Kulturkroniko
Muzeo de la Japana Kulturo kaj Arto, Misashi en Kielce
Meze de junio en Kielce, la suda Pollando, estis solene lanĉita Muzeo de la Japana Kulturo kaj Arto Musashi. Temas pri la dua ĉi-speca centro en Pollando post la krakova Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha. La nova centro kreiĝis dank’ al Adrian Lipa kaj la plimulto de la prezentataj objektoj devenas el la kolekto de pasia amanto kaj kolektanto de la japana arto, Grzegorz Tetela.
Muzeo de la Japana Kulturo kaj Arto Musashi estas interbranĉa spaco kaj arteduka projekto, liganta prezenton de la aŭtentaj objektoj de la kultura arto kun laborrenkontoj, realtempaj artagadoj kaj la popularigaj aktivadoj. La centra ekspozicio estas dediĉita al la kulturheredaĵo de Japanio, estante centro de interkultura dialogo koniganta la valorojn de bushido-kodo, t.e. kuraĝon, memperfektiĝadon kaj respekton en la kunteksto de la nuntempaj serĉadoj de identeco kaj vivsenco. La ekspozicio celas vastan publikon inkluzive de infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj senjoroj, ankaŭ homoj kun handikapo aŭ minacitaj de socia ekskludo.
La centra ekspozicio en la Muzeo de la Japana Kulturo kaj Arto Musashi prezentas la historion kaj estetikon de la japanaj militekipaĵo, koncentriĝante pri la periodoj Muromachi , Edo kaj Meiji, do periodo kiam la samuraja tradicio eniras la modernan epokon. Inter la eksponaĵoj estas japanaj glavoj: katana, wakizashi kaj tachi . Plian atrakciaĵon konsistigas originalaj, historia samurajaj kirasoj de la speco tosei-gusoku kaj riĉe ornamitaj tsubaoj. La vizitanto spuras la unuopajn evoluetapojn de la japana batalisto – ekde la spiritaj fontoj de bushido, tra realaĵoj de la samuraja vivo en la paca Edo-periodo ĝis moderniga procezo de Japanio en la Meiji-epoko. La simbolo kaj patrono de la muzeo en Kielce estas Musashi Miyamoto, legendeca majstro de glavo, filozofo kaj artisto, kies vivo kaj instruoj rolas kiel interpreta akso de la ekspozicio.
El la elsendo 20.07.2026. Legas Gabi – 02′ 42″
Solaris – la plej fama pola libro de ĉiuj tempoj
La plej nova rangolisto de la portalo The Greatest Books lasis neniun dubon, ke la „reĝo de la pola literaturo” restas Stanisław Lem kaj lia romano „Solaris”, kiu aperis en E-traduko de Przemysław Wierzbowski en 2021.
La rangolisto de „La plej elstaraj polaj libroj de ĉiuj tempoj” kreiĝis helpe de speciala algoritmo, kiu konsideris la opiniojn de ekspertoj kaj la signifon de unuopaj titoloj en la monda kulturo. La akirinta la unuan lokon en la rangolisto „Solaris” de Stanisław Lem estas romano, kiu vekas scivolemon, inspiras, sed ne lasas sin unusignife interpreti. La verkita en 1961 romano rapide akiris la famon de unu el la plej gravaj verkoj de la monda sciencfikcio kaj estis tradukita en 40 lingvojn. Baze de ĝi kreiĝis tri filmoj. La romano estas psikologia veturo en la profundon de la homa animo kaj homaj malsukcesoj, kiu estas prezentita fone de kosmaj esploroj. Kaj kiel estas legeble en la komento de The Greatest Books-rangolisto „ĝi estas ankaŭ enpensiĝo pri soleco kaj ekzistanta baro en la komunikado kun fremda inteligento”.
La duan lokon en la rangolisto de The Greatest Books okupis „Ferdydurke” de Witold Gombrowicz, provoka kaj ironia rakonto pri identeco kaj sociaj maskoj. La tria loko estis atribuita al „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz – romano kiu daŭre ravas pro la historia elano. La kreiĝintaj baze de ĝi filmoj senĉese estas kun intereso rigardataj en la tuta mondo. La E-tradukon de la romano faris Lidia Zamenhof. Antaŭ kelka tempo la tuta romano estis laŭtlegita en la elsendoj de la Pola RetRadio en Esperanto.
El la elsendo 20.07.2026. Legas Maciek – 01′ 55″
Arĝenta Fifro 2026 por Mikołaj Gładysz
Arĝenta Fifro estas la plej alta pola distingo atribuata al personoj aparte meritiĝintaj por la evoluo de la religia muziko kaj liturgia kulturo en Pollando. La laŭreato de ĝia nunjara eldono estas d-ro Jan Mikołaj Gładysz, de pli ol 40 jaroj ligita kun la Redemptorista Sanktejo en Tuchów, suda Pollando. Li estas orgenisto, direktisto, komponisto, muzikologo, pedagogo kaj mentoro de pluraj generacioj de ekleziaj muzikistoj. Sian didaktan laboron li gvidis en la Supera Redemptorista Seminario, en la Dioceza Organista Studumo en Tarnów kaj en muzikaj lernejoj. En 2020 li estis distingita per la papa medalo Bene Merenti pro elstaraj meritoj por la Eklezio sur muzika kampo.
Doktoro Jan Mikołaj Gładysz diplomitiĝis pri muzikologio en la Katolika Universitato de Lublin kaj en la Postdiploma Studumo por Kapelmajstroj de la Muzika Akademio en Katowice. Li doktoriĝis baze de la disertacio pri la muzika-liturgia vivo en la sanktejo de la Dipatrino de Tuchów.
La solena transdono de la distingo okazos la 2-an de aŭgusto kadre de la 33-a Internacia Festivalo de Orgenmuziko, „La Orgeno de la Arkikatedralo” en Varsovio. Ĝi apartenas al la plej gravaj eventoj de la orgena kaj religia muziko en Pollando, dum kiuj prezentiĝas la plej renomaj orgenistoj de Eŭropo kaj de la mondo.
El la elsendo 20.07.2026. Legas Pamela – 01′ 52″
La 38-a Festivalo Sonoj de la Nordo
La Festivalo „Sonoj de la Nordo”, okazanta ĉiun duan jaron, estas unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj folkaj eventoj en Pollando kaj unusola dediĉita al la muzikaj tradicioj de la Baltmara Regiono.
Ĝia 38-a eldono daŭros inter la 9-a kaj 12-a de julio kaj estos ne sole grava punkto en la somera kalendaro de la kulturaj eventoj en la Triurbo: Gdansko, Gdynia, Sopot. Ĝi estas ankaŭ la okazo rigardi kiel la tradicia muziko daŭre estas la viva inspirforto por laŭvicaj kreantoj. La okazanta ĉiun duan jaron evento provizas per arta energio la artistojn kaj la publikon en ĉiu el la prezentoformoj – koncertoj aŭ laborrenkontiĝoj. La festivalaj eventoj disvolviĝos en la Centro de s-ta Johano kaj en la Urbodomo de Gdansko, en la malnovurba spaco.
En la nunjara eldono de la Festivalo Sonoj de la Nordo estas planitaj ses koncertoj de artistoj el Pollando, Danlando, Svedio, Norvegio, Finnlando kaj Estonio. La organizantoj pretigis laborrenkontiĝojn, certigas dancvesperojn kun muziko en viva plenumo kaj la subĉielajn aktivaĵojn.
El la elsendo 10.07.2026. Legas Maciek – 01′ 17″
Polaj murpentraĵoj kun bildoj de Van Gogh
La vilaĝo Brzózki apud Bydgoszcz en la norda Pollando en 2025 estis proklamita en la plebiscito de „National Geographic” plia mirloko de Pollando. Ne mirige. Distingas ĝin la kvanto de la tieaj murpentraĵoj (muraloj) kompare al la nombro de loĝantoj – 10 je 100. Ĉiuj prezentas reproduktaĵojn de la pentraĵoj de Vincent van Gogh.
Post la administra memstariĝo de Brzózki, en la vilaĝo aperis la ideo pri spaca plibeligo de la vilaĝo, renovigo de la historiaj lokoj, organizado de artaj renkontoj. Dank’ al la murpentraĵoj kun bildoj de van Gogh la vilaĝo transformiĝis en vivan artgalerion, amase vizitatan de turistoj el la tuta lando. Tiu interesiĝo aktivigis la lokan medion kaj en la vilaĝo estis establita la Krea Societo „Brzózki”, kiu en la pasinta jaro organizis la 1-an Festivalon van Gogh. Ĉi-jare ĝia dua eldono okazos en aŭgusto. Ĝia gvidideo estas edukado, kiu evoluigas scivolemon kaj artsentemon.
El inter la pentraĵoj de van Gogh la dommurojn en Brzózki ornamas la plej famaj verkoj de la nederlanda pentristo – „Stela nokto”, „La ĉambro de van Gogh en Arles”. Sed estas ankaŭ malpli konataj, kiel „Salikoj dum la sunsubiro”, „Tritika kampo kun cipreso” aŭ „Siesto”.
El la elsendo 10.07.2026. Legas Maciek – 01′ 37″
Sybilla 2025 por la kastela muzeo en Malbork
La Kastela Muzeo en Malbork ricevis la premion Grand Prix en la 46-a Konkurso pri la Muzea Evento de la Jaro – Sybilla 2025. Ĝi estis atribuita pro la ekspozicio „Omaĝo 500. Historio-Kulturo-Memoro”. La ekspozicio rilatis al la 500-jariĝo de la Traktato, kiu senigis la Teŭtonan Ordenon je la povo, kaj ĝia lasta granda majstro Albrecht Hohenzollern ĵuris sur la krakova foirplaco fidelecon al la pola reĝo Sigismundo la Maljuna.
La konkurso pri la Muzea Evento de la Jaro – Sybilla estas la plej grava rekonesprimo por la atingaĵoj de la polaj muzeoj en la lando kaj eksterlando. Ĝi atribuas premiojn en ses kategorioj: konservado kaj protekto de la kulturheredaĵo, edukado, scienc-esploraj projektoj, novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj, ekspozicioj portempaj, investaĵoj.
La konkurson organizas la pola kulturministerio kaj Nacia Muzea Instituto.
El la elsendo 30.06.2026. Legas Gabi – 01′ 21″
Muzeo de Vivaj Instrumentoj en Ćmielów
Ćmielów famas en Pollando ĉefe pro sia porcelanfabriko, sed dank’ al la projekto Stratocastle, el la ruino de la tiea magnata rezidejo, ĝi transformiĝis en mondklasan atrakciaĵon. Ĝuste ĉi tie troviĝas la plej granda en la mondo kolekto de gitaroj kun la aŭtografoj de la legendecaj rok-steluloj. Entute temas pri pli ol 400 unikaj instrumentoj, memoraĵoj ligitaj kun la nomoj de i.a. Jimi Hendrix, The Rolling Stones, Nirvana aŭ Taylor Swift. Sur la muroj de la muzeo, jam nomita Muzeo de Vivaj Instrumentoj troviĝas gitaroj subskribitaj de la membroj de Led Zeppelin, Deep Purple, Black Sabbath, Aerosmith aŭ Guns N’ Roses. Krome estas memoraĵoj ligitaj i.a. kun Michael Jackson, Madonna kaj Tina Turner. La skalo de la projekto – oficiale lanĉita en majo – ebligas diri, ke Ćmielów en la Centra Eŭropo estas muzike komparebla kun Nashville, donante unikan ŝancon konatiĝi kun la sortoj de muzikidoloj deproksime.
La Muzeon de Vivaj Instrumentoj formas ne sole eksponaĵoj, sed ankaŭ koncerta ĉirkaŭkastela spaco adaptita al amaspublikaj eventoj, kun gastronomia sfero funkcianta en la kastela interno.
Kvankam la Muzeo estis jam malfermita en majo, vera kulmino venos la 17-an de julio, kiam la Grandan Inaŭguron partoprenos la supergrupo BEAT, sian arton prezentos tiaj virtuozoj kiel Adrian Belew, Tony Levin, Danny Carey kaj legendeca Steve Vai. La artistoj prezentos muzikaĵojn el la repertuaro de King Crimson, kio estos aparta evento por entuziasmuloj de progresiva rokmuziko. La sezonon fermos Sound of the Ages Festival la 22-an de aŭgusto.
El la elsendo 30.06.2026. Legas Maciek – 02′ 01″
Orgeno de la Arkikatedralo 2026
Ekde la 5-a de julio ĝis la 20-a de septembro 2026 en la varsovia Arkikatedrala Baziliko de s-ta Johano Baptisto okazos la 33-a eldono de la Internacia Festivalo de la Orgena Muziko „Orgeno de la Arkikatedralo”. Tio estas unu el la plej gravaj eventoj de la orgena muziko en Pollando kaj unu el la plej konataj orgenaj festivaloj en la Centra Eŭropo.
La okazanta ekde la 1994-a jaro festivalo venigas al Varsovio la plej elstarajn orgenvirtuozojn, profesorojn de renomaj muzikaj altlernejoj, laŭreatojn de internaciaj konkursoj kaj orgenludistojn de la plej gravaj katedraloj de la mondo. Nunjare eblos admiri la orgenkoncertojn de 12 artistoj el Belgio, Italio, Hispanio, Germanio, Svislando kaj Pollando.
La koncertoj en la varsovia Arkikatedrala Baziliko de s-ta Johano Baptisto, en la Malnovurba Kvartalo okazos per la monumenteca orgeno de la firmao E, en Pollando. La eksterordinaraj akustikaj kondiĉoj de la sanktejo venigas por la festivalo same muzikŝatantojn, kiel ankaŭ profesiajn muzikistojn el la lando kaj el la mondo.
El la elsendo 30.06.2026. Legas Pamela – 01′ 45″
La 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo
En 1766, do antaŭ 260 jaroj laŭ la decido de la reĝo Stanisław August ĉe la Reĝa Kastelo en Varsovio Marcello Bacciarelli establis la Reĝan Pentrejon, la unuan en Pollando lernejon de la pentroarto. En Eŭropo tiuepoke funkciis kelkaj belartaj akademioj, ofte ĉe la reĝaj kortegoj, kie estis rimarkita la bezono eduki profesiajn artistojn.
Bacciarelli fariĝis direktoro en la varsovia Reĝa Pentrejo kaj inter la profesoroj estis renomaj pentristoj i.a. Bernardo Bellotto (Canaletto), Ludwik Marteau, Mateusz Tokarski, Antoni Albertrandy, formante bone funkciantan pedagogian kadron. Dank’ al la diplomitoj, postaj profesoroj, komenciĝis kontinua edukado de instruistoj por la artaj lernejoj. La komenca instruado en la Reĝa Pentrejo konsistis unuavice en la kopiado de pentraĵoj kaj skulptaĵoj, sed iom post iom, estis instalitaj aliaj specializoj. Studentoj devis alproprigi sciojn pri mitologio, historio, matematiko, fiziko, optiko. Dank’ al la pentreja biblioteko studentoj lernis krome pri artmetioj, anatomio, kostumologio, pri la antikva arto kaj pri la plej novaj – tiuepoke – arkeologiaj malkovroj. Ĝis la abdiko de la reĝo en 1795 en la Pentrejo dilplomitiĝis de 50 ĝis 70 studentoj. La ideon de la Reĝa Pentrejo transprenis la privata pentrejo de Marcello Bacciarelli. En 1816 du jarojn antaŭ sia morto la artisto fariĝis honora dekano de la Belarta Lernejo, kiu kreiĝis kade de la Varsovia Universitato. Tiu posteno estis ne nur simbola, sed ankaŭ persona referenco al la origino de la Reĝa Pentrejo.
El la elsendo 20.06.2026. Legas Gabi – 02′ 27″
Ewa Juszkiewicz kun individua ekspozicio en Madrido
Inter la 26-a de majo kaj la 6-a de septembro 2026 en la fama Museo Nacional Thyssen-Bornemisza en Madrido sian individuan ekspozicion havas Ewa Juszkiewicz. Ŝi estas diplomitino de la Belarta Akademio en Gdansko kaj unu el la plej gravaj figuroj sur la pola arta scenejo. En sia kreado ŝi majstre gravitas inter perfekta, klasikisma stilo kaj moderna, feminisma mesaĝo kaj tiel partoprenas aktualajn diskutojn pri la virina reprezentiĝo en kulturo kaj arthistorio. En ŝia dialogo kun la historio de la portreta pentroarto ŝiaj virinaj vizaĝoj estas anstataŭigitaj per fantaziaj komponaĵoj el teksaĵoj, floroj kaj herboj. Tiel Juszkiewicz ŝanceligas tradiciajn estetikajn kanonojn kaj konvenciajn imagojn pri la virina belo, ŝi reinterpretas la tradicion de la eŭropa virina portreto, inspirante sin per la arto de malnovaj majstroj, sed ankaŭ rompante ĝiajn skemojn kaj normojn.
Ŝiaj portretoj estis prezentitaj i.a. en Brooklyn Museum, Centre Pompidou-Metz, Musée d’Art Moderne de Paris aŭ Museo Picasso Málaga. Ili troviĝas en la kolektoj de Albertina Museum, Long Museum kaj en Museum of Contemporary Art San Diego. Unu el ŝiaj tolaĵoj dum aŭkcio de Christie’s estis vendita kontraŭ unu kaj duona milionoj da dolaroj. La ekspozicio en Museo Nacional Thyssen-Bornemisza konfirmas la kreskantan pozicion de la pola artistino sur la internacia scenejo de nuntempa arto.
El la elsendo 20.06.2026. Legas Maciek – 01′ 48″