Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

El la E-Gazetaro_08.02.2022

Kelka tempo pasis post mia promeso retrorigardi al la somera numero de „le monde de l’ESPERANTO”. Iom optimisme mi atendis pliajn fizikajn E-periodaĵojn. Kaj efektive ĵus venis fizike la januara „Esperanto” revuo, kvankam ĝia elektronika versio, same kiel tiu fabruara estas elŝuteblaj ĉe uea.org. En la januaran numeron enkondukas ampleksa mesaĝo de UEA-prezidanto Duncan Charters „Kia estas progreso por UEA”. El tiu mesaĝo mi ŝatus citi hodiaŭ en la komenco la vortojn de la prezidanto „Kion faris la estraro de UEA por plifortigi la Asocion”. Duncan Charters elkalkulas: >Ni nutris kaj komencas havi financan stabilecon per forta redukto de kostoj; Ni samtempe zorgis pri financaj sekvoj por niaj fidelaj oficistoj; Ni klopodis kaj grandparte sukcesis reteni la antaŭajn servojn de la Asocio; Ni planas por estontaj plibonigoj de pluraj el tiuj servoj per elekto de novaj vojoj; Per la kostoreduktoj ni povas garantii la pluvivadon de la Asocio kaj ĝiaj servoj; Ni samtempe zorgis pri kreskigo de rimedoj per strategia varbado de donacoj kaj aliĝoj, propono de novaj servoj kiel la Virtuala Kongreso kaj sukceso ĉe du subvencipetoj kun partneroj; Ni havos pro tio la eblon disvastigi la lingvon per pli diversaj rimedoj; Ni havos Asocion orientitan al evoluo kaj agnosko de nia kapablo kontribui al nia mondo; Ni rekonceptis la strukturon de la Asocio por plej efike utiligi niajn rimedojn; Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi; Ni ekzempligis kunlaboremon inter la Estraranoj kaj niaj diversaj asocioj kaj grupoj; Ni komunikis per oftaj Gazetaraj Komunikoj kaj aliaj rimedoj. En decembro la nombro de Gazetaraj Komunikoj atingis la mejloŝtonan ciferon de 1000; Ni donis al niaj redaktoroj maksimuman liberecon por plibonigi la revuon; Ni subtenis aldonan kaj pli neformalan komunikadon en la Reta Revuo de UEA; Ni okazigis pli da kunsidoj kaj informkunvenoj por la gvida Komitato ol iam antaŭe; Ni dediĉis specifan tempon kaj klopodojn por Unesko-rilataj eldonaj projektoj; Ni atentis la situacion de la Landaj Asocioj kaj la neceson plifortigi ilian agadon; Ni dediĉis tempon al la malfacila demando de kopirajto de la nomo “Esperanto”. Tiom el la fragmento de la raporto de Duncan Charters pri aferoj, kiujn li kalkulis kiel la pasitjarajn atingaĵoj de UEA-estraro. Amaso da pozitivaĵoj. Kiujn konkretajn fruktojn kaj evoluojn ili alportos en la 2022-a jaro, kiu devintus fariĝi la elektojaro, tion sendube E-komunumo sekvos atente. Sed kiel menciite enkonduke apudas min la veninta ankoraŭ en decembro somera numero de la revuo de francaj esperantistoj. Mi ne estu harfenda, la numero en la lerta maniero kunmetas temojn, kiuj rilatas al la movada aktivado de francaj esperantisoj tra la jaro, en la situacio, kiam apenaŭ post la pandemio denove povis okazi fizikaj renkontiĝoj. Do kvankam iuj raportoj ne estas freŝdataj – sume ili kovras multajn interesajn eventojn kaj iniciatojn, kiel la informon pri lanĉita en 2021 nova retbutiko, pere de kiu eblas aĉeti ne nur librojn, sed ankaŭ varbmaterialojn. La prezidanto de Espéranto-France Bruno Flochan alvokas utiligi „la modernajn kaj kvalitajn materialojn, kiujn la asocio disponigas por la loka agado”. Sed mi koncentriĝu pri ampleksa artikolo rilata al la lingvoinstruado de profesia lingvoinstruisto, Edmond Ludwig, artikolo titolita „Kiam juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”. Kiel mi jam atentigis lastfoje temas pri aŭtobiografia artikolo, en kiu la aŭtoro prokimigas sian vivovojon – en kiu la knabo kreskanta en la etoso de plurlingvaj dialektoj en la orienta Francio la francan lernis nur en lernejo, kaj en la favora etoso de la familia hejmo malferma je frateca kunlaboro de eŭropaj popoloj, fariĝis finfine instruisto de la germana lingvo. Tiu laboro i.a. ligiĝigis kun apliko de la aperintaj novaj instrumetodoj, audovidaj metodoj, kiuj ebligas dum la lingvoinstruado peri al la lernantoj ĝustan akĉenton kaj plibonigi al ili aŭdokapablon. Edmond Ludwig, la aŭtoro de la artikolo ne volis fariĝis pasiva peranto de la nova metodo, sed proprahaŭte deziris sperti kiel li mem lernas novan lingvon. Kaj tiu lingvo fariĝis Esperanto. Kiel skribas Edmond Ludwig li lernis la lingvon, tamen sen la aŭdohelpiloj kaj prononckontrolo. Por mi la plej atentokaptaj konkludoj de la aŭtoro estas, ke „akiro de ĝusta prononcado de Esperanto eblas, eĉ kiam oni ne disponas pri registritaj teksto kaj ekzercoj, post nura apliko de prononcoreguloj, almenaŭ por eŭropano”; Kaj sekve – „ankaŭ per tradicia laŭtraduka metodo, skribas Edmond Ludwig […] eblas lerni Esperanton kaj ĝin flue paroli, kondiĉe ke oni majstru la gramatikon de sia denaska lingvo kaj apliku la vortkonstruajn regulojn de la Internacia Lingvo”. Laŭ la vidpunkto de nia radia laboro gravas por ni la konkludoj de Edmond Ludwig pri la tamena utilo aŭskulti radioelsendojn kaj aliajn registraĵojn por kompreni rapidan parolon, por utiligi la aŭdovidan materialon por aŭskulti la lingvon. La aŭtoro pravas, ke daŭre la plej granda parto de instruistoj pri Esperanto daŭre estas neprofesiaj instruistoj. Tial apartan atenton meritas lia instigo sekvi la konsilojn en la gvidlibroj de la diversaj metodoj. Tiel regula studado parola kaj skriba grantios al lernantoj rapidajn progresojn.

El la elsendo 08.02.2022. Legas Barbara – 7′ 53″

Koninda Pollando_Karkonoŝo

Karkonosze, esperantlingve Karkonoŝo estas la plej alta montoĉeno de Sudetoj. Kvankam dirante senpartie ĝi ne estas tre alta montaro, tamen pro sia izoliteco ĝi ŝajnas esti vere grandega. Eĉ la germana nomo implicas ĝian monumentecon – das Riesengebirge, signifante la Gigantmontaron. Ĝia plej alta montpinto estas Śnieżka, kiel Neĝulino el la klasila fabelo, ĉar tiel eblas traduki la polan nomon. Iam Śnieżka estis konsiderata unu la plej altaj eŭropaj montoj, post kiam loka profesoro kalkulis en la jaro 1565, ke ĝia alteco atingas 5500 metrojn super la ternivelo! Nun ĉiuj mapoj indikas la altecon de Śnieżka je 1602 metroj super la marnivelo, tamen laŭ la plej novaj mezuroj ĝi estas je unu metro pli alta. La diferenco inter la montobazo kaj ĝia pinto, estas tre granda kaj egalas al ĉirkaŭ 1200 metroj. Kiam la veterkondiĉoj estas favoroj kaj la proksima urbo Jelenia Góra ne vualas la panoramon per fumnebuloj, videbleco vastiĝas je preskaŭ 200 kilometroj.  Ne pravas tiuj lokaj ĉiĉeronoj kiuj asertas, ke Śnieżka estas estingita vulkano klarigante tion per ĝia konusformo. Fakte, la monto formiĝis el tre malmolaj kaj duraj metamorfaj rokoj difinataj kiel hornfelso aŭ alie korna roko formiĝinta el pli malnovaj skistoj sub la influo de alta temperaturo de la ĉirkaŭa magmo. En la komenco de kenozoiko, antaŭ 65 milionoj da jaroj, Śnieżka estis malalta monteto, sed dum la alpa orogenezo ĝi iĝis la plej alta pinto de la novkreiĝinta montoĉeno. Dank’ al sia izoliteco Śnieżka havas klimaton, kiu similas prefere al tiu ĉe la arkta polusa cirklo ol al la centro de Eŭropo. La meza jara temperaturo oscilas ĉirkaŭ 0 celsiaj gradoj, la neĝtavolo aperas sur ĝiaj deklivoj en oktobro kaj malaperas en majo aŭ kelkfoje en junio. La meza taga temperature preskaŭ neniam kreskas super 10 gradojn. La ventoj blovantaj tie apartenas al la plej fortaj en Pollando atingante ĝis 288 kilometroj je unu horo, kaj blovas tie dum pli ol 210 tagoj de la jaro. La deklivojn kovras milionoj da granitaj rokoj, produktoj de la lasta glaĉero, same kiel du cirkoj, kio estas la scienca difino por krutaj valrandoj en la norda flanko de la monto. Ĉe la pola flanko de la montopinto staras du interesaj konstruaĵoj. La motivo por konstrui la kapelon de sankta Laŭrenco en la jaro 1665 ne estis tre religia. Iu el lokaj grafoj, kiu kostruigis ĝin verdire kiel voton samtempe volis konfirmi tiel sian posedorajton al la monto. Rapide tamen la kapelo fariĝis populara kiel la pilgrima celloko. La alia konstruaĵo, multe pli nova per sia formo memoriganta nifojn estas la sidejo de la altmonta meteologia observatorio. Maria Adlerin estis la unua virino kiu surgrimpis Śnieżka, kio okazis en 1696, kaj kiel apartan kuriozaĵon ni aldonu, ke ses tagojn poste ŝi naskis sanan knabinon… En 1715 inter la grimpantaj turistoj estis okdektrijaraĝa viro, kaj en 1795 la pinton surgrimpis John Quincy Adams, estonta usona prezidento, kiu ne nur rakontis pri sia aventuro, sed ankaŭ verkis poemojn pri Śniezka, la Neĝulino, baldaŭ tradukitajn en la francan kaj germanan. En 2006 Jarosław Rola, paralimpika sportisto, fariĝis la unua handikapita persono kiu atingis la pinton uzante la triradan manbiciklon.  La hazarde vagantaj turistoj ne scias, ke en la monta profundo troviĝas loĝejo de la fabela spirita posedanto de la montoj, nomata Karkonoŝo, aŭ kelkfoje Rapokalkulanto, kiun nomon li mem ege malamas. Iun tagon li rimarkis belegan virgulinon, filinon de la loka princo, kaj laŭ sia neregebla kaj perforta karaktero decidis forkapti la belulinon kaj meti ŝin en sian ŝtonan kastelon. Li turniĝis en la vento, alvenis nerimarkeble al la princa palaco, kie ĉiuj familianoj kaj gastoj vespermanĝis, inter ili la princino kun sia fianĉo, kaj li forkaptis la knabinon. Antaŭ ol la gastoj, do, la princino mem, ekkonsciis, kio okazis, ŝi staris ĉe la sojlo de la monta rezidejo. Karkonoŝo diris: Ĉi tie estos via nova loĝejo! Vi restos kun mi! La knabino ne ektimis, subite komencis grumbli: Via domo estas malplena! Ĝi estas malhela! Malgaja! Vi ne havas iun ajn serviston por zorgi pri mia komforto! Karkonoŝo ne pensas longe kaj foriris por kolekti rapojn, kiujn li intencis helpe de magiaĵoj transformi en la servistojn. Sed kiam li laboris sur la rapokampo, la princino vokis la kolombon kaj pere de ĝi sendis al sia fianĉo leteron, kie ŝi priskribis Karkonoŝon kaj lian montan domon. La kuraĝa junulo ekrajdis tuj per ĉevalo kaj atendis la malbonan spiriton en la montvalo. Kiam Karkonoŝo rimarkis la malaltan, maldikan kaj ege junan kavaliron, li profunde ridegis, pensante ke la batalo estos mallonga kaj facila. Sed la amo fortigis la knabon kaj neniu el la rivaloj sukcesis venki en la interpuŝiĝo. Vidante tion, la princino diris: Venku la pli saĝa. Mia fianĉo kalkulos ĉiujn riĉaĵojn en mia palaco, kaj Karkonoŝo kalkulos ĉiujn alportitajn rapojn. Kies kalkulo estos pli rapida kaj pli ekzakta, tiu venkos kaj mi restos kun tiu. Kiam Karkonoŝo komencis kalkuli la rapojn, la gejunuloj rapide forkuris al la plej proksima preĝejo, geedziĝis kaj alvenis al sia palaco. Ekde tiu aventuro Karkonoŝo ege koleras aŭdante iun, kiu nomas lin la Rapokalkulanto…

El la elsendo 28.01.2022. Legas Barbara – 8′ 04″

Koninda polo – Bogumił Andrzejewski

La heroo de nia nunsemajna felietono estas Bogumił Andrzejewski, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos la 1-an de februaro 2022. Verŝajne eĉ poloj apenaŭ scias, ke temas pri elstara lingvisto, literaturisto, la aŭtoro de la moderna somalia lingvo – ĝia alfabeto kaj ortografio. La kreitan de li lingvon uzas milionoj da loĝantoj de kelkaj afrikaj landoj kiel Somalio, Kenjo kaj Etiopio. Bogumił Andrzejewski naskiĝis en Poznano en komercista familio kaj tie li komencis la lernadon. La lastajn gimnaziajn jarojn ĝis 1939 li pasigis en Zakopane. En aŭgusto 1939 el Poznano li translokiĝis al Varsovio. Sed jam en februaro de la sekva jaro tra Hungario li atingis Palestinon en 1941. Tie li rekrutiĝis al la Sendependa Brigado de Karpatiaj Pafistoj – germana militista infanteria formacio de la Polaj Armeaj Fortoj en Francio batalanta kontraŭ germanoj. En la bataloj por la konkero de la fortreso Tobruk li estis vundita. En tiu periodo manifestiĝis lia literatura talento kaj liaj poeziaĵoj kaj prozverkoj pollingve aperis en militistaj periodaĵoj en 1941. Dum la militjaroj li laboris ankaŭ kiel kiel tradukisto en Egiptio kaj Palestino. Tiam iom hazarde venis interesiĝo pri la kuŝidaj lingvoj. Temas pri la familio de afroaziaj lingvoj parolataj en la tiel nomata Korno de Afriko kaj laŭe de la sudaniaj kaj sudegiptaj marbordoj de la Ruĝa Maro en la historia Kuŝlando. Kiel li iam memorigis sian lingvistikan vivovojon li komencis per la libro „La angla en 30 horoj sen instruisto”. Post la milito Andrzejewski edziĝis kaj restis en Britio. En 1947 li diplomitiĝis pri la angla filologio en Oksfordo, kie li studis ankaŭ la malnorvegan lingvon. Li daŭrigis studojn pri lingvistiko kaj la klasika araba lingvo por sekve okupiĝi pri la esplorado de la lingvoj de la norda Afriko, aparte la somalia. En la komencaj 50-aj jaroj en Kleriga Departemento de la brita Somaliland Bogumił Andrzejewski okupiĝis pri laboroj por krei la ortografion de la somalia lingvo. En la jaroj 1952-1964 li estis lekcianto pri lingvoj kaj kuŝida literaturo en la Londona Universitato. Siajn pli ampleksajn lingvistikajn kaj literaturajn esplorojn pri la kuŝidaj lingvoj kaj literaturo Andrzejewski gvidis en Etiopio, Kenjo kaj Somalio. I.a. li moviĝis tra ĉi tiu lasta lando kun diktafono enmane registrante sonatestojn, poeziaĵojn, sekve transskribante kaj traduknte ilin en la anglan. Tiel kreiĝis la fundamentoj de la somalia poezio en la skriba formo. Ja nomada popolo estis analfabeta. Ankoraŭ komence de la 60-aj jaroj analfabetoj konsisitigis 68 procentojn de la socio. Komunikado same kiel poezio estis perataj buŝe. Turna estis lime de la 60-aj/70-aj jaroj kiam en la lando aperis la radio kio favoris disvastiĝon de poezio. Aldona faktoro fariĝis alfabeto de Andrzejewski, kiun la somaliaj aŭtoritatoj enkondukis kadre de la batalo kontraŭ analfabetecon. En la jaroj 1964-1980 Bogumił Andrzejewski laboris en la Londona Universitato kiel docento pri kuŝidaj lingvoj. Kaj en 1980 li estis nomumita profesoro. Andrzejewski kunlaboris kun la Somalia Akademio de la Sciencoj kaj Artoj en Mogadiŝo kaj kun la Sveda Agentejo pri la Scienca Kunlaboro kun la Disvolviĝantaj Landoj. Li aperigadis anglalingve en specializaj periodaĵoj plurajn lingvistikajn disertaciojn kaj artikolojn ĉefe rilate la kuŝidan lingvon kaj buŝan komunikadon en Afriko. Sed li estis ankaŭ la kunaŭtoro de studaĵo kaj antologio de la somalia poezio. Se ne la pola ligvisto la somalia poezio facile malaperus kaj en la la lando plagita de malsato kaj militoj profesoro Bogumił Andrzejewski – perfekte reganta la somalian – estis taksata kiel instruisto de la nacio kaj mecenato de poetoj. Iuj komparas lin kun Joseph Conrad. En 1988 la somalia registaro distingis profesoron Andrzejewski per Ordeno de la Somalia Stelo en komandora grado pro la kontribuo al kreo de oficiala ortografio de la somalia lingvo. En la interlingvistika mondo oni taksas ĝin kiel plej perfektan ortografion kreitan en la 20-a jarcento. Profesoro Andrzejewski emeritiĝis antaŭdate en 1982 por daŭrigi siajn sciencan kaj literaturan laborojn. Krom esti la aŭtoro de la modena somalia lingvo Bogusław Andrzejewski estis ankaŭ pollingva poeto kaj prozverkisto. Kiel jam dirite li komencis verki ankoraŭ en la tempo de la 2-a mondmilito, sed plimutio de liaj tekstoj aperis dise en la periodaĵoj de polaj elmigrintoj. En Pollando nur en la 2000-a jaro aperis liaj 18 verkoj poemoj kaj rakontoj sub la titolo „Vojaĝo al la legendecaj landoj”. Entute Andrzejewski estas aŭtoro de pli ol 80 literaturaĵoj, sed lia kreado daŭre estas malmulte konata. En 2011 en Varsovio okazis sesio dediĉita al lia scienca kaj literaturista laboro. Bogumił Andrzejewski mortis post longa malsano en Londono en 1994. Dum la sepulta solenaĵo oni legis lian adiaŭan mesaĝon al la somalianoj, kiun la sciencisto antaŭmorte diktis al sia edzino Sheila. „Somalinanoj, viroj kaj virinoj, multaĝaj kaj junaj. Mi dediĉas al vi kiel donacon tiujn kelkajn vortojn, kiel heredaĵon pri la somalia skribo, literaturo kaj lingvo. Mi ne dubas, ke tio estas superba bazo de via kulturo pri kiu vi devas zorgi de ĉiuj flankoj, ĉie, kiea ajn vi estas. Vi estas elstara nacio kaj talentaj homoj, pri tio mi certas”.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Barbara – 8′ 08″

El la E-Gazetaro_14.01.2022

Inter la unuaj fizikaj E-gazetoj, kiuj atingis la redakcion jam en 2022 troviĝas la oktobra/novembra/decembra numero de „La informilo” de Orient-Franca E-Asocio. Ĉi tiu numero same kiel ĉiuj antaŭaj riĉas per raportoj pri diversaj E-aranĝoj, kiel la lasta Zamenhof-festo en Bazelo. Kelkaj raportoj rilatas al pli fruaj eventoj, kiel la biciklado en Greziljono en junio 2021. La raporto pri „E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco” – kun kelkaj koboldaj tekstoripetoj – citita el la somera numero de „La Ondo de Esperanto” ankaŭ ne aperigas novaĵojn. Aliflanke ni samtempe ekscias pri evenoj okazontaj baldaŭ, kiel Meditereana E-Semajno ĉe la Lazura Marbordo, pli posta IFEF-kongreso en Ĉehio kaj kelkaj aliaj. Multaj rubrikoj ebligas al la regiona leganto havi bonan superrigardon pri la funkciado de la organizo. Sed mian apartan atenton kaptis en en ĉi tiu lasta numero de la Informilo 2021 la vortoj de la prezidanto. Edmond Ludwig dediĉas kelkan spacon al la temo „Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila lingvo?” La temo tikla kaj elvokanta multajn reagojn tra la jaroj kaj medioj. Ni tamen citu liajn vortojn. Edmond Ludwig skribas: „Kial tiu demando? La movado ja reklamis de pli ol jarcento pri Esperanto uzante la aserton: Esperanto estas facile lernebla lingvo. Vi ja konsentas kun mi, ĉu? Sed denove legeblas kaj aŭdiĝas asertoj, ke Espranto estas same malfacila kiel la etnaj lingvoj. Mi ne deziras komenci lingvofakan disuton – skribas la aut oro, sed kiel lingvo-lernanto kaj lingvo-instruisto, kiu instruis dum jardekoj, mi ne hezitas aserti, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol etnaj lingvoj. Punkto, fino!Kial legeblas de tempo al tempo, ke Esperanto ne estas facila lingvo? Nu, kiam oni sufiĉe bone regas Esperanton kaj ekkapablas verki iom nuanco-riĉajn tekstojn, konstateblas, ke gramatikaj konoj kaj analiz-kapabloj estas necesaj por atingi gramatike korektan tekston. Sed se vi esperantumas de kelkaj jaroj, vi certe jam konstatis, ke ege diversas la esprimkapabloj de la parolantoj kaj skribantoj. Ĉu? Nu, eĉ homoj, kiuj ne vere flue kaj korekte uzas la lingvon, sian pli malpli bonan regadon de Esperanto atingis sufiĉe rapide. Dum lernado de etna lingvo ili bezonintus pli da tempo. Konkludo: ni do nepre daŭre ankaŭ uzu la argumenton de la lernfacileco de Esperanto”, fino de la citaĵo el la vortoj de la prezidanto de la Orient-Franca E-Asocio. Ĉu niaj aŭskultantoj samopinias, eble ne sole retorika demando, eble venos reagoj. Mi kaptu tamen la okazon por atentigi pri ege interesa artikolo – parte aŭtobiografia, eble en plimulto aŭtobiografia de Edmond Ludwig, kiu sub la titolo „Kial juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”, venis en decembro en riĉenhava „le monde de l’ESPERANTO”, al kiu artikolo kaj la revunumero mem ni ŝatos referenci la sekvan fojon.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Barbara – 4′ 22″

Koninda Pollando – Złoty Stok (la Ora Deklivo)

La urbo Złoty Stok (la ora deklivo) en la sudokcidenta Pollando difinata kiel la masuprasilezia Eldorado ekde la komenco de sia historio estis ligita kun la orminado. En ĝia preskaŭ unumiljara historio oni elterigis tie ĉirkaŭ 2 milionojn da tunoj da ora erco, el kiu oni akiris pli ol 16 tunojn da pura oro kaj 126 mil tunojn da arseniko. La tiean oron elterigadis onidire jam keltoj, la unuaj spuroj de la ekspluatado devenas el la 10-a jarcento. En la 13-a jarcento temis jam pri signifa minista centro kaj la elterigadon de la orercoj kaj ilian purigdon konfirmas multaj dokumentoj el la jaro 1241. Baldaŭ poste princo Henryk la IV Probus permesis al cistercianoj el la proksima Kamieniec gvidi tie ministajn laborojn. En 1344 la loko havis jam la urborajtojn kaj ricevis la statuson de Libera Minista Urbo kun multaj privilegioj. La regado de la princoj apartenantaj al la pola Piast-dinastio finiĝis tie en 1392, kiam post la morto de Bolek la II ĝi estis per familiaj/heredaj konektoj ligita kun Ĉeĥio. Post kelka ekonomia regreso en la epoko de Hus-militoj la urbo denove reviviĝis, la ekzistantaj minejoj estis plukonstruitaj. Komence de la 1491-a jaro Złoty Stok ricevis blazonon kaj flagon rekirinte samtempe la rangon de Libera Minista Urbo. La apogea disfloro de la orminado kaj fandado de la oro kaj de la urbo mem datiĝas al la komenco de la 16-a jarcento, kiam pri la urboriĉaĵoj venis aparta interesiĝo flanke de la famaj en Eŭropo komercaj domoj kaj min-fandindustriaj kompanioj. Pri la bonstato de la urboposedantoj atestu la fakto, ke inter la jaroj 1507 kaj 1621 la loka monemisiejo produktis kontinue ormonerojn el la elterigataj en Złoty Stok orercoj. En 1511 sekve de trafaj pruntoj la princajn minejojn transprenis Fugger-familio el Augsburg, kiu akiris baldaŭ la ekskluzivan rajton pri la tiea orkomerco. En 1529 en Złoty Stok funkciis 145 minejoj kaj dek kelkaj malgrandaj fanedejoj. Dudek jarojn poste la nombro de minejoj kreskis ĝis 190, la eltrigado de orercoj superis 30 mil tunojn kaj la jara orproduktado egalis al 60 kilogramoj, en la plej bona periodo eĉ 140 kilogramojn, kio egalis meze al 8 procenoj de la tuta eŭropa orminado. La frapa por la urboevoluo estis la 1565-a, kiam en la ŝakto Ora Azeno pereis 59 ministoj. En tiu periodo en la urbo disvolviĝis la produktado de arseniko el arseno troviĝanta el la minrestaĵaj ŝutaĵoj. La familio Fugger ligis sian kapitalon kun la de devenanta el Hungario Turzon-familio kaj ili komune ekregis la silezian orkomercon. Denove venis malfavora periodo. La 30-jara milito efikis damaĝe al la urbo, la malfunkciigitajn minejojn priverŝis akvo. Fine de la 17-a jarcento la orercaj provizoj komencis elĉerpiĝi, kvankam la lastan orfadejon oni fermis nur en 1859. Pli frue en 1742 la urbo kun la tuta Malsuprsilezia regiono trafis sub la prusan administradon. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĝia loĝantaro kreskis ĝis 2064 loĝantoj, en pli multo germanaj katolikoj. En 1939 ĝia loĝantaro egalis al ĉ. 2600 personoj. Post la 2-a milito la urbo baze de internaciaj traktatoj Złoty Stok estis transdonita al Pollando. La ĉefa industria establo estis tiam la entrepreno „La aresena industrio” produktanta arsenon kaj oron. La minejo estis fermita en 1960. En Złoty Stok funkciis tamen multaj aliaj diversnomaj industriaj establoj ligitaj kun la produktado de plasto kaj kolorigiloj. Aktuale Złoty Stok famas pro siaj turismaj valoroj kaj estas konsiderata kiel turisma atrakciaĵo laŭ la eŭropa skalo. En 2015 ĝi estis difinita kiel la plej bona turisma produkto de Pollando. Speciala turisma itinero kondukas al muzeaj atrakciaĵoj en la ŝaktoj „Gertruda” kaj „Czarna”. En la unua i.a. temas pri unika kolekto de geologiaj mapoj, iamaj ministaj intrumentoj kaj spirraba trezorejo kun 1066 oraj ingotoj. En la alia, Czarna, turistoj laŭ mane aranĝitaj postercaj koridoroj konatiĝas kun la ministaj teknikoj tra la jarcentoj, admiras la unusolan en Pollando subteran akvofalon, povas veturi per subtera tramo kaj propamane emisii memormoneron. Alia atrakciaĵo estas mezepoka Minista setlejo. Ne eblas ne mencii laste la ĉirkaŭan lokan naturon. Złoty Stok situanta ĉe la deklivoj de Oraj Montoj en la Sudety-montoĉeno certigas krome al la vizitantoj la ĉarmojn de la montara tereno kun vastaj arbaroj kaj belegaj panoramoj.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Barbara – 6′ 58″

Esperanta Radio 100-jara

Kiam en julio 1887 Zamenhof publikigis sian Unuan Libron, nek li, nek la baldaŭaj adeptoj de lia Lingvo Internacia supozis, ke malkovro efektivigota nur dek kelkajn semajnojn poste en septembro fare de juna germana fizikisto, Heinrich Hertz metos fundamentojn por evoluo de radiokomunikado. Ene de 18 jaroj formiĝis la ĝermoj de la E-komunumo, en tiu periodo la komunikado atingis la formon de sendrata telegrafio. El ĝi kreiĝis radiostacioj. La unua estis funkciigita la 21-an de decembro 1920 en la usona Piitsburg. Temis pri 8ZZ konstruita de Western Electric. El Usono do kvazaŭ nature komenciĝis en 1922 la unuaj E-disaŭdigoj elsendataj de la stacio Newark WJZ kun kio estas ligita la nomo de s-ro Sayers. En Eŭropo la unua lando interesiĝanta pri la dissendado pere de la radiostacioj estis Britio. Kaj ĝuste London 2 LO estis la stacio, kiu en la sama 1922 komencis elsendi siajn E-disaŭdigojn. Tiel kreiĝis fenomeno difinata de ni E-Radio, E-Radiofonio. De du radiostacioj em 1922 ili plinombriĝis al 10 la sekvan jaron. 4 jarojn poste en 1927 temis pri 168 radiostacioj elsendantaj E-programojn el 33 landoj. Al la fenomeno de E-Radio – aparte en la kunteksto de la unua profesia radioredakcio tiu de E-Redakcio de Pola Radio – plurfoje mi estis parolanta en niaj E-elsendoj de Pola Radio, kaj ankaŭ en la pollingvaj programoj de Pola Radio kune kun redaktoro Andrzej Pettyn. Poste mi dediĉis min al pliaj esploroj pri la historio de E-elsendoj de Pola Radio antaŭmilite kaj tujpostmilite. Pri tio mi prelegis multfoje dum diversaj E-eventoj. Laste mi okupiĝis pli ĝenerale pri la historio de la Esperanto-radiofonio. Pasintjare mi kompletigis ampleksan artikolon por Interlingvistikaj Studoj kun la iom pli detala konsidero de diverslandaj E-radioelsendoj, kvankam tiu laboro nur fiksas komencon kaj plian etapon de profundigotaj esploroj. Tiuj esploroj ne multas en nia komunumo. La unuan broŝuron pri Esperanto kaj Radio verkis d-ro Walter Doehker, estro de la Komisiono por Radio-statistiko komisiita de Internaca Centra Komitato de la E-movado en Ĝenevo en 1928. (citaĵo el la vortoj de d-ro Walter Doehler el 1928 en la menciita broŝuro). En 2022, en la jubilea jaro de E-radiofonio ni frontas novan realon kaj kunekziston en la interreta mondo. Tio ekzameniĝis. Multaj E-radioprogramoj, adaptiĝis al la nova teknologia rimedo, al la realo de la informadika socio. Kaj tamen malgraŭ sia 100-jariĝo E-Radio estas afero efemera. Iuj elsendoj ekzistas, daŭras. La aliaj malperas, laste kun bedaŭro ni eksciis pri la malapro de la E-elsendoj de Ĉina Radio-Internacia. La Jubilea Jaro estu do la okazo por registri la realon, savi savendon, konservi konservendon. Estu do 2022 la jaro por protekti al estontaj generacioj de la E-komunumo la scion pri la historio kaj nuno de la E-Radiofonio, krom ĝisdata produktado de la E-programoj.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Barbara – 7′ 32″

Centro de la Pola Heredaĵo en Virgin Mary en Teksaso

La 24-an de Oktobro sian aktivecon komencis la Centro de la Pola Heredaĵo en Virgin Mary en la usona ŝtato Teksaso. Ĝi kreiĝis dank’ al la klopodoj de la emerita katolika episkopo John. W. Yanta, kiu antaŭ 20 jaroj ekhavis ĉi-tiun ideon kaj kolektis pli ol 14 milionojn da usonaj dolaroj por ĝin realigi. Dum multaj jaroj de sia religia servo li persiste kaj konstante ripetis al la loka pola komunumo de Virgin Mary, ke: „ni devas konservi valorojn kiujn ni heredis de niaj prapatroj, ni devas kunhavigi ilin kun la nova pola generacio kaj kun la tuta mondo”. Pastro Yanta mem naskiĝis en Virgin Mary kaj lia familio devenis de la unuaj polaj enmigrintoj fondintaj ĉi-tiun urbeton. La konstrulaboroj de la centro komenciĝis en 2016 kaj la tuta pola komunumo en Usono partoprenis por ĝin financi. Ĝi havas la areon de 1500 kvadrataj metroj, sur kiu troviĝas malgranda muzeo kun portempaj kaj konstantaj ekspozicioj, biblioteko, arkivo, teatro kaj genealogia instituto. La vizitantoj povas uzi aŭdogvidilojn en la lingvoj angla, pola aŭ hispana, la estraro organizas specialajn vizitojn por lernantoj kaj studentoj. La biblioteko provizas la legantojn per pollingvajaj kaj anglalingvaj libroj pri la pola historio, kulturo, politiko, religio, eĉ per malnovaj kuirlibroj. Multaj dokumentoj kaj arkivaj materialoj estas bitigitaj, sekve historiistoj kaj ĵurnalistoj havas al ili liberan aliron. La populariga rolo de la centro koncentriĝas pri la historio de la pola elmigrado el Silezio al Teksaso. En decembro 1854 cent polaj familioj ŝipe venis al la haveno de Indianola kaj poste sekvis la 300-kilomentran veturon al la loko, kie la pola pastro Leopold Moczygęba akiris por ili vastan setliĝejon. Laŭ loka legendo, la enmigrintoj venis ĉi-tien la 24-an de d ecembro, dum la antaŭkristnaska Sanktvespero kaj tial la lokon ilin nomis Panna Maria, Virgin Mary t.e. La Virgulino Maria. Tio estas la plej malnova pola vilaĝo en Usono, kaj ĝiaj loĝantoj dum multaj jardekoj konservis apartan komunumosento. Parte pro tio, la fervojo preterpasis la setlejon Panna Maria, parte ĉar ĉiuj polaj loĝantoj subtenis la Union dum la Usona Enlanda Milito. La nuna centro povas servi ne nur al la polevenajaj usonanoj por flegi iliajn patriotajn kaj kulturajn sentojn, sed ankaŭ al ĉiuj intersiĝantoj pri la historio de diversaj naciaj komunumoj en Usono.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Barbara – 4′ 10″

Julian Leopold Ochorowicz

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas la naskiĝinta en 1850 Julian Leopold Ochorowicz, filozofo, kuracisto, psikologo, inventisto, poeto kaj publicito. Tiu ĉi eksterordinara homo de sia epoko ligis sian kuriozan personecon kun tre vastaj interesiĝoj ligante ĉion en koheran tuton. Unuflanke li okupiĝis pri eksperimenta fizikon estis aŭtoro de pluraj inventaĵoj pri elektroakustiko, aliflanke li estis filozofo kreinta sciencajn fundamentojn de pozitivi smo en Pollando. Kaj krome li esploris sekretojn de la homa psiko. La prezentita de li principo de la vica analizado kaj rekreado de bildoj estas utiligata en la nuntempa televido; kiel pioniro de telefonio li invenstis mikrofonojn de laŭtparola telefono, kiu estis prezentita en ekzpozicioj en Parizo, Antverpeno kaj Varsovio. Julian Leopold Ochorowicz naskiĝis en la instruista familio. Post finlerno en la varsovia Urba Gimnazio en Varsovio li plustudis en la Filozofia-Historia Fakultato de la Varsovia Universitato por diplomitiĝi fine en ĝia Fakultato Fizika-Matematika. Liaj universitataj kolegoj estis i.a. Bolesław Prus kaj Henryk Sienkiewicz. Prus portretis lin en la figuro de Julian Ochocki en sia romano „Pupo” (1893). Aliflanke la „Faraono” (1895) de sama aŭtoro kreiĝis laŭ inspiro de libroj kaj prilaboraĵoj koncerne antikvan Egiption, kiujn Ochorowicz kunportis al Prus en 1893. Jam kiel studento Julian Ochorowicz manifestis scienc-inventistajn talentojn publikigante artikolojn pri psikologio kaj en 1869 konstruinte en la fizika laborejo de la universiato kaj unuan en Pollando modelon de elektra telegrafo. En 1872 li diplomitiĝis kaj samjare publikigis „Enkondukon kaj ĝeneralan pritrakton de pozitivisma filozofio”, per kiu li akiris lokon inter elstaraj reprezentantoj de pola pozitivismo. Post la varsoviaj studoj Ochorowicz forveturis al Leipzig kaj tie en 1873 li akiris doktorecon pro la disertaĵo pri psikologio kaj fiziologio de la homa nervosistemo kaj cerbo. Tiam li profundiĝis en psikologion, eksperimentante pri elektro kaj elektromagnetismo. Tio kondukis lin al problemoj ligitaj kun parapsikologio, hipnotismo kaj elektrostatiko de la homa korpo. En 1875 Julian Ochorowicz translokiĝis al Lvoko habilitiĝinte pri psikologio kaj naturfilozofio baze de la distertaĵo „Evoluo de la filozofiaj kaj kemiaj ideoj pri atomoj”. Sekve en la jaroj 1976-81 li estis docento en la Lvova Universitato daŭrigante esplorojn pri elektro kaj elktromagnetismo, parapskologio. En 1877 Ochorowicz prezentis teorion de monokromata televido, en kiu bildo estus perata en la formo de lumantaj punktoj. Ne havante tamen ŝancojn je profesora posteno en 1882 li forlasis Lvovon kaj forveturis al Parizo. Tio estis la plej krea periodo en lia vivo. En Parizo Julian Ochorowicz gvidis sisteman kuracistan praktikon pri psikaj malsanoj kaj hipnota terapio. Samtempe li koncentriĝis pri perfektigo de telefono de Bell. Li akiris sukceson kaj lia aparato estis ĝenerale aplikata en Eŭropo. Dum kvin jaroj Ochorowicz inventis kaj patentumis mikrofonon kun feraj floketoj, magnetan telefonon, termomikrofonan kaj perfektigitan karbonan mikrofonon. Lia pantento estis aplikita en 1885 por 4-kilemtra konekto inter la franca Ministerio pri Poŝto kaj Telegrafio kaj la Pariza Operejo. En la sama jaro Ochorowicz kondukis du telefoniajn liniojn inter Bruselo kaj Antverpeno je la distanco de 45 kilometroj kaj inter Peterburgo kaj Bołgoje (320 kilometroj). Liaj telefoniaj aparatoj estis produktataj en Francio laŭ komerca skalo kaj estis uzataj ankoraŭ en 1905. En 1906 Ochorowicz estis elektita sekretario de Internacia Instituto de Psikologio en Parizo, dank’ al kio li plugvidis esplorojn pri eksperimenta psikologio. Post la reveno al Varsovio 1912 Julian Ochorowicz laboris en Psikologia Instituto gvidante laŭvicajn eksperimentojn pri hipnoto, telepatio kaj mediumado, konstruante proprajn elektroteknikajn instrumentojn por siaj parapsikologiaj esploroj ekzemple li inventis novspecan galvanometron. La aplikado de hipnoto en la kuracista praktiko elvokis tamen firman reziston de la varsovia medicinista medio, kio alkondukis al tio, ke Ochorowicz forlasis Varsovion kaj instaliĝis en la loko Wisła. Dank’ al li ne konata al la vasta publiko montara vilaĝo transformiĝis en renoman kuraclokon. Li mem financis la elkonstruon de la kuraclokaj vilaoj popularigante ĝin vaste en la lando. Liaj gastoj estis i.a. Bolesław Prus, Maria Konopnicka kaj Władysław Reymont. Ĉi-lasta sub la influo de Ochorowicz verkis tie la unuan volumon de sia Nobel-premiita romano „Kamparanoj”. Ochorowicz tie daŭre gvidis siajn spiritismajn eksperimentojn, kio ne favoris lian restadon en Wisła, kiun li forlasis en 1914. Fine de la vivo Julian Ochorowicz dediĉis tempon al sia lasta verko, kalkulata al liaj ĉefverkoj „Psikologio kaj medicino”. Li mortis en Varsovio la 1-an de majo 1917.

El la elsendo 17.12.2021. Legas Barbara – 7′ 35″

Skarbek

Ĉiu scias kiom malfacila kaj peza estas la minista laboro kvankam dum jarcentoj, dank’ al teknikaj inventaĵoj kaj modernaj teknologiaj solvoj ĝi multe ŝanĝiĝis, iĝis pli facila. Sed daŭre ligiĝas kun ĝi multaj minacoj, inkluzive de mortminaco. Iam ministoj dum tutaj tagoj ŝvite forhakadis per pioĉoj la karbbulojn de la karboriĉaj tavoloj, sekve ŝargadis per karbobuloj vagonetojn por fine per la forto de siaj muskoloj puŝi ilin sur la tersurfacon. Okazis ofte, ke la tro abunde forhakita karbo priŝutis la minstojn, okazis, ke neatendite estingiĝis lumo kaj ministoj perdiĝis en la labirinto de malnovaj koridoroj. Pri la sorto de ministoj protekte gardostaras s-ta Barbara, pri la minista sorto en la polaj karbominejoj zorgas ankaŭ Skarbek, ilia bona spirito. Eblas renkonti lin ĉie sub la formo de maljuna minista majstro kun eta pioĉo en unu mano kaj kandellanterno en la alia. Li kutimas aperi avertante ministojn pri minacoj kaj rapidante kun helpo. Tamen nur homoj honestaj kaj laboremaj povis kalkuli je lia favoro. Iun fojon la ĉefan ministan skipestron kolegoj de antaŭnelonge pereinta ministo petis, ke li akceptu al laboro lian flio, ĉar la vidviĝinta patrino restis sola kun multaj etaj infanoj. La skipestro ne volis asertante, ke la junulo ne eltenos ĉi tiun pezan laboron. Finfine pro la insistado li konsentis, sed kondiĉe ke la knabo laboros same peze, kiel pli aĝaj kaj spertaj ministoj. Se junulo eltenos unu tian semajnon, li ricevos la laboron. Bedaŭrine jam dum la unua labortago sub la tero Karlik, ĉar tiel nomiĝis la knabo komprenis, ke li ne sukcesos. Li jam estis direktiĝanta al la minista skipestro por komuniki pri sia rezigno, sed subite aŭdiĝis malantaŭ li la voĉo – „knabo kion dirus via paĉjo?” Karlin retrorigardis kaj mirigite ekvidis maljunan sidantan ministon, kiu mordetis panpecon tenatan enmane. Kiam knabo kun elreviĝo en la voĉo konfesis, ke li ne havas forton por tiom peza laboro, la majuna ministo diris: „Ĉar malbone vi alfrontis la laboron! Mi montros al vi kiel oni devas teni kaj labori per pioĉo. Mi montros al vi kaj vi sidiĝu kaj gustumu mian panon”. Kaj tiel okazis. La olda ministo montris kiel oni uzas la pioĉon kaj la knabo gustuminte la panpeceton eksentis, kiel plenigas lin la freŝa forto. Dum la tuta tago li peze laboris svingante la pioĉon. Sed kiam venis momento puŝi la karboŝargitan vagoneton supren denove li komprenis sian malkapablon kaj neceson diri tion honeste al la skipestro. Sed denove lian vojon baris la olda ministo ripetinte la demandon „kion dirus via paĉjo?”. La knabo rezignacieme mallevis la kapon. „Mi helpos vin, denove proponis la oldulo, sed vi devos dividi kun mi la pagon pro tiu ĉi parto de mia laboro”. La knabo dankeme kaj ridetante akceptis la proponon. Dum ses tagoj la maljuna ministo akompanis la knabon regalante lin per pano, kaj kiam Karlik bezonis etan ripozmomenton la oldulo mem pioĉis la karbomuron por fine kune puŝi vagoneton kun karbo sur la tersurfacon. Fine venis momento por ricevi la pagon. Mirigita skipestro ne nur pagis pro la honeste farita laboro, sed krome proponis al Karlik dungon laŭ pli bonaj kondiĉoj. La knabo kontenta jam komencis ŝpini planojn pri donaco al la panjo, sed unue li reiris al la loko, kie la lastan fojon li laboris kune kun olda ministo. Tiu ĉi estis tie mordante sian panpecon, sed… la monon ne akceptis. „Ne estas al mi bezona via mono, junulo”, li diris. „Konservu la tuton, kaj en la koro plugardu honestecon, dank’ al kiu vi ne klopodis min trompi. Kaj jen donaco por vi. Ĉiu panpeco, kiun vi manĝos donos al vi necesan laborforton, dank’ al kio vi vivtenos vin mem kaj la panjon. Sed nur ĝis tiam, ĝis kiam vi restos honesta. Se nur iun fojon vi trompos vin kaj ne kompensos pro malbona ago la forto forlasos vin, kiel aliajn ministojn”. Dirinte tion ĉi la oldulo mistere malaperis tra la karbomuro kaj la surprizita Karlik komprenis, ke la maljuna ministo akompaninta lin dum ses tagoj estis neniu alia ol Skarbek la bona spirito de la minejo.

El la elsendo 03.12.2021. Legas Barbara – 6′ 32″

Koninda Polo _ Halina Konopacka

Laŭ la sugesto de Esu Peranto ni proksimigas hodiaŭ la figuron de elstara pola antaŭmilita sportistino, Halina Konopacka, kiu kiel la unua en la mondo virino gajnis la oran medalon dum Olimpikaj Ludoj en Amsterdamo en 1928. Tiel samtempe ŝi fariĝis la unua olimpika ĉampiono de Pollando. Ŝia rekordo pri la diskoĵeto, egala al 39 metroj kaj 62 centimetroj venis 10 jarojn post la regajnita suvereneco de Pollando en 1918 kaj havis apartan emfazon. Halina Konopacka naskiĝis en la loko Rawa Mazowiecka en la familio kun longaj nobelaj tradicioj, kiu fine de la 19-a jarcento investis en multajn farmbienojn, muelejojn, segejojn, komercis per droŝkoj kaj ĉeveturiloj. Post la translokiĝo al Varsovio la patro zorgis ne nur pri la klereco de siaj tri infanoj, inter kiuj Halina estis la plej juna, sed ankaŭ pri ilia fizika evoluo. La tuta familio entuziasmis pri sporto, ĉefe teniso, kiun praktikis la patro kaj la gefratoj. Ili ofte gastis en la parko Agrikola, unu el la unuaj lokoj de taĉmenta sportumado en Varsovio, sketis en la varsovia Svisa Valo. Halina jam en la lernejana aĝo, en prestiĝa gimnazio de Cecylia Plater-Zyberkówna distinĝiĝis per apartaj fizikaj talentoj, sed kreskante en la ombro de pli aĝa frato – futbalisto de la varsovia klubo Polonia ŝi ne pensis pri la rekordaspira sportumado. Cetere ŝi okupis sin pri siaj aliaj talentoj – literaturaj kaj plastikistaj. Kaj tamen komencinte studojn en la Filologia Fakultato de la Varsovia Universitato instigite de kolegino ŝi komencis trejni en la Akademia Sportista Asocio. Rapide venis la unuaj sukcesoj – la ĉampioneco de Pollando en diskoĵeto kaj kuglopuŝo en 1924. Sume Halina Konopacka 56 fojojn estis pliboniganta la rekordojn de Pollando, ankaŭ rilate la lancoĵeton. 27 fojojn ŝi akiris la ĉampiontitolon de Pollando en la ĵus menciitaj sportbranĉoj, kaj krome en salto supren, petlatlono kaj stafetkuroj 4 x 75 metroj, 4x 100 metroj kaj 4 je 200 metroj. En 1926 ŝi batis la mondrekordon en la diskoĵeto. Dum la landa rivalado ŝia rezulto egalis al 33,40 metroj. Kelkfoje ŝi plibonigis tiun rezulton kaj samjare dum la 2-a Monda Virina Ĉampionado en Gotenburgo per la rezulto 37,71 metroj ŝi akiris la oran medalon. En branĉo ambaŭmana kuglopuŝo ŝi akiris la trian lokon. Eĉ sep fojojn Halina Konopacka estis pliboniganta la mondrekordojn en la diskoĵeto kaj kuglopuŝo. Krome ŝi praktikis rajdadon, ludis tenison kaj korbopilkon, naĝis kaj interesiĝis pri aŭtaj sportoj. Post la unuaj internaciaj sukcesoj Konopacka dediĉis sin al sia laŭvica ĉefcelo, la preparoj al la Olimpikaj Ludoj en Amsterdamo en 1928. Tien ŝi venis kun la deziro venki kaj la firma konvinko pri la venko malgraŭ la malfavora vetero en la tago de la starto. Ŝia revo, ke ŝia eta blankruĝa flageto kresku al grandformata pola standardo ekflirtonta sur la plej alta olimpika fosto realiĝis. Ŝia diskoĵeto atingis 39,62 metrojn. Krom la ora medalo en Amsterdamo Halina Konopacka en plebiscito de sportaj ĵurnalistoj estis agnoskita kiel Plej Bela Sportistino de la Olimpiko. „Sporta Trarigardo” deklaris, ke dank’ al Konapacka la 1928 iĝis epokŝanĝa en la historio de la pola sporto kaj ŝin mem proklamis denove sportisto de la Jaro. La publikan aktivadon de Halina Konopacka kronis tiujare la decembra solenaĵo dum kiu ŝi metis la fondoŝtonon por la Centra Instituto pri la Korpa Eduko en Varsovio. 1928 fariĝis ankaŭ feliĉa jaro en ŝia privata vivo pro la geedziĝo kun kolonelo Ignacy Matuszewski, diplomato, militista altrangulo, fiskoministro en la jaroj 1929-31. Tamen multaj novaj devoj estis forlogantaj ŝin disde la aktiva sportumado. Ŝi estis en la estraro de la Internacia Federacio de Virinaj Sportoj, ŝi prezidis la varsovian filion de la Societo pri la Disvastigado de Fizikika Kulturo de Virinoj. La lastan fojon kiel aktiva sportistino Halina Konopacka prezentiĝis en 1930 dum Monda Ĉampionado de Virinoj en Prago akirinte dum ĝi denove oran medalon. Unu jaron poste ŝi finis sian sportan karieron daŭre praktikante la skiadon, rajdadon kaj tenisludon. Ĝis la fino de la 30-aj jaro ŝi troviĝis inter 10 plej bonaj sportitistinoj de la Pola Tenisluda Asocio. En 1935 Halina Konopacka fariĝis la ĉefredaktoro de la periodaĵo „Start” dediĉita al la fizika, korpa kulturo de virinoj. La aperanta en la dusemajna eldonciklo periodaĵo publikigadis ekzercofaskojn, proponis diversajn sportajn aktivecojn kaj popularigis legoman dieton. La redakcio konkrete helpis al malpli bonstataj polinoj organizante por ili migrotendarojn. Konopacka ne neglektis samtempe sian literaturan talenton. Ŝi kunlaboris kun „Literaturaj Sciigoj” kaj publikigis en „Skamander”. En 1929 aperis ŝia poezikolekto „Któregoś dnia” [Iun tagon]. Kiam eksplodis la 2-a mondmilito Halina Konopacka akompanis la edzon Ignacy Matuszewski en la evakukampanjo de oro el la trezorejo de la Pola Banko. Ŝi eĉ stiris iun el la kamionoj tra Rumanio, Libano, Istambulo, Bejruto ĝis Francio. Dank’ al tio ŝi akiris la novan epiteton „Duoble ora” – por sportaj sukcesoj kaj pro sia rolo en la savado de la nacia riĉaĵo. Post la malvenko de Francio kun la edzo Halina Konopacka tra Hispanio forveturis al Usono kie ŝi vivis ĝis la vivofino. Post la morto de Ignacy Matuszewski ŝi edziniĝis ankoraŭfoje al Jerzy Szczerbiński la antaŭmilita tenisisto kaj forlasis Novjorkon por veturi al Florido. Tie disfloris ŝia pentrista talento kaj iom surprize por ŝi evidentiĝis, ke ŝia bildoj kun la flormotivoj ĝuas grandan intereson de la klientaro. Tamen sporto daŭre gravis en ŝia vivo, ŝi praktikis veladon, bicikladon kaj naĝadon. Ŝiaj elpaŝoj antaŭ la mikrofono de Radio Libera Eŭropo estis la motivo, ke pri Halina Konopacka oni ne aŭdis multe en la komunista Pollando. Ŝian sopiron al la hejmlando entenis ŝiaj leteroj al familianoj kaj poeziaĵoj. Kaj tamen tri fojojn postmililte ŝi vizitis Pollandon. Halina Konopacka mortis en 1989 en Usono. Unu jaron poste la urno kun ŝiaj cindroj ektrovis la lastan ripozlokon en Varsovio, ĉe Bródno-nekropolo.

El la elsendo 19.11.2021. Legas Barbara – 9′ 23″