apartenas i.a. la komenca, kiu traktas la temon, kio estas justa komerco, la sekva pri klimatŝanĝo kaj kapitalismo. Sed krom tio certe al interesaj rememoroj mi kalkulas la artikolon de Vilhelmo Luterano postmorte de Fidel Castro Ru. Novajn alrigardojn al la 1-a de majo mi trovas en artikolo traktanta tiun ĉi laboristan feston en Francio. Kiel aparte konvovastigan mi konsideras tamen la artikolon de HORI Jasuo „600 mil japanoj estis retenitaj en Siberio” pri drameca sorto de japanaj militkaptitoj, kiujn je la ekzilosorto en Sovetunio por la bezonoj de Ruĝa Armeo senskrupule kondamnis la japana armeo. Kiel aparte elstarigendan mi konsideras en „Sennaciulo” la sekcion Beletro en kiu i.a. Miguel Fernandez eksplikas la emfazon de la poemo „Apostolo de la Ideo” origine esperantlingva, sekve hispanigita kaj taksita kiel aperigenda en la plej grava hispana retrevuo pri soci-kritika poezio. La sama aŭtoro Miguel Fernandez en aparta artikolo priskribas sian aventuron kun fama metalroka hispana ensemblo, kiu sian KD-on titolis Esperanto. Temas pri aventuro kun grava spuro de E-o, ĉar unu el la dek du kantoj estas Luna, en kies lasta parto aperas la deklamado de la Zamenhofa „Ho’ mia kor’” fare de Miguel Fernandez. La tuta KD estas aŭskultebla jutube, kie ne nur audiĝas la deklamado de Miguel Fernandez, sed eblas legi hispanigon de „Ho, mia kor’” kaj esperantigon de la originala kantoteksto Luna, kiu cetere aperas en la menciita artikolo. Sur mia skribotablo troviĝas hodiaŭ ankaŭ la unua nunjara numero de la dulingva „Informbulteno pri Esperanto” de la organizaĵo Esperanto France-Est. Kiel januara-februara-marta numero ĝi plenplenas per  amaso da ampleksaj raportoj pri la jarfinaj eventoj. Mian atenton kaptis la komenca raporto pri Luminesk, nova silvestra renkontiĝo de GEA, kiu  venis en la lokon de Internaciaj Festivaloj. Samnumere Liba Gibalda detale kun multaj fotoj raportas kaj pri la 15-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrüken kaj pri la marta 11-a Mediteranea E-Semajno en  Les Issambres. Pli ampleksajn informojn pri la agadoj de la Esperanto France-Est enestas en la raporto rilata al 2016 de ĝia prezidanto,  Edmond Ludwig.  Mi mem tamen aparte taksas multan lokon donitan en la Informilo al la E-literaturo originala kaj tradukita ne nur per mencioj, sed ankaŭ recenzaj klarigoj. Aparte suprizis min du plenaj plaĝoj kun eksplikoj pri la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”, kiun akompanas multaj fotoj kun klariga verkonforma ekspliko, ke „tra vasta panoramo de la forpasanta Roma Imperio fadenas la romantika temo pri granda kaj pura amo”. Ĉar la E-tradukon de la romano fare de Lidia Zamenhof ni prezentas en niaj E-elsendoj estas por ni agrable trovi krome post la bonaŭguraj vortoj de la prezidanto Ludwig sojle de la 2017 la rekonvortojn „Pola RetRadio: daŭre profesieca” kun atentigo:  aŭskultu kaj reagu ! Tiuj reagoj estas tre bonvenaj, do ni atendas ilin i.a. de niaj francaj aŭskultantoj.  

El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 7’13”

Koninda polo: Stefan Szolc-Rogoziński

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas unu el la plej grandaj polaj mondvojaĝantoj de la 19-a jarcento Stefan Szolc-Rogoziński, kiu malgraŭ la fakto, ke Pollando ne ekzistis sur la mapo de la mondo realigis la unuan polan esplorekspedicion al la okcidenta Afriko.   Nunjare pasis la 155-a naskiĝdatreveno de la homo, kiu i.a. esploris Kamerunion. Szolc-Rogoziński naskiĝis la 14-an de aprilo 1861 en la loko Kalisz. Lia patro, Ludwik Scholtz estis la tiea industriisto, la patrino Malwina familie Rogoziński – filino de konata varsovia advokato. Spite la deziron de la patro en 1878 – unu jaron post la morto de la patrino – kiel la volontulo li eniris la Akademion de Marino en Kronszdat, kie post du jaroj li akiris la oficiran gradon. Tiam li realigis sian unuan ralion laŭ la bordoj de Afriko sur la ferdeko de militista velŝipo „Generał Admirał”, kiu metis fundamenton al lia enamiĝo al ĉi tiu kontinento. En 1881 post la alveno al Parizo li estis akceptita al la tiea Geografia Societo, en Neapolo li prilaboris planon de ekspedicio en la profundon de Kamerunio, en kiu akompanis lin du amikoj – geologo, Klemens Tomczek kaj meteologo, etnografo Leopold Janikowski, kiuj ekde la komenco entuziasme rilatigis sin al la ekzotika veturo. Necesis tamen trovi financan bazon por realigi la revon. La patro rifuzis helpon,  Stefan Szolc-Rogoziński destinis por ĝi la heredaĵon ricevitan post la morto de la patrino kaj en Varsovio li entreprenis vastan subtenokampanjon diskonigante ekspedicion kiel nacian mision, kiu kaptu la rigardon de la mondo al poloj. Subtenis lin i.a. konataj literaturistoj Henryk Sienkiewicz kaj Bolesław Prus. Por reliefigi la polecon de sia ekspedicio li poligis la germanan nomon de la patro, al kiu li aldonis la familian nomon de sia patrino. Stefan Szolc-Rogoziński aĉetis en Francio la ŝipon Łucja Małgorzata (Lucia Margareta), kiu eknavigis el la franca Havro sub la flirtanta franca flago kaj la flago de la ŝipposedanto kun la blazono de Varsovio, Sireneto. La navigitinero kondukis tra Madero, Kanariaj Insuloj, landoj de la okcidenta Afriko, t.e. Liberio, la hodiaŭa Eburborda Lando, Ganao kaj la insulo de Fernando Po. Ĉe la bordoj de Kamerunio Stefan Szolc-Rogoziński aĉetis kontraŭ nigra jako, cilindro kaj tri kestoj da ĝino li aĉetis la insulon Mondoleh, kiu servis kiel bazo de iliaj esplorekspedicioj. Al la plej gravaj sukcesoj kalkuliĝas la malkovro de la Elefanta Lago (Marombi Mbu) kaj detala esploro de la fluejo de la rivero Mungo. Ĉeokaze ili sukcesis surgrimpi unu el la plej altaj montoj de la okcidenta Afriko, ĝis nun funkcianta vulkano Fako (Kameruno) troviĝanta 4095 metrojn super la marnivelo. Rekone por liaj meritoj en 1885 Stefan Szolc-Rogoziński estis akceptita kiel membro de la prestiĝa Reĝa Geografia Societo en Londono. Plurfoje li estis revenanta al la okcidenta Afriko – i.a. kun sia edzino Helena Janina Boguska, literaturistino verkanta sub la plumnomo Hajota. Ili vizitis la Gvinean Golfon kaj la insulon de Fernando Po. Li mem veturis ankaŭ tra Egipto kaj vizitis vicon da eŭropaj landoj. La kolektitajn dum la ekspedicioj eksponaĵojn li donacis al la establita de si varsovia Etnografia Muzeo. En 1893 Stefan Szolc-Rogoziński revenis al Pollando ne ĉesante esperi pri pliaj ekspedicioj. Lia tiucela vizito al Parizo finiĝis tragike. Havante nur 35 jarojn Stefan Szolc-Rogoziński pereis tie en stratakcidento en 1896. Dum pli ol 100 jaroj la loko de lia entombigo ne estis konata, finfine dank’ al esploroj de la Protektosocieto pri Tomboj kaj Historiaj Monumentoj en Francio lia sepultoloko estis identigita en unu el la parizaj nekropoloj. La nomon de Stefan Szolc-Rogoziński portas nun stratoj en Varsovio, Krakovo, Poznano, Vroclavo, en Przemyśl, Gliwice, Pruszcz Gdański. En lia naskiĝurbo Kalisz troviĝas ne sole strato portanta lian nomon, sed ĉe la Ĉefa Urboplaco estas enmasonita la basreliefo kun lia portreto troviĝanta apud la portretoj de poeto Adam Asnyk kaj verkistinoj Maria Konopnicka kaj Maria Dąbrowska.

El la elsendo 23.06.2017. Legas Barbara – 6’37”

El la E-Gazetaro – 16.06.2017

Iom hontinde niaj tradiciaj trarigardoj de la E-gazetaro preskaŭ malaperis en la programo. Ni esperu, ke la nunsemajna signifos firman revenon al iam tre ŝatata programero, eĉ se ni ne povas enprogramigi ĝi ĉiusemajne. La gazetoj ne mankas, sed sendube la plej granda kaj bela surprizo estis la veninta antaŭ kelkaj tagoj la 99-a numero de „Informilo por Interlingvistoj”. Ĉi-foje sub la redakto de Sabine Fiedler, Cyril Brosch kaj Humphrey Tonkin. Detlev Blanke, la redaktoro de 98 antaŭaj nun – lige kun sia forpaso –  malfermas la periodaĵon en la retrorigarda parto al li dediĉita. Pri la vivo kaj agado amplekse artikolas en la nomo de GIL-estraro (societo pri interlingvistiko)  Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch kun la intenco memorigi „kelkajn staciojn el lia vivo kaj honori liajn elstarajn meritojn”, kion cetere ili faras perfekte. Kaj amare pravaj sonos la vortoj, ke „Detlev Blanke mankas al fakuloj pri interlingvistiko, kolegoj kaj amikoj en la tuta mondo.” Tiun enkondukon, kiun fermas la alvoko, ke liaj „elstaraj agadoj kaj verkoj por interlingvistiko/esperantologio al ni ĉiuj estu instigo daurigi lian laboro en lia senco” sekvas ampleksa listo de publikaĵoj de Detlev Blanke dividita je tri periodoj 1958-2000, 2001-2005, 2006-2010 kaj post 2011. Ili verdire ne elĉerpas la tuton de la publikaĵoj, aliaj estas preparataj aŭ presataj, la kolekto de anglalingvaj artikoloj de Blanke aperos ĉe Mondial. La dua paragrafo de „IPI” pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj traktas i.a. pri la Poznanaj Interlingvistikaj Studoj, kvankam ne plu aktuala estas la informo pri startontaj magistrigaj studoj. La tria paragrafo de „IpI” dediĉita al Internaciaj aranĝoj alportas informojn pri la Lingvopolitika Simpozio en Nitro, pri la tiea Esperantologia Konferenco kun koncizaj priskriboj de la kontribuoj kaj listo de IKU-prelegoj. Inter publikigaĵoj estas menciitaj Aktoj de la 25-a Jarkunveno de GIL kun konciza resumo de la artikoloj kaj la laste aperinta libro de Gazzola kaj Wickström pri ekonomiko de lingvopolitiko. Por ĉiuj ŝatantoj de la Informilo la plej gravaj estas la informoj de Humphrey Tonkin pri estonteco de „IpI”. Kvankam ankoraŭ estas planata speciala 100-a numero kun indeksoj ekde nun adaptiĝante al la reta erao la papera Informilo por Interlingvistoj ne plu aperos. La rilataj informoj – kiaj ĝis nun en „IPi”– aperos en la retejoj de GIL kaj ESF – kaj de tempo al tempo en novspeca informilo (Esperanta, germana, angla). Sur mia tablo troviĝas hodiaŭ ankaŭ du sinsekvaj numeroj de „La Lanterno Azia”. La lasta, maja jam kovrilpaĝe prezentas koreajn esperantistojn, inkluzive la prezidanton de KEA kunvenintajn komence de aprilo okaze de la 100-a mortodatreveno de d-ro Zamenhof. Oni aŭskultis la prelegon „Ludoviko Zamenhof – Vivo, Homo, Heredoj”. OKaze de la datreveno KEA eldonis triforme (depende de la nombro) poŝtmarkofoliojn kun ka portreto de Ludoviko Zamenhof.  La kunsido fariĝis la okazo prezenti la preparstaton al la 102-a UK en Seulo. Tuj antaŭ la kongreso okazos jen en Busan, jen Seulo la 50-a ILEI-kongreso kaj la 1-a komuna IKEF-konferenco, post ĝi la 90-a SAT-kongreso kaj la 13-a Internacia E-Renkontiĝo de Meditado „Bonvenon al Ŭonbulismo”. Pri la preparoj al la 102-a oni informas en la maja numero ne sole koree, sed ankaŭ pere de ampleksa artikolo de Radojica Petrović, ILEI-estarano pri kongresoj, kiu dum du semajnoj vizitis Koreion ne limiĝante al la ILEI-kongresaj aferoj, sed multloke kontaktiĝante kun koreaj esperantistoj. Alia okazo kontaiĝi kun la ideoj por sukcesigi la Seulan UK-on estis la memora evento lige kun la 300-a kurso de Seula Esperanta Kulturcentro. Tiujn ideojn en la numero aŭtoras Yasuo Tabuchi, estrararno de la japama Esperanto-Populariga Asocio. Radojica Petrović partoprenis i.a. en la Vintra Kursaro de KEA en marto, pri kio i.a. informas la aprila numero de KEA-organo dum Hela priskribas siajn ipresojn pri la eventoj. Alian aranĝon, interŝanĝon de koreaj kaj tajvanaj junaj esperantistoj traktas en sia raporto Oazo. Kiel aparte kortiklan tiunumere mi trovas la impresoriĉan raporton de Anna Mocarska el Pollando pri sia dusemajna vizito en Koreio lige kun la diplomitiĝo de ŝia filo en unu el la koreaj universitatoj post la 5-jara studado. Kaj ĉio ĉi komenciĝis dum UK en Bjalistoko, kie Michał Mocarski konatiĝis kun du koreaj volontuloj dum baza  E-kurso. Ankaŭ la lasta numero de „La Revuo Orienta”, la junia, kovrilpaĝe atentigas pri Jaro de Zamenhof super la alloga bildo de hortensioj el sub la peniko de KIMURA Megumi. La temon de la 100-a mortodatreveno kompletigas kaj profundigas paralela teksto Esperanto-japana de Wunsch-Rolshoven okaze de la 14-a de aprilo. Interna fotopaĝo alportas krome la foton el Jokohamo, kie okaze de la 100-a datreveno de Zamenhof prelegis anoj de Pola Instituto en Japanio. Jokohamo ĉiam estos por mi proksima urbo, kie komenciĝis mia plurjara UEA-laboro, sed dank’ al Doi Ĉieko mi ne sole povis rememori informojn pri la tiea E-movado, sed ankaŭ ekscii novajn, kiuj rilatas al ĝia aktivado post la Jokohama UK en 2007. Tion tamen mi legis en la maja „La Revuo Orienta”.  Al ambaŭ numeroj la maja kaj junia enkondukas la duparta sinprezento de judo loĝanta en Japanio Jack Halpern „Kial mi ŝatas Esperanton”. Sed ne nur E-rilatajn temojn liveras la revuo. Ĝuste en la maja kun intereso mi legis pri la kvalito de la trinkakvo en Jokohamo, kio ligiĝas kun antaŭzorgemo de la urbo jam de 99 jaroj prizorganta la arbaron en la distanca vilaĝo Dooŝi. Alia interesa teksto koncernas famajn japanajn centjarulojn. Laŭ oficialaj donitaĵoj temas jam pri 65 mil 692 peronoj, inter kiuj multaj estas pli ol 100-jaraj. Sed grandaĝuloj kaŭzas ankau problemojn, stratakcidentojn. Tial, kiel ni ekscias, japanaj 75-jaraj stirantoj devas ekzameniĝi por pruvi siajn memor- kaj juĝkapablojn, kiam ili renovigas ĉiun trian jaron sian stirlicencon. Nun la afero estas severigita kaj kaze de  stratakcidento ĉiu 75jarulo kaj pliaĝulo devas subiĝi al ekzameno pri demenco. Se la rezulto estas pozitiva la stirlicenco estas nuligata aŭ suspendita. Pri alia interesa laŭ la socia vidpunkto fenomeno ni ekscias el la junia numero. Ĉi-foje OKITA Mazumi raportas pri la fenomeno de konversaciaj kafejoj pri morto, en kiuj ĉi tiun temon traktas junaj japanoj, kiujn la temo maltrankviligas kaj rekte timigas. Ju pli junaj ili estas des pli la timo estas granda. Tsuruno el la grupo Wakazo en Kioto klarigas la multnombran partoprenon de gejunuloj en konversaciaj kafejoj pri moorto pro la fakto, ke „ili preskaŭ ne havis la okazon rekte fronti morton, kaj ne kutimas viziti tombojn de siaj prapatroj kaj partopreni en funebraĵoj pro multiĝo de >nukleaj familioj<. HORI Jasuo estas tiu japano, kiu delonge proksimigas japanajn sociajn problemojn al la E-publiko. Lastatempe li koncentriĝas pri la terura katastrofo en Fukushima. Pri sia tria libro el la serio, kiu estas traduko de Hajkoj de Terui Midori en Esperanton li aparte felitonas kun la espero, ke tiun libron esperantistoj helpos disvastigi ne nur en Japanio, sed ankaŭ eksterlande.

El la elsendo 16.06.2017. Legas Barbara – 11’00”

La varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj – Domo de la vivo

La nomo de la varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas konata al tiuj esperantistoj, kiuj sekvas la dummilitajn sortojn de Zamenhof-familio. Nome ĝuste en ĝi la kaŝejon kaj rifuĝejon, la savon trovis i.a. la nepo de la lingvokreinto Ludoviko Kristofono Zaleski-Zamenhof, lia patrino kaj aliaj familianoj. Pri tio eblas ekscii pli amplekse en la libro „Zamenhof-strato”, pri tio ni parolis pli amplekse en nia felietono dediĉita al pastro Marceli Godlewski (15.09.2015),  kiu en ĉi tiu tragika periodo estis ĝia la paroĥestro kaj la preĝejo mem ektroviĝis sur la tereno de la getto. Lastmerkrede la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ricevis la titolon „Domo de la vivo” – „House of life” atribuitan de la Fondaĵo de Raoul Wallenberg. Koncerna anglalingva  informtabulo ene de la sanktejo tekstas „Tiu ĉi konstruaĵo servis kiel rifuĝejo por senkulpaj homoj, kies nomojn neniam ni ekscios, kiuj estis savantaj judojn endanĝerigante la propran vivon”. La nomon „Domo de la vivo” ricevas lokoj, en kiuj dum la ekstermoperiodo oni estis savantaj judojn. Aktuale estas 300 tiaj lokoj. Dum la porokaza solenaĵo Samuel Tenembaum, la filo de la establinto de la fondaĵo susbtrekis, ke kiam en septembro 1939 germanoj atakis Pollandon kun la intenco elmurdi ĉiujn judojn pastro Godlewski ne povis rigardi indiferente al tio, kio ĉirkaŭe de li okazis. „Tial li donis rifuĝejon kaj nutris judojn ene de la muroj de ĉi tiu preĝejo, kvankam li sciis, ke ĉiu helpo al judoj estis mortpunata.  Multaj transdaŭris la Holokauston ĝuste dank’ al tio, ke ili kaŝis sin interne de la preĝejaj muroj”. Kiel akcentis Samuel Tenembaum, „tiu ĉi preĝejo estis domo de la vivo, loko de la vivo, fortreso de la vivo. Tenebro ne povis ĝin supervenki”. Parafrazante la judan preĝon li aldonis – „se tiu konstruaĵo estus fariĝonta nur rifuĝejo por judoj, jam tio sufiĉus. Se ĝi sole estus certiganta nutron, jam tio sufiĉus. Se judoj estus ricevantaj nur dokumentojn ebligantajn fuĝi al la arja flanko, tio ankaŭ sufiĉus. Sed ĉi tie judoj ne nur povis sin kaŝi, ricevi nutraĵojn kaj dokumentojn, sed aldone pastro Godlewski estis elkondukanta el la getto judajn infanojn. Tio estas multe pli ol sufiĉe”. La merkredajn solenaĵojn partoprenis reprezentantoj de la ŝtataj aŭtoritatoj, ambasadoroj, sacerdotaro, reprezentantoj de la Juda Konfesia Komunumo, de la Soci-kultura Societo de Judoj kaj de la Juda Historia Instituto. Senatano Jan Żaryn, kiu reprezentis Senatmarŝalon, Stanisław Karczewski i.a. memorigis, ke la sinteno de pastro Marceli Godlewski ne estis apartigita. Ekzistas 800 konfirmitaj  kazoj de pastroj, kiuj dum la mondmilito estis savantaj judojn kaj el inter 15 episkopoj tiam sur la polaj teritorioj 13 aktive protektis judojn. La helpepiskopo de varsovia arkidiocezo Rafał Markowski aldonis, ke por sacerdotoj pastro Godlewski  restas modelo de vera pastreco, kiu per sia vivo pruvis, ke la Evangelion necesas vivi plene. Savi homan vivon, eĉ endanĝerigante la propran – estas vera evangelia sinteno”. La fondaĵo atribuinta la titolon „Domo de la vivo” al la varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj portas la nomon de Raoul Wallernberg, la sveda diplomato, kiu ekde 1944 funkciante kiel sekretario de la sveda ambasado en Budapeŝto savis ĉirkaŭ 100 mil hungarajn judojn. La fondaĵon, kiu portas lian nomon establis Baruch Tenembaum. Nun ĝi havas siajn filiojn en Novjorko, Jerusalemo, Buenos Aires, Berlino kaj Rio de Janeiro. De dudek jaroj  ĝi gvidas kampanjojn promociantajn solidarecon kaj kuraĝon de personoj savantaj aliajn kontraŭ la holokaŭsto. Ekde 2014 ĝi memorindigas lokojn ligitajn kun la savado de judoj. La varsovia preĝejo estas la unua loko, kiu ricevis la nomon „Domo de la vivo”.

El la elsendo 09.06.2017. Legas Barbara – 5’32”

Koninda Polo: Feliks Nowowiejski

Pro la marŝo “Sub la standardo de paco” la heroo de nia felietono, Feliks Nowowiejski estis premiita en Londono en 1898. Li estas pola komponisto, dirigento, orgenludisto-virtuozo, organizanto de la muzika vivo kaj la papa ĉambelano. Tio ne estis la unua komponaĵo de la talenta 26–jarulo. Havante 10 jarojn li komponis Suiton de facilaj klasikaj kaj nuntempaj dancoj por fortepiano (polonezo, menueto, polko, valso, galopdanco, mazuro kaj krakoviako). Tio i.a. decidis ke la gepatroj direktis sian filon al la plej fama en la regiono lernejo en Święta Lipka. Tie oni edukis lernantojn kiel orgenludistojn, muzikinstruistojn. Tie Feliks Nowowiejski lernis krome harmonion, pianludon, violonludon, violonĉelludon, kornoludon kaj unuavice orgenludon, per kiu li aparte distingiĝis. La 7-an de februaro 2017 pasis lia 140-a naskiĝdatreveno. Li naskiĝis  en Barczewo en Varmio (la nordorienta Pollando), tiam pro la dispartigoj, troviĝanta sub la administracio de Prusio. La loĝantaro konsisitis ĉefe el la pola elemento, sed fine de la 19-a jarcento la prusa registaro komencis vastskalan germanigadon. La pola lingvo estis forigita el la lernejoj kaj preĝejoj. Reage sekvis la nacia revigliĝo. Kreiĝis Olsztyn-Gazeto, Societo de Popolaj Legejoj, Societo de Sciencaj Helpiloj, en 1893 poloj akiris mandaton en la prusa parlamento. Nowowiejski-familio estis ligita kun Varmio ekde la 17-a jarcento. La gepatroj de la komponisto sentis sin polaj patriotoj kaj en tiu spirito edukis siajn 11 gefilojn. La familio en 1893 translokiĝis al Olsztyn, kie Feliks enspezcele ludis en militistaj orkestroj helpante vivteni la familion. Tiam kreiĝis liaj unuaj komponaĵoj kaj amatoraj ensembloj. La menciita enkonduke premio de The British Musician esti la impulso por daŭrigi la studojn. Unue en Konservatorio de Stern en Berlino, sekve post kurso en Lernejo de Eklezia Muziko en Ratisbono Feliks estis akceptita al la Lernejo de Majstroj en la Reĝa Akademio, kie li studis komponadon ĉe Max Bruch, samtempe en la universitato daŭrigante muzikologiajn studojn. Tiam kreiĝis liaj unuaj premiitaj seriozaj muzikverkoj. En 1902 Feliks Nowowiejski akiris la premion de Giacomo Mayerbeer – Prix de Rome pro la oratorio pri Disipema Filo kaj pro Romantika Uverturo. Kiel anekdoton ni aldonu, ke 8 jarojn pli frue similan premion en Parizo akiris pro la komponaĵo La disipa filo Debussy. La ligitajn kun la premio rimedojn Nowowiejski destinis por la dujara arta vojaĝo, kion cetere kondiĉis la premio,  tra Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Italio, Afriko, Francio, Belgio. En ĝia daŭro li renkontiĝis kun Antonin Dvořak, Gustav Mahler, Camille Saint-Saënsens, Pietro Mascagni, Ruggero Loncavalli. En la jaroj 1905-07 Nowowiejski komponis du oratoriojn “La Retrovo de la S-ta Kruco” kaj monumentecan “Quo Vadis” kreiĝintan pro la inspiro de vojaĝo al Romo kaj la romano de Henryk Sienkiewicz. La premiero de “Quo Vadis” en Amsterdamo  ĝuis grandan sukceson kaj baldaŭ estis prezentita sur la koncertaj estradoj de Nederlando, Germano, Svislando, Usono, unuavice en Carnegie Hall. La estado de Nowowiejski en Berlino ligiĝis ne sole kun la studoj.  Tio estis la periodo, kiam firmiĝis la nacia identeco de la komponisto. Tie li profundigis konojn pri la polaj literaturo kaj historio. Li lernis la literaturan lingvaĵon, komencis komponi patriotajn verkojn, organizis koncertojn por 100-mila pola kolonio. Konvinkite, ke lia patrolando estas Pollando Nowowiejski revenis al la lando, al Krakovo kie li transprenis la postenon de la direktoro kaj orkestdirektisto de la Krakova Societo. En Krakovo la 15-an de julio 1910 en la 500ª  datreveno de la venka batalo kontraŭ teŭtonoj ĉe Grunwald-kampoj antaŭ ĵus lanĉita Grunwald-monumento korusoj direktitaj de Nowowiejski plenumis lian komponaĵon por la teksto de Maria Konopnicka “Rota”. Tiu kanto kun solena, himenca karaktero, kreiĝinta proteste kontraŭ la perskutado de poleco en la prusa aneksoparto,  ĝis nun estas plenumata. La eksplodo de la 1-a mondmilito surprizis Nowowiejski en Berlino, kie li gvidis klason pri komponado en la tiea muzika altlernejo. La milittempon li pasigis kiel subalternulo de la prusa reĝo en militista orkestro. En 1919 li revenis al la renaskiĝinta Pollando, al Poznano. Li lekciis en la tiea Ŝtata Konservatorio gvidante la orgenklason kaj direktante orkestron. En 1927 li rezignis pri ĉi tiu laboro dediĉinte sin ekskluzive al la komponado kaj koncerta aktivado. La jaroj pasigitaj en Poznano apartenis al la plej fruktoportaj en la vivo de la komponisto. Kreiĝis tiam liaj grandaj verkoj por la operscenejo kaj estrado. Temas pri liaj baletoj “Popolaj Pentraĵoj” kaj “Reĝo de Ventegoj”, la opero “Legendo de Baltiko” kaj skizoj de du aliaj operoj. Tiam kreiĝis liaj lernejanaj kantliboj kun regiona-patriota karaktero, multaj komponaĵoj por koruso kaj orkestro, inter ili “Patrolando” por la vortoj de elstara pola renesanca poeto Jan Kochanowski. Nowowiejski ne ĉesis verki orgenkomponaĵojn, kreiĝis multaj verkoj por orkestro kaj por solinstrumentoj kun orkestro, kantociklo por sopranulina voĉo kun fortepiano, la 2-a kaj 3-a Simfonioj. En 1936 pro sia agado li estis distingita per la plej alta ŝtata distingo La Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. La eksplodo de la 2-a mondmilito signifis seriozan minacon por Nowowiejski flanke de la agresinta Germano pro lia patriota kreado kaj engaĝiĝo al plebiscito favore al aliĝo de Varmio al Mazurio. Liaj manuskriptoj trovis kaŝejon en Raczyński-Biblioteko. Li mem unue ricevis rifuĝejon en Elizabeta-monakinejo, poste kun la familio li translokiĝis al Krakovo. Tie kreiĝis liaj lastaj komponaĵoj, i.a. la 4-a Simfonio. La cerboemebolo fine de 1941 metis finon al la komponista kreado. Feliks Nowowiejski mortis la 18-an de januaro 1946. La nomon de Feliks Nowowiejski omaĝe portas la Simfonia Orkestro en Olsztyn, Muzika Akademio en Bydgoszcz, muzikaj lernejoj en i.a. Gdansko, Gniezno, Szczecin, Tuchola. En Poznano funkcias Societo de Feliks Nowowiejski, kiu de 23 jaroj organizas Internacian Orgenkonkurson.

El la elsendo 26.05.2017. Legas Barbara – 8’53”

Koninda Pollando: Pobiedziska [pobieĝiska]

La nederlanda Haaren, la germana Marktheidenfeld, la franca Montfort-sur-Meu, la sveda Vaxjo kaj la belorusa Korelicze estas la partneraj urboj aŭ komunumoj de la urbo al kiu ĉi-semajne ni dediĉas nian felietonon. Pobiedziska en la distriko de Poznano (la okcidenta Pollando) troviĝas laŭe de la Piast-dinastia itinero inter Poznano kaj la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno. Pro sia situo ĉe tiom grava komerca kaj trafika vojo ĝi apartenas al la atestantoj de la kreiĝo de la pola ŝtato. Kiam oni preterveturas la urbon ekzemple trajne ĝi ne aparte kaptas la atenton. La rigardon tamen altiras la apudurbeta subĉiela muzeo de miniaturaj historiaj objektoj. Pri tio ni rakontos pli detale alifoje, ĉar tiaj parkoj kun miniaturaj objektoj estas en Pollando dek kelkaj. Hodiaŭ ni tamen restu en Pobiedziska pro ĝia interesa historia pasinteco. Laŭ la loka tradicio la Piast-dinastia princo Kazimiro Renoviganto en 1048 donis al malgranda setlejo nomon, kiu deriviĝas de la vorto  >pobieda< (la venko). Tio ligiĝis kun la venka batalo de la princo kontraŭ la ribelanta adminsitranto de Mazovio-provinco, Masław [masŭaf]. Pobiedziska apartenas al la plej fruaj urboj de la Poznana Provinco, ĉar princo Przemysł (pŝemisŭ) la 1-a atribuis al ĝi la urborajtojn jam en 1257. Tiam okazis la laŭplana elkonstruo de la urbo, kiu sub la nomo Pobodis aperis en latinlingva dokumento (1278) subskribita de la pola princo Bolesław (bolsŭaf) kaj Przemysł. Laŭ la fontoj el la 1-a duono de la 14-a jarcento la urbo floris tiam kaj la burĝoj riĉiĝadis pro la metiproduktado kaj komerco. Tamen en 1331 teŭtonoj prirabis kaj  detruis la urbon, kio nur por mallonge ĉesigis ĝian ekonomian kaj infrastrukturan evoluon. La urbon ofte estis vizitanta reĝo Vladislavo Jagelo. En 1418 li bonvenigis tie ĉi delegacion revenantan post la koncilio en Konstanco, en 1423 la reĝo fondis la preĝejon de S-ta Spirito kaj hospitalon por la mizeruloj. Pri la riĉeco de la urbo atestas la fakto, ke dum la regado de Kazimiro Jagelonido dum la 13-jara milito Pobiedziska sendis helpe al Malbork 15 armitajn soldatojn dum la ĉefurba Gniezno ne multe pli, ĉar 20. En 1513 Pobiedziska ricevis la privilegion organizi ĉiuĵaŭdajn bazarojn kaj foriron la 24-an de marto. Tiu etapo de la ueboevoluo estis stopita meze de la 16-a jarcento pro du grandaj incendioj, epidemio de kolero kaj la sveda invado. Nur fine de la 17-a jarcento okazis la refloro pro la alveno de novaj setliĝantoj kaj ilia evoluiga laboro. La t.n. norda milito (1700-1721) denove bremis la evoluon. Sed fine de la milito  venis novaj setliĝantoj, kiuj stimulis la evoluon de la urbo kaj metioj. Pli-malpli 70 jarojn poste ĉi tiun prosperoperiodon kaj la ĝojeŭforion pro la proklamo de la 3-Maja Konstitucio (1791) finis la tria dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Austrio (1795). La urbon eniris la prusaj milittrupoj. Laŭ la farita tiam homregistro evidentiĝis, ke en Pobiedziska estis 156 domoj enloĝataj de 791 persnoj. Funkciis 106 metiistaj staplejoj, du drinkejoj kun tranokteblo, tri akvomuelejoj kaj du lernejoj. Ĉiuj stratoj estis pavimitaj kaj la urbajn aŭtoritatojn reprezentis 11 oficistoj. En la periodo de la anekso la loĝantaro de Pobiedziska brave batalis favore al poleco entreprenante diversajn iniciatojn, kiel establon de Agronomia Rondo, kies ĉefa celo estis disvastigi la agrikulturan scion kaj helpi al malpli grandaj mastrumejoj. Menciinda estas  la establo de Agrikulturista-Komerca Kooperativo Rolnik (1908)  kaj pli frue (1905) de Popola Banko. Aktivis patriotaj scietoj, kiel Gimnastika Societo “Falko”, Societo de Popolaj Legejoj, La Kantorondo de B. Dembiński, Katolika Societo de Laboristoj kaj Societo de Industriistoj. Fine de decembro 1918 (fine de la 1-a mondmilito) la loĝantoj de Pobiedziska spontane komencis transprenadi la povon el la manoj de germanaj oficistoj, senarmigi germanajn policistojn. Jam en la komenco de la sekva jaro Pobiedziska direktis defende por la urbo Inowrocław la unuan insurgentan taĉmenton. Baldaŭ la insurgentaj taĉmentoj transformiĝis en armeotrupojn. La intermilita jardudeko ligiĝis kun la paŭperiĝo de la loĝantaro kaj la senlaboreco reliefigis kontrastojn kaj vekis socian malkontenton. Samtempe en Pobiedziska kreiĝis gardejo, pafejo, sportoplaco, estis aranĝita plaĝo kaj haveneto ĉe la Lago Biezdruchowo. Estis elkonstruita la urbodomo, la kontraŭtempesta kanalizo. La ĉefaj stratoj ricevis platforman pavimon. Antaŭ 1939 en Pobiedziska loĝis 4255 personoj inkluzive de 157 germanoj kaj 4 judoj. En la urbo funkciis 70 metiejoj laj 67 vendejoj. La 30-an de aŭgusto oni mobilizis ĉ. 220 rezervajn soldatojn, kiuj poste kiel sovetuniaj ostaĝoj estis murditaj en Katyń. La 13-an de aprilo 1939 la urbon enveturis Wermacht-trupoj, kiuj helpe de  germanaj loĝantoj de Po iedziska komencis enpraktiigi la politikon de teroro kaj ekstermado en la formo de ekskloĝigoj, forsendado al germanaj koncentrejoj, verdikatado de mortopunoj kaj  malliberigado. Post la milito Pobiedziska evoluis tre lame. Nur meze de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento sentiĝis ekonomia vigliĝo, kiun procezon akcelis la transfomiĝoj post la 1990-a jaro. Kiel dirite en la komenco unu el la atrakciaĵoj de Pobiedziska estas unu el dek kelkaj en Pollando la subĉiela parko de miniaturaĵoj inaŭgurita en majo 1998 kiam la urbo solenis sian 950-jariĝon. Sur ĝia tereno troviĝas 100 miniaturaj konstruaĵoj el la Piastdinastia Intinero de Poznana Provinco. Ili ĉiuj laŭ la skalo 1:20 estis faritaj el firmaj materialoj, iuj fragmentoj eĉ el materialoj identaj kun la originalo. La baza funkcio de la subĉiela muzeo de miniaturaj objektoj estas refiefigi la spacan strukturon de la Piastdinastia Itinero en ĝia nuntempa, sed ankaŭ parte historia formo, la procezon de la setliĝado kaj la formiĝadon de la pola ŝtato.

 El la elsendo 21.04.2017. Legas Barbara – 8’51”

10 novaj Monumentoj de historio

Meze de marto 2017 estis enskribitaj 10 novaj objektoj sur la listo de la Historimonumentoj. Ĉi tiu titolo estas atribuata al objektoj kun aparta historia, scienca kaj arta valoroj, firmiĝinta en la ĝenerala konscio kaj havanta grandan signifon por la kultura heredaĵo de Pollando. La listo enhavas unuopajn objektojn kaj tutajn kompleksojn, kiuj spegulas la riĉon kaj variecon de la pola kultura heredaĵo.  Inter ili  estas la malnovurbaj kompleksoj, kulturpanoramoj, verkoj  de la defendoarkitekturo, batalkampoj, kanaloj, aritekturaj kompleksoj, klostraj kompleksoj. La listo establita en 1994 havas malferman karakteron kaj kun la novaj aktuale troviĝas en ĝi 70 objektoj. Ni mallonge parolu pri la nunjaraj aldonaĵoj. Inter ili troviĝas radiostacio en la urbo Gliwice. Temas pri la ligna emisituro en la suda Pollando. Pro sia alteco  de 111 metroj ĝi estas la plej alta ekzistanta ligna konstruaĵo en Eŭropo kaj la plej alta ligna emisituro en la mondo. Al la listo de historimonumentoj aldoniĝis en 2017 la evangelia-aŭsburga preĝejo de Sankta Spirito, difinata kiel Pacpreĝejo en la loko Jaworzno.  Ĝi  estis elkonstruita baze de la Vestfalia Traktato el 1648 finanta la 30-jaran militon. Ekde 2001 ĝi troviĝas en la listo de la monda Unesko-heredaĵo. En la listo troviĝas ankaŭ komplekso de la evangelia-aŭgsburga preĝejo de Sankta Triunuo en Świndica. La laŭvica historimonumento fariĝis la romkatolika preĝejo de la Vizito de Maria-Virgulino ĉe Elizabeta en la loko Klępsk. Temas pri la faktraba, ligna/masonita konstruaĵo el la limperiodo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, unu el la plej gravaj religiaj objektoj en la Centra Eŭropo. Kiel laŭvica historimonumento estis kalkulita la fera pendanta ponto por piedirantoj super la rivero Mała Panew en la loko Ozimek. Elkonstruita en 1827 ĝi estas la plej malnova en la kontinenta Eŭropo fera pendanta ponto konserviĝinta en origina formo. Sur la listo de histoimonumentoj troviĝas ekde la nuna jaro la rezideja arkitektura komplekso en la loko Rydzyna, kreiĝinta dank’ al la Leszczyński-familio en la 18-a jarcento. Al la listo de la polaj historimonumentoj estis aldonita katedralo de sanktaj Stanisław kaj Wacław en Świdnica, unu el la plej grandaj preĝejoj de la Malsupra Silezio. Ĝia 103-metra turo estas la plej alta en la tuta regiono kaj la kvina kosiderante la tutan landon. Inter la historimonumentoj  sur la listo ektroviĝis nunjare eĉ tri klostraj kompleksoj. La postbenediktana klostra komplekso la Sankta Kruco kaj devenantaj el la  antaŭkristana epoko ŝtonremparoj sur la altaĵo de Łysa Góra. Komplekso de la Benediktana Abatejo en Tyniec apud Krakovo el la 11-a jarcento.  La cisterciana abatejo en Wąchock el la fino de la 12-a jarcento. La ekzistanta de 23 jaroj kulturprotekta kategorio de historimonumento estas unu el la formoj protekti historiajn objektojn kun eksterordinara signifo por la historio kaj kulturo  de Pollando.  Ne pri ĉiuj nunjaraj objektoj ni parolis en niaj elsendoj. Pri kelkaj el ili ni felietonos en nia ciklo pri koninda Pollando.  

El la elsendo 08.04.2017. Legas Barbara – 4’24”

Koninda polo: Karol Szymanowski

Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Karol Szymanowski unu el la plej elstaraj polaj komponistoj, kies 80-a mortodatreveno pasis en la ĵusaj tagoj, la 29-an de marto. Li devenis el familio kun nobelaj tradicioj. En la epoko, kiam Pollando forestris sur la mapo de Eŭropo la binedomo de Szymanowski-familio en Tymoszówka rolis ne nur kiel oazo de alta kulturo, sed unuavice kiel oazo de poleco en la ĉirkaŭanta ĝin rusa, ukraina kaj juda elementoj. Patriotismo estis la plej grava edukmesaĝo perata de la patro al siaj kvar gefiloj. Szymanowski-familio flegis vastajn muzikajn interesiĝojn. La patro ludis fortepianon kaj violonĉelon, la frato Feliks estis pianisto kaj la fratino Stanisława Korwin-Szymanowska notis sukcesojn kiel sopranulino. Havante sep jarojn Karol komencis la hejman kleriĝon, en kiu apartan atenton oni donis al la muziklernado. Komence ĝi pasis sub la gvido de la patro, sekve pri lia eduko okupiĝis la loka muzikinstruisto, Gustaw Neuhaus kiu malkovris la komponistan talenton de juna Szymanowski. Siajn muzikajn studojn Karol Szymanowski enteprenis en Varsovio kaj kiel komponisto rapide akiris famon en Eŭropo. La komponaĵoj de Szymanowski referencis al romantiko. Lia sonato do-minora, dediĉita en 1904 al lia amiko Stanisław Ignacy Witkiewicz restis rekonita de la varsoviaj muzikkritikistoj kiel verko de la plej granda muzika talentulo en Pollando post la morto de Chopin. En 1905 kune kun tri aliaj polaj komponistoj – Ludomir Różycki, Apolinary Szeluto kaj Grzegorz Fitelberg Szymanowski estblis la Kompanion de Junaj Polaj Komponistoj, nomitan „Juna Pollando en muziko”. La komponistoj inspiritaj de modernismo, aparte la kreado de Richard Strauss eldonadis kaj popularigis la propran muzikon. Dum ĝiaj koncertoj en la repertuaro troviĝis i.a. la Konĉerta Uverturo de Szymanowski. Liaj modernismaj komponaĵoj akiris rekonon eksterlande. En 1912 Szymanowski subskribis kontrakton kun Universal Edition en Vieno, kiun li ofte vizitis, same kiel Berlinon. Li ofte gastis ankaŭ en la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane, kiu fariĝis tre proksima al la komponisto en la fina fazo de lia vivo, kiam li suferis tuberkulozon. Li loĝis en la luita vilao „Atma”, en kiu nun troviĝas muzeo al li dediĉita. Liaj vizitoj kaj estado en Zakopane influis ankaŭ lian komponistan kreadon. Szymanowski enkondukis en siajn komponaĵojn elementojn de la pola folkloro ĉerpante el la Tatry-montaraj motivoj kaj el motivoj de muziko el Kurpie-regiono. La periodon de la 1-a mondmilito li pasigis komponante en la naskiĝloka Tymoszówka. Post la perdo de la bieno dum la bolŝevista revolucio Szymanowski-familio translokiĝis al Varsovio. La 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estis la periodo aparte fekunda en la kariero de Karol Szyymanowski. Li komponis dek kelkajn komponaĵojn, i.a. kvar kantociklojn, ciklon de fortepanaj miniaturaĵoj kaj sian plej konatan operon „Reĝo Roger”, difinatan ankaŭ  la „sicilia dramo”. Ĝia genezo radikas en liaj vojaĝoj faritaj en la periodo 1910-1914 al la suda Eŭropo kaj la Norda Afriko. Grandan sukceson Szymanowski notis ankaŭ en Usono, kiun li vizitis kelkfoje en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. En 1927-a jaro Szymanowski fariĝis direktoro de la Varsovia Muzika Konservatorio, sed malsukceso reformi ĝin kaŭzas lian demisiion du jarojn poste. En tiu periodo kreiĝas lia baleto „Harnasie”, okazis la premiero de „Stabat Mater”. Li mem kuraccele forveturis al la aŭstra Edlach kaj la svisa Davos. Reveninte al Pollando Szymanowski finis laborojn pri „Harnasie” kaj akceptis la postenon de rektoro en la kreiĝintta Supera Muzika Lernejo. En 1931 li fariĝas honora membro de Internacia Societo de la Nuntempa Muziko. Unu jaron poste li rezignas pri la rektora posteno. La progresanta malsano de Szymanowski samtempas kun lia nefacila financa situacio. Serĉante la enspezofontojn li komponas en 1932 la faman 4-a konĉertan simfonion vidante por si en ĝi la rolon de la fortepiansolisto. Ne havante konstantajn enspezojn li koncertis tra la tuta Eŭropo. Kvankam de junaĝo Szymanowski estis vizitanta Zakopane, sed nur vivfine ekloĝis tie por konstante. Tie li komponis siajn lastajn verkojn i.a. „Kurpie-kantojn”, „Litanion al Maria Virgulino”, „IV Simfonion konĉertan”. La vilaon Atma li forlasas por ĉiam en 1935 forveturante al Francio. Du jarojn poste, kiam lia malsano progresis tiomgrade, ke li ne plu povis paroli plenvoĉe li veturas al sanatorio en Loŭzano. Tie li mortis. La sepultaj solenaĵoj okazis en Krakovo la 7-an de aprilo 1937. Nun, en la muzika mondo la verkoj de Karol Szymanowski trarvivas veran renesancon. Lia repertuaro aŭdiĝas en la plenumo de plej famaj orkestroj kaj operoj de la mondo.

El la elsendo 02.04.2017. Legas Barbara – 7’39”

Koninda polo: Henryk Arctowski (1871-1958)

Henryk Arctowski, pola geografo, geologo, meteologo, glaciologo kaj mondvojaĝanto ligita kun la esploroj pri la polusaj regionoj naskiĝis en 1871 en Varsovio. Komence li lernis en la urbo Inowrocław en la germana aneksoparto de la polaj teritorioj, sed post tri jaroj pro la ĉikanoj de germanoj la gepatroj direktis lin por plua lernado al la belga Liège. Tiuloke li daŭrigis la superajn studojn pri matematiko kaj fiziko. Studojn pri geologio kaj kemio li faris en la pariza Sorbono, kio estis la okazo por la kontaktoj kun Maria Skłodowska-Curie. Post la reveno al Lieĝo li laboris ĝis 1896 ĉe profesoro Walter Spring publikigante multajn sciencajn laboraĵojn. Eksciinte pri la preparata scienca ekspedicio al Antarkto Arctowski en 1895 kontaktis baronon Adrien de Gerlach de Gomery, kiu instigis la Bruselan Geografian Societon financi la entreprenon. Arctowski helpis al Gerlach akiri kromajn financajn subvenciojn kaj logi al la ekspedicio sciencistojn. La ĝisfundaj konoj pri geologio kaj kemio, vastaj konoj pri matematiko, fiziko kaj astronomio faciligis al Arctowski preparojn. Dum la daŭranta du jarojn ekspedicio Arctowski okupiĝis pri esploroj koncerne glaciologion, oceanografion, geologion kaj meteologion. Li esploris la geologian konstron de la arkipelagoj de la sudantilia interoceania kresto sur la fundo de Atlantiko, la tiel nomata Kresto Scotia kaj de la montoj de la Antarkta Duoninsulo. Li esploris ŝangojn de neĝolimo en la regiono de Fajrolando kaj kompletigis jarajn meteologiajn observojn, dank’ al kio pli fidinde eblis priskribi la klimaton de Antarkto.  Fine dank’ al liaj mezuradoj eblis difini la veran profundon de la antarkta kontinenta breto, kiu troviĝas pli profunde ol kaze de aliaj kontinentoj en la profundo de 400-600 metroj. Liaj esploroj ebligis ankaŭ konstati la similecojn de optikaj fenomenoj en atmosfero (haloo en kristalaj nuboj) kaj similecojn de aŭroro en la suda kaj la norda hemisferoj. La ekspedicio estis agnoskita kiel unu el la ŝlosilaj eventoj en la historio de antarktaj ekspedicioj pruvante, ke eblas transvivi la antarktan vintron kaj pulusan nokton. Kolektitaj materialoj eldonitaj en 10 volumoj fudamentas la modernajn esplorojn geologiajn, meteologiajn, glaciologiajn kaj oceanografojn de la polusaj regionoj. Arctowski ne ricevinte post la reveno sian antaŭan postenon en la Lieĝa Universitato entreprenis laboron en la Reĝa Meteologia Observejo en Ukkel, tie okupiĝante pri la prilaboro de la materialoj kunportitaj el la ekspedicio. En 1899 dum la kongreso de la Brita Asocio Subtenanta Sciencojn Arctowski prezentis  en Dover sian projekton de internaciaj esploroj de Antarkto. Pli-malpli unu jaron poste li edziĝis en Londono al usona kantistino Arian Jane Addy. La geedza paro en 1909 translokiĝis al Novjorko, kie Arctowski ricevis la postenon de direktoro de biblioteka naturscienca fako (1911-1919). En tiu periodo li per la ŝipo „Ile de France” faris vojaĝon al Spicbergo kaj Lofotoj. Lia interesiĝo pri klimatŝanĝoj kaj iliaj kaŭzoj, en kiuj li esploris la rolon de la vulkana polvo, sunmakuloj kaj magnetaj tempestoj, fruktis per multaj publikaĵoj kaj kontaktoj kun elstaraj ekspertoj pri ĉi tiuj temoj. La konoj kaj kompetentoj de Henryk Arctowski gravis ankaŭ en historia momento por Pollando,  de la reakiro de sendependeco. Kiam dum la 1-a mondmilito kreiĝis en Usono la esplorkomisiono preparanta materialojn por la packonferenco en Versajlo – kiu  finiĝis per la traktato agnoskanta la sendependecon de Pollando post la 123-jaraj dispartigoj – Arctowski pretigis por ĝi specialan Raporton pri Pollando. Ĝi havis 2500 paĝojn kaj konsisitis el 14 fakoj. Krome ĝi enhavis pli ol 100 mapojn, plurajn desegnaĵojn, grafikaĵojn kaj tabelojn. Arctowski dum la intertraktoj troviĝis en Parizo kiel eksperto dum lia edzino gvidis karitatan kampanjon por polaj rifuĝintoj destinante por ĝi honorariojn de  siaj koncertoj. En 1920 Henryk Arctowski ricevis de Ignacy Paderewski la proponon fariĝi ministro pri klerigo en la pola registaro. Malgraŭ sia korligiĝo al Varsovio li finfine transprenis Katedron de Geofiziko kaj Meteologio en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz en Lvovo pro la fakto ke li estis ĝia honortitola doktoro. Li establis tie Instituton kaj riĉigis ĝin per sia, venigita el eksterlando, grandega biblioteko. Krome Arctowski partoprenis la laborojn de la Internacia Geografia Unio, kiun li prezidis en 1934. Dank’ al lia propono Pollando patoprenis la 2-an Internacian Polusan Jaron (1932-1933) kaj tri poloj laboris sur la Ursa Insulo en Arkto. Li proponis ankaŭ establon de la pola esplorbazo sur Spicbergo, kio realiĝis jam post lia morto meze de la 70-aj jaroj. En aŭgusto 1939 Henryk Arctowski kune kun la edzino forveturis al la Kongreso de la Internacia Geodezia-Geografia Unio al Vaŝingtono kiel la prezidanto de ĝia Komisiono pri Klimataj Ŝanĝoj delegita de la Lvova Universitato kaj Pola Akademio de Kapabloj, kies membro li estis. La militeksplodo eldevigis trudan elmigron. Tre rapide Arctowski komencis esploristan laboron en la vaŝingtona  Smithsonian Institution pri la sunradiado, aparte en la kunteksto de klimatŝanĝoj. La foresto for de Pollando ne lozigis liajn kontaktojn kun la lando. Jam en 1945 li ligis kunlaboron kun polaj sciencinstitutoj kaj fariĝis ordinara membro de la Pola Geologia Societo. En 1950-a jaro pro la sanstato Arctowski rezignis pri profesia laboro.Dum sia longa vivo li publikigis pli ol 400 laboraĵojn i.a. en la angla kaj franca lingvoj pri la sciencaj rezultoj de la polusesploroj priskribante ilian trapason. 10 geografiaj formacioj kaj objektoj sur Antarkto, Arkto, sur Spicbergo portas la nomon Arctowski. Henryk Arctowski mortis la 21-an de februaro 1958, baldaŭ post li la 4-an de majo mortis lia edzino. Laŭ la deziro de Arctowski liaj teraj restaĵoj devis esti transportitaj al Pollando. Kune kun tiuj de lia edzino ili estis venigitaj en 1960 kaj trovis etrernan ripozon en la varsovia Powązki-Tombejo. Ekde 1969 la Fondaĵo de Henryk Arctowski de la Nacia Sciencakademio de Usono atribuas ĉiun trian jaron premion kaj medalon de Henryk Arctowski pro elstaraj atingaĵoj en la esploroj de heliofiziko kaj en la esploroj pri dependorilatoj inter  la Suno kaj La Tero.

El la elsendo 17.03.2017. Legas Barbara – 9’31”